PRI LA INSULO KORFU KAJ LA IMPERIESTRA KASTELO ACHILLEION.

(PAŬL WILHELMI.)

Antaŭ kelkaj jaroj ofte ni aŭdis la nomon de Korfu kun ĝia unika

imperiestra kastelo "Achilleion".

Jen iutage oni legis en gazetoj la sciigon, ke "sur la Homer-a Kerkyra,

nuna insulo Korfu, estis trovataj gravaj skulptaĵdokumentoj el la

granda antikvagreka-Ionia kulturepoko, kiuj estis starigotaj en

aparta muzeo en Berlin". En Aprilo de 1911 ĉe la vilaĝo Garitza sur

Korfu oni estis farinta elterigojn, kaj jam post du tagoj oni trovis

frontonskulptaĵojn de Greka templo--laŭ opinio de la fama arkeologo

profesoro D-ro Dörpfeld--el la sepa centjaro antaŭ Kristo: reliefon

kun la kolosfiguro de granda "gorgo", prezentanta virinan monstron

de la Greka mitologio. Tiu ĉi vere fenomena eltrovo, io unika en

la historio de la arkeologio, tiu ĝis nun neniam atingita sukceso

kaŭzis entuziasman ĝojon inter scienculoj kaj artistoj kaj instigis

min, detale konatiĝi kun la insulo, tiu vera perlo de la Mediteranea

Maro, kaj mi provos jen doni unue mallongan resumon pri la historio de

Korfu, poste mi gvidos la legontojn en la havenon kaj en la ĉefurbon,

konatigos ilin kun la naturbelaĵo kaj la popola vivo de l' insulo kaj

laste rigardigos ilin en la imperiestran kastelon "Achilleion".

Laŭ opinio de kelkaj geografoj Korfu ŝajnas esti la mita insulo

Σχερία, kie la bela Naŭsikaa, la filino de l' reĝo Alkinoos, trovis

ĉe la bordo la ŝiprompiĝulon "Odysseŭs" dum liaj vagadoj kaj lin

gvidis en la domon de sia patro.

Kerkyra aŭ Korkyra estas la Greka, Corcyra la Latina nomo de la plej

norda kaj plej granda de l' Ioniaj insuloj. Granda 700 km2, ĝi kuŝas

apud la bordo de Albanujo, disigata de ĝi per la mallarĝa kanalo

Korfu-a, kaj havas la formon de bastonego, longa 62 kilometrojn, Kiel

kruta roko ĝi superstaras la bluan maron. La plej norda parto, larĝa

28 kilometrojn, konsistas el kreto kaj ĵurasaj ŝtonaĵoj. La plej

alta monto estas nomata "Pantokrator", alta 914 metrojn. La longa

suda parto, meznombre larĝa nur 7 kilometrojn, estas plata monteta

regiono, konsistanta el gipsoj, sablo- kaj kalkŝtonoj, kaj deklivanta

okcidenten al la maro.

La insulo Korfu, nomita ĉe la Byzanz-anoj kaj la Turkoj

"Koryphus"[34], nomiĝis en la plej antikva epoko "Drepane"[35] sekve

de sia duonluna formo. Poste ĝi havis la nomon Korkyra aŭ Kerkyra.

En la plej antikvaj tempoj sur la insulo loĝis Iliriaj Liburnoj;

poste, ĉirkaŭ 700 jarojn antaŭ Kristo, ĝi estis koloniigata de

Korinth-anoj. Sekve de la treege oportuna pozicio de l' insulo, la

loĝantoj vigle komercis kun tia sukceso, ke ilia supereco sur la Ionia

kaj Adriatika Maroj, kaŭzita pere de iliaj multnombraj kolonioj,

ekscitis la ĵaluzon de l' metropolo Korinth. Inter ambaŭ popoloj

baldaŭ ekestis laŭregula batalo, la unua marmilito en la Greka

historio, en kiu la Korkyra-anoj venkis la Korinth-anojn kaj faris

sin liberaj. Tamen, 40 jarojn poste, Korkyra sub la tirano Periandros

denove estis subigata al la metropolo Korinth. Nova konflikto kun

Korinth pro la komuna kolonio Epidamnos kaŭzis la militon Peloponesan,

dum kiu Korkyra estis konfederito de la Athen-anoj. Sed sekve de sangaj

internaj militoj iom post iom ĝi ruiniĝis, tiel ke ĝia komerco sur

la Ionia kaj Adriatika Maroj tute ĉesis kaj transiris al Syrakus.

Agathokles, tirano de Syrakus, konkiris la insulon kaj fordonis ĝin

al Pyrrhus de Epirus. Poste Iliriaj marrabistoj okupis ĝin; sed la

Romanoj ree forprenis ĝin de ili. Okaze de la divido de l' Roma

imperio ĝi venis al la Orientroma imperio.

Depost la 11a centjaro ĝis nia epoko ses kulturnacioj regis la Grekan

insulon. Unue la Byzanz-anaj imperiestroj dufoje perdis ĝin al la

Normanoj, kaj post ruiniĝo de la Byzanz-ana imperio Kerkyra en 1386

fariĝis posedaĵo de la Venecianoj. Ĉi tiuj tre fortikigis ĝin kiel

bastiono kontraŭ la Turkoj. Ĉi tiuj albordiĝis en 1537 sur Korfu,

trapasante kaj samtempe dezertigante la insulon kaj konkirante la

fortikaĵon; sed senrezulte ili devis ree foriri. Duan albordiĝon ili

provis en 1716; sed ankaŭ ĉifoje ili ne povis efektivigi sian planon.

Ĉar la generalo grafo de Schulenburg kuraĝe defendis la fortikaĵon.

Tiama popolkanto ŝerce mokis la bedaŭrindan "Turko-viron":

"Ha, mizera Turko-viro!

Vi nun scias,

Kion povas:

Jen, Germana oficiro!"

Post divido de la respubliko Venecio (1797) Francujo ekokupis la

insulon; sed jam 1799 la konfederitaj Turkoj kaj Rusoj uzurpis ĝin.

Post la paco Tilsit-a (1807) denove ĝi venis al Francujo, kaj en 1815

la Britoj prenis sur sin la protektoraton. Thomas Maitland fariĝis

la unua lordo-ĉefkomisaro. Sub dek vicreĝoj la Britoj per forta kaj

bonfarema manoj regis Korfu-on kun la ceteraj Ioniaj insuloj, ĝis

kiam la ree fortiĝinta konscio de l' aparteneco al Grekujo devigis la

Britan registaron, transdoni la insulojn al la reĝolando Hellas. Je

la 21a de Majo 1864 la lordo-ĉefkomisaro kun ĉiuj Britaj soldatoj

kaj militŝipoj forlasis Korfu-on, kie je la 6a de Junio reĝo Georg

de Grekujo faris sian solenan eniron. De tiu ĉi tempo la insulo ree

fariĝis Greka, formanta nuntempe kun la insuloj Paxo kaj Leŭkas unu

el la "nomos"-oj[36] de Grekujo.

[Ilustraĵo: Mapo de Korfu.]

Multe da sango estas fluinta pro la posedo de Korfu, kaj ĉiuj

kvadrataj ŝtonoj en la fortikaĵoj rakontas pri batalo kaj gloro. La

marmorstatuo de la Veneciana ĉefgeneralo grafo de Schulenburg estis

metata al li en la ĉefurbo de la insulo dum la antaŭlasta centjaro

(1717) kiel danko de Venecio. Sed antaŭ ĉio oni povas rekoni ĉie

la Britan influon sekve de la bonega administracio ankoraŭ hodiaŭ

en urboj kaj vilaĝoj. La stratoj de Korfu iam troviĝis en malbonega

stato, kaj nenio povis instigi la urban estraron, aliigi la kutiman

malzorgemon. Okaze de la inaŭguracio de l' nove konstruita gubernia

domo oni invitis la lordon Maitland, partopreni la solenan ceremonion

kaj la festenon. La nobla lordo, en ŝuoj kaj silkaj ŝtrumpoj, intence

ofte trapaŝis la marĉetojn de la stratmalpuraĵo, kaj kiam la

soleno estis komenciĝonta, li senkulpigis sin ĉe la urba ĉefo ke

estas neeble al li, partopreni la solenon en tia malpurigita stato.

Depost tiu ĉi tempo la stratoj, kovritaj per marmoraj platoj, estas

bonstataj. -- -- --

Post tiu ĉi mallonga resumo pri la historio ni rigardu la havenon kaj

la urbon Korfu.

En la *haveno* homoj senĉese alvenas kaj foriras. Kien ajn oni

rigardas: homoj nelaboremaj, scivolemaj kaj ree forrapidantaj. Iu

ajn vojaĝanto diras, ke Korfu ĉiam ŝajnis esti al li stacidomo

por kuŝemuloj. Kaj eble li ne estas malprava. Antaŭ la domoj staras

la loĝantoj, por ke ili ne preterlasu iajn interesajn novaĵojn. La

alvenanta fremdulo tuj estas ĉirkaŭata de Albanoj, Italoj, Armenoj k.

de a. Ĉiu el ili montras malpuran paperfolieton, certigante, ke nur li

estas la fidinda gvidonto.

Jen granda, forta Montenegrano en blanka surtuto, trairante la

homamason! Malestime li rigardas al la laŭta popolaĉo kaj volas oferi

sian kapon anstataŭ la vivo de l' fremdulo. Jen malgranda hebreo!

Subite li murmuretas al la orelo de l' vojaĝanto: "Dio atestu! Vi ja

ne iru kun ĉiuj ĉi tiuj ŝtelistoj! Vi tute certe ne plu vivos ĝis

la hodiaŭa vespero!" Kiu antaŭ ehavis silkan naztukon, fajroŝtalon,

cigarujon ktp., tiu nun ne plu posedas ĝin, sed nur tion, kion li

tenis per la manoj en siaj poŝoj. Post kelka tempo li havigis al si

vojon tra la popolamaso, eniras en fiakron, esperante, ke li nun povos

sin savi. Sed kontraŭe! La veturigisto malsupreniras, la homamaso

ĉirkaŭas la veturilon. "Ĉi tiu fiakro fakte jam estas luita; sed se

vi donos du drakmojn pli ol tiu alia, mi veturigos tiom rapide, kiom

neniu en tuta Grekujo." Tuj oni akceptas la proponon, por ke oni ne

perdu tempon. Kvar ĝis ses buboj pendas je la veturilo: pli ol dudek

referencaj kartoj de antikvaĵistoj, de gvidistoj, de tajloroj k. a.

falas sur la fremdulon, kaj post tio: antaŭen al la loĝejo!

La *urbo*, kuŝanta sur promontoro de la orienta bordo inter du

montetoj, leviĝanta de el la haveno kun multaj stratetoj kaj haloj,

broderanta la bordojn ambaŭflanke per krono de antaŭurboj: ĉi tiu

urbo mem ja estas sufiĉe respektinda; sed la verdaj olivarbaroj, la

ombroplenaj montoj, la blua maro kaj la brilaj golfoj, kiuj ĉirkaŭas

la urbon, ŝajnigas ĝin nur kiel impone efika membro en tiu ĉi natura

teatraĵo. La "esplanado" kun siaj pinioj kaj verdaj herbobedoj,

ornamita per la honora monumento de Thomas Maitland--malgranda

Ionia rondtemplo--ŝajnas esti la plej bela publika placo, kiun

povas havi iu ajn urbo. Ambaŭflanke ĉirkaŭas ĝin konstruaĵoj,

parte kun portikoj, kaj la registara palaco el flavetaj Malta-aj

ŝtonoj. Kontraŭ la maro baras ĝin ŝtonaj balustradoj malantaŭ

florĝardenoj. Ĉe ĝia angulo majeste leviĝas la "kastelo" kun nigraj

rokmuroj, bele envolvataj de florantaj grimpkreskaĵoj. Ĉie lumradias

la maro el golfoj kaj el entranĉitaj ruĝetaj rokoj. Ĝi broderas

trankvilajn bordojn, kiuj ĉi tie krute kliniĝas kaj tie sur iom post

iom kliniĝantaj deklivoj mallevas olivarbaretojn ĝis la kristalaj

ondoj.

Transe de la markolo elstaras en majestaj montvicoj la bordoj de la

proksima kontinento. Norden belformaj montoj supreniĝas el la insulo

mem, kvazaŭ daŭrigo de tiuj en Epirus. Ili formas la montmuron de l'

jam citita plej alta monto de la insulo: de la Pantokrator.

Vidinda estas la *fortikaĵo* de Korfu, artaĵo estetika.

En ĝiaj kortoj pendas sur la rokmuroj rozoj, geranioj kaj oraj

genisttufoj. Dornhavaj kaktoj kreskegas en ĝiaj fendoj; laŭroj kaj

pinioj formas ĝardenetojn. En la antaŭkorto staras dorika templo el

flavaj ŝtonoj, la iama militistara preĝejo de la Britoj. Templo en

fortikaĵo! Oni opinias esti translokigita en la antikvan Corcyra.

Nenio ĉi tie karakterizas la militon kun ĝiaj multmortigaj agoj.

La malmultaj Grekaj soldatoj nur gardas historian monumenton. Bela

palaco, la loĝejo de la komandanto, staras en la antaŭkorto de la

kastelo. Tra kelkaj pordegoj kaj kovritaj trairejoj oni supreniras sur

ŝtonaj ŝtupoj al la plej alta dupinta roko, kiu terasforme portas la

bastionojn, Ĉio ĉi tie estas farita tiom subtile, kvazaŭ artistoj

estus konstruintaj anstataŭ kastelo--kolosan rokaltaron por honori

Mars-on, la Dion de l' milito. Cipresaj aleoj ornamas la ŝtonozajn

vojetojn. Sur la estrado staras lumturo. Apude troviĝas dometo de

gardisto en ombro de grandega figujo. De tie ĉi oni rigardas malsupren

sur la duan roksupron kun la pulvoprovizejoj kaj la hospitaloj. La

gardisto alportas grandan lornon.

Kia panoramo de maro kaj marrandaj pejzaĝoj! Oni ekvidas la belegan

insulon kun montoj, montetoj kaj valoj, kun multaj vilaĝoj en verdaĵo

de riĉegaj olivarbaroj, kun la havenurbo kaj la dormaj golfetoj.

Transe, el la maro krute supreniĝas la kontinento de Epirus. Ĝiaj

majestaj montmasivoj efike kontrastas la brilan someron de la dolĉa

insula lando. Kiam la suno vespere subiras malantaŭ Korfu-on, purpuraj

lumradioj brilas super la markolo, kiu disigas de Epirus la insulon. La

rokaj montoj ankoraŭ lumetas en la lasta sunradio, ĝis kiam ili tute

paliĝas. Dum horoj oni povas sidi ĉi tie, enpensa en la rigardo de l'

fluanta markolakvo kaj de la bordformitaĵoj.

Por konatiĝi pli bone kun la *belaĵoj* de l' insulo, iumatene

ni faras ekskurson sur ĝi. La belegaj stratoj, grandioza faritaĵo de

la Britoj, ebligas oportunan antaŭeniron piede kaj veturile, eĉ en

la plej malproksimajn regionojn, escepte de la Pantokrator-masivo kun

ĝiaj orientaj kaj nordaj flankaj montoj. Ni paŝas nordokcidenten al

la "Potamo", la sola iom granda rivero de la insulo, kiu malproksime

3/4 da horoj de la urbo Korfu enfluas en la maron, postkiam ĝi

estas trafluinta vinberkaj fruktkampojn. Alta arkponto transpontigas

ĝin. Post unu horo ni atingas neĝblankan Grekan preĝejeton, tute

proksiman de la golfeto de Govino. Antaŭ ĝi kuŝas bela ĝardeno

zorge kulturita, enhavanta plej belajn florojn, florantajn en ombro de

oleandraj arbustoj, oranĝujoj kaj kelke da palmoj: ĉio komparinda kun

malgranda paradizo, ĉirkaŭata de maro kaj arbaraj montoj. Ni nun iras

laŭlonge de la marbordo. Baldaŭ la bordo leviĝas super la maron. En

tiun ĉi etendiĝas malgranda terlango, malantaŭ kiu la maro enpentras

pli profunden en la bordon kaj la montaro iom post iom krute kaj alte

supreniĝas ĝis la Pantokrator-supro. La terlango nur malsufiĉe estas

kulturita per vinberujoj kaj olivujoj; sed admirindan aspekton oni

havis de ĉi tie. Unuflanken la belega marspegulo, ronde ĉirkaŭata

de la Albana kaj Korfuota montaro kvazaŭ granda landlago, aliflanken

la profunda helblua golfeto, super ĝi subite supreniĝanta la majesta

arbarplena montaro. Maro kaj ĉielo konkuras ĉi tie pri la premio de

l' beleco.

Ni turnas nin reen al la urbo. Je la venonta tago ni iras al la

kampodomo, kiun la Britoj konstruis al sia lordo-ĉefkomisaro kiel

somerrestadejon sur la plej bela vidpunkto de l' promontoro de la iama

kastelo kaj heredigis al la reĝo. Ankaŭ la imperiestrino de Aŭstrujo

iam loĝis sur tiu ĉi promontoro. Ĉiuj kampoj apud la strato estas

ĝardenoj. Florbrasikon, artiŝokojn, kukurbojn, kukumojn, rapojn,

bulbojn, salaton, rafanojn, melonojn, grandajn fragojn, likopersikojn

kaj multon alian oni trovas dum la tuta jaro ĉiam verdantaj, florantaj

kaj fruktodonaj, sed plej abunde dum niaj vintraj monatoj. Sur la samaj

kampoj kreskas oranĝujoj kaj citronujoj, kiuj meze de la Novembro jam

portas orkolorajn fruktojn. Aliaj kampoj sekvas, plenaj de persik-,

migdal- kaj figarboj, ĉi tiuj diktrunkaj kiel niaj kverkoj. Sur la

teramasoj apud la ŝosefosoj kreskas akantoj, la plektbariloj estas

troplenaj de florantaj rozoj.

Baldaŭ ni alvenas al la reĝaj ĝardenoj, kaj tie la paradiza abundo

de tiu ĉi ĉiam verda naturo montras sin ankoraŭ pli riĉe. Oni

vidas laŭrojn kaj "Judas"-arbojn (Cercis Siliquastrum), artokarpojn

kaj japonajn mespilujojn, tiom grandaj kiom niaj nuksujoj. Meksikaj

dalioj floras kun beletaj kampanulsimilaj ruĝetaj floroj. Proksime de

la kampodomo sur izola teraso kun belega perspektivo reen al Korfu,

staras potenca fremdlanda arbo (Pircunia dioica aŭ Phytolacea dioica),

kiu levis siajn radikojn el la tero kaj volvis ilin kiel drakoventro

ĉirkaŭ la trunkon.

"Terure kiel nenio,

Kion nutras la trunko,

Estas formita la monstro."

diras iu poeto pri ĝi.

La plej ĉarmajn rigardojn sur la maron kaj la montaron ni ĝuas en

la reĝa ĝardeno de el la ŝtuparo, kiu de teraso antaŭ la vilao

en krutaj zigzagvojoj malsupreniras al la maro. Ĉi tie banis sin

la imperiestrino de Aŭstrujo. Geraniaj kaj rozujaj plektbariloj

ĉirkaŭbaras maldekstre la abismojn; dekstre kaj maldekstre de l'

mallarĝa vojeto estas netrairebla densejo de balanciĝanta kano,

de ĉiam verdaj kverkoj kaj ramnoj, de sovaĝaj artokarpoj, de

florantaj flavruĝaj lilioj, de kaktoj, de agavoj k. de a. Antaŭ si

oni vidas tra obeliskpordo de nigraj cipresoj la bluan maron kaj altan

promontoron, kronitan de olivujoj. La cipresoj estas kunplektitaj unu

al la alia per hedero kaj vitoj. Girlandoj volviĝas de arbo al arbo,

farante la malhelaĵon terurega kiel la ombron de praarbaro. Sen iu

kunhelpo de homoj la naturo ĉi tie senĉese produktas. Jen, agavo en

la nigra densejo de la cipresoj kreskigis sian tigon alten, kvazaŭ

ĝi volis superi ĉi tiujn arbojn; kaj de el la ekstrema rando de l'

roko ĝi kliniĝas super la abismo, por rigardi en la akvoj sian belan

spegulbildon.

"Ja, tiom riĉe la Dioj ornamis la restejon de Alkinoos!"

Kaj kiel la poeto Homer-o per tiu ĉi vortoj karakterizis la landon,

tiel fruktodona ĝi estas ankoraŭ nun, ĝiseterne fruktodona; tial

tiom prospera, tiom benplena de laboro. Kaj neniu ruiniĝinta barilo,

neniu malhelpa ŝtona aŭ brika muro disigas tiun ĉi benon Dian en

apartajn partojn, disigas unu bienon de tiu de l' najbaro aŭ baras

ilin ĉiujn kontraŭ la enrigardo de preteriranto. Ŝajnas, kvazaŭ

apartenas ĉio al unu, aŭ al ĉiuj ĉio. Estas permesate, iri sur

ĉiu vojo. La sola kontraŭaĵo estas kelkfoje plektbarilo el rozujoj,

remparo el kaktarbustoj, altaj kiel homo, aŭ vico de dornhavaj agavoj.

Sed tio nepre ne ĝenas la okulojn, ĉar la naturo kreis ĝin.

Do la tuta insulo estas kvazaŭ idilio. Kaj la vivo sur ĝi vere havas

ion idilian. La ĝardenoj estas kvazaŭ arbaroj kaj la arbaroj kvazaŭ

ĝardenoj. Tiun ĉi renkonton kaŭzas parte la donacemo de la sudo

naturo, parte la senzorgemo de la tie loĝantaj homoj, kiuj ĉie nur

kunhelpas, nenie penas. Ŝajnas, kvazaŭ la malbeno de la hereda peko

ne estus trafinta tiun ĉi teron Korfu-an, por ke ni almenaŭ per unu

angulo de l' mondo ankoraŭ sciiĝu, kian aspekton havis la perdita

paradizo, kaj kiel oni vivis en ĝi.

La plej bela tempo de restado en tiu ĉi Ionia paradizo estas la Aprilo

kaj la Majo; ĉar tiutempe la naturo montras sin en plena luksego de

verda printempa vesto, montoj kaj valoj estas florkovritaj, tropika

varmego pli malmulte ĝenas la vojaĝantojn, kaj tamen la refreŝiganta

bela sukplena frua fruktaro abunde jam ekzistas.

Krom tio ĝuste je la Paska tempo, la *popola vivo* sur la insulo

montriĝas en plena brilo. La zenito estas la granda procesio, kiu

okazas ĉiupaske je honoro de la Sankta Spiridion, de l' patrono de

Korfu. La urbo estas sidejo de Greka-ortodoksa kaj de Romana-katolika

ĉefepiskopoj. La honora tago de l' Sankta Spiridion estas solenata de

ĉiuj Korfu-anoj. De ĉie ili alkuras al la soleno.

Ĉiu strateto de la foirejkvartalo ŝajnas esti orienta bazaro.

Ladaj oleolampoj vespere lumigas la butikojn en la strathaloj, kie

estas vendeblaj diversspecaj objektoj, ekz.: Turkaj sukeraĵoj,

fenkomielo, oleobakitaĵoj, kaviaro en bareloj, nigraj olivoj, ruĝaj

paskovoj enigitaj en kokfiguraĵojn el pasto, multego da multkoloraj

vakskandeloj sur tabloj, amasoj da maizpano kuŝantaj sur la stratoj,

amasoj da oranĝoj ktp. Krom tio ni ekvidas vintrinkejojn kun flagetoj,

kiuj nomas la specon de l' vino, kaftrinkejojn, razejojn, ĉambretojn,

en kiuj laboras metiistoj: ĉio kun kontrasta kaj multkolora

ornamaĵaĉo. Tra la homamasoj, viroj pene havigas vojon al si kun

azenoj, kiuj portas multkolorajn akvobareletojn sur la dorso. Oni amase

direktas sin al la preĝejoj: al la katedralo "Spiliotissa" aŭ al

"San Spiridion". Je la vespero de la antaŭpaska ĵaŭdo oni aŭdas

respondkantojn, arde oni kisas la relikvujon. Je la vespero de l'

Granda Vendredo la procesio de l' tombo de Kristo trapasas kun torĉoj

la urbon. Ĝi ripetiĝas je la antaŭtagmezo de l' antaŭpaska sabato.

La ostaro de l' Sankta Spiridion, la plej granda gloro de la riĉa

Greka katedralo de l' urbo Korfu, solene estas portata en orumita

arĝentĉerko intersekve de pastroj de l' Greka eklezio, de oficiroj

kaj de urbanoj tra la urbo sub gvidado de la Greka ĉefepiskopo. La

kovrilo de la vertikale starigita ĉerko estas malfermita kaj la supra

parto de la skeleto videbla. Fantome la nigra mumio ekbalancas la kapon

tien kaj reen. Soldatoj antaŭmarŝas. Lumantaj preĝejlanternoj kaj

flagranta lumo sur altaj, multkoloraj kandeloj donas al la spektaklo

la ĝustan mistikan sanktigon. Muzikistoj kaj standardportantoj

antaŭiras la disajn grupojn: la pastraron, la urban magistraton kaj

la oficistojn de l' urbo, la oficirojn, la garnizonon de l' Grekaj

militŝipoj en la haveno. Sub baldakeno paŝas la Greka ĉefepiskopo

en multekoste brodita pompa vestaĵo. Lastvice venas la gevilaĝanoj

kaj iliaj infanoj en paradaj vestaĵoj. La infanoj portas florkronojn

en la hararo, parte ankaŭ lumantajn kandelojn en siaj manoj. Kiam

la procesio preterpasas la registaran palacon tra la solene ornamita

popolo--maro kaj montoj en la fundo--ĝi prezentas vere belan

bildon. La funebraj sonoj estas intermiksataj kun la blekado de l'

paskŝafidoj, kiuj, alligitaj al dompordoj kaj arboj, atendas sian

sorton. Ĉar apud ili jam staras junuloj, tenantaj tranĉilon en la

mano.

Ni iras al la "Spiliotissa", por aŭdi la "Gloria". Iu ajn pastro faras

signon kontraŭ la enira pordo; bombardiloj tondras, sonoriloj sonoras,

la popolo ree amase eliras: Kristo reviviĝis! Momente la mallaŭta

fasto aliformiĝas je freneza bruo. El ĉiu domo pafoj krakas. El la

fenestroj krakante subenfalas argilaj potoj je malhonoro de "Judas

Ischariot" kaj kiel simbolo de l' iama ŝtonmortigado de la hebreoj.

Antaŭ la pordoj oni senkompate mortpikas ŝafidojn kaj pentras per

ilia sango krucojn sur la pordfostojn. La tuta insulo fariĝas buĉejo.

Dum la tuta tago oni buĉas kaj rostas ŝafidojn kaj ŝafojn. Sangaj

marĉetoj kuniĝas sur la tero. Tiamaniere la idilio de Korfu subite

estas estingita, kaj tio .... pro la religio.

Volonte oni forkuras en la eterne puran naturon de la insulo, for en la

sanktan ombron de la olivarbaroj. Tamen ni ne forlasos la insulon, ne

rigardintaj antaŭe la *imperiestran kastelon "Achilleion"*. Por

admiri ĝin, jam miloj da amuzvojaĝantoj en la pasintaj jaroj ĉiujare

albordiĝis al Korfu. Ankaŭ ni supreniras al la fabela kastelo, kiun

konstruigis al si la mortinta imperiestrino Elisabeth de Aŭstrujo sur

kruta deklivo, alta super la ondegoj de l' maro proksime de l' idilia

vilaĝo Gasturi. Ĉi tie ŝi pasigis kelkfoje la tempon--sed entute

apenaŭ pli longtempe ol kvin semajnojn--en silenta soleco, precipe

postkiam tragedia sorto estis forpreninta de ŝi por ĉiam la amitan

filon, la kronprincon Rudolf (la 30an de Januaro 1889). Al neniu

fremdulo estis permesate, pririgardi ĉi tiun kastelon kun ĝiaj 128

ĉambroj, ĉar alta blanka muro kaj la foliaro de olivujoj kaŝis ĝin

kontraŭ la okuloj de scivoluloj. "La Britoj tute malesperas", diris

la imperiestrino; "dum horoj ili staras sur la kontraŭe kuŝanta

altaĵo kaj tamen ne povas vidi ion ajn." "Tie, kien homoj venas,

ĉio estas detruata; nur kie la naturo estas sola, tie ĝi konservas

sian eternan belecon. Al neniu fremdulo mi montros mian kastelon.

Se mi farus tion, post kelke da monatoj neniu ŝtono havus pacon.

La homoj ĉien enskribas siajn nomojn, por alpresi al la ŝtonoj la

stampilon de sia propra malgrandegeco". Depost mortigo de la malfeliĉa

regnestrino en Ĝenevo, la 10an de Septembro 1898, neniu membro de

la Aŭstruja imperiestra kortego ree eniris en la kastelon. Ĝi nur

estis vidindaĵo por vojaĝantoj. Oni diris, ke Franca societo akiros

la tutan posedaĵon kaj aliformigos ĝin en kuracan instituton. Sed en

la jaro 1907 imperiestro Wilhelm IIa aĉetis la kastelon. De tiu tempo

ĉiujare li restadis en ĝi ĝis 1914 kun la imperiestrino kaj kun sia

filino dum kelke da semajnoj, por ĝoji pri la dia helena printempo de

Korfu kaj por fari ekskursojn aŭ promenojn.

Oni povas alveni al la kastelo aŭ sur maro aŭ sur tero. Kiam la maro

estas senmova, tiam veturado per remilboato estas granda plezuro. En

la mallarĝa kanalo, kiu disigas la citadelsimilian "Fortezza Vecchia"

kontraŭ la "esplanado", la ĉefplaco de Korfu, ni trovas boatojn en

longaj vicoj, kaj baldaŭ ni naĝas sur la blueta maro. Per fortaj

remilbatoj ni krucigas la golfon, kiun ĉirkaŭas la "Bulvardo de la

imperiestrino Elisabeth", kaj ni ĉirkaŭveturas longan pormontoron,

kovritan de olivujoj, nomita "Analipsis", t. e. ĉielira monto. Sur

ties deklivoj kuŝas la belega vilao "Monrepos", plezura kastelo de

l' reĝo Georg de Grekujo, meze de admirinda parko, plena de tropikaj

kreskaĵoj.

Post kelkaj minutoj el la trankvilaj ondoj antaŭ ni ekleviĝas juvelo:

insulo, kiu ŝajnas esti gajhumora ludilo de la naturo. Du vicoj de

pintaj cipresoj suprenetendiĝas, ombrumantaj malgrandan kapelon

kaj la loĝdomon de l' pastro. Granda silento kaj iom da malgajeco

kuŝas sur la insuleto. Estas "La insulo de l' mortintoj" de Böcklin,

la mita ŝtoniĝinta ŝipo de la "Feakoj"[37], kiu estis alportinta

Odysseŭs-on al Ithaka kaj dum la reveturo estis trafata per la

tridento de Poseidon.

Ĉiu jam estos vidinta la famekonatan portreton Böcklin-an: "La

insulo de l' mortintoj". La kortuŝa bildo prezentas rokinsulon, al

kies katakomboj glitas en silenta barko vualita figuraĵo kun ĉerko:

bildo, efikanta kiel serioza himno pri la majesta trankvilo kaj pri

la mistero de l' morto. La barko baldaŭ estos malaperinta en la

mallumo, kaj la malhelaj kameroj gastigos novan gaston. La insulo

"Pontikonisi", nuntempe estas nomata "musinsulo" pro sia malgrandeco.

Ĝi regas la eniron al la golfo de Kalichiopulo, antikva milithaveno.

Malantaŭ ni sur la ekstrema elstaraĵo de l' Analipsis-monto kuŝas

la fama vidpunkto "Canone". Ĉe la kontraŭa bordo, rivereto enfluas

en la maron: la loko, kie laŭmite Odysseŭs estis ĵetata al la

bordo. Ni nun jam staras apud la deklivoj de la arbarkovrita monteto,

sur kiu estas konstruita la "Achilleion". Baldaŭ ni ekvidas la

blankajn frontonojn de l' kastelo kaj pli malsupre, meze de belega

ĝis la maro etendiĝanta parko, marmoran templon sur kolonoj kun

la Heine-monumento, faritaĵo de la Dana skulptisto Hasselries.

Imperiestrino Elisabeth konstruigis la monumenton al sia de ŝi adorita

poeto Heinrich Heine. Lace la poeto de l' melankolio sidas en sia

apogseĝo, direktante la rigardon al la maro. La mano malleviĝinta

ripozas sur la femuro, tenante tabulon, en kiun la skulptisto

engravuris laŭ deziro de la imperiestrino la versaĵon:

"Kial la larmo soleca,

Jen, malklariganta la vidon?-- --

Ĝi restis el tempo iama

Por ĉiam en miaj okuloj."

Supre sur la kupolo staras orumita triumfa Diino flugilhava, levante

laŭrokronon.

Ĉe la tombejo Benizze-a ni albordiĝas, kaj post mallonga tempo ni

estas atingintaj nian celon.

Same bela estas la surtera vojaĝo. De el la esplanado ni iras

laŭlonge de l' belega bulvardo. Niaj rigardoj transvagas ĝis

la suproj de Albanujo kaj Epirus. Poste, antaŭ ol la antikva

Feaka strato--nomita je honoro de l' iama Germana imperiestro

"Kaiser-Wilhelm-Straße"--surenetendiĝas al Canone, ni turnas nin

dekstren ĉirkaŭ la golfon de "Kalichiopulo" kaj atingas la straton,

kiu kondukas al la Achilleion. Agavoj kaj opuntioj mursimile borderas

la straton; riĉkoloraj floroj brilas el verda herbokovro, olivujoj

kaj cipresoj staras tie kaj tie. Antaŭ ni leviĝas aro da montoj,

inter kiuj la dupinta "Monte San Deca" kaj la pli malalta pinta

"Kyriake" precipe distingiĝas. En kurbiĝoj la strato montsupreniras.

Ni preterpasas la vilaĝon Gasturi, kaj baldaŭ ni staras antaŭ la

ferfandita ĝardenpordego kun la simpla surskribaĵo: "Achilleion".

Jen salutas jam la alta, blanka marmorvilao, konstruita en

antikvahelena palacstilo: bildo de reviviĝinta Greka belegeco,

ĉirkaŭata de ĉiamverdaj floroj kaj dum la tuta jaro florantaj rozoj.

Ĉiuj trezoroj de l' klasika antikveco, de Troja, de Mykenae kaj de

Pompeji ĝiatempe servis kiel modeloj al la Neapolitana arĥitekto

Rafael Carito. Treegaj elspezoj, 12 ĝis 14 milionoj da drakmoj, estis

necesaj por fari la fabelan konstruaĵon.

Starigita sur forta fundamento, la domo tiamaniere estas enigita en la

monton, ke la trietaĝa fronto rigardas al la strato, kiu kondukas de

Gasturi al Benizze. Tra la larĝa ĝardenpordego ni baldaŭ venas al

la antaŭplaco de la kastelo. La vestiblo konsistas el fortaj kolonoj,

portantaj verandon el brileta marmoro; bele modelita balustrado kun du

centaŭroj ĉirkaŭas la tuton. Kontraŭ la parka flanko almetiĝas

al la kastelo la fama "peristilo", portiko, inter kies vicoj staras

marmorfiguraĵoj el la Greka mitologio; pentraĵoj ornamas la internon.

Multnombraj bustoj kaj aliaj skulptaĵoj plenigas la halon. Sur la

teraso, kuŝanta antaŭ ĝi, troviĝas belaj ĝardenaĵoj kun kelke da

altkreskintaj cipresoj. Du bronzaj figuraĵoj, prezentantaj luktistojn,

flankumas la suprenirejon al la teraso. Iom flanke de l' kastelo ni

ekvidas en la parko la statuon de l' mortanta Achilleŭs[38], de l'

plej ŝatita heroo de la imperiestrino Elisabeth el la Greka mitologio.

La duone terenfalinta heroo eltiras la mortigan sagpinton el la

kalkano. Emocia estas la dolora esprimo de l' vizaĝo, nedirebla la

rigardo al maro kaj arbaroj. Marmorbenkoj invitas al rigardado kaj

ripozado. Montsuben ni venas tra la parko al la Heine-templo, de kiu

larĝa marmora ŝtuparo duoncirkle ĉirkaŭ fontano kondukas malsupren

al la maro.

Sed ni reiru al la kastelo, por enrigardi ankaŭ en ties internon.

De el la malfermita portiko ni enpaŝas en la "Atrium". Pezaj

velurkurtenoj baras ĝin eksteren kaj pendas malsupren je ambaŭ

flankoj de l' brilaj muroj. Freskopentraĵo kun dancantaj nimfoj

ornamas la plafonon. Kolosaj vazoj el porcelano kaj bronzo staras

ambaŭflanke de la ŝtuparejo. Dekstraflanke kuŝas la kastela

kapelo, maldekstraflanke ni iras tra kunvenĉambro en la luksan

manĝoĉambron. La multkolora freskopentraĵo sur la plafono prezentas

la "procesion de Galatea". Suprenirinte la larĝajn ŝtupojn de la

ŝtuparejo ni staras antaŭ la grandega freskopentraĵo: la "triumfa

procesio de Achilleŭs". En la unua etaĝo kuŝas la ĉambroj de l'

iama imperiestro: antaŭĉambro, laborĉambro kaj dormĉambro. La

laborĉambro estis la iama dormĉambro de l' imperiestro Franz Josef;

sed neniam ĝi estas uzita de li. Pli malantaŭe sekvas ĉambroj por la

imperiestra sekvantaro. La sama etaĝo enhavis ankaŭ la ĉambrojn de

l' princo Aŭgust Wilhelm, la dua etaĝo tiujn de l' imperiestrino kaj

de l' princino Viktoria Luise.

Admirinda estas la elektra instalaĵo en kastelo kaj parko. La

loĝĉambroj ricevis lustrojn, la granda manĝsalono nepre modernajn

lumigilojn. La elektraj ardlampoj estas almetitaj nevideblaj en la

muroj tiamaniere, ke la blanka plafono servas kiel reflektoro kaj

plenigas la spacon per milda lumo. La granda ŝtupareja pentraĵo

ankaŭ originale estas lumigata de kvar arklampoj, kiujn oni fiksis

super la vitra tegmento, kaj plie de flanke almetitaj lumigiloj. Ankaŭ

la Achilleŭs-statuo estas lumigata de du arklampoj. La ĝardenaĵoj

havas duspecan lumon: unue grandajn arklampojn, kiuj en malgrandaj

distancoj lumigas la vojojn kaj promenejojn same kiel taglumo. Sed krom

tiu ĉi normala lumadmaniero ankoraŭ ekzistas alia, vere fabela, por

specialaj solenoj. La 25000 rozujojn en la parko oni provizis je po

unu ardlampo, kiuj povas esti ekbruligataj samtempe per centra kunigo.

Tiamaniere oni modernigis la Achilleion, ne foriginte tamen la originan

proprecon. Ankaŭ la plej multajn pentraĵojn kaj monumentojn el la

tempo de Elisabeth oni konservis. Novaj konstruaĵoj estas kavalirdomo

kaj aŭtomobilrestejo. Plie oni fosis artezan puton, kiu donis

fontakvon en profundaĵo de 80 metroj, kaj la Greka registaro kunligis

la kastelon kun Korfu per tri metalfadenoj.

Sulfiĉas. -- -- -- Aŭ ĉu eble estas dezirinde rakonti ion pri la

monaĥejo sur altaĵo proksime de l' kastelo, kie la imperiestrino

Elisabeth tiel ofte kaj volonte interparolis kun la viroj, kiuj

libervole estis rezignintaj vivi inter aliaj homoj? Aŭ pri la rave

lokita vilaĝo Gasturi, kie ŝi restadis inter la gevilaĝanoj, kiuj

nomis ŝin "reĝino de Gasturi", adoris ŝin kaj genufleksis antaŭ

ŝi? Aŭ pri tio, kiel malica legendo Korfu-on faris naskoloko de

Judas Ischariot, kiel iam la hebreoj estis ŝtonmortigataj de la

Grekoj, iliaj tombejoj estis senhonorigataj? Aŭ ĉu estas dezirinde

ankoraŭ supreniri la altan Pantokrator, aŭ viziti la tombejojn de

l' monaĥejo "Platiterra", aŭ la famekonatan kampodomon "Braila" ĉe

Gasturi?

Vere, kelkio alia ankoraŭ estas raportinda; sed mi opinias esti

doninta pli malpli imageblan bildon pri la idilia insulo Korfu, pri

ĝia historio, ĝia haveno, ĝia ĉefurbo, ĝia fortikaĵo, ĝiaj

naturbelaĵoj, ĝia popola vivo kaj pri ĝia mirinda kastelo Achilleion.

Nu, karaj samideanoj, mem vojaĝu tien, vidu, miregu kaj ĝoju! Je

Dio! Se ni ĉiuj havus sufiĉe da mono, mi proponus, ke oni aranĝu la

sekvontan Esperanto-kongreson en la urbo Korfu.

La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig · 第 17 / 29 题