(HERMANN RÖSSEL.)
En la Antaŭparolo S-ro D-ro Dietterle diras, ke *serioza
laboro* kunigis kaj ankoraŭ nun kunligas la anojn de la
Vendreda Klubo, kiuj post la 9a Germana Esperanto-Kongreso 1914
kolektiĝis ĉirkaŭ la verdstela standardo. Plie li koncize parolas
pri niaj celadoj kaj ĝisnuna agado, pri niaj rilatoj al la Saksa
Esperanto-Instituto, al G. E. A. ktp. Sed ĉar nia libreto pretendeme
sin nomas "Vendreda Klubo", eble estas dezirinde, aldoni kelkajn pluajn
detalaĵojn, por ke vi, kara leganto, ekhavu iom klaran "portreton" de
nia rondo, kiu sekve de profunda "unuanimeco" kaj fidela amikeco de
siaj anoj prezentas kvazaŭ individuon aŭ, kiel eble dirus juristo,
"Esperantistan personon".[31] Tio ja ne malhelpas, ke tiam kaj tiam oni
incitetas sin reciproke, aŭ eĉ, se necese, unu al la alia tre klare
"diras sian opinion". Sed neniam tiaj disputetoj kondukas al personaj
ofendoj aŭ insultoj, nek al daŭra malpaciĝo. Kontraŭe: Post furioza
fulmotondro la suno ree brilas des pli ĉarme! Ŝajnas do, ke la
"interna ideo" de Esperantismo sufiĉe profunde enradikiĝis en nia
rondeto, kaj tute prave ni povus preni kiel devizon de niaj kunvenoj la
konatajn versojn de la kanto de l' ligo:
Fratoj, manon donu kore
kaj senzorge, sendolore
belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante
daŭru forte kaj konstante
nia bela harmoni'!
Sed, kiel mi jam diris, ni "festas la belajn horojn" ne per dancado
kaj distraj amuzoj, sed per laboro. "Severa afero, vera ĝojo", diras
latina proverbo, kaj tian ĝojon ni ofte spertis dum la pasintaj sep
jaroj de komuna agado en la Vendreda Klubo.
Ĝenerale la tagordo de niaj kunvenoj montras tri partojn:
I. Aktualaj aferoj.
II. Referato kaj diskutado.
III. Komuna tradukado.
La unuan punkton mi, malgraŭ ĝia graveco, povas ignori tie ĉi, ĉar
pri ĝi kelkon diras la Antaŭparolo. Nur tion mi akcentu, ke en niaj
kunsidoj laŭeble ĉiuj aferoj estas priktraktataj Esperantlingve.
Sekvas la dua parto: Referato kaj diskutado. Ĉiu klubano, laŭvice kaj
laŭ antaŭe fiksita plano faras proksimume duonhoran "senmanuskriptan"
paroladon pri iu ajn temo. Poste ĉiu ĉeestanto estas devigata,
partopreni la diskutadon, dirante almenaŭ kelkajn mallongajn frazojn.
Jen tre efika kaj imitinda maniero, perfektiĝi en la libera uzado de
nia kara lingvo. (Nenecese por diri, ke dum ĉiu kunveno okazas nur
po *unu* parolado.) La temoj rilatas ne nur al Esperantaj, sed
ankaŭ al plej diversaj aliaj aferoj, ekz. scienco, arto, literaturo,
turismo, pedagogiaj kaj socialaj problemoj ktp., sed precipe taŭgas
por nia celo tiuj, pri kiuj la homoj ĝenerale havas tre malsamajn
opiniojn, kiel ekzemple la jena: "Ĉu riĉeco estas necesa al homa
feliĉo?" La parolanto argumentadis jenmaniere: Niaj prauloj, Adam kaj
Eva, certe ne bezonis kapitalon, por senzorge pasigi agrablajn tagojn
sub la fruktoŝarĝitaj branĉaroj de la paradiza parkego. Ankaŭ la
tropiklandaj indiĝenoj ne kutimas, ŝvitante kaj spiregante labori,
por akiri kelkmilojn da "oraj disketoj", ĉar ankaŭ al ili la arbaro
"senpage" liveras nutraĵon kaj konstrumaterialon por "loĝejo". Sed
la ano de "civilizita ŝtato" sin trovas en tute alia situacio. Li
devas, precipe en la nuna "multekosta epoko", ĉiutage elspezi monon,
eĉ por la plej trivialaj bezonaĵoj, kaj ju malpli da mono oni posedas
aŭ perlaboras, despli mizeraj estas la vivkondiĉoj. Krome: "Moderna
homo" ne povas kontentiĝi, kvietiginte nur la malsatan stomakon, li
deziras partopreni la kulturon, volas plikleriĝi kaj laŭeble ĝui la
idealan, la "spiritan" vivon de la nuntempo. Sed, viziti koncertojn,
teatraĵojn, sciencajn prelegojn aŭ kursojn, entrepreni vojaĝojn,
por plivastigi la "spiritan horizonton": ĉio ĉi estas ebla nur al
tiu, kiu posedas sufiĉe da mono. Kaj plue: riĉa homo povas komforte
aranĝi sian hejmon, povas havigi al si valorajn literaturajn kaj
sciencajn verkojn, povas kolekti artaĵojn, povas -- -- -- nu,
unuvorte: povas vivi multe pli feliĉe, ol tiu, kiu sekve de mankanta
kapitalo devas rezigni je tiuj ĉi agrablaĵoj.
Resume: Mono *estas* necesa al homa feliĉo.
La celon de ĉiu referato, estigi viglan diskutadon, la parolinto tiun
ĉi fojon tre bone atingis.
"Feliĉo" ja ĉiam estis, estas kaj estos unu el la plej gravaj
problemoj de la homa vivo, kaj pri ĝi certe ĉiu havas sian apartan
opinion. Do ankaŭ en nia rondo la tiurilataj ideoj komence estis
tre malkonformaj. Kelkaj samideanoj pli malpli konsentis kun la
parolinto. Aliaj havis malan opinion, pruvante, ke la grado de feliĉo
nepre ne estas proporcia al "materiala beno"; riĉeco per si mem
tute ne garantias feliĉon.--La fervora pastro diris: "Feliĉo estas
batalo! Batalo kontraŭ malveremo kaj malvirteco, kontraŭ mizero
kaj malespero, batalo por la idealoj de l' homaro!"--Alia klubano
rediris: "Mia feliĉo estas mia familio! Plejeble bone eduki miajn
infanojn, zorgi kaj labori por tiuj, kiujn mi amas korege: jen la
celo de mia vivo!"--Skeptikulo asertas: "Feliĉo estas iluzio, utopio
de revemuloj!"--Post kiam ankoraŭ pluraj diversaj "feliĉoj" estis
diskutitaj, oni fine kompromise interkonsentis, ke vera feliĉo estas
interna harmonio kaj paco. Riĉeco sendube povas fari la vivon pli
agrabla, sed de ĝi neniam dependas vera feliĉeco.--Kaj nun, kara
leganto, kion vi opinias pri la problemo?-- --
Intence mi iom detale priparolis tiun "feliĉan" aferon, por montri per
tiu ĉi "specimeno", kiamaniere ni "diskutante ekzercas la lingvon".
Ankoraŭ pri multaj aliaj temoj mi volonte raportus detale, ĉar estas
inter ili traktaĵoj, kiuj distingiĝas tiel per interesa enhavo kiel
per karakteriza modela stilo. Sed mi devas rezigni, ĉar unuparte la
materio traktita estas jam sufiĉe konata, aliparte la referatoj estas
publikigitaj en la Esp. gazetaro. Tamen mi menciu almenaŭ kelkajn.
Ekzemple S-ro D-ro Steche parolis pri novaj vojoj al reformo de
muzeoj, pri siaj vojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo ktp.; S-ro D-ro
Dietterle kutime nin informas pri progresoj de nia movado en ĉiuj
landoj. S-ro Bennemann, la pasia artamanto, parolis pri la vivo
kaj la verkoj de J. S. Bach, pri moderna pentrarto, sed ankaŭ pri
la naturesploristo Einstein kaj lia teorio. S-ro Degen preferas
socialajn problemojn, ekz. "Pormalriĉula zorgado en Leipzig" ktp.
S-ro Franck direktas nian intereson al historie gravaj lokoj en la
ĉirkaŭaĵo de Leipzig. S-ro D-ro Lippmann tre ŝatas lingvajn
demandojn (gvidi--konduki; prepozicioj kaj adverboj; vortfarado per
afiksoj ktp.). S-ro Petzold ĉiam denove postulas persisteman
propagandon. S-ro D-ro Stucke pritraktas natursciencajn temojn,
ekz. Ostwald kaj lia kolorteorio. S-ro Wilhelmi kiel specialisto de
geografia fako prezentis al ni tre interesajn notojn pri la Suez-kanalo
k. a. F-ino Wunderlich esploris la demandon pri "Esperanto kaj la
virinoj". Dum la pasintaj monatoj ni aranĝis serion da paroladoj pri
la historio de Esperanto, pri lingvaj kaj nelingvaj organizaĵoj (C.
O., L. K., K. K. K., U. E. A.) pri Esp. kongresoj kaj pri la Esp.
gazetaro.
La tria parto de nia kutima tagordo, la "komuna tradukado"[32]
kelkfoje estas tre amuza afero. Povas okazi, ke pri unu frazo oni
pasie diskutas duonan horon aŭ eĉ pli, se iuj "harfendemuloj" ne
povas interkonsenti pri tiu aŭ tiu vortkunmetaĵo aŭ parafrazo. Fine
la prezidanto "perdas la paciencon" kaj ordonas, ke la ĉeestantoj
decidu per voĉdono. Efektive tradukado estas "porintelekta akrigilo",
kaj tronaiva tradukanto povas facile rikolti multkoloran bukedon da
mokincitetoj. Jen la "Histrikeco Esperantista".
"La -- -- --??"
Ah, pardonu, respektinda leganto, vi ne jam scias--. Nu, mi tuj
klarigos al vi la aferon. Iam ni tradukis fablon de Schopenhauer,
kiun mi ĵus memoras. Anstataŭigu en ĝi la "vintran malvarmon" per
"entuziasmo al Esperanto", kaj vi tuj komprenos, kion mi volas diri.
Jen la fablo:
"Areto da histrikoj dum malvarma vintrotago sin premis unu al la alia
plejeble proksimen, por ŝirmi sin per reciproka varmigo kontraŭ
mortfrostiĝo. Sed baldaŭ sentis unu la pikilojn de la alia kaj tio
ree disigis ilin. Bezonante varmon ili denove alproksimiĝis kaj pro
tio ripetiĝis la alia malbono, tiel, ke ili balancis inter ambaŭ
suferoj, ĝis ili trovis konvenan distancon, kiun oni povis sufiĉe
bone toleri.
Kaj tiun distancon ili nomis ĝentileco (legu: samideaneco) kaj nobla
moro."
Ĉu en via rondo ankaŭ estas histrikecemuloj?
Fine mi malsilentu pri malgranda epizodo, ĉe kiu la histrikaj pikiloj
tute ne funkciis. Estis nia lasta kunveno antaŭ kristnasko 1915.
Kiel kutime, ni sidis en intima angulo de "Auerbachs Keller", nia
tiama kunvenejo, (pri kiu la germana poeto Goethe verkis tre artifikan
reklambroŝuron, titolitan "Faust, Ia kaj IIa partoj"). Ferminte la
oficialan parton de la kunsido (kaj kaŝe ordoninte al la kelnero,
alporti kelkajn botelojn da ĉampano) S-ro D-ro Steche neatendite
elprenis el sia aktujo abian branĉon, provizitan per kandeletoj,
starigis ĝin sur la tablo, ekbruligis la kandeletojn, kaj jen--ni
sidis ĉirkaŭ pigmea kristnaska arbeto. D-ro Steche, ekprenante sian
glason, esprimis sian ĝojon pri la pasintjara komuna laboro same kiel
pri la bonkora kamaradeco inter la klubanoj kaj tostis je senhalta
progresado de Esperanto ĝis fina venko. S-ro Degen elokvente dankis
al S-ro D-ro Steche, kiu ne nur per sia malavara mondonaco donis
al la Esperanto-movado en Leipzig solidan fundamenton, sed kiu ankaŭ
energie kaj konsekvence batalas por nia afero.--Ĉu estas necese, diri,
ke vere "belan horon" ni festis ĉi tiun vesperon?--Rerigardante al la
pasintaj tagoj de konstanta semado, ni revis pri sukcesoj estontaj,
akirotaj per
Serioza laboro.