Niaj lernejoj, almenaŭ en Germanujo, estas filinoj--nun maturiĝintaj
filinoj--de la eklezio, kiu fondis en la monaĥejoj lernejojn parte por
estontaj ekleziuloj, parte por la filoj de la nobelaro. Tie oni traktis
religiajn, historiajn, lingvajn kaj matematiko-astronomiajn sciojn, do
pure spiritajn, ne apartenantajn al la palpebla mondo. Jen la konvena
metodo: La instruisto scias la materialon aŭ de sia instruinto, aŭ
el verkoj. Li prelegas--do transliveras--ĝin kun la sama aŭtoritato
kiel lia instruinto; kaj la lernantoj aŭdas, notas, memorigas--do
receptas--ĝin kun la sama konfido kiel antaŭe li mem. Kiam en la
mezepoko la riĉaj komercurboj kaj eĉ la princoj ekfondis lernejojn,
ili akceptis kun la instruontoj ankaŭ la planon, almenaŭ la metodon
de la monaĥejaj lernejoj. Johann Wolfgang Goethe karakterizas tiun
ĉi aŭtoritatan kaj receptigan metodon per sceneto en sia mezepoka
kavalirdramo: Götz von Berlichingen. Tute fiere la knabo de la heroo
la rezulton de l' ĵus pasinta leciono resumas jene: "Jaxthausen
estas kastelo kaj urbo sur la Jaxt kaj apartenas kiel heredaĵo kaj
posedaĵo al la kavaliro de Berlichingen". Kaj demandite de sia patro
li ne scias, ke li mem vivas en la citita kastelo, eĉ ne, ke la citita
kavaliro estas lia patro. Tiu sceneto klare evidentigas, ke tiu ĉi
metodo--eble tolerebla ĉe pure spiritaj fakoj--fariĝas farso aplikate
en realaj instrufakoj kaj kaŭzas supraĵan babilemon pri nekonitaĵoj.
Ju pli la instruo ampleksis realaĵojn, des pli rimarkiĝis tiu
netaŭgeco, plej klare en la elementaj lernejoj.
Komence kiel Winkelschule (angula lernejo, tiel nomita, ĉar la
metiisto-instruisto instruis en sia metio- kaj loĝ-ĉambro) ĝi nur
traktis skribadon, kalkuladon kaj legadon kaj memorigadon el la biblio,
sed poste ĝi konscie imitis la superan, "latinan" lernejon rilate al
enciklopedieco kaj universaleco de la plano kaj sekve de tio ankaŭ
rilate al la jam priskribita metodo, do ĝi reprezentis sin kiel nuran
"*parkerigejon*".
Ekstaris famaj pedagogoj, kiuj rimarkinte tion, klopodis pri ŝanĝo.
Laŭ la diroj de Baco de Verulam, † 1639: "Estas gravege, ke ni la
okulojn de la spirito neniam deturnas de la objektoj mem" kaj de John
Locke, † 1704: "Nenio estas en la spirito, kiu ne antaŭe estis en
la sentoj". "La sentoj estas la pordoj de la animo". Comenius, la
filantropoj, Rochow kaj fine Pestalozzi enkondukis la ideon de la
*intuo* en la pedagogian mondon kaj tiom ŝatis ĝin, ke ili
aplikis ĝin eĉ je netaŭga kaj neinda objektoj. (Dum ekzameno en la
"Dessau-a Philanthropinum" 1776 Wolke instruis pri homnaskiĝo antaŭ
plej detaliga bildo kaj postulis, ke la infanoj ĉeestu la naskiĝon
de siaj gefratoj, por ke ili dankemiĝu eksciinte la dolorojn de la
patrino. Pestalozzi ekzercis la intuo-kapablon eĉ je truo en la
tapeto). Hodiaŭ certe neniu plu kontraŭstaras la ideon de la instruo
per intuo, kiu tamen bezonis du jarcentojn por ĝenerala aprobiĝo.
Tiu ĉiusenta kaj ĉiuflanka perceptado pri iu reala objekto certe
bonefikis, sed ĝi tre ofte streĉis la fortojn nur de unu lernanto,
lasante al la aliaj la nuran aŭdadon. Pro tio oni daŭrigis la
serĉadon al iu metodo ĉiujn lernantojn samtempe kaptanta kaj
laboriganta.
Kiom longe ankoraŭ tiu ĉi ideo de la instruo per laboro atentos sian
efektiviĝon? Ĝi ja nepre ne estas malpli aĝa, eĉ naskiĝis en la
samaj cerboj kiel la supre *menciita*. Ekzemple Amos Comenius, †
1670, argumentas jene por la manlaboro: "La homa korpo bezonas moviĝon
kaj okupiĝon. La manlaboro kontentigas tiujn bezonojn, kaj krom tio
ĝi estas necesa, por ĝustamaniere prepari al la vivo. La malgrandaj
infanoj estas kutimigotaj al laboro kaj al daŭra okupo--ĉu al serioza
laboro, ĉu al ludo--por ke ili ne alkutimiĝu al enuo. La pli grandaj
infanoj konatiĝu kun la ĉefaj metioj, por kleriĝi pri la vivo kaj
por ebligi, ke montriĝu la inklino al iu ajn profesio." "Al la sciebla
oni aldonu la fareblan!" "Ĉio lernota estu lernata per agado!" "Krom
sentoj, intelekto kaj koro ankaŭ la mano ĉiel estu iom post iom pli
kulturata!"
John Locke postulis de sia nobela edukato, ke li ellernu metion, eĉ
du aŭ tri, sed nepre unu *fundamente*. Li diras: "La infanoj
konstruu mem siajn ludilojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn
per streĉo de propraj fortoj. Tiamaniere ili lernas dezirmoderemon,
atenton, diligentecon, pripensemon, eltrovemon kaj ekonomion--do ecojn
kiuj utilos al la plenkreskinto, kaj pro tio povas esti nek lernataj
tro frue nek fundamentataj tro profunde."
Jean Jacques Rousseau, † 1778, skribas en sia "Émile": "Nepre mi
postulas, ke Emilo ellernu metion". "La aparatojn por la fizika
instruo devas konstrui Emilo mem, ĉar estas nerefuteble, ke oni
tiamaniere akiras pli klarajn difinaĵojn, ol per receptiga instruo,
kaj ne alkutimiĝas, malbrave kaj sklave subigi sian intelekton sub
iu aŭtoritato." La laboro do estas rimedo, por veki kaj evoluiigi
spiritajn fortojn.
La filantropoj kaj pietistoj enkondukis la laboron en la instruplanon
pli akcentante ĝian moraligan valoron. Ekzemple Salzmann, † 1811,
en sia "Ameisenbüchlein" *refutas* la kontraŭdirojn jene: "La
plejmulto ja pro tio kontraŭstaras, ĉar nur la malplejmulto de
sinjoroj, la pedagogoj, mem lernis manlaboron kaj tial kondamnas kaj
absurdigas tiun ĉi metodon."
La vicon finu nia majstro mem, Johann Heinrich Pestalozzi, † 1827, la
apostolo de la intua ideo, la pioniro de la instruo per laboro. Li
envicigis la laboron en la eduko-instruplanon de Neuhof, Burgdorf,
Stanz kaj Münchenbuchsee. Rigardu la lastajn paĝojn de "Lienhard kaj
Gertrud", kaj vi legos, kiel la nova instruisto de la vilaĝo, por
lerni vizitante Gertrud-on, kun admiro vidas, kiel la infanoj laŭ la
modelo kaj sub la okuloj de la patrino movas la manojn ĉe la ŝpinilo
kaj en la ĝardeno. "Tagon post tago pli klariĝis, ke la laboremo, la
fizika agado estas la vera, sankta kaj eterna rimedo, kunigi ĉiujn
homajn fortojn je unu sola komuna forto, la humaneco. Ĉiutage li
pli klare vidis, kiel la laboremo evoluigas la intelekton, fortigas
la korsentojn, malhelpas la vagadon de la voluptemo mortigan por
fortoj kaj moralo de l' vivo, fermas por la imagemo la pordon al ĝia
labirinto, malakrigas de la vantaj langoj la pinton de ilia babilemo,
gardas nian devosenton kontraŭ pereiĝo kaj rekondukas de la eraro,
rigardi priparoladon pri faro kiel la faron mem, nian babiladon pri
heroeco kiel heroecon mem kaj nian senvaloran revadon pri kredo kaj amo
kiel tiujn diajn kapablojn mem. Tiu pli alta opinio pri la homa eduko
kaŭzis, ke *torna* kaj rabota stabloj, kusenoj por puntfarado kaj
kudrado k. t. p. trovis lokon en lia lernejo.
El la verko: "Kiel Gertrud instruas siajn infanojn" ni citu: "Nur per
evoluo de la fizikaj lertoj la homo atingas internan kontenton." "Eduko
al laboro estas pli grava por la popolo ol konduko al scioj." "Por
povi, ĉiukaze vi devas fari; por scii, ofte sufiĉas, ke vi kondutas
pasive, kelkfoje vi nur bezonas vidi kaj aŭdi." "La manlaboro estas
fundamento por kaj kondukilo al moraleco. Sen manlaboro harmonia
eduko--homeduko--ne estas ebla."
En gazeta artikolo li skribas: "La homo serĉu sian ĉefinstruon ĉe
sia ĉeflaboro kaj ne anticipu la senekzemplan instruon antaŭ la
laboro de siaj manoj. Li mem eltrovu sian instruon precipe el sia
laboro kaj ne elmeditu la laboron el la teorio. Pro tio la instruo de
infano koncernu ties efektivan laboron kaj estu limigita per cirklo
ĉirkaŭ ĝi, por ke nek infano nek instruisto facile povu forvagi.
Kara leganto, la amason da malsaĝuloj en la mondo certe ni ŝuldas al
la sensencaĵo, laŭ kiu ni la junaĝon de niaj infanoj deturnas de la
laboro kaj kondukas al la libroj."
La eminentuloj de la societo, scienco kaj pedagogio el la tuta mondo
vizitis Pestalozzi-n, ĉiuj aprobis eĉ admiris, hejme ili rekomendis
kaj postulis lian metodon.--Sed ankoraŭ komence de la dudeka jarcento
la malgrandaj elementuloj komencis dum la unua lerntago legadon kaj
skribadon. La leĝo de la inerteco, la potenco de la kutimo, la
tradicio malhelpis la aprobon kaj enkondukon de la nova metodo. La
profesiuloj mem estis la plej fervoraj kontraŭuloj. En la supera
lernejo regis la materialplano, kaj la popollernejo imitis ĝin
nekonsiderante kapablon kaj inklinojn de la infanoj. Jes, estas vere,
ke, celante la revivigon de la hejmlaboro, la dana oficiro Klausen-Kaas
fondis lernejon pliakcentantan la metian perfektigon. Sed la pedagogaro
de Grube ĝis Lauckhard faris ĝin farso kaj batalis kontraŭ tiun ĉi
mem konstruitan aĵon, nomante ĝin "ellerno de metioj", "instruo pri
panperlaboro", kaj nun oni certe ne ekmiras, ke la tuta metiistaro
pro timo je perdo de klientoj laŭte kontraŭkriis. La mizerego
de la mondmilito kaj de la Versailles-a paco ja ŝajne--sed nur
ŝajne--pravigas ilin, instigante la germanojn, mem fari siajn ŝuojn,
ripari ilin kaj surnajli plandojn. Sed tio certe ne daŭros. Tio ja
neniam estis celo nek de la social-ekonomiistoj, nek de la klasikaj
pedagogoj, nek ankaŭ de nia Friedrich Schiller, malgraŭ li dirigas
sian Wilhelm Tell: "La hakilo en la domo evitigas la ĉarpentiston" aŭ
al la malgranda filo: "Brava pafisto mem helpas sin."
Tamen la pedagogoj de la pasinta jarcento akuzas ne nur la danan
eksperimenton, sed la tutan ideon jene: "Tiu nova instruo prokrastas la
labordividon kaj repaŝigas la kulturon". "Ĝi anticipas la lernadon en
la majstra metiejo, trosatigas la infanon kaj kaŭzas malintereson dum
la leciono." "Ĝi metas la infanon en danĝeron de *ekspluato* per
profitemaj spekulantoj." "Ĝi evoluigas produktemon kaj profitemon en
la infanoj mem kaj difektas la moralecon." "Tiu necerta eksperimento
pro sia dubinda ŝanco ne meritas, esti akceptata kiel laŭdeva fako.
La lernejo ankaŭ ne rajtas devigi la lernantojn al la manlaboro, ĉar
tiu destino estas gepatra rajto. Kaj la gepatra eduko mem zorgu--kaj
en orda domo ankaŭ jam zorgas--pri okupo de la infanoj". Sufiĉu! Ili
tute malkomprenis aŭ volis malkompreni Pestalozzi-n kaj lian grandan
ideon, malgraŭ ili cedis la enkondukon de virinaj laboroj, de trikado,
flikado kaj brodado. Sed oni ja alkutimiĝis al strangaj decidoj de la
tiuepoka pedagogaro, kiu ekzemple, malgraŭ aklamante ĝin por knaboj,
tute malaprobis la gimnastikadon por knabinoj.
Nur unu el la disciplaro de Pestalozzi sin plene liberigis de tiuj
prokrastaj potencoj. Li ja plugis novan kampon, Friedrich Fröbel, †
1852, la fondinto de la "infanĝardeno" (pedagogia infangardejo por la
antaŭlerneja aĝo) kaj unua instruisto de infanguvernistinoj. Li diras
en sia "Menschenerziehung" (arto de homaj eduko kaj instruo): "Ekzerco
de la sentoj estas ekzerco de la intelekto, tion la pedagogio scias
jam de longe, sed ĝi ĉiam ignoris, ke ekzerco de ĉiuj esprimorganoj
nepre ne povas esti alia ol spirita klerigo. Por esprimi la en spirito
naskiĝintan la homo posedas tri rimedojn: vorton, mienon kaj faron.
Per intuado li akiras sciojn, per esprimado li akiras lertecon. Sur
la unua ŝtupo, kiel suĉulo, la homo ankaŭ spirite ensuĉas, sur
la dua, kiel infano, li propravole esprimas dum ludado." "Lertigo de
ĉiuj membroj kaj organoj estas la ĉefa celo de la infanzorgado en la
gepatra domo. Gepatroj aŭ edukantoj nepre devas kontentigi kaj konduki
la agemon de siaj infanoj, por ke ties interna vivo ekstere sin montru,
prezentu kaj formu." "Sur la tria ŝtupo, por la geknaboj komenciĝas
la instruo." "Ĉiu prilaboru propran ĝardeneton. Ankaŭ ludejon kun
sabloamaso havu ĉiu lernejo." "Vintre la gelernantoj sin okupu per
mekanikaj laboroj kun koloraj paperoj, kartono, lignetoj, vaksargilo k.
t. p."
Ne malhelpite de iu ajn tradicio la infanĝardeno nun ekfloris
pro sia laŭnatura, laŭinfana Fröbel-metodo, precipe en nia urbo
Leipzig, kie Henriette Goldschmidt antaŭ kvindek jaroj fondis modelan
infanĝardenon kun seminario por guvernistinoj, kie al la sama celo
laboris Angelika Hartmann, kie fine la urbo mem en sia virinprofesia
lernejo aranĝis fakon por guvernistinoj kaj en ĉiu popollernejo
publikan infanĝardenon. Sed ĝis la komenco de la nuna jarcento la
lernejo, tiel la supera kiel ankaŭ la popola, ne ŝatis tuŝiĝi
kun tiaj infanaĵo kaj ludaĉo. Kaj la nuna rilate al rigideco vere
restis la supera, malgraŭ ke eĉ la universitato per praktikado kaj
seminariaj laboroj nun pli volonte cedas al la novaj metodaj ideoj.
Jen nova pioniro ekstaris en la (unue neprofesia!) pedagogo, nuna
universitata docento Robert Seidel en Zürich. Incitite de la fama
germana socialisto Karl Marx, kiu skribis: "En la estonta eduko oni
kunigos laboron kun gimnastiko kaj instruo, ĉar tio estas la sola
metodo por eduki ĉiurilate evoluintajn homojn kaj ankaŭ rimedo,
por pliigi la socian produktadon" li 1885 eldonis libron titolitan
"Arbeitsunterricht" (Instruo per laboro). Tie oni legas: "Homo ne
nur estas anima, sed ankaŭ korpa estaĵo, li estas ne nur sentanta,
perceptanta, pensanta kreaĵo, sed pli altgrade volanta, aganta,
kreanta persono. Precipe en la infano evidentiĝas tiu ĉi naturo".
"La infano havas naturan instinkton al moviĝado, sed en la lernejo
(ĝisnuna!) oni devigas ĝin, dum horoj senmove sidi sur la sama loko.
Nia hodiaŭa sciiga kaj lerniga instruo prizorgas precipe la spirite
pasivan flankon de la homa naturo kaj malkonsideras la volantan,
agantan kaj kreantan--do la aktivan. Tiamaniere ĝi malatentas, eĉ
pereigas multajn valorajn praktikajn, teknikajn kaj artajn talentojn
kaj kapablojn. Ĝi fremdigas la infanojn rilate al la praktika vivo,
anstataŭ prepari ilin por ĝi". "La moderna ŝtato baziĝas sur
laboro, do la laboro devas esti la fundamento ankaŭ de la eduko kaj
klerigo. Resume: La instruo per laboro estas sociala, politika kaj
pedagogia necesaĵo, ĝi estu la ĉefa principo en la lernejo, unue
ĉar ĝi estas riĉa fonto de konoj kaj forta rimedo al ili, kaj due,
ĉar ĝi estas ankaŭ la plej taŭga eduko-metodo".
Tiu libro ekblovigis ventegon en la pedagogia mondo kaj trans ties
limoj. En la nord-eŭropaj ŝtatoj kaj en la sentradicia Usono la ideo
de la instruo per laboro rapide progresis. En Francujo, kie la ministro
por instruaferoj solene deklaris: "Ni volas nobligi la manlaboron kaj
elektas pro tio la plej taŭgan, sole praktikan rimedon, ni enkondukas
ĝin en la lernejon", mankis mono kaj prepariĝintaj instruistoj. En
Germanujo tie kaj tie ĉi ekstaris amiko de la nova instruo, fondiĝis
unuiĝoj de amikoj. En keloj kaj aliaj ne tro multekostaj lokoj oni
instalis manlaborejojn por knaboj. Fine kelkaj urboj enkondukis la
manlaboron en la publikan lernejon, kiel antaŭ ĉiuj en grandioza
maniero Kerschensteiner en München. En Leipzig oni fondis manlaboran
seminarion por instruistoj kun tri fakoj: por kartono-, ligno- kaj
metal-laboro, kiu dank' al la senlaca klopodo de la kortega konsilanto
Hildebrand (iama simpla popolinstruisto) kreskis kaj floris, kaj
hodiaŭ ne povas akcepti eĉ la duonon de la aspirantoj. Ni tute
ne ignoras la utilon de tiu ĉi movado, almenaŭ ne la manlertigon
de granda nombro da instruistoj. Sed ankaŭ tiuj amikaj pioniroj
miskomprenis Pestalozzi-n, Seidel-on kaj la tutan ideon, ĉar ili la
manlaboron envicigis kiel instrufakon, anstataŭ starigi ĝin kiel
instruprincipon.
Fine ni nun iru, danke menciante Wetekamp-Charlottenburg kaj la solecan
kantoron de la nuna radiumbanloko Brambach, al la Leipzig-anoj, kiuj ne
nur akceptis la Seidel-ajn ideojn pri instruo per manlaboro, sed plue
evoluigis ilin al instruo per laboro en plej ĝenerala senco.
Ne estas hazardo, ke la Leipziga instruistaro ankaŭ sur tiu vojo
marŝas ĉe la pinto. Ĉiam ĝi estis unu el la plej modernaj en
tuta Germanujo. Tion multfoje atestas la eminentuloj de scienco kaj
pedagogio, tion ankaŭ pruvas la Leipzig-a pedagogia ĵurnalaro, ĉiu
paĝo de la ĉiusemajna fakgazeto kaj amaso da verkoj. Ĝi ĝuis la
ne troigeblan preferon, aŭskulti kiel samurbanon la universitatan
profesoron Wilhelm Wundt, la plej meritintan fondinton de la
eksperimenta psikologio. La Leipzig-a instruista unuiĝo oferante pli
ol centmil (antaŭmilitajn) markojn, fondis sub lia egido la unuan
instituton por infanpsikologio, kiu, direktata de D-ro Brahn, Rudolf
Schulze (konata pro sia informvojaĝo tra la nordeŭropaj ŝtatoj)
kaj Johannes Schlag, eldonis aron da verkoj, honore akceptitaj de
la serioza sciencularo kaj tradukitaj en diversajn lingvojn. La
eksperimento trastrekas kelkan tradiciaĵon, do oni facile povas
konkludi, ke la potenco de la heredita ne estas tro granda en la
Leipzig-a instruistaro.
En la unuaj jaroj de nia jarcento junaj instruistoj kuniĝis, por
ŝanĝi la kontraŭnaturajn planon kaj metodon de la instruo por la
malgrandaj elementuloj, ili pli kaj pli prokrastis la komencon de
legado, skribado kaj kalkulado, kaj plenigis la unuajn semajnojn--poste
duonjaron--per ludado en la ĝardeno kaj ĉe la sabloamaso, per
kolorkrajona skizado, per tondado de koloraj paperoj, per metado
de lignoŝtipetoj, lentoj, kartonrondaĵoj k. t. p. fine eĉ per
plastilina (vaksargila) modelado, feliĉe evitante la stereometriajn
korpojn de Fröbel kaj preferante la realaĵojn de la nin ĉirkaŭanta
vivo.
Vere tiu okupo respondis al la infana naturo kaj klarigis, kiom
ofte oni erare prijuĝis la malgrandulojn. Silentemaj infanoj, ne
instigeblaj eĉ al unu vorto surprizis per aliaj esprimmanieroj
montrante multajn kaj klarajn sciojn. Baldaŭ la infanoj ankaŭ serioze
laboris zorgante pri propra aŭ tutklasa ĝardeneto, el blua papero
tranĉante, aŭ el plastilino formante sian por propra legado necesan
plej simplan "antikvo"-literaron, fine kun- aŭ remetante ĝin kiel
veraj kompostistoj. Dum la tuta somero ofte la gepatroj petis, nun
komenci la lernadon, "ĉar aliaj (samaĝaj) infanoj jam legas kaj
skribas", kelkaj pro la neplenumo de sia peto eĉ ĉagreniĝis--tamen
fine, je pasko, ĉiuj estis surprizitaj--agrable surprizitaj--ĉar
ĉiuj infanoj nun ankaŭ, kaj pli bone povis legi kaj skribi.
Gvidata de la instruistoj Springer (Wedekampano), Vogel, Erler kaj
Rößger 1908 la instruista unuiĝo akceptis jenajn tezojn: La elementa
instruo estas libera laŭ materialo, plano kaj metodo. Ĝi estas
neapartigata en fakojn. Legado kaj skribado ne estas envicigataj en la
planon de la unua jaro, kalkulado nur kiel agado kun moveblaj aĵoj. La
elementa instruo labore okupas la infanojn. Parolado kaj modelado estas
samvaloraj esprimrimedoj. Dum la unua jaro la instruo ampleksas nur
dekdu horojn posemajne. La instruisto kondukas sian klason tri jarojn
kaj garantias atingon de la ordinara lerncelo nur post la tria jaro. La
instruista unuiĝo eldonis fiblon (unuan legolibreton): "Guck in die
Welt!" (Rigardu en la mondon!) en simpla antikvo-alfabeto, kaj la junaj
instruistoj estis pretaj, komenci la provon laŭ ĉi tiuj tezoj.
Sed ekstaris ankaŭ kontraŭuloj, precipe inter la direktoroj de la
popollernejoj, kies konferencon la magistrato rigardis kiel la solan
fakularon. Per eĉ ĉiu rimedo ili malhelpis ĉiun liberiĝon de plano
kaj aŭtoritato.--Ĉu ili timis pri siaj nur sur ekstera aŭtoritato
bazitaj postenoj? Ili cedigis instruistojn kaj gepatrojn, kiuj jam
estis anoncintaj sian partoprenon, tiel ke ofte nur ne tro inteligentaj
infanoj restis por la provo. Kaj ofte mankis bonvolo, eĉ objektiveco
dum prilaboro de enketoj pri la sukceso de la novaj instruo kaj fiblo.
Tial la afero ne kontentige estis prosperinta, kiam la milito forŝiris
la junajn progresemajn instruistojn. Sed nun la paco rekondukis
multajn, kaj la revolucio forigis ĉiun nur eksteran aŭtoritaton kaj
liberigis la vojon ankaŭ por nia ideo, kiu nun trovis sian provizoran
solvon en la granda verko de la supre citita instruisto Rößger (nuna
distrikta inspektoro en Gotha): "Freier Elementarunterricht". (Libera
elementa instruo.)
Sed ne nur la elementan instruon koncernis la nova ideo. Dum (ĉiujara)
oficiala konferenco de la tuta Leipzig-a instruistaro (eble 1910) oni
prezentis fizikan lecionon. Antaŭ ordinaraj lernejaj tabloj sidis po
du knaboj kiuj kune laboris. Ili prenis el kestoj (je ambaŭ flankoj
de la tabloj) stableton, levilon, diskon, rulilojn, breton, ŝnuron,
plumbobulojn, resume ĉiujn elementajn ilojn, kiujn ili antaŭe mem
estis farintaj. Nun ili el tiuj elementoj konstruis levilojn unu- kaj
du-, egal- kaj divers-brakajn, pesilon, rulilaron, deklivan ebenaĵon
k. t. p. kaj mem eltrovis el ili la fizikajn leĝojn de ekvilibro k. t.
p. Tiuokaze montriĝis, ke la Leipzig-a instruistaro nepre ne malpli
ŝatis kaj celis tiun ĉi lastan, spiritan laboron, ol la manlaboran
preparon de la ilaro.
Tie ĉi ni ne evitu, citi la seminarian profesoron D-ro Frey, kiu
enkondukis en sian laborinstruon la prilaboron de drato kaj ondkartono
kaj kiel direktoro de la lerneja muzeo entute akcelis la movadon. Kun
danko ni diru la nomon de lia kolego, profesoro Kühnel, kiu kreis
novan kalkulmetodon laŭ la postuloj de nia ideo. Ni ankaŭ ne forgesu
Lindemann kaj Stiehler, kiuj la desegnadon kaj modeladon majstre
adaptis al la nova lernejo kaj en sia fako kapabligis multajn junajn
instruistojn, ĝuste apliki la novan metodon.
Merititan admiron kaj aprobon akiris ankaŭ granda ekspozicio en
la urba foirpalaco "Kaufhaus", kiu montris produktaĵojn de la
ses- ĝis dek-kvarjara gelernantaro. Apud plastilinaj ĝardenoj
kaj metiejoj kun ĉia ilaro, apud modelitaj fabeloj oni trovis
landkartojn eĉ reliefajn, modelojn de minejoj, maŝinoj, aŭtomobiloj,
ŝipoj, aerostatoj kaj aviadiloj eĉ multajn uzeblajn aparatojn.
Bedaŭrinde--pro la neplena konvinkoforto--la pliaĝaj estis laborintaj
ne dum la instruo, sed hejme dum liberaj horoj.
Ke la Leipzig-a instruistaro ne kontentiĝis per la nura manlaboro, oni
eksciu el la alia temo de la jam dirita konferenco. Estis kantleciono,
kiu montris, ke la infanoj per propra klopodo lernis melodion, eĉ
trivoĉan kanton. Unue ili montris la necesajn supozojn por tiu povo:
ili legis notojn, klarigis signojn, takton k. t. p., fine ili trafis
sonojn de ĉiu interspaco. Tiuj kapabloj estis rezulto de multhora
laboro, sed vere ebligis al ĉiu infano, senhelpe havigi al si la
scipovon de ĉiu ajn kanto. Oni malaprobis la helpon de la violono,
ĉar ĝi tro facile fariĝas lulilo de pasiveco kaj mortigilo de la
infana aktiveco. Sciu, en tio la Leipzig-anoj entute trovas la esencon
de la instruo per laboro: *La infano ne pasive receptu, sed aktive
akiru per propra laboro; ĉu de la mano, ĉu de la spirito*. Pri
tio ankaŭ legu la 1909 de la instruista unuiĝo eldonitan libron:
Die "Arbeitsschule" (Laborinstruo). Precipe profesoro D-ro Hugo
Gaŭdig, la direktoro de la ĉi-tiea instruistina seminario zorgis,
ke la manlaboro ne tro akcentiĝu kaj ne perfortu la spiritan. Tial
la Leipzig-a instruistaro ja ankaŭ diras pri laborinstruo dum etika
aŭ germanlingva, eĉ fremdlingva leciono. En tiu rilato legu Paul
Georg Münch, en tiu ĉi rigardu la trivoluman kolekton: "Im Strome des
Lebens" (En la riverego de l' vivo).
Tie ĉi volonte mi ankaŭ mencias saksan instruiston, kiu laŭ
nia principo traktas geografion pri fremdaj landoj, klarigante la
multnombrajn interesajn sendaĵojn, kiujn la poŝto el tuta la mondo
ekspedis al liaj korespondantaj Esperanto-lernantoj.
Kiu estas la nuna stato? Ni citu nur la ĉefaĵojn. La elementa
instruo estas tute libera--bedaŭrinde mankas mono por la plej taŭga
instruilo, la plastilino. Ĉiu ofice anoncata provo estas permesata.
La eluzo de ĉiu okazo por manlaboroj estas rekomendata. Ĉiuloke la
hejmregiona laboro estas akcentata kaj la traktado de fremdaĵoj en
historio, geografio kaj zoologio parte forigita, parte transŝovita
al pli aĝaj klasoj. La naturscienca instruo en la superaj klasoj
(fiziko, kemio kaj antropologio) estas priskribo de la homaj vivo
kaj laboro. De la tria ĝis la oka jaro ĉiu klaso havas kvar (ĉiu
duonklaso du) horojn por manlaboro. En ĉiu lernejo oni instalis
laborejon por kartonlaboroj, en multaj ankaŭ por ligno-, en kelkaj
eĉ por metallaboroj. En ĉiu lernejo estas kelkaj--provizore
sufiĉaj--instruistoj, kapablaj por manlabora instruo,--feliĉa sekvo
de la jam delonge aranĝita t. n. "Knabenhort" (pedagogie direktata,
luda aŭ labora--precipe manlabora--okupo de malriĉaj infanoj dum
liberaj posttagmezoj en apartaj ejoj aŭ en la ĝardenoj de la
popollernejoj)--multaj preparas sin en la komence citita manlabora
seminario aŭ en malgrandaj laborsocietoj ĉe ĉiu lernejo. Por virinaj
laboroj oni jam delonge estas zorginta. Ekzistas en ĉiu lernejo
eĉ du laborejoj por trikado, flikado kaj brodado kaj en ĉiu urba
distrikto boninstalitaj kuirejoj. La instruo estas en manoj de zorge
prepariĝintaj fakinstruistinoj, kiuj gajnas preskaŭ la saman salajron
kiel la ĝenerala instruistaro.
Restas fine raporti ankoraŭ pri la ĉi tiea provolernejo por knaboj,
ĵus instalita en plej nova, moderna konstruaĵo, por akiri necesajn
spertojn pri praktikado de la nova ideo en ĉiu fako, por ĉiu aĝo.
Sub la estreco de la jam ofte citita instruisto Vogel tie laboras
ankaŭ sinjoro Erler, kaj mi ne volas fini nesciiginte kelkan pri lia
ĝisnuna laborinstruo. Estas klaso de dekdu- ĝis dektrijaraj knaboj.
En la ĉambro vi ne trovas la ordinarajn benkojn kaj tablojn adaptatajn
por senmovigi la infanojn, sed horizontalajn fortikajn tablegojn, pli
ol tri metrojn longajn kaj unu metron larĝajn, kun kestoj por la
ĉefa ilaro. Ĉirkaŭ ĉiu tablo sidas sur ordinaraj seĝoj ok, ĉe
ĉiu pinto kvar knaboj kiel laborsocieto. Ĉe la muro staras ankaŭ
ĉiumetiaj stabloj kun gasforno, gluila poto kaj la necesa ilaro. Tiu
ĉi supre citita kvarkapa laborsocieto estas nedividebla unuiĝo,
inter si solvanta ĉiun problemon, plenumanta ĉiun taskon, kune
faranta ĉiun laboron. La lernantoj demandas, la instruisto respondas
aŭ montras. Kara leganto, certe vi interrompos: "Ho, kia malpurigo
de la aero, de la planko, kia nervoziga bruo!" Jes, sed unue: en la
nova provolernejo oni certe zorgos pri higienaj instalaĵoj, kaj due:
laborinstruo ja ne estas ekzerco al silentemo. Ĝenanta kriado ne
necesas kaj ankaŭ ĝis nun ne okazis. Kaj vian trian plej severan
refuton, ke ĉi tiuj laborsocietoj estas kaŝejoj por maldiligentuloj,
Erler mem kontraŭdiras jene: "La instruisto devas nur protekti la
malfortulojn kontraŭ la pretendemaj fortuloj. Instigo al diligenteco
ĝis nun ne necesis". Apenaŭ estas aldoninde, ke la instruo ofte
okazas sur kampo, en ĝardeno kaj arbaro, en metiejo kaj fabrikejo. Per
tiu divido en laborsocietojn kaj per la tuta instrumaniero Erler celas
kaj atingas ankaŭ edukon, precipe al socia moraleco. Ĉiu eraro, ĉiu
manko trafas la societon, ĉiu bona penso, ĉiu klopodo, ĉiu singardo
helpas al ĝi. Ĉar ne ekzistas ĉiuj iloj por ĉiu lernanto eĉ por
ĉiu societo, kelkfoje okazas, ke unu devas atendi la finlaboron de
alia. Do, por ke la atendado ne tro daŭru: "Antaŭen, mi helpos vin!"
Fine ni citu la naskiĝintan estimon al la manlaboro kaj per tio ankaŭ
al la tuta laboristaro kaj al la malsupraj popolklasoj entute.
Daŭrigante tiun penson ni nepre ne forgesu, ke en tiun lernejon oni
ankaŭ instalis instituton por esploro de profesioj kaj konsultejon por
konsili geknabojn kaj gepatrojn pri la lernota profesio, kiuj ambaŭ
firme interrilatiĝos kun la jam supre citita psikologia instituto de
la Leipzig-a instruistaro.
Tia la nuna--certe ne la fina stato. Sed ni esperu, ke per libera
provo la mondo akiros lernejon, super kies pordon oni prave skribos la
devizon: El la vivo--por la vivo.