Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion

vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Ĉu iu scias kie

Skule Bårdsson estas?

PLURAJ

Ene en iu el la preĝejoj, sinjoro!

HÅKON

Ĉu vi tion certe scias?

LA URBANOJ

Jes, tie estas ĉiuj Vårbelgoj.

HÅKON

(mallaŭte al _Dagfinn Bonde_) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn

antaŭ ĉiujn preĝejojn en la urbo.

DAGFINN BONDE

Kaj kiam li troviĝos, li estu senprokraste mortigata.

HÅKON

(mallaŭte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por

mi.

DAGFINN BONDE

Sinjoro, Vi tion ĵuris solene en Oslo.

HÅKON

Kaj ĉiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al

_Gregorius Jonsson_; neaŭdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia

amiko; serĉu lin, kaj igu lin fuĝi el la lando.

GREGORIUS JONSSON

(ĝoja) Vi tion volas, sinjoro?

HÅKON

Pro mia pia, aminda edzino.

GREGORIUS JONSSON

Sed se li _ne_ fuĝos; se li ne volos aŭ ne povos?

HÅKON

Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos ŝpari lin; tiam mia reĝa vorto

staru valida. Iru!

GREGORIUS JONSSON

Mi iros kaj faros mian plej bonan. La ĉielo faru ke sukcesos.

(eliras dekstre)

HÅKON

Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la reĝa ŝipo; vi

konduku la reĝinon kaj la infanon supren al la monaĥejo

Elgisetro.

DAGFINN BONDE

Sinjoro, ĉu vi opinias, ke tie ŝi estos sekura?

HÅKON

Nenie ajn ŝi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la

preĝejojn, kaj ŝi petegis; ŝia patrino estas en Elgisetro.

DAGFINN BONDE

Jes, jes, mi scias.

HÅKON

Salutu la reĝinon kore de mi; kaj ankaŭ salutu sinjorinon Ragnhild.

Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, ĉiuj

sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la

lando. — Vi urbanoj morgaŭ staru respondece kaj ricevu vian punon,

ĉiu ope laŭ siaj faroj. (eliras kun siaj viroj)

UNUA URBANO

Veo al ni morgaŭ!

DUA URBANO

Ni ekhavos grandan kalkulon.

UNUA URBANO

Ni, kiuj tiom longe kontraŭstaris al Håkon, — kiuj kune salutis

Skule, kiam li prenis reĝan nomon.

DUA URBANO

Kiuj donis al Skule kaj ŝipojn kaj armilaron, — kiuj aĉetis ĉiujn

havaĵojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.

UNUA URBANO

Jes, veo al ni morgaŭ!

IU URBANO

(rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la

reĝo?

UNUA URBANO

Kion vi volas pri li?

LA ALVENINTO

Doni al li grandan kaj gravan mesaĝon.

PLURAJ

Kiun?

LA ALVENINTO

Tion mi nur diras al la reĝo mem.

PLURAJ

Jes, diru, diru!

LA ALVENINTO

Skule Bårdsson fuĝas supren al Elgisetro.

UNUA URBANO

Neeblas! Li estas en unu el la preĝejoj.

LA ALVENINTO

Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.

UNUA URBANO

Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.

DUA URBANO

Jes, ni informu lin, kie estas Skule.

UNUA URBANO

Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro

kaj faligu Skule.

DUA URBANO

Jes, jes, — ni faru!

TRIA URBANO

Sed ĉu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?

LA ALVENINTO

Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato.

UNUA URBANO

Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne

diru al iu, kion ni intencas; ni estas sufiĉe multnombraj, — kaj

jen supren al Elgisetro!

ĈIUJ

(mallaŭte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide

sed singardeme.)

PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS

(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur

malklare videtiĝas, kaj foje preskaŭ ne. Arbostumpoj kaj grandaj

ŝtonoj kuŝas ĉirkaŭe. _Reĝo Skule, Peter, Pål Flida, Bård

Bratte_ kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)

PETER

Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro!

REĜO SKULE

Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren ĉe ŝtono)

PETER

Kiel estas al vi?

REĜO SKULE

Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj

viroj.

PETER

(eksaltas) Havigu helpon, — panon al la reĝo.

BÅRD BRATTE

Nun kiu ajn estas reĝo; ĉar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule

Bårdsson; se vi estas reĝo, do ne kuŝu tie regante la landon.

PETER

Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin!

BÅRD BRATTE

Mi mortiĝos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; ĉar mi estis

lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos

savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuraĝus

fari.

IU VÅRBELGO

Se ni nur povus ŝtelveni al la monaĥejo ĉe Holm.

PÅL FLIDA

Pli bone al Elgisetro.

BÅRD BRATTE

(ekdiras subite) Plej bone iri al la ŝipo de Håkon, kaj rabi la

reĝan infanon.

PÅL FLIDA

Ĉu vi furiozas?

BÅRD BRATTE

Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaŭ facile farebla. La

Birkibejnoj traserĉas ĉiun domon, kaj staras garde antaŭ la

preĝejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fuĝi, ĉar ĉiuj pontoj

estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra ŝipanaro estas sur la ŝipoj;

se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al

ni pacon, aŭ lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la

vivon?

PÅL FLIDA

Ne mi, se ĝi saviĝus tiamaniere.

PLURAJ

Ne mi! Ne mi!

PETER

Ha, sed se estus por savo de mia patro!

BÅRD BRATTE

Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas

la aro, kiun ni renkontis ĉi tie sub la deklivo; estas la plej

sovaĝaj kuraĝuloj el ĉiuj Vårbelgoj; ili naĝis trans la riveron,

ĉar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la preĝejoj. Tiuj uloj

certe kuraĝos viziti la reĝan ŝipon, jes ili! Kiu el vi do

kuniros?

KELKIUJ

Mi, Mi!

PETER

Eble ankaŭ mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura

tegmento.

BÅRD BRATTE

Antaŭ ol tagiĝos ni iros supren laŭ la rivero. Venu, jen estas

transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras

dekstre.)

PETER

(al _Pål Flida_) Ne parolu al mia patro pri io el tio ĉi; li estas

anime malsana ĉi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro

de Bård Bratte; antaŭ tagiĝo la reĝa infano estu inter niaj

manoj.

PÅL FLIDA

Por esti mortigata, mi pensas. Ĉu Vi ne vidas, ke tio estas peko —

PETER

Ne povas esti peko; ĉar mia patro kondamnis ĝin en Oslo. Ĝi ja

tamen devas esti forigata; ĝi malhelpas mian patron; — mia patro

havas grandan reĝan penson por realigi; devas esti sensignife kiu

aŭ kiom da homoj falos por _ĝi_.

PÅL FLIDA

Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciiĝis, ke Vi estas la filo

de reĝo Skule. (aŭskultante) Tŝŝ; — ĵetu vin plate sur la

teron; venos homoj.

(Ĉiuj ĵetas sin suben malantaŭ ŝtonojn kaj stumpegojn; trajno

parte de rajdantoj, parte de marŝantoj videtiĝas malklare tra la

nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras

dekstre.)

PETER

Estas la reĝino.

PÅL FLIDA

Jes, jes; ŝi parolas kun Dagfinn Bonde. Tŝŝ!

PETER

Ili iros al Elgisetro. La reĝido kunestas!

PÅL FLIDA

Kaj la sinjorinoj de la reĝino.

PETER

Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, reĝo Skule, — nun via regno

estas savita!

REĜO SKULE

Mia regno? Ĝi estas malluma, ĝi, — kiel tiu, kiun la anĝelo

starigis kontraŭ Dio.

(_Aro de kanonikoj_ venas de dekstre.)

KANONIKO

Kiuj parolas tie? Ĉu estas la viroj de reĝo Skule?

PÅL FLIDA

Reĝo Skule mem.

KANONIKO

(al Skule) Dio estu laŭdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni

informiĝis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas

same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem —

PETER

Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la ĉerkon de

Olaf.

KANONIKO

La ĉefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al reĝo

Skule; ni ja ĉiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn

por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasiĝos en unu el

la monaĥejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.

REĜO SKULE

Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur

sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.

PETER

(mallaŭte al _Pål Flida_) Zorgu ke mia patro sekure atingos —

PÅL FLIDA

Ĉu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?

PETER

Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la

monaĥejaj muroj ili ne kuraĝas tuŝi vin. Mi serĉos Bård

Bratte.

PÅL FLIDA

Pripensu!

PETER

Ne estas sur la reĝa ŝipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu

la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre)

IU VÅRBELGO

(flustrante al iu alia) Ĉu vi iros al Elgisetro kun Skule?

IU ALIA

Tŝŝ; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.

LA UNUA

Ankaŭ mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.

LA KANONIKO

Kaj nun antaŭen, du kaj du, — unu militisto kaj unu kanoniko —

ALIA KANONIKO

(sidanta sur arbostumpo malantaŭ la ceteraj) Mi prenas reĝon

Skule.

REĜO SKULE

Ĉu vi scias la vojon?

LA KANONIKO

La vastan vojon.

LA UNUA KANONIKO

Rapidu; ni disiĝu laŭ diversaj vojetoj, kaj kolektiĝu antaŭ la

monaĥeja pordego.

(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensiĝas, kaj

la kometo montras sin ruĝe brila en la nebuleta aero.)

REĜO SKULE

Peter, mia filo —! (ekpaŝas malantaŭen) Ha, jen la ardanta glavo

sur la ĉielo!

LA KANONIKO

(sidanta malantaŭ li sur la arbostumpo) Kaj jen _mi_!

REĜO SKULE

Kiu estas vi?

LA KANONIKO

Malnova konatulo.

REĜO SKULE

Pli pala viro mi neniam vidis.

LA KANONIKO

Sed vi ne konas min.

REĜO SKULE

Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.

LA KANONIKO

Estas mi, kiu volas akompani vin al la reĝa seĝo.

REĜO SKULE

Ĉu tion vi povas?

LA KANONIKO

Mi povas, se vi mem volas.

REĜO SKULE

Kaj per kiu rimedo?

LA KANONIKO

Per la rimedo, kiun mi _antaŭe_ uzis; — mi volas konduki vin sur

altan monton, kaj montri al vi ĉiujn glorojn de la tero.

REĜO SKULE

Ĉiujn glorojn de la tero mi antaŭe vidis en tentantaj revoj.

LA KANONIKO

Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.

REĜO SKULE

Kiu _estas_ vi?

LA KANONIKO

Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.

REĜO SKULE

De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?

LA KANONIKO

De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraŭ la plej grandan regnon, kaj

kiu fondis regnon mem, kiu staros ĝis la tago de la lasta juĝo!

REĜO SKULE

(kriante) Episkopo Nikolas!

LA KANONIKO

(ekstaras)

Vi min rekonas? Ĝusta memoro,

pro _vi_ mi ĉi tien revenis.

Samŝipe, samvente sub mia deĵoro

dum jaroj kaj tagoj ni velis.

Mi ŝtorman nokton en timo foriris;

ungeg’ akcipitra animen metiĝis;

petegis mi mesojn kaj sonorigadon,

aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;

mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;

sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.

REĜO SKULE

Kaj nun vi venas de tie malsupre —?

LA KANONIKO

De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;

de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.

Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;

Ne gravas tiu fama brulanta ardo.

REĜO SKULE

Kaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!

LA KANONIKO

Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!

Antaŭe ne estis mi latina spertulo;

mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.

Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,

jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,

neceso nepra estas lerni latinon.

Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,

progreso ja certas inter la spertuloj, —

duona cento sin papoj nomigis,

kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.

REĜO SKULE

Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li,

ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua

el Norvegio!

LA KANONIKO

Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.

Malsupre tie estas certa servistara rondo,

kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;

ricevis Norvegion _mi_, ĉar al mi ja konata.

Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,

ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;

vidu, _vi_ devas regi, kaj _li_ devas fali,

_vin_ ni devas reĝo kun krono instali.

REĜO SKULE

Jes, donu al mi la kronon! Se _ĝin_ mi havas, mi regos tiel, ke mi

povos min ree elaĉeti.

LA KANONIKO

Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.

Ĉi-nokte urĝas pri alia io.

En Elgisetro dormas la reĝa infano; —

se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,

kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,

jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!

REĜO SKULE

Ĉu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?

LA KANONIKO

Sopiras la norvegoj pacon por la lando;

kun reĝo devas esti tronpretendanto,

ido, la regnon de la patro heredanta;

laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.

Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;

nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!

Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,

leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, —

viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, —

kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!

Ĉion vi ricevos per liga konkordo,

en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,

veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!

REĜO SKULE

Kaj kia la konkordo?

LA KANONIKO

Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,

nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;

kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,

se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!

REĜO SKULE

(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro) Mia filo estu —

(subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La preĝejrabisto! Ĉiu potenco

al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi!

Foriru de mi! (streĉas la brakojn al la ĉielo) Ho kompatu min,

vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)

LA KANONIKO

Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis;

mi pensis ke certe li fine kaptiĝis,

sed la lumo faris elkoran ŝakmovon,

al _mi_ ne konatan, — mi perdis la povon.

Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio!

_Perpetuum mobile_ en daŭra funkcio;

potencon mi havas sur generacioj,

potencon sur uloj lum-negaciaj;

Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo,

kvankam trovas ili mian potencon enigmo!

(pli antaŭe)

Sen mema vol’ al laboro vagantaj

iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, —

sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj,

kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, —

samopinii nur pri _tio_ ili povas,

ke ĉiun grandecon renversi ili volas, —

blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valo

leviĝas honore por fuĝo kaj falo, —

laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, —

mi, la Baglo, episkopo Nikolaso

(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)

REĜO SKULE

(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas) Kie li

estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi

estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al

Elgisetro kaj plu antaŭen. (eliras dekstre)

LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO

(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la

fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin

kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la

monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto

kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo;

_Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj _Dagfinn Bonde_ venas el la

kapelo.)

SINJORINO RAGNHILD

(duone al si mem) Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras!

Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la

vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj

kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!

MARGRETE

Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la

aflikto, kiu parolas.

SINJORINO RAGNHILD

Aŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la

altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!

BIRKIBEJNO

Maldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.

MARGRETE

Klinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!

SINJORINO RAGNHILD

Reĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos

al la potenco!

DAGFINN BONDE

Ĝin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.

MARGRETE

Silentu, silentu!

SINJORINO RAGNHILD

Ĉu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li

kaptos la reĝon?

DAGFINN BONDE

Reĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.

SINJORINO RAGNHILD

(al _Margrete_) Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo!

Ĉu _vi_ estas la infano de via patro! Ke la puno frapu —! Foriru

de mi, foriru de mi!

MARGRETE

Beata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min.

SINJORINO RAGNHILD

Mi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li

forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis

min; — nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por

mi, lasu min iri al Nidaros!

MARGRETE

Mia patrino, pro la kompato de Dio —

(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.)

DAGFINN BONDE

Kiu frapas?

REĜO SKULE

(ekstere) Reĝo.

DAGFINN BONDE

Skule Bårdsson!

SINJORINO RAGNHILD

Reĝo Skule!

MARGRETE

Mia patro!

REĜO SKULE

Malfermu, malfermu!

DAGFINN BONDE

Ne malfermiĝos por senpaculoj.

REĜO SKULE

Estas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton

super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura

pri sia vivo.

MARGRETE

Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!

DAGFINN BONDE

(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Ĉu vi venas kun multaj

viroj al la monaĥejo?

REĜO SKULE

Kun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.

DAGFINN BONDE

Kiom estas _ili_?

REĜO SKULE

Malpli ol unu.

MARGRETE

Li estas sola, Dagfinn!

SINJORINO RAGNHILD

La kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan

grundon!

DAGFINN BONDE

En la nomo de Dio do!

(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn;

_reĝo Skule_ venas en la monaĥejan korton.)

MARGRETE

(lin ĉirkaŭbrakante) Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro!

SINJORINO RAGNHILD

(starigas sin sovaĝe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas

respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuraĝu

proksimi al li! Vi ne tuŝu lin, tiom longe kiom mi estas en

vivo!

DAGFINN BONDE

Ĉi tie li estas sekura, ĉar li estas sur sankta grundo.

MARGRETE

Kaj eĉ ne unu el ĉiuj viaj viroj kuraĝis akompani vin

ĉi-nokte!

REĜO SKULE

Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili ŝteliris

for de mi unu post unu, ĉar ili sciis, ke estas birkibejnoj en

Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li

akompanis min al la monaĥeja pordo; tie li donis al mi la lastan

manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam troviĝis Vårbelgoj en

Norvegio.

DAGFINN BONDE

(al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde ĉe la reĝido;

mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la reĝo, ke Skule Bårdsson

estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.

MARGRETE

Ho, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas!

DAGFINN BONDE

Malbone mi alie servus reĝon kaj landon. (al la viroj) Ŝlosu la

pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn

antaŭ ol la reĝo venos. (mallaŭte al _Skule_) Adiaŭ, Skule

Bårdsson, — kaj Dio donu al vi beatan finon.

(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en

la kapelon)

SINJORINO RAGNHILD

Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme

kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin.

MARGRETE

Ho, kiel pala vi estas — kaj maljuniĝinta; vi frostas.

REĜO SKULE

Mi ne frostas, — sed mi estas laca, laca.

MARGRETE

Do envenu, kaj ripozu —

REĜO SKULE

Jes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi.

SIGRID

(el la kapelo) Fine vi venis, frato!

REĜO SKULE

Sigrid! Ĉu vi ĉi tie?

SIGRID

Mi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej

alta mizero.

REĜO SKULE

Kie estas via infano, Margrete?

MARGRETE

Ĝi dormas en la sakristio.

REĜO SKULE

Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte.

SIGRID

Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.

REĜO SKULE

_Nun_ nur mankas al ni Håkon Håkonsson.

MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD

(kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! — Mia

edzo!

REĜO SKULE

(rigardas ilin en emocio) Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi

serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas

hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo,

kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la

homoj. — Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom

multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de

mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu

neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon.

SINJORINO RAGNHILD

Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus

riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne

povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi.

REĜO SKULE

Ĉu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?

SINJORINO RAGNHILD

De la unua tago, kiam mi vidis vin.

REĜO SKULE

(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj

virinoj, — ho, tamen estas bele vivi!

SIGRID

(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi

erarvojiĝos ĉi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la

pordon.)

MARGRETE

Aŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!

SINJORINO RAGNHILD

Kiu frapas la pordon?

VOĈOJ

(ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule

Bårdsson estas tie interne!

REĜO SKULE

Jes, li estas ĉi tie interne; — kion vi volas al li?

BRUANTAJ VOĈOJ

(ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!

MARGRETE

Kaj per tio vi urbanoj kuraĝas minaci?

UNU SOLA

Reĝo Håkon kondamnis lin en Oslo.

IU ALIA

Mortigi lin estas la devo de kiu ajn!

MARGRETE

Mi estas la reĝino; mi ordonas al vi foriri de ĉi tie!

VOĈO

Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la reĝino, kiu tiel

parolas.

IU ALIA

Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la reĝo kondamnis

lin!

SINJORINO RAGNHILD

Eniru en la preĝejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la

sangverŝulojn proksimi al vi!

REĜO SKULE

Jes, en la preĝejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino,

mia filino; estas kvazaŭ mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas

perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon)

PETER

(ekstere dekstre) Mia patro, mia reĝo! _Nun_ vi baldaŭ havos la

venkon!

REĜO SKULE

(kun krio) _Li!_ Li! (falglitas sur la preĝejan ŝtuparon)

URBANO

(ekstere) Vidu, vidu! la preĝejrabisto grimpas trans la monaĥejan

tegmenton!

ALIULOJ

Ĵetu al li ŝtonojn! Ĵetu al li ŝtonojn!

PETER

(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton)

Bonvenon, mia patro!

REĜO SKULE

(rigardas lin en teruro) Vin — vin mi forgesis —! De kie vi

venas?

PETER

(sovaĝe) Kie estas la reĝido?

MARGRETE

La reĝido?

REĜO SKULE

(eksaltas) De kie vi venas, mi demandas?

PETER

De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la

reĝido estas en Elgisetro ĉi-nokte.

MARGRETE

Dio!

REĜO SKULE

Tion vi faris! kaj nun?

PETER

Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monaĥejo. —

Kie estas la reĝido, virino?

MARGRETE

(kiu ekstaris antaŭ la preĝeja pordo) Ĝi kuŝas en la

sakristio!

PETER

Same bone se ĝi kuŝus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de

Olaf, — mi ankaŭ ne timas serĉi la reĝidon!

SINJORINO RAGNHILD

(krias al _Skule_) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!

MARGRETE

Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin ĉiujn pro li!

REĜO SKULE

Li estis pura, kiel ŝafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin

al mi; — estas la fido en mi, kiu faris lin _tiu_, kiu li nun

estas.

PETER

(sen lin aŭskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu ĝin,

mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino, — tiuj estis la vortoj

de reĝo Skule en Oslo!

MARGRETE

Peko, peko!

PETER

Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro

estas la reĝo! ĉar li posedas la grandan reĝan penson!

LA URBANOJ

(frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la preĝejrabisto; alie

ni ekbruligos la monaĥejon!

REĜO SKULE

(kvazaŭ kaptita de forta decido) La granda, reĝa penso! Jes _ĝi_

estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi

devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovaĝe de

peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraŭ mi

povas savi vin; mi povas savi nin ĉiujn (krias al la fono) Atendu,

atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!

MARGRETE

(en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas?

SINJORINO RAGNHILD

(kroĉas sin al li kun krio) Skule!

SIGRID

(fortiras ilin de li, kaj krias en sovaĝa, brila ĝojo:) Lasu lin,

lasu lin, vi virinoj; — kreskas flugiloj ĉe lia penso nun!

REĜO SKULE

(firme kaj forte al _Peter_) Vi vidis en mi la ĉiele elektitan, —

_tiun_ kiu realigus la grandan reĝan faron en la lando. Rigardu min

pli proksime, vi erarvojiĝinto! La reĝaj ĉifonoj, per kiuj mi

beligis min, ili estis pruntitaj kaj ŝtelitaj, — nun mi demetas

ilin unu post unu.

PETER

(en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!

REĜO SKULE

La reĝa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la

potencon de la Sinjoro, kiu povos fari ĝin vero. Vi fidis mensogon;

turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.

PETER

(kun rompita voĉo) La reĝa penso estas tiu de Håkon!

REĜO SKULE

Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas

min antaŭ vi, kaj staras kiel la plej simpla el ĉiuj.

PETER

Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed

prenu min for de la tero; ĉar ĉi tie mi nun estas senpaca!

(glitfalas sur la preĝejan ŝtuparon)

REĜO SKULE

Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali

por la vivotasko de aliulo; sed se li daŭrigu vivi, li devas vivi

por sia propra. — Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaŭ ne

povas vivi por tiu de Håkon, — sed mi povas fali por ĝi.

MARGRETE

Ne, ne, vi neniam faru!

REĜO SKULE

(prenas ŝian manon, kaj rigardas ŝin milde) Ĉu vi amas vian edzon,

Margrete?

MARGRETE

Pli alte ol ĉio en la mondo.

REĜO SKULE

La Tronpretendantoj · 第 7 / 8 段