(ERNST FRANCK.)
Laŭ la deklaro, unuanime akceptita en ia Bulonja Esperanto-kongreso,
ĉiu homo havas la rajton, uzi la lingvon Esperanto, tute egale por
kiaj celoj. Jam multaj internaciaj unuiĝoj alprenis la verkon de
D-ro Zamenhof. Ili volas krei per ĝi praktikan servaron por homoj
kaj korporacioj, kies profesiaj aŭ politikaj celadoj, kies penadoj
ekonomiaj aŭ kulturaj ne haltas ĉe la limoj de ilia gepatra lando.
Al tiu-ĉi granda unuiĝaro aliĝos ankaŭ nova ligo, por kiu la
uzado de la internacia lingvo estos necesaĵo: la Freyligo (prononcu
Frajligo!). Kaj la anoj de tiu-ĉi ligo ne estos Esperantistoj, kiuj
laŭ la permeso de la Bulonja deklaro per Esperanto nur volas gajni
monon aŭ amuziĝadi. La rilatoj de la Freyligo al Esperantismo neniam
estos nur praktikaj, kiel ĉe la ŝakludistoj, stenografiistoj, ĉe la
vojaĝaj kluboj, varieteaj ligoj aŭ vegetarianoj k. c.; kontraŭe la
Freyligo aliĝos intime al la kvankam ne deviga, sed pli grava idea
flanko de la Esperantismo.
Certe ankaŭ por la Freyligo la praktikaj servoj de Esperanto estos
gravegaj kaj necesaj. La Freyligo ja volas fariĝi universala
kultur-organizaĵo, kiu kolektas la plej valorajn fortojn en ĉiuj
landoj de la terglobo. Pro tio la prezidantoj kaj ankaŭ la membroj
de la diversnaciaj grupoj devos korespondadi kaj en la kongresoj
diskuti Esperante. En la estontaj tempoj Esperanto estos la lingvo
de la Freyregno, en kiu estos skribataj la statutoj, la dokumentaro,
la plej gravaj decidoj de la Freyestraro. La Freyligo devos prizorgi
tradukaĵojn Esperantajn de la plej bonaj kaj valoraj verkoj kulturaj
kaj prikulturaj, kaj ĝi kreos ankaŭ originalajn artikolojn en
Esperanto. Pro tio estas tre ŝatinde, ke jam en kelkaj urboj
fondiĝis Esperanto-Freygrupoj, kaj aliaj Freysocietoj aranĝis
Esperanto-kursojn, kiel Leipzig'a Freygrupo agis. Rimarkinde estas, ke
Heinrich Nienkamp, la fondinto de la Freyligo, jam en sia fundamenta
verko "Fürsten ohne Krone" ("Princoj sen kronoj") la estontan
Freyĵurnalon Esperante nomas "Kulturgazeto".
Multe pli gravaj kaj interesaj ol tiuj-ĉi eksteraj rilatoj inter
Esperanto kaj Freyligo, kiuj kondukas la Freyliganojn al Esperanto,
estas la internaj. Ili proksimigas precipe la Esperantistojn al la
Freyligo. Certe la majstro D-ro Zamenhof ĝojis pri ĉia uzanto
de sia lingvo, sed mi estas konvinkita, ke li plej kore salutus la
Frey-Esperantistojn. Entuziasme li kaptus iliajn manojn, dirante:
"Estu salutataj, vi plej karaj amikoj de mia verko! Mian plej koran
bondeziron al via penado!" Per la fondiĝo de la Freyligo estis semo
enterigata, kiu estis maturiĝinta sur la granda arbo, kiun plantis
kaj prizorgis D-ro Zamenhof. Nun el ĝi jam elkreskas arbeto, simila
al la Zamenhof-a. Fruktojn ĝi portas iomete aliajn, sed certe de la
majstro deziratajn kaj esperatajn.
Ĉiu Esperantisto scias el la "Letero pri la deveno de Esperanto", ke
la unuan instigon al la verko D-ro Zamenhof ricevis de la "doloro
pri la mondo". Liaj idealistaj okuloj nenie vidis homojn kondutantajn
kiel fratoj. Konvinkite, ke la lingvodiverseco estas la ĉefa kaŭzo,
kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn,
D-ro Zamenhof kreis pro homamo sian lingvon. Pli detale li parolis
pri tiu ĉi "*interna ideo*" de sia verko en sia famkonata
kongresparolado, kiu okazis dum la dua Internacia Esperanto-Kongreso
en Ĝenevo. Kiu povas legi tiujn mirindajn kortuŝantajn frazojn,
sen esti entuziasmigita? "La plej grava, la plej sankta, la ĉefa
celo de Esperanto, la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn
por Esperanto estas por ni la interna ideo. Ĝi instigis la aŭtoron
de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Kiam antaŭ
dudek-ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la
unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu
post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: "Malamikeco de la nacioj
falu! falu! jam estas tempo!" Nia himno kantas pri la "nova sento,
kiu venis en la mondon".--Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo
memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi
eĉ ian rajton de aŭtoreco--ĉu mi faras tion ĉi pro ia praktika
utileco? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al
konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, se ekzemple unu malriĉa
instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu
ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto--ĉu ili ĉiuj faris
tion-ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la
lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de
ilia finiĝanta vivo--ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco?
Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris pri la interna ideo entenata en la
Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas
reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas
la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn
korojn".--Aliloke D-ro Z. diris ankaŭ: "Kun tia Esperanto, kiu devas
servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas
havi nenion komunan".
Preskaŭ ĉiuj aŭskultantoj de tiuj-ĉi vortoj sentis kun la majstro
kaj aplaŭdis kore lian paroladon. Nur malmultaj rifuzis la konsenton.
Por ili la interna ideo estis utopio. D-ro Zamenhof certe ricevis
post tiu-ĉi kongreso malaprobajn leterojn. Kelkaj Esperantistoj
neniigis la internan ideon ne nur pro la "neebleco" de ĝia efektivigo,
sed ankaŭ pro patriotismo. Pro tio jam en la sekvanta kongreso en
Cambridge D-ro Zamenhof parolis kontraŭ la malprava patriotismo
de la ŝovinistoj, kaj refutante ĉiujn kontraŭdirojn, li denove
deklaris: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj
homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al
si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio
vivu la celo kaj la interna ideo de la Esperantismo, vivu la frateco de
la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj!"
"Glora la celo, sankta l' afero,
La venko--baldaŭ ĝi venos;
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos.
Tiam atendas nin rekompenco,
La plej majesta kaj riĉa:
Nia laboro kaj pacienco
La mondon faros feliĉa".
Ju pli kreskis la anaro de Esperanto, ju pli multe oni ŝatis kaj
uzis la lingvon internacian, des pli malmulte oni pripensis la gravan
internan ideon. Multaj Esperantistoj admonis: "Silentu pri tia utopia
ideo!" Kaj ili eĉ avertis: "Ĝi povas nur malhelpi nian lingvan
aferon!" Tamen multaj restis fidelaj ankaŭ al la ideala tasko de
Esperanto. Pluajn anojn gajnis la Esperanto per sia interna ideo
precipe el la pacifistaj ligoj. Kaj certe ankaŭ la rifuzantoj, kiuj
laŭte levas siajn voĉojn kontraŭ la utopiemaj idealistoj, eble
nur ne rimarkas, ke ofte iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj
propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio la
defendantoj de la interna ideo revas. Vere mi kredas, ke en tiu-ĉi
ideala penso kuŝas la plej efika forto de la Esperantopropagando.
En sukcesplenaj tempoj ja la profitemaj homoj, uzante la lingvon
internacian, havas certe la plej bonajn eksterajn rezultatojn en siaj
poresperantaj laboroj, sed ke en malfavoraj jaroj kaj cirkonstancoj
nia afero ne pereis, tio estas nur la merito de la "frenezuloj", kiuj
ankaŭ tiam kredis al la interna ideo kaj ĝia estonta venko.
Nun la teruraj spertoj de la granda milito pruvis al ĉiuj la
necesecon de la penadoj al frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. La
postmilitaj jaroj bedaŭrinde alportis multajn seniluziigojn, ekzemple
la diskutadojn pri la packondiĉoj, la nunan "Interpopolan Ligon" k.
c. Ili evidente montris al ni, kiel malproksima estas la celo de tiaj
penadoj, tamen ili ne pruvis la neeblecon de ĝia atingo. Multaj homoj
sentas intense en la profundo de l' koro la devon, prepari la vojon
al la malproksima, tamen iam venonta epoko. Ĝi trovos pli feliĉan
generacion ol estas la nia.
La plej bonaj, plej saĝaj homoj el ĉiuj landoj devas kuniĝi kaj
gardi la internaciajn leĝojn kaj regularojn. Per tio ili povos akceli
la feliĉon de la samnacianoj. Ankaŭ la ano de la "interna ideo" ĉiam
estas vera patrioto, kiu sentas estimon kaj dankemon al sia gepatra
lando.
En la paca batalo al tiu-ĉi bonega, sed malfacile atingebla celo la
Esperantistoj estos nun efike subtenataj per la agadoj de la nova
*Freyligo*.
Heinrich Nienkamp, la fondinto de tiu-ĉi kulturunuiĝo, prezentis
sian sukcespromesan planon en la fantazia rakonta verko "Princoj
sen kronoj", kiun li aperigis en la "Vita" (Germana eldonejo,
Berlin-Charlottenburg). Laŭ la ĉefa persono en tiu-ĉi libro "Richard
Frey", la ligo ricevis sian eble por kelkaj homoj iomete strangan
nomon, pri kiu oni jam multe diskutadis. Oni elektis ĝin, ĉar vorto,
kiu precize signas la celon de la ligo, ne ekzistas. La Freyligo ja
estas kulturligo, sed la specialan manieron de ĝia kulturo ne povas
esprimi iu ajn vorto. Ĝi estas "ligo de la plejbona ordigo por
plejebla libereco de personeco". Ĝia kulturo ne celas kiel eble plej
grandan amasigon de posedaĵoj, la plej ruzan fabrikadon de terurigaj
armiloj. Ne nur por la superaj klasoj de l' homoj ĝi promesas
feliĉon; ĝi klopodas al feliĉo por ĉiuj: *Por ĉiuj liberecon,
ĝojon kaj pacon!* Oni esperas ke ĉiuj, kiuj konatiĝis kun la
spirito de l' Freyligo, baldaŭ sentos la specialan propran sencon de
la Freykulturo, kiel nun ĉiu scias, kion signifas la vortoj "ŝtato"
aŭ "eklezio".
Por informi sin detale pri la Freyregno, oni legu nepre la nomatan
plej gravan libron "Princoj sen kronoj", poste la pli sciencajn
"Fundamentojn" al tiu-ĉi libro. Ankaŭ el la malgranda kajero "La
vojo al libereco kaj feliĉo", kiun eldonis la Germana Freyligo,
oni ricevas klaran bildon de tiu-ĉi kulturorganizaĵo. La gazeto
"Freygeist" (Freyspirito), aperanta en Dresden, kaj precipe la oficiala
ligoĵurnalo "Freytum, der Geist des neuen Reiches" (Freyeco, la
spirito de la nova regno), aperanta en Berlin, raportas pri la laboroj
kaj sukcesoj de la Freygrupoj, kiuj jam nun ekzistas en multaj urboj.
Ili enhavas gravajn artikolojn pri kulturaj kaj organizaj problemoj.
Kiu nun en tiuj-ĉi libroj kaj gazetoj legas frazojn kiel la jenan: "La
Freyregno servas al la pacigo inter la popoloj kaj al la mildigo de la
kontraŭoj", tiu ĉi certe memoras pri nia Esperanta interna ideo, kiu
havas la saman celon.
Sed la Esperantisto batalas nur ĝenerale por interkonsento de la
popoloj. La Freyligo montras al ni la bazon, la spiritan kaj realan
enhavon de tiu-ĉi interkonsento, kaj per tio ĝi vidigas nin klare la
manieron de la antaŭenirado, la vojon al la alta celo.
Oni ne pensu, ke la Freyligo eble nur estas provo, realigi la
Esperantistan internan ideon. Ĝi estas tute memstara fondaĵo, kiu
havas krom la priparolita celo ankoraŭ tute aliajn gravegajn taskojn.
La plej atentinda diferenco inter Esperantismo kaj Freyligo estas,
ke la laborkampo de la Freyligo unue kaj ĉefe kuŝas en la unuopaj
landoj. La Freypenso estu antaŭ ĉio kvazaŭ la interna ideo por
samlandanoj. Pro tio estas eble, ke ankaŭ la rifuzantoj de la
Esperanta interna ideo povas esti bonaj kaj fervoraj Freyliganoj. Ne
nur la diversaj popoloj interkompreniĝu. Antaŭe kunlaboru pace,
konsenteme kaj amike la kulturvolemaj homoj en la unuopaj ŝtatoj.
En la programa libro de la Freyligo ni legas pro tio ofte la tute
ne superfluan admonon: "Memoru ĉiam pri la diverseco de la homoj!"
"Pripensu la diversecon rilate al la korpo, la spirito, la intelekto,
la animo. Ĝi estu la kuniga, almenaŭ neniam la disiga kaŭzo. Pli
bone vi komprenos la pens- kaj agmanieron de la aliuloj". Precipe
oni sekvu la ĉefan postulon de la Freyliganeco: "Konvinkite, ke la
kerno (la karaktero) de homo estas bona, rigardu ĉion, kio eble
ĝenas vin, kiel malgravan eksteraĵon! Ĉiam denove devigu vin,
konsideri la plej malatentatajn kaj ofte plej gravajn diversecojn--de
la momentaj cirkonstancoj, de la sento, de la penso, de la atento kaj
de mil malgrandaj hazardoj!" Se la plejmulto da nacianoj agos laŭ tiu
principo, estos eble, ke la diversaj klasoj komprenos sin reciproke kaj
pace kunlaboros por la komuna bonfarto, kiel la dua paragrafo de la
Freyliga statuto postulas.
Tiu-ĉi celo de la kulturlaboro estas atingota en la Freyligo per
la organizo. En tiu fakto ni ekkonu la duan gravan diferencon inter
Esperantismo kaj Freyligo. La organizo de la Esperantistaro estas tute
nekompleta, en la Freyligo la organiza laboro estas la plej grava
tasko. Similecon oni ja ankaŭ povas konstati en tiu-ĉi rilato:
Ambaŭ, la Esperantistoj kaj la Freyliganoj evitas nepre en siaj grupaj
kunvenoj la politikajn kaj religiajn disputojn. La Freyligo volas esti
kroma organizaĵo apud la ŝtata kaj la eklezia. Ĝi volas esti ordo
en la vivcirkonstancoj, "en kiu la homo ne estas regnano, religiano
aŭ iel markata aŭ envicigata estaĵo, sed nur libera persono." Ĝi
tute ne volas anstataŭi la devigan ŝtatan organizon, kiu ĉiam estos
necesa, por ŝirmi la bonajn kaj pacemajn homojn kontraŭ la malbonuloj
kaj perfortemuloj.
La Freyligo esperas, materiale kaj spirite helpi la indajn personojn
per sia libervola organizo de ĉiuj privataj bonfartceladoj. Ĝi
ebligos la evoluon de personecaj karakteroj, kiuj distingiĝas per
bonkoreco, per intelekteco, libera de antaŭjuĝoj, kaj per honesta
malprofitema volo. En la tuta Freyregno kiel en la malgrandaj
Freygrupoj nur valoru la libera homeco kaj la estimo de la personeco.
Tiumaniere la Freyligo servos al la nun ofte aŭdata postulo: Liberan
vojon por la taŭguloj! Kaj interesaj ekzemploj en la libro "Princoj
sen kronoj" montras evidente, kiel la Freyorganizo povos malhelpi
malhonestajn agojn de iu malŝatinda komercanto, oficisto k. c.
Por elekto de la plej taŭgaj homoj, kiuj estas indaj, fariĝi
gvidantoj, prezidantoj, eĉ princoj en la Freyligo, Heinrich Nienkamp
eltrovis tute novan sistemon: En la urboj fondiĝas Freysocietoj de
proksimume po dudek personoj. Ĉiu grupo elektas la plej indan membron
kiel prezidanton. Dek tiaj prezidantoj formas distriktan Freysocieton.
Dek estroj de distriktoj kunlaboras en provinciala Freygrupo, kaj dek
provincialaj Freyprezidantoj elektas en landkomitato Freyprincon el sia
rondo. Ĉiuj Freyprincoj unuiĝas al plej alta "Mond-Freyestraro." Eble
en la estonta tempo ni eĉ povas saluti la plej eminentan homon kiel
"Freyreĝon". Ĉiu prezidanto en iu ajn grupo, kiu post la daŭro de
sia ofico ne estas suprenelektata en la sekvantan pli altan Freygrupon,
ree fariĝas simpla membro de sia urba Freygrupo. Per tiu-ĉi leĝo oni
zorgas por ĉiama renovigado de la membraro, kaj oni atingas, ke nur
la plej eminentaj personoj akiras la plej altajn oficojn. Oni komparu
tiun-ĉi elektmanieron kun niaj kutimaj ŝtataj elektoj kaj iliaj
malŝatindaj antaŭbataloj. En la Freyligaj elektoj ne sukcesos la
parollertuloj kaj la riĉuloj, sed nur la plej bonaj karakteroj.
La unuopaj malgrandaj Freysocietoj povas alpreni ian realan programon
laŭ siaj interesoj kaj deziroj--kiel la esperantistaj grupoj sekvas la
plej diversajn celojn. La programoj de la unuopaj unuiĝoj nur nepre
ne devas kontraŭstari al la Freycelo: Liberecon, ĝojon, pacon por
ĉiuj! La Freyligo kunigas nur la unuopajn kulturvolemajn personojn
kaj precipe ankaŭ jam ekzistantajn kulturunuiĝojn. Ili ĉiuj subtenu
la Freyligajn celadojn. Sed ili ankaŭ havos mem grandan utilon per la
kunligo kun la aliaj Freysocietoj: Per tiu-ĉi organizo unu kulturligo
helpas la alian, gajnas pli grandan efikon kaj enfluon, precipe al la
ŝtataj estraroj kaj konsilantaroj.
Tre rimarkinda novaĵo estas, ke la Freyligo kiel gravan kulturilon
ankaŭ uzas la monon. Ĝi ne estu nur la malbona mamono, de kiu devenas
la malfeliĉo de l' homaro. La mono mem estas ne malbona, sed neŭtrala
aĵo. La Freyligo servigas ĝin al kulturceloj. En la libro "Princoj
sen kronoj" la monproblemo estas solvita facile per grandega donaco
de la miliardulo "Frey", sed en la reala mondo la financa problemo
estas ankaŭ por la Freyligo la plej malfacila. Oni provas kolekti
la necesan monhavaĵon--por subteni indajn personojn kaj por akceli
kulturpenojn--per libervolaj donacoj, precipe per komercaj entreprenoj
de la jam ekzistanta "Ligilo", estontatempe ankaŭ per kulturimposto,
kiun jam Nienkamp proponas en sia libro.
Ankaŭ koncerne la financajn malhelpaĵojn montriĝas ĉe la Freymovado
cirkonstancoj similaj kiel ĉe la Esperantismo, precipe en la komencaj
jaroj, kiam en ambaŭ nur malmultaj homoj devas batali por la ideala
tasko. Sed persistemo, idealista kredo, forto kaj oferemo helpos al
ambaŭ de venko al venko.
Kiam en la unuopaj landoj plejeble multaj grupoj intense kaj
mallaciĝante laboros, la Freyligaj klopodoj celos ankaŭ trans la
limojn de l' ŝtatoj. Esperanto kaj Freyligo helpos tiam unu la alian
fervore. Kiel Freylingvo Esperanto disvastiĝos inter la plej gravaj
homoj. Ĉie la Freygrupoj subtenos la Esperantan movadon, kaj per tio
la verko de nia majstro D-ro Zamenhof rapide sukcesos. Kaj reciproke
la plej bonaj Esperantistoj estos la fervoraj subtenantoj por la akiro
de Freyligaj celoj.--Ĉu tiu samideano ne estas prava, kiu en sia
memorparolado D-ron Zamenhof nomis "Princo sen krono?" Ĉu Zamenhof
ne estus la plej inda membro de la Freyligo? Ĉu en la estontaj tempoj
la Freyregno ne povas fariĝi la vera *Esperantujo*, pri kiu ni
volonte revas kaj parolas?
Amikaj koroj plenigas la mondon.
Lando floranta jam estas trovata,
Esperantujo ĝi estas nomata.
Certe ne estas hazardo, ke sur la Freyliga gazeto apud la piramido--la
simbolo de la organiza penso--ankaŭ brilas la kvinradia stelo, ke la
Freykajeroj montras la verdan koloron, la koloron de la espero. "D-ro
Esperanto", pseŭdonima nomo de Zamenhof, kaj "Frey", la fantazia nomo
en la Nienkampa libro, ili ambaŭ estos por multaj homoj same estimataj.
Kune akcelos la internaciaj Frey- kaj Esperantogrupoj la interkonsenton
de la popoloj, kiun nun ankaŭ la Germana konstitucio starigas kiel
celon de ĉiu lerneja laboro. En la Freyregno oni sufiĉe konsideros
la diversecon de la popoloj, ŝatos kaj subtenos la speciale naciajn
kapablojn kaj fortojn. La Freyprincoj, elektataj per la plej bona
elektmaniero, la plej liberaj, nedependaj, la plej noblaj homoj de
ĉiuj popoloj, povos esti la vera estraro de la estonta "Interpopola
Ligo."
Ankaŭ en la Freyregno oni kantos entuziasmigite kun Zamenhof:
En la mondon venis nova sento,
Tra la monda iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko!--
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos!
Certe ni scias: la celo estas malproksima, malfacila la vojo,
grandaj la necesaj oferoj! Tamen ni esperos! Ni ne laciĝos en la
paca batalo! Eĉ se la celo nur parte estos atingebla, la penadoj ne
estos vanaj, sed kondukos nin antaŭen kaj supren. Pro tio: Legu la
belegan libron "Princoj sen kronoj!" Fondu Freygrupojn! Aranĝu en ili
Esperantokursojn! La Esperantosocietoj aliĝu al la Freyligo! Ambaŭ
per tio vivos, floros, kreskos: Esperanto kaj Freyligo!