Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed

ĉu vi ankaŭ povus elteni tion, ke li plenumu ĝin?

MARGRETE

Sinjoro de la ĉielo, donu al mi forton!

REĜO SKULE

Ĉu vi povus, Margrete?

MARGRETE

(mallaŭte en teruro) Ne, ne, — ni devus disiĝi, — mi ne plu

kuraĝus vidi lin!

REĜO SKULE

Vi estingus la plej belan lumon el _lia_ vivo kaj el la via; — estu

trankvila, Margrete, — vi ne bezonos tion.

SINJORINO RAGNHILD

Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren

vi volas.

REĜO SKULE

(kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? — Ĉi-nokte mi la unuan

fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta,

fidela edzino; — tial ankaŭ ne devas esti kuna vivo inter ni du sur

la tero.

SIGRID

Mia reĝa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi

scias, kiun vojon vi iru.

REĜO SKULE

Estas viroj, kiuj kreiĝis por vivi, kaj viroj, kiuj kreiĝis por

morti. Mia volo ĉiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris;

tial mi neniam vidis la vojon klare antaŭ nun. Mian silentan hejman

vivon mi perfidis, ĝin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraŭ

Håkon, mi povos pagi liberigante lin de reĝa devo, kiu disigus lin

de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne

volas atendi reĝon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe

kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos

min ĉi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. — Vidu, vidu,

supren! Vidu kiel ĝi paliĝas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu

estis tirita super mi! Jes, jes, — Dio parolis, kaj mi komprenis

lin, kaj lia kolero silentiĝis. Ne estas en la sanktejo de

Elgisetro, kie mi ĵetos min teren por peti gracon de tera reĝo; —

mi devas eniri en la altan preĝejon kun la stela volbo supere, kaj

estas al la reĝo de la reĝoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia

vivotasko.

SIGRID

Ne kontraŭstaru lin! Ne kontraŭstaru al la voko de Dio! Tagiĝas;

tagiĝas en Norvegio, kaj tagiĝas en lia maltrankvila animo! Ĉu ni

terurigitaj virinoj ne staris sufiĉe longe en kaŝĉambroj,

terurfrapitaj kaj nin kaŝantaj en la plej mallumaj anguloj,

aŭskultante al la teruro, kiu fariĝis ekstere, aŭskultante al la

sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Ĉu ni ne

kuŝis palaj kaj ŝtoniĝintaj en la preĝejoj, kaj ne kuraĝis

elrigardi, kiel la disĉiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan

Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn

flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!

SINJORINO RAGNHILD

Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter

ni, kiam ni denove renkontiĝos. (rapidas en la kapelon)

MARGRETE

Mia patro, adiaŭ, adiaŭ, — milfoje adiaŭ! (sekvas _sinjorinon

Ragnhild_)

SIGRID

(malfermas la preĝejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru

ĉiuj virinoj! Kunvenu en preĝo; sendu mesaĝon supren kun kanto al

la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante

hejmen de sia neobeema vago sur la tero!

REĜO SKULE

Sigrid, mia fidela fratino, salutu reĝon Håkon de mi; diru al li, ke

eĉ en mia lasta momento mi ne scias, ĉu li estas la reĝe naskita,

sed ke mi neskueble scias: _Li_ estas tiu, kiun Dio elektis.

SIGRID

Mi donos al li vian saluton.

REĜO SKULE

Kaj ankoraŭ unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde

en Hålogalando; diru al ŝi, ke ŝia filo iris antaŭe; li sekvis

min, kiam estis la plej granda danĝero por lia animo.

SIGRID

Mi faros.

REĜO SKULE

Diru al ŝi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; ŝi certe

renkontos lin denove pura kaj senkulpa.

SIGRID

Mi faros, — (montrante al la fono) Aŭdu, ili rompas la

ŝlosilon!

REĜO SKULE

(montras al la kapelo) Aŭdu, tie ili kantas laŭte al Dio por savo

kaj paco!

SIGRID

Aŭdu, aŭdu! Ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas —!

REĜO SKULE

(ridetas malĝoje) Ili sonorigas reĝon al la tombo.

SIGRID

Ne, ili nun sonorigas vian ĝustan kronadon! Adiaŭ, mia frato; lasu

la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj ŝultroj; ĉiu

peko kovriĝu sub _ĝi_! Eniru, eniru en la grandan preĝejon, kaj

prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon)

(Kantado kaj sonorigado daŭras dum la sekvo.)

VOĈOJ

(ekstere de la pordo) _Nun_ la ŝlosilo estas for! Ne devigu nin

rompi la preĝejan pacon!

REĜO SKULE

Mi venos.

LA URBANOJ

Kaj ankaŭ la preĝejrabisto elvenu!

REĜO SKULE

Ankaŭ la preĝejrabisto venos, jes! (iras al _Peter_) Mia filo, ĉu

vi estas preta?

PETER

Jes, mia patro, mi estas preta.

REĜO SKULE

(rigardas supren) Dio, mi estas malriĉa viro, mi havas nur mian

vivon por doni; sed prenu ĝin, kaj savu la grandan reĝan penson de

Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.

PETER

Jen mia mano, patro.

REĜO SKULE

Kaj ne timu por tio, kio nun venos.

PETER

Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.

REĜO SKULE

Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la

urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni

venas libervole; sed ne haku lian vizaĝon.

(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)

VOĈO

Ne celumu, ne ŝparu; — haku ilin kie ajn!

VOĈO de REĜO SKULE

Malhonore estas agi tiel al estroj!

(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton ĉio fariĝas silenta.)

VOĈO

Ili estas mortaj, ambaŭ! (La reĝa korno aŭdiĝas.)

ALIA VOĈO

Jen venas reĝo Håkon kun sia hirdo!

LA AMASO

Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!

GREGORIUS JONSSON

(haltas ĉe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la

monaĥejan korton)

DAGFINN BONDE

Malfeliĉe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen

ĉi tie, reĝo Håkon!

HÅKON

(hezitante) La korpo ĝene baras la vojon!

DAGFINN BONDE

Se Håkon Håkonsson volas antaŭen, li devas iri trans la korpon de

Skule Bårdsson!

HÅKON

En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas)

DAGFINN BONDE

Fine Vi povos iri al la reĝa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi

havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la

landon, kaj tie _li_ kuŝas, kiu estis al Vi la plej kontraŭa el

ĉiuj.

HÅKON

Ĉiuj juĝis lin malĝuste; estis enigmo pri li.

DAGFINN BONDE

Enigmo?

HÅKON

(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de

Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.

(La kantado de la virinoj sonas pli laŭte el la kapelo; ĉiuj

sonoriloj daŭre sonoras en Nidaros.)

Kurteno

La Tronpretendantoj · 第 8 / 8 段