SCIENCA TEORIO DE OSTWALD PRI LA KOLOROJ.

(D-ro EMIL STUCKE.)

1.

Teorio de l' harmonio ne ankoraŭ estas muziko. Oni povas tre bone scii

la teorion kaj samtempe havi neniom da talento por la arto. Tamen kiu

volus nei la valoron de l' teorio por la progreso de l' arto?

Eĉ la muzikisto, kiu plej eble evitas la teorion dum sia kreado,

tamen ĝin uzas ĉiam kaj ĉiam senkonscie; ĉar apartenas al ĝi

la plej simpla ideo, sur kiu bazas lia kreado: la skalo de l' sonoj

forpaŝantaj laŭ egalaj intervaloj. La *teorio* elektis el la

senfina nombro de l' sonoj tiujn, kiuj estas uzataj en la muziko, ĝi

kreis tiun simplan sistemon, kiu unuaparte ebligas reprezenti la sonojn

per la skribo, aliaparte trovi plej facile iliajn interrilatojn kaj

leĝojn.

Transirante de la muzika al la pentra arto ni konstatas, ke ĝis nun ne

ekzistis tia teorio. Jam de longe oni rimarkis la similan naturon de

sonoj kaj koloroj; la lingvoj tion esprimis uzante tre ofte la samajn

vortojn por ambaŭ objektoj. Sed nur malmultaj homoj sentis la neceson,

havi por la koloroj similan sistemon, por ne diri similan harmonian

teorion, kiel por la sonoj. Unu el ili estis Goethe, sed liaj fervoraj

kaj longedaŭraj klopodoj ne prosperis.

Stranga fakto--sed tamen komprenebla! ekzistis ja la mirinda teorio

kreita de Newton. Ĝi klarigis ĉiujn fizikajn ecojn de la koloroj plej

simple kaj plej precize, ĉiujn eldirojn ĝi povis pruvi per frapantaj

eksperimentoj. Kiu riskus ŝanceligi tian bonfunditan konstruaĵon? Eĉ

la genio de Goethe devis fine rezigni.

Tamen ni hodiaŭ scias, ke li estis prava, almenaŭ koncerne la celon.

La Newton-a teorio ne respondas, eĉ ne *volas* respondi la

demandon, kiu nin interesas. Ĝi ne pritraktas la *psiĥologian*

fenomenon "koloro", sed la *fizikan* fenomenon "lumo". Ĝi ne

donas sistemon de la koloroj laŭ ilia parenceco, sed laŭ ilia

*fizika naskiĝo*. Ĉe Newton nigro kaj blanko ne estas koloroj;

nigro estas la foresto, blanko la kunesto de ĉiuj koloroj. La

kolorserio de l' spektro ne enhavas la purpurajn kolorojn; kelkaj

koloroj, kiel flavo, sin kaŝas preskaŭ absolute inter la aliaj. Oni

devas nur atente rigardi tiun serion por tuj kompreni, ke ĝi ne estas

egalpaŝa kiel la serio de l' sonoj kaj ke ĝi sekve ne taŭgas por

montri la parencajn kaj harmoniajn rilatojn inter la koloroj.

La unua, kiu klare trarigardis la problemon, estis W. Ostwald. Konata

kiel eminenta ĥemiisto--li ricevis la internacian nobelpremion en unu

lasta jaro--li donis sin kiel maljunulo al tute novaj esploroj kaj

kronis la laboron de sia vivo per la belega kolorteorio, publicita dum

la mondmilito. La nova fundamenta penso, unuafoje klare perceptita

de Ostwald, estas jena: Teorio de la koloroj devas esti bazigata sur

preciza kaj adekvata *ordo* de la koloroj.

2.

Sed kiel atingi tiun celon? La nombro de l' koloroj, kiujn la okulo

povas diferencigi, estas ĉirkaŭ unu miliono; la tasko ordigi ilin

ŝajnas ne plenumebla. Tamen en ĉiu homa spirito kuŝas pli malpli

konscie kelkaj principoj, kiuj reprezentas la unuajn radikojn de tia

provizora ordigo. Pripensu! ĉiuj ni sentas, ke ekzistas diferenco

inter la koloroj: ruĝo, bluo, verdo, flavo unuflanke, blanko, grizo,

nigro aliaflanke. Ostwald nomas la unuan grupon "buntaj"[33] koloroj,

la duan "nebuntaj". La nebuntaj koloroj--tion ni ankaŭ sentas--formas

serion komenciĝantan ĉe blanko kaj etendiĝantan super grizoj pli

kaj pli malhelaj ĝis nigro. Koncerne la buntajn kolorojn ni ĉiuj

diferencigas inter puraj kaj nepuraj; ni nomas la flavon de l' citrono

aŭ la flavruĝon de l' oranĝo puraj, la bluon de l' ardezo nepura.

Pureco povas esti pli aŭ malpli intenca; la nepre puraj koloroj formas

la ekstremon de la tuta aro. Inter ili ne ekzistas ĝenerale konata

ordo; sed nur pro tio oni ne konas ĝin, ke oni neniam pripensis ĝin.

Rigardu la kolorojn de jenaj objektoj: sulfuro, ovoflavo, oranĝo,

briko, sango, violo, cejano, ĉielo, abio, papago (verda), freŝa

herbo. Provante ordigi ilin tiel, ke la koloroj de najbaraj objektoj

estas plejeble similaj, vi tre verŝajne ricevos la supre donitan

serion, kaj neniun alian. Se restas iu dubo, ĝi rezultas nur de tio,

ke nia kolekto de puraj koloroj estas sufiĉe maldensa; ekzemple inter

la koloroj de l' sango kaj de l' violo mankas la granda aro de l'

purpuraj koloroj. Se ni plenigas la materialon, ĉiu dubo malaperas: la

serio de l' puraj koloroj montriĝas nepre fiksita; ĉiu prudenta homo

ordigas ilin sammaniere. Kaj plue: ni konstatas, ke la fino de l' serio

ree aliĝas al la komenco. La verdo de l' freŝa herbo estas pli simila

al la flavo de l' sulfuro ol ekzemple al la ruĝo de l' sango. Tiel la

puraj koloroj plenigas cirklon. Oni povas komenci ilian serion ĉe iu

ajn el ili; ĉiam oni ricevas la saman rezultaĵon.

Ni ripetu la faktojn ĝis nun priparolitajn--faktoj, kiuj sin trovas "a

priori" en ni spirito:

1) La diferenco inter buntaj kaj nebuntaj koloroj.

2) La serio: blanko, grizo, nigro.

3) La diferenco inter puraj kaj nepuraj koloroj.

4) La cirklo de l' puraj koloroj.

Ĉu tiuj faktoj jam reprezentas plenan kaj precizan sistemon? Kie estas

en tiu sistemo la loko de l' nepuraj koloroj? Kio estas ideala blanko,

nigro, ideala pura koloro? Kiel la cirklo de l' puraj koloroj estas

ordigota? Ĉu ekzemple la interspaco inter sulfuro kaj oranĝo estas

pli aŭ malpli granda ol la interspaco inter violo kaj cejano? Se ni

volas havi same bonan sistemon kiel en la muziko, tiaj demandoj devas

nepre esti respondataj.

3.

La helpilo per kiu Ostwald ilin respondas, estas la miksado de l'

koloroj. Ne la miksado de l' farboj. Tiu dependas de multaj fizikaj

kaj ĥemiaj cirkonstancoj kaj tial ne povas montri simplajn leĝojn.

Kiam ni tie-ĉi parolas pri miksado, ni koncernas la *optikan*

miksadon, kiu sola estas simpla kaj konvena por nia celo. Oni ĝin

efiktivigas laŭ tre diversaj manieroj. Sed sufiĉas ke ni montru al

niaj legantoj nur unu manieron facile imageblan, por ke ili havu fiksan

ideon. Ni priparolu la miksadon per la kolorturbo.

[Ilustraĵo: _Figuro 1._]

La kolorturbo estas ronda tavolo, kiu povas rotaci ĉirkaŭ sia

mezopunkto. Oni partigas ĝin en segmentoj kaj pentras ilin per

diversaj koloroj, kiujn ni nomu la "komponentojn". Ekzemple la

kolorturbo de l' apuda figuro enhavas la tri komponentojn: Ruĝo,

bluo, nigro. Per la rotacio la koloroj konfuziĝas kaj donas la

miksaĵon de la tri komponentoj. La segmentoj ne necesas esti egalaj;

ŝanĝante ilian larĝecon oni ricevas diversajn miksaĵojn el la samaj

komponentoj; oni povas ilin miksi laŭ ĉiu ajn proporcio.

La uzado de tiu instrumento nun donu al ni unuan fundamentan fakton

koncernantan la purajn kolorojn. Miksante du el ili ni ricevas

miksaĵon kiu sur la cirklo de l' puraj koloroj havas sian lokon

*inter* la du komponentoj. Sed la miksaĵo nur estas pura, se

la du komponentoj estas sufiĉe proksimaj. Ju pli granda estas ilia

interspaco, des malpli pura fariĝas la miksaĵo. Ekzemple miksante

flavon kun ruĝo, ni ricevas sufiĉe puran flavruĝon; sed miksante

flavon kun ruĝbluo, ni ricevas ruĝon nepuran. Ni ne volas tuj esplori

la leĝojn de tiu nepureco. Ni nur pripensu la kazon, en kiu la

nepureco atingas sian plejan gradon. Tiam malaperas el la miksaĵo ĉiu

bunteco kaj restas simpla grizo sen iu bunta nuanco. Flavo kun certa

bluo, flavruĝo kun certa bluverdo, ruĝo kun certa verdo donas ĉiam

la saman grizon. Ostwald nomas tiajn parojn "kontraŭaj koloroj". Al

ĉiu pura koloro apartenas unu certa kontraŭa koloro, kiun oni povas

tre precize fiksi per la kolorturbo.

Nun ni posedas ĉiujn necesajn antaŭsciojn por penetri en la

Ostwald'an teorion. Ni jam diris, ke lia, celo estas la ordigo de l'

koloroj, kaj ke tiu ordigo devas havi du esencajn ecojn: Ĝi devas esti

preciza kaj adekvata. Kiel Ostwald atingas la precizecon de sia ordigo?

4.

Por bone kompreni tion, memoru ni la ekzemplon de l' muziko. La sonoj

uzataj en la muziko estas elektitaj el senfina, kontinua aro, kaj la

elekto unufoje decidita devas esti ĉiam konservata. Por tio estas

nepre necese, ke unu el la sonoj estu precize fiksita. Oni scias,

ke tiu estas la fundamenta sono a, kiun donas la ĝenerale uzataj

agordiloj. La defino de tiu sono estas pure fizika; sed mi ne volas

ĝin detale klarigi, por ne fortimigi mian leganton.

Al la ideo de l' fundamenta sono korespondas la ideo de l' fundamenta

koloro, kies difino ankaŭ devas esti pure fizika. Sed pro la plia

varieblo de l' koloraro ne nur ekzistas *unu* fundamenta koloro;

fundamentaj estas la koloroj blanko, nigro kaj ĉiu pura koloro. Do la

scienco devas respondi jenajn tri demandojn:

1. Kio estas ideala blanko?

2. Kio estas ideala nigro?

3. Kio estas ideala pura koloro?

Por kompreni la tri respondojn mi petas la leganton sekvi min en

la laborejon de l' fizikisto. Sed mia peto ne estas deviga; kiu ne

ŝatas tian ekskurson, lasu tiun-ĉi paragrafon kaj kontentigu sin

per la *rezultaĵo*, kiu estas sole grava por ni: nome la fakto,

ke ekzistas preciza metodo por konstati, ĉu iu koloro estas ideale

blanka, ideale nigra, ideale pura.

La fizikisto scias ke la objektoj estas videblaj nur pro tio, ke ili

reflektas la lumon. Nokte, kiam neniu lumo falas sur la objektojn, ili

ankaŭ ne estas vidataj. Plue li scias, ke la sunlumo ne estas simpla,

sed konsistas el granda aro da elementaj lumspecoj, diferencantaj laŭ

sia koloro; oni vidatigas ilin per la prismo. Por esplori la naturon de

iu kolora supraĵo, la fizikisto devas kompari la lumon *falantan*

sur ĝin kun la lumo *reflektata* per ĝi. Li do samtempe direktas

prismojn kontraŭ la sunradiojn kaj kontraŭ la esplorotan supraĵon.

La rezultaĵo de l' komparo estas ĝenerale jena: La reflektata lumo

ne jam enhavas ĉiujn elementajn lumspecojn, kiujn oni trovas en la

sunlumo. La mankantaj specoj estas tiaj aŭ tiaj koresponde al la

koloro de l' supraĵo. Du kazoj tuj sin trudas kiel ekstremaj:

1. La supraĵo reflektas ĉiujn lumspecojn.

2. La supraĵo reflektas neniun lumspecon.

Tiuj du kazoj reprezentas la respondojn al niaj du unuaj demandoj: En

la unua kazo ni nomas la supraĵon ideale blanka, en la dua ideale

nigra.

La respondo al la tria demando--nepre Ostwald-a eltrovo--estas

neatendita kaj tamen genie simpla: La supraĵo montras ideale puran

koloron, se ĝi reflektas precize la duonon de la lumspecoj. Sed kio

estas tiu duono? La prismo liveras la lumojn en la formo de l' spektro,

kontinua strio de koloroj, kiu havas nek komencon nek finon; ĝi aperas

iom post iom ĉe la unu flanko kaj malaperas iom post iom ĉe la alia;

mezuri ĝian longecon kaj dividi ĝin en du egalajn partojn estas tute

neeble. Kiel do oni konstatas ĝian duonon?

Ankaŭ pri tio Ostwald ne restas ŝuldanta la klarigon. Inter la lumoj

de l' spektro ekzistas ja paroj de kontraŭaj lumoj same kiel en la

cirklo de l' puraj koloroj. Du tiaj lumoj donas miksite nebuntan

lumon kaj povas esti precize fiksataj per tiu eco. Kio povas esti pli

konvena, ol doni jenan difinon: Ĉiu peco de l' spektro, kiu estas

limigita per du kontraŭaj lumoj, reprezentas duonon; ĉiu supraĵo,

kiu reflektas tian duonon, montras ideale puran koloron. Videble oni

povas formi la duonon laŭ tre diversaj manieroj; oni ricevas la

diversajn purajn kolorojn.

5.

Sufiĉu tiuj fizikaj klarigoj! Ni nun precize scias, kio estas blanka,

nigra, pura koloro, kaj tio estas la sola materialo kiun ni plue

bezonas. Nun ni denove prenu nian kolorturbon kaj provizu ĝin per

du segmentoj: blanka kaj nigra. La miksaĵo estas nebunta koloro,

despli hela, ju pli granda estas la blanka segmento. Tuj ni posedas

la principon, laŭ kiu ni devas ordigi la nebuntajn kolorojn: laŭ

la procentoj, kiujn ili enhavas de l' blanka komponento. En la mezon

inter blanko (_b_) kaj nigro (_n_) ni metu la grizon _g_50, kiu enhavas

50% da blanko, t. e. kies blanka komponento estas reprezentata de

segmento egala al la nigra. En la mezon inter _n_ kaj _g_50 ni metu

la grizon _g_25, en la mezon inter _b_ kaj _g_50 la grizon _g_75.

Tiamaniere ĉiuj nebuntaj koloroj estas ordigataj laŭlonge de streko,

en kiu ĉiu koloro havas sian precizan lokon. Dirante tiun ĉi lokon

aŭ la korespondan procenton, ni nomas la grizon kun nepra precizeco.

Kia progreso kontraŭ pasintaj tempoj, kiuj devis kontentiĝi per la

neklaraj esprimoj "helgriza" kaj "malhelgriza"!

Al la miksaĵoj ĝis nun ricevitaj ni plue aldonu la *purajn*

buntajn kolorojn; t. e. ni miksu grizan koloron kun iu ajn pura. La

miksaĵo estas nepura bunta koloro. Kompreneble la aro de l' koloroj

tiel ricevataj estas ne malgranda. Sed gravega estas la ekkono, ke

oni ricevas ne nur *multajn*, sed akurate *ĉiujn eblajn*

kolorojn. Fakto preskaŭ ne kredebla, sed tamen pruvita per sennombraj

eksperimentoj! La bruno de l' majskarabo produktiĝas el flavruĝo kaj

malhela grizo, la bluo de l' miozoto el bluo kaj tre hela grizo, la

helruĝo de l' rozo el ruĝo kaj blanko k. t. p. Neniu koloro en la

naturo, kiu ne egalas al unu el niaj miksaĵoj!

Kaj plue: La Ostwald-aj esploroj garantias ne nur, ke ĉiu koloro

estas produktebla el la du komponentoj grizo kaj puro, sed ankaŭ

tiu produktado estas ebla nur *laŭ unuopa maniero*. Por ricevi

la brunon de l' majskarabo, ni devas preni nepre certan flavruĝon,

kaj nepre certan grizon. Ĉiu alia elekto neniam kondukos al la

ĝusta rezultaĵo. Kaj la du komponentojn ni devas miksi laŭ nepre

certa proporcio. Ĉiu deklino estas eraro. Memorante nun ke la griza

komponento siaflanke estas miksita el blanko kaj nigro, ni povas eldiri

la fundamentan tezon: *Ĉiu koloro estas unumaniere kunmetita el tri

komponentoj: blanko, nigro, kaj pura koloro*.

6.

[Ilustraĵo: _Figuro 2._]

Unua konsekvenco de tiu tezo estas, ke ĝi ebligas la ordigon,

kiun ni postulis en la unua paragrafo. Ni jam vidis kiamaniere oni

ordigas la nebuntajn kolorojn laŭlonge de streko: Ilia aro estas

*unudimensia*. La buntaj koloroj certe ne povas havi sian lokon

sur la sama streko. Do se ni aldonas al la nebuntaj koloroj eĉ nur

unu puran (_p_) kaj rigardas ĉiujn buntajn kolorojn produktatajn

per ilia miksado, ni tuj scias, ke ĝia aro estas *dudimensia*.

Por reprezenti ĝin, ni desegnu triangulon, sur kies tri angulojn ni

metu la kolorojn _b_, _n_, _p_. La linio _bn_ montras la nebuntajn

kolorojn laŭ konata ordo. Elĉerpu ni unu el ili, ekzemple _g_! La

linio _gp_ enhavas ĉiujn kolorojn, kiu naskiĝas el la miksado de

_g_ kaj _p_; ilia ordigo fariĝos laŭ la sama principo, kiu valoras

por la linio _bn_: ĉiu koloro havas sian lokon laŭ la procento de

sia griza komponento. Ŝanĝante la komponenton _g_ ni ricevos aliajn

liniojn _gp_, kaj sur ĉiu certajn kolorojn en certa ordo. Fine la

tuta triangulo estos kovrita per koloroj, el kiuj apartenas ĉiu

al unu precize konata punkto. Kaj evidente la triangulo ampleksas

*ĉiujn* kolorojn, kiuj elvenas el la pura komponento _p_.

Speciale la linio _bp_ enhavas la miksaĵojn el _b_ kaj _p_. Ostwald

nomas ilin helklaraj koloroj. La linio _np_ enhavas la malhelklarajn

kolorojn. Ĉiu linio paralela al _pb_ enhavas kolorojn de sama nigra

komponento, ĉiu linio paralela al _np_ kolorojn de sama blanka

komponento. La linioj paralelaj al _bn_ reprezentas kolorojn de sama

pureco.

Facile oni divenas la grandan nombron de l' rilatoj kiuj kaŝiĝas

en tiu aranĝo: koloroj regule elektataj el la triangulo ĉiam

montros harmonion. Kiu volas sin konvinki pri tio rigardu nur la 12

tabulojn publicitajn de Ostwald; ĉiu el ili enhavas du triangulojn

karakterizitajn per du kontraŭaj puraj koloroj. Ilia aspekto estas

nepre ravanta, plena de reguleco kaj harmonio; la okulo neniam satiĝas

ĝuanta ĝin. Oni komprenas la fieran parolon de l' verkinto, kiam li

unue ilin montris publike: Vi rigardantoj ĉeestas hodiaŭ la naskon de

tute nova scienco!

7.

[Ilustraĵo: _Figuro 3._]

La atenta leganto certe rimarkis, ke niaj konsideroj montras ankoraŭ

mankon. Ni raportis pri la ordo de l' nebuntaj koloroj sur streko; ni

diskutis la pozicion de l' buntaj koloroj inter nebuntaj kaj puraj;

ni eĉ parolis pri la vico de l' puraj koloroj sur ilia cirklo; sed

ni ne montris la *ordon* sur tiu cirklo. *Vico* ne ankoraŭ

estas *ordo*. La du apudaj figuroj pruvas ke oni povas ordigi tre

diversmaniere, sen ŝanĝi la vicon. Eĉ la principo ke kontraŭaj

koloroj apartenu al diametraj punktoj, ne sufiĉas por fiksi la ordon.

Ĉar en ambaŭ figuroj tiu principo estas konservita por la elementoj

1--5, 2--6, 3--7, 4--8, kaj tamen la diverseco de l' aspekto!

Trudiĝas la penso, ordigi la purajn kolorojn laŭ simila principo kiel

la nebuntajn.: Miksante du purajn kolorojn _a_ kaj _b_ laŭ egalaj

partoj, oni ricevas certan miksaĵon _c_; metu ni _c_ en la mezon unter

_a_ kaj _b_! Tre bona penso, sed bedaŭrinde ne efektivigebla! Ĉar _c_

ja ne estas pura koloro kaj sekve ne apartenas al nia cirklo.

La tezo de l' 5a paragrafo solvas ankaŭ tiun malfacilaĵon. Certe _c_

estas nepura, sed ĝi posedas puran komponenton! Tiu *komponento*

havu sian lokon en la mezo inter _a_ kaj _b_. Oni tuj komprenas, ke

nun la ordo nepre fiksiĝas. Dispensu min de la devo klarigi, kiel

Ostwald *praktike* efektivigis ĝin. Por ni nur tio estas grava,

ke nia principo allasas nur unu certan ordon, laŭ kiu ĉiu pura koloro

posedas nepre certan punkton de l' cirklo. Dividante la cirklon en

100 partojn, ni povas loki sur ĝi 100 purajn kolorojn; praktike tiuj

reprezentas la *tutan* aron, ĉar pli multajn la okulo apenaŭ

diferencigas. Ĉiu pura koloro do estas reprezentata per numero inter

0 kaj 100. Flavo kiel plej hela koloro havas la numeron 0; 25 estas

certa ruĝo, 50 certa bluo, 75 certa verdo. Malaperu el la scienco kaj

industrio esprimoj kiel sulfurflavo, sangoruĝa, violblua k. t. p.; la

nombro diras la samon multe pli simple kaj multe pli precize.

Tiu preciza signado ne estas limigita kun puraj koloroj. Por signi iun

ajn koloron, oni bezonas tri nombrojn:

1. La numeron de ĝia pura komponento.

2. La procenton de ĝia blanka komponento.

3. La procenton de ĝia nigra komponento.

Ĉiu el tiuj tri nombroj estas ducifera; la tuta signo do konsistas

el 6 ciferoj. Supozu, ke la kolorteorio estus ĉie konata. Vi volas

mendi sofotukon kiu devas konveni al via cetera meblaro. En la pasinta

tempo vi devis havi katalogon kun centoj da specimenoj; hodiaŭ vi nur

skribas 6 ciferojn, kaj via deziro estos plenumata sen plej malgranda

eraro.

8.

Tre interesan solvon nun trovas la demando, kies respondon ni ĝis

nun ĉiam devis prokrasti: Kiun lokon havas en nia sistemo tia nepura

koloro, kia naskiĝas el du puraj komponentoj? En la kazo, ke la du

komponentoj estas kontraŭaj koloroj, ni jam vidis, ke la miksaĵo

estas grizo de 50% blanko kaj 50% nigro. Metu ĝin en la centron de l'

cirklo! Tuj la tuta interno de l' cirklo estas plenigota per certaj

nepuraj koloroj. Ĉar sur ĉiu radio devos troviĝi tiuj koloroj,

kies unu komponento estas la centra grizo, kies alia la pura koloro

apartenanta al la finpunkto de l' radio; la ordo sur la radio estos

laŭprocenta. Sekve koloroj de sama pureco havas sian lokon sur

cirklo, kiu havas komunan centron kun la cirklo de l' puraj koloraj. Ju

pli proksimaj ili estas ĉe la centro, des malpli puraj ili estas.

[Ilustraĵo: _Figuro 4._]

Nun ni subite komprenas, kial la miksaĵo el du puraj koloroj _a_

kaj _b_ ne povas esti pura. La mezopunkto inter _a_ kaj _b_ ja

ne kuŝas sur la cirklo, sed sur la rekta linio _ab_, do en la

*interno* de l' cirklo, kaj en la interno nur troviĝas nepuraj

koloroj! Anstataŭigante la komponenton _b_ per la komponento _c_ pli

malproksima de _a_, ni trovas miksaĵon _c_', kiu estas pli proksima

ĉe la centro ol _b_' kaj sekve ankoraŭ malpli pura ol _b_' La

ekstremon reprezentas la kontraŭa komponento _d_, kiu liveras la

grizon _d_' en la mezo de l' cirklo.

Ne estas necese akcenti, ke ankaŭ tiu ĉi cirklo estas riĉa fonto

de ĉiuspecaj belegaj harmonioj. Ĝia valoro supera de l' estetika

vidpunkto montriĝas precipe, se oni ĝin komparas kun la serio de l'

spektraj koloroj; la cirklo multe pli kontentigas pro la reguleco de

siaj paŝoj. Ĉiu koncentra cirklo prezentas same regulan bildon. Plue

elprenante el tia cirklo du, tri, kvar .... kolorojn, kiuj dividas ĝin

laŭ egalaj partoj, ni ricevas perfektan harmonion. Ekzemple flavo

00, ruĝo 25, bluo 50, verdo 75; aŭ flavo 00, ruĝbluo 33, verdo 66,

formas tiajn harmoniojn. Vidi ilin estas konvinkiĝi.

9.

Multon valoras la rezultaĵoj, kiujn ni gajnis ĝis nun. La trianguloj

unuflanke, la cirklo aliaflanke estas objektoj plenaj de gravaj

interrilatoj. Sed ili estas izolitaj, sen reciproka kombino, kaj pro

tio ili ne ankoraŭ reprezentas teorion kontentigantan la sciencon. Ili

nur estas kvazaŭ la brikoj necesaj por la konstruaĵo de l' teorio.

Kiel ni kunmetos tiujn brikojn?

[Ilustraĵo: _Figuro 5._]

Memoru jenan econ de niaj trianguloj: La koloroj troviĝantaj sur

unu el ili estas ĝenerale diversaj de la koloroj sur ĉiu alia;

sed unu grava escepto ekzistas: La unu linio _bn_ enhavanta la

nebuntajn kolorojn estas la sama por ĉiuj trianguloj. Do ni ligu

ilin laŭlonge de tiu linio _bn_! Imagante _bn_ nemovebla, oni

povas turni ĉiun triangulon ĉirkaŭ _bn_ kiel pordon ĉirkaŭ la

ĉarniroj aŭ librofolion ĉirkaŭ la bindostrio. Sekve de tio ne estos

malfacile, fiksi la triangulojn en tia pozicio, ke rezultas regula

aranĝo ĉirkaŭ la linio _bn_. La liberaj pintoj de l' trianguloj

formas cirklon; ĉiu pinto reprezentas puran koloron; do aranĝante

laŭ konvena maniero, ni retrovas tie ĉi nian cirklon de l' puraj

koloroj. La granda tasko estas plenumita, la singulaj rezultaĵoj

kombinitaj, la konstruaĵo perfekta. La apuda figuro donas bildon de

l' formaĵo ricevita. Vere la interspacoj inter najbaraj trianguloj

devas esti plenigataj per kontinua serio; ekzemple la interspaco inter

_r_ kaj _rb_ per la serio de ĉiuj purpuraj koloroj. Farante tion oni

ricevas tridimensian formitaĵon, kiun Ostwald nomas "la kolorkorpon".

Ĝia geometria formo estas duobla kojno; se oni kunmetas du egalajn

konojn laŭ iliaj bazoj, oni rizevas la saman figuron. La du pintoj

de l' korpo enhavas la kolorojn blanko kaj nigro, la akso nebuntajn

kolorojn, la rando purajn kolorojn, la unu supraĵo helklarajn, la alia

malhelklarajn kolorojn.

Tra la tuta kolorkorpo valoras jena regulo, kies specialajn kazojn ni

jam ofte renkontis: *Se miksante du kolorojn _a_ kaj _b_ laŭ egalaj

partoj oni ricevas miksaĵon _c_, la loko de _c_ en la kolorkorpo

estas la mezopunkto inter _a_ kaj _b_*. La nombro de unuopaj kazoj

ampleksataj de tiu regulo estas frapante granda.

Ne malpli granda estas la nombro de l' estetikaj eldiroj, kiuj

kaŝiĝas en la kolorkorpo. Ni citu ankoraŭ nur unu. Se la tuta korpo

turniĝas ĉirkaŭ la akso, ĉiu punkto trakuras cirklon. La punktoj

trakurantaj la saman cirklon apartenas mem al iu cirklo simetria

ĉirkaŭ la akso de l' korpo. Ni eĉ jam konas kelkajn el tiuj cirkloj:

unu estas la cirklo de l' puraj koloroj, aliaj estas la cirkloj

koncentraj kun ĝi. Sed evidente ekzistas ankoraŭ multaj aliaj. La

koloroj de tia cirklo havas du esencajn ecojn: 1. ili estas de sama

pureco, 2. ili reprezentas ĉiujn nuancojn same kiel la cirklo de l'

puraj koloroj. Pro tio ili taŭgas por solvi gravan problemon de l'

gusto. Ofte okazas ke oni deziras koloraron neregulan sed unuecan:

Ekzemple meblante ĉambrojn, kunmetante vestojn, aranĝante festojn.

Oni postulas ke la koloroj uzataj estu harmoniaj laŭ tiu senco, ke

neniu sin trudu, neniu sin kaŝu inter la aliaj, sed tamen ebligu ĉiun

nuancon. Tiokaze oni uzu la kolorojn de unu el niaj cirkloj. Meblante

ĉambron de junulino oni elektu cirklon proksiman ĉe la blanka pinto;

meblante sinjoran ĉambron oni elektu ĝin proksima ĉe la nigra pinto

k. t. p.; la persona gusto devas trovi la ĝustan cirklon, poste la

unuopaj koloroj sin prezentas de mem.

10.

La sistemo de l' kolorkorpo estas tute derivita el la principo de l'

miksado. Tiu unueca derivo garantias ĝian simplecon kaj precizecon.

Sed simpleco kaj precizeco ne sufiĉas por ni; en la unua paragrafo ni

krom tio postulis, ke la sistemo estu konvena por nia estetika celo.

Ĉu tiu postulo estas plenumita?

Ŝajne jes! Tion ja pruvas la multaj estetikaj konsekvencoj, kiujn ni

elĉerpis el ĝi. Tamen ekzistas punkto, ĉe kiu la sistemo bezonas

ankoraŭ korekton, eĉ sufiĉe profundan. La kaŭzo, pro kiu ĝis nun

mi ne menciis ĝin estas tiu, ke mi ne volis konfuzi la konsiderojn

pri miksado kun aliaj faktoj de tute alia deveno; sed nun ili estu

priparolataj!

Ni elprenas el la kontinua serio de l' nebuntaj koloroj la grizojn

_g100_, _g90_, _g80_ ..., t. e. la grizojn, kiuj enhavas 100%, 90%,

80% ... da blanko. Ni esperas havi skalon da koloroj, kies najbaraj

elementoj ĉiam montras egalajn diferencojn. Sed kiel ni trompiĝis!

La unuaj elementoj estas preskaŭ sendiferencaj, la lastaj montras

grandegajn diferencojn! La grizo _g50_ kuŝanta en la mezo de l' skalo

jam estas tre hela, la grizo _g80_ preskaŭ blanka.

Tiu stranga kaj neatendita fakto trovas simplan klarigon, se oni

konsideras fundamentan leĝon de l' psikologio dirantan: La intenso

de l' sento ne estas proporcia al la intenso de l' fizika incito, sed

la sentoj kreskas laŭ egalaj diferencoj, kiam la incitoj kreskas

laŭ egalaj kvocientoj. Ni ne volas implikiĝi tie ĉi en matematikaj

kalkuloj. Sufiĉas la rezultato: La uzo de la leĝo montras, ke jenaj

procentoj donas la skalon egaldiferancan: 100%, 79%, 63%, 50%, 40%

k. t. p.

[Ilustraĵo: _Figuro 6._]

Prispensante, ke nur la psikologio estas kompetenta por niaj esploroj,

ni devas anstataŭigi en nia sistemo la originan serion per la nova.

Ĉiuj grizoj do pli proksimiĝas al la blanka flanko. Kompreneble

tiu ŝanĝo havas gravajn konsekvencojn por la aranĝo de l' tuta

kolorkorpo. Ni rigardu la triangulon _bnp_! La punkto _g_ estas ŝovota

pli proksimen al _b_. Kiel ŝanĝiĝas la linio _ĝ_, enhavanta

kolorojn de sama blanka komponento? Por ke ĝi restu paralela al

_np_, la punkto _x_ evidente devas ankaŭ esti ŝovata pli proksimen

al _b_. Sed feliĉe tio ne estas malprofito, sed male profito. Ĉar

en la origina kolorkorpo la linio _bp_ montras similajn strangaĵojn

kiel la linio _bn_; ili nun korektiĝas de mem. Ankaŭ sur la linio

_np_ necesas similaj ŝanĝoj; la koloroj devas esti ŝovataj tiel, ke

la paraleloj al _bp_ restu paralelaj. Entute la kolorkorpo suferas

ŝanĝojn certe profundajn, sed tamen facile efektivigeblajn; ĉiuj

koloroj pliproksimiĝas al la blanka pinto kaj pli malproksimiĝas de

l' nigra pinto laŭ tute preciza preskribo.

Kompreneble la praktikulo ne bezonas scii tiun priskribon, ĉar lin

nur interesas la perfekta sistemo. Por forviŝi ĉiun memoron pri la

stranga serio 100%, 79%, 63%, 50%, 40%... Ostwald ĝin anstataŭigas

per la literoj _a_, _b_, _c_, _d_, ... li do parolas pri la blanko _a_,

la grizoj _b_, _c_, _d_ ... k. t. p. Oni komparu tiun esprimmanieron

kun la muzika; la skalo de l' grizoj _a_, _b_, _c_ ... korespondas al

la skalo de l' sonoj _a_, _h_, _c_, _d_ ...

Ni ne volas montri tro detale, kiel Ostwald ĝeneraligas tiun signadon

por la buntaj koloroj. La signo de iu koloro konsistas el ducifera

nombro kaj du literoj. La nombro donas la puran komponenton; ekzemple

25_pn_ signifas certan ruĝon. La unua litero _p_ donas jenan grizon,

kiu enhavas la saman blankan komponenton kiel la signota koloro; la dua

litero _n_ donas jenan grizon, kiu enhavas la saman nigran komponenton

kiel la signota koloro. Tiu signado estas same preciza kiel la antaŭa;

sed ĝi estas pli simpla kaj pli praktika.

11.

Mi finas mian raporton kun la certa sento, ke miaj paroloj tute ne

atingas la ĉarmon de l' objekto. Oni devus vidi, por ĝuste juĝi. Oni

devus havi la belegajn kolorpaperojn kiujn Ostwald eldonis laŭ sia

teorio, kaj oni devus provi per ili ĉion, kion eldiras la teorio. Kaj

tio estas multe pli, ol mia malgranda artikolo povis doni.

Tre interese estus ankaŭ priskribi la instrumentojn, kiujn Ostwald

uzas ĉe siaj laboroj. Ili estas parte destinitaj por la scienculo,

parte por la praktikulo. Ĉefe la lastaj interesus la leganton pro la

facileco, kun kiu ili ebligas konstati la signon de iu donita koloro.

Resumante la valoron de l' Ostwald-a verko mi diras jenon:

1. Ĝi malfermas tute novan sciencan fakon, kiu pro sia praktika

graveco meritas fervoran esploron. La difino de l' puraj koloroj estas

tute originala. La tezo de l' paragrafo 9 pri miksado reprezentas

gravan fizikan leĝon.

2. Ĝi faras lernebla la koloran harmonion. Fakte oni jam enkondukis

la teorion en kelkajn lernejojn kun plej bona sukceso. La infanoj

kolorigante figurojn laŭ la teorio liveris rezultaĵojn kiuj honorus

perfektan fakulon.

3. Ĝi apogas la fantazion. Ĉar ĝi ebligas kalkuli harmoniojn, kies

nombro estas senfina; kontraŭe la homa fantazio estas limigita.

La leganto imagu, kiom tio koncernas la fabrikantojn de koloraj

produktaĵoj.

4. Ĝi donas precizan sistemon de signado. Kaj tiu sistemo neniam

povas perdiĝi, ĉar ĝi bazas sur precizaj sciencaj fundamentoj, kiuj

valoras eterne.

La Vendreda Klubo 11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la "Vendredoklubanoj" en Leipzig · 第 16 / 29 题