LA ŜTATA SAKSA ESPERANTO-BIBLIOTEKO.

(ELISABETH WUNDERLICH.)

Kiam en la jaro 1911 aperis la katalogo de la biblioteko Georg Davidov,

Saratov, la Esperantista mondo kaj ankaŭ multaj Neesperantistoj forte

miris. Oni ja sciis, ke la Esperanta literaturo jam estis granda;

sed nenie ĝis nun oni vidis ĝin kunigita. Jen la unuan fojon oni

konatiĝis kun tia biblioteko, kolektita de privata malavara persono,

kiu diligente kaj persiste kunigis pli ol 3245 Esperantajn verkojn.

Kompreneble tiu ĉi kolekto tute ne estis kompleta sed nur enhavis

*parton* de la tuta Esperanta literaturo. Des pli efike estis la

nombro de tiuj jam nun kolektitaj verkoj, pri kiuj la sekvanta tabelo

donas imagon.

Biblioteko Davidov:

Lernolibroj 387

vortaroj kaj frazaroj 139

tradukaĵoj 283

originala literaturo 66

anekdotaroj, antologioj kaj legolibroj 32

gazetoj 419

propagandaj verkoj 453

Esperanto por sciencaj kaj praktikaj aferoj 289

muzikaĵoj 196

kantaroj 25

nigre presitaj verkoj por blinduloj 10

en Relief-punktoj Braille 44

ĝeneralaj verkoj pri la historio de lingvo internacia 12

historio de Esperanto 22

pri kongresoj 49

Esperantista dokumentaro 62

katalogoj de Esperantaj librejoj 51

===

2539

2539

katalogoj de Esperantaj bibliotekoj 4

Esperanto lernejoj kaj institutoj 9

gvidlibroj 117

gvidfolioj 63

turismaj aferoj 7

hoteloj 8

prospektoj pri ekspozicioj 9

lernolibroj por komercistoj 6

komercaj prezaroj, katalogoj 111

adresaroj 35

jarlibroj 32

kalendaroj 18

ekzamenaj regularoj 13

grupaj regularoj 107

Presa Esperantista Societo 12

programoj 56

murafiŝoj 56

diversaj aferoj 43

===

3245

krome 2620 gazetartikoloj en kaj pri Esperanto.

Sed tiu ĉi biblioteko estis privata kaj tial uzebla ĉefe nur por la

posedanto kaj liaj konatuloj. S-ro Davidov ja grandanime intencis

uzebligi ĝin por la tuta Esperantistaro. Sed tiam biblioteko postulas

regulan administranton, kiu zorgas pri akcepto de la mendiloj, enpako

kaj ekspedo de la deziritaj libroj, ĉiama kontrolo de neredonitaj

verkoj, admonoj ktp., entute multan laboron, kion privatulo apud sia

profesia laboro preskaŭ ne povus plenumi, por kio li verŝajne devus

dungi specialan laboranton. Krome tia privata entrepreno havas alian

malavantaĝon: ĝi estas multe dependa de malfavoraj cirkonstancoj,

malhelpaj okazaĵoj precipe nun en niaj malkvietaj tempoj. Ĝuste ĉe

la biblioteko Davidov tiu bedaŭrinde evidentiĝas. Dum la milito kaj

la sekvanta revolucio oni neniam plu aŭdis pri ĝi; eble ĝi disiĝis

aŭ eĉ perdiĝis.

Tial estas dezirinde, ke la Esperantistaro fondu bibliotekojn sub

ŝtata protekto, ĉar por siaj posedaĵoj ĉiu ŝtato garantias, zorgas

pro ilia konservado, administrado, asekuro, pligrandigo ktp.

La sola ĝis nun ekzistanta ŝtata Esperanto-biblioteko estas--laŭ mia

scio--la Saksa Esperanto-Biblioteko en Leipzig, pri kiu la sekvantaj

linioj donas kelkajn, espereble ne tute seninteresajn informojn.

Okaze de la kvara internacia kongreso 1908 en Dresden granda literatura

ekspozicio estis aranĝita. Ĉiuj eldonistoj de Esperantaj verkoj

estis sendintaj siajn eldonaĵojn kaj donacis parton de ili al la tiam

fondita Saksa Esperanto-Instituto por ke ĝi havu propran bibliotekon.

Sed al la Instituto mankis konvena ejo kaj tial ĝi proponis la

verkojn al la saksa ŝtato kun la kondiĉo, ke ĝi starigu ilin kiel

apartan bibliotekon. La kompetentaj ministerioj akceptis la donacon

kaj komisiis kiel administranton la tiaman reĝan asesoron D-ro

Schramm en Dresden, kiu nuntempe estas profesoro kaj muzeodirektoro en

Leipzig. Li estis unu el la organizintoj de la brila Dresdena kongreso

kaj multe klopodis por la pliriĉigo de la biblioteko, donacante

al ĝi ekzemple librojn, kiujn li, kiel redaktisto de la gazeto

"Ĉirkaŭ la mondo" ricevis por recenzo. Kiam en 1912 D-ro Schramm

transloĝiĝis al Leipzig por ekokupi sian oficon kiel direktoro

de la Germana Skribo-Muzeo kaj kiel unu el la direktoroj de la

mondekspozicio por libro-industrio kaj grafikaj artoj (Leipzig 1914),

la ministerio ordonis, ke de nun Leipzig estu ankaŭ la sidejo de la

Saksa Esperanto-Instituto kaj de la Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko,

kiu estis starigata en la lega salono de la Germana Librometia Domo kaj

tie estis publike uzebla. La Instituto dume estis luinta ĉambron en la

centro de l' urbo; kaj kiam en 1918 D-ro Schramm, pro troŝarĝo de

profesiaj laboroj, fordonis la administradon de la biblioteko al Prof.

Dietterle, la direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto, la libroj

estis starigataj en la ĉambro de tiu ĉi instituto. Tie ili troviĝas

ankoraŭ nun. La biblioteko enhavas hodiaŭ 986 volumojn kiuj estas

ordigitaj laŭ jenaj fakoj:

lernolibroj 150

vortaroj 44

tradukaĵoj 202

originala literaturo 43

libraro pacifista 13

scienca literaturo 51

libroj por blinduloj 6

lingvaj demandoj 26

kongresoj 27

jarlibroj 25

dokumentaroj 25

historio de Esperanto 19

raportoj 11

statutoj 5

===

647

647

pri organizacio 2

kantaroj 15

humoraĵoj 3

signifo kaj graveco de Esperanto 93

kontraŭesperantaj skribaĵoj 3

Esperanto gazetoj 61

gvidfolioj, gvidlibroj ktp 40

reklamiloj 6

literaturo pri Volapük 44

literaturo pri Ido 26

aliaj mondlingvoj 31

Esperanto en la mondmilito 15

===

986

La katalogo estas presita kaj aĉetebla ĉe la Saksa

Esperanto-Biblioteko por la prezo de M. 1.--.

La biblioteko estas uzebla en la ĉambro de la Instituto mem aŭ la

libroj estas ludonataj. Lupermeson havas:

1e ĉiuj germanoj, kiuj estas ŝtataj oficistoj, aliaj personoj

bezonas garantiateston de tia oficisto.

2e eksterlanduloj, se ili sendas specialan peton kaj garantisumon

fiksotan ĉiukaze de la administranto. La sendkostoj estas pagotaj de

la luanto. Mendiloj estas aĉeteblaj ĉe la biblioteko (10 ekzempleroj

M. --.50).

La ĉi supra tabelo montras, ke la biblioteko ankoraŭ ne estas tre

riĉa. Precipe mankas en ĝi la gravaj verkoj el la unuaj jardekoj

de nia movado kaj la libroj aperintaj depost 1915 ekster Germanujo.

Tio klariĝas el tio, ke la monrimedoj de la biblioteko estas

tre malgrandaj tiel, ke sekve de la nuna malbona germana valuto,

eksterlandaj verkoj kaj gazetoj tute ne povas esti aĉetataj. La

libraro nur kreskis kaj kreskas preskaŭ senescepte per donacoj de la

eldonistoj, verkistoj kaj aliaj malavaraj personoj. Sed estas forte

dezirinde, ke tiaj donacoj estu farotaj pli multnombre ol ĝis nun,

precipe ankaŭ de negermanaj samideanoj kaj eldonistoj. Ili subtenos

ja tiamaniere ne privatan entreprenon, sed publikan bibliotekon, kiu

servas al la tuta Esperantistaro. Nur per tiu ĉi vojo ni venos al

la celo, kaj la ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko fariĝos kompleta

libraro de la Esperanta literaturo subtenata de ĉiuj, servanta al

ĉiuj.

La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig · 第 18 / 29 题