estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi
dolore postsopiris.
PETER
Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi!
Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, — mi tamen
scias, ke mi luktas por la ĝusta!
REĜO SKULE
(kun krio el ĝojo) Vi fidas min! Vi fidas min!
PETER
Neskueble!
REĜO SKULE
Kaj ĉio estas bona; do certe mi estas savita! Aŭdu, deĵetu la
pastran mantelon! La ĉefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso;
la reĝa filo portu glavon, iru senhalte antaŭen al potenco kaj
honoro.
PETER
Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru!
REĜO SKULE
(premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj!
INGIBJORG
(al si mem) Ami, — ĉion oferi, — kaj forgesiĝi, — jen mia
sagao. (eliras silente en la fono)
REĜO SKULE
Granda reĝa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo,
aŭskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj
Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, ĉiuj fariĝu
kvazaŭ _unu_ granda parencaro, — jen kredu, ke la lando
kreskos!
PETER
Kia granda kaj kapturniga penso _tio_ estas —!
REĜO SKULE
Ĉu tiun vi kaptas?
PETER
Jes — jes! — Klare —!
REĜO SKULE
Kaj vi fidas ĝin?
PETER
Jes, jes; ĉar mi fidas vin!
REĜO SKULE
(sovaĝe) Håkon Håkonsson devas fali!
PETER
Ĉar vi tion volas, estas ĝuste ke li falu.
REĜO SKULE
Kostos sangon; sed ne estas eviteble.
PETER
Ne estas forĵetita la sango, kiu fluas por via tasko.
REĜO SKULE
Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu
sur la reĝa seĝo, kun ringo ĉirkaŭ la frunto, kun la purpura
mantelo ŝvele vasta sur viaj ŝultroj; ĉiuj viroj en la lando klinu
sin por vi — (sono de korno aŭdiĝas tre fore) Ha! kio estas tio!
(kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida —?
(rapidas al la fono)
PÅL FLIDA
(envenas kaj krias:) _Nun_ la horo estas super ni, reĝo Skule!
REĜO SKULE
(konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de reĝo Håkon! Kie ili
estas!
PÅL FLIDA
Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg.
REĜO SKULE
Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu
ilin?
PÅL FLIDA
Ĉiuj preĝejoj staras malfermaj por ni.
REĜO SKULE
La Birkibejnojn, mi demandas —!
PÅL FLIDA
Por ili ĉiuj pontoj kuŝas malfermaj.
REĜO SKULE
Fatala viro, kion vi faris!
PÅL FLIDA
Obeis mian reĝon.
REĜO SKULE
Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian reĝecon!
PETER
Ne, vi venkos! Tia granda reĝa penso ne mortos!
REĜO SKULE
Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj aŭdiĝas pli proksime) Al
ĉevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de
viroj!
(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.)
STRATO en OSLO
(Malaltaj lignaj domoj kun pordŝirmejoj ambaŭflanke. En la fono
la ĝardeno de la preĝejo St. Hallvard, enfermita per alta ŝtona
muro kun pordego. Maldekstraflanke ĉe la fino de la muro vidiĝas la
preĝejo, kies ĉefa enirejo staras malferma. Ankoraŭ estas nokto;
iom poste komencas la mateniĝo. La sturmsonorilo frapiĝas; tre fore
dekstre aŭdiĝas militkrioj kaj konfuza bruo.)
LA KORNLUDISTO DE REĜO SKULE
(venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn!
Prenu armilojn! ĉiuj viroj de reĝo Skule!
(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni aŭdas lin
sonorigi kaj krii en la proksima strato.)
VIRINO
(venas ĉe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas?
URBANO
(kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La
Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj
kruelaĵoj.
UNU EL LA VIROJ DE SKULE
(venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake,
el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj!
IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE
(el domo dekstre) Mi ne scias.
LA UNUA
Tŝŝ! Aŭskultu! — Certe ili estas malsupre ĉe la Kaproponto.
LA DUA
Do malsupren al la Kaproponto!
(Ĉiuj rapidas elen dekstre; _urbano_ venas kurante de la sama
flanko.)
UNUA URBANO
Hej, najbaro, de kie vi venas?
DUA URBANO
De ĉe la Lo-rivero; tie estas terure.
VIRINO
Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Ĉu estas la Birkibejnoj, aŭ kiuj
estas?
DUA URBANO
Jes certe estas la Birkibejnoj; reĝo Håkon kunestas; la tuta ŝiparo
kuŝigas sin ĉe la kajoj; sed mem li iris borden en la
Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj.
UNUA URBANO
Do li venĝos sin pro la perdo de viroj ĉe Låka!
DUA URBANO
Jes, fidu tion!
UNUA URBANO
Jen vidu, — tie jam fuĝas la Vårbelgoj!
(Aro de la viroj de Skule envenas fuĝante de dekstre.)
UNU EL LA VIROJ
Enen en la preĝejon! Neniu povas kontraŭstari la Birkibejnojn, tiel
kiel ili sturmas antaŭen ĉi-nokte!
(La aro ĵetas sin en la preĝejon kaj ŝlosas la pordon
interne.)
DUA URBANO
(rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre
en la strato; devas esti tiu de reĝo Håkon.
UNUA URBANO
Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fuĝas!
(Alia aro venas de dekstre.)
UNU EL LA ARO
Ni savu nin en la preĝejon, kaj petu gracon!
(Ili sturmas al la pordego.)
PLURAJ VÅRBELGOJ
Estas ŝlosita; estas ŝlosita!
LA UNUA
Do supren al Martestokke!
LA DUA
Kie estas reĝo Skule?
LA UNUA
Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili
fuĝas preter la preĝejon elen maldekstre.)
HÅKON
(venas de dekstre kun sia standardportanto, _Gregorius Jonsson,
Dagfinn Bonde_ kaj pluraj aliaj viroj.)
DAGFINN BONDE
Aŭskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaŭ la
preĝeja ĝardeno.
MALJUNA URBANO
(vokas de sia pordo al _Håkon_:) Gardu Vin, kara sinjoro; La
Vårbelgoj estas koleraj nun, ĉar ili batalas por la vivo!
HÅKON
Ĉu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro
kaj por mia avo, vi.
LA URBANO
Dio donu, ke mi povus lukti ankaŭ por Vi.
HÅKON
Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezoniĝas; venas homoj de ĉiuj
flankoj.
DAGFINN BONDE
(montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko!
GREGORIUS JONSSON
La duko mem! Li rajdas sian blankan batalĉevalon.
DAGFINN BONDE
Ni devas bari por li elirejon tra la pordo ĉi tie.
HÅKON
Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi,
hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen!
(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon;
alvenas multaj homoj.)
IU VÅRBELGO
(de dekstre, fuĝante al la preĝejo, persekutata de Birkibejno)
Ŝparu la vivon! Ŝparu la vivon!
LA BIRKIBEJNO
Eĉ ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan
mantelon aspekte vi havas; ĝin mi povos uzi. (volas preni la
mantelon, sed eligas krion kaj forĵetas sian glavon.) Sinjoro reĝo!
Neniun baton plu mi batos por vi!
DAGFINN BONDE
Kaj tion vi diras en tia momento!
LA BIRKIBEJNO
Ne pluan batalon!
DAGFINN BONDE
(morthakas lin) Ne, nun vi ja povas ŝpari vin!
LA BIRKIBEJNO
(montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris sufiĉe, kiam
mi mortigis mian propran fraton. (mortas)
HÅKON
Lia frato!
DAGFINN BONDE
Ĉu? (iras al la korpo de la Vårbelgo)
HÅKON
Ĉu vero?
DAGFINN BONDE
Estas ja tiel.
HÅKON
(skuita) Jen vidiĝas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun
faras. Frato kontraŭ frato, patro kontraŭ filo; — je Dio, la
ĉiopova, tio devas havi finon!
GREGORIUS JONSSON
Jen la duko en akra lukto kontraŭ la aro de Knut jarlo!
DAGFINN BONDE
Baru la pordegon por li ĉi tie, reĝanoj!
(Interne de la muro vidiĝas la luktantoj. La _Vårbelgoj_ trabatas
al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo
malantaŭen. _Reĝo Skule_ rajdas sian blankan batalĉevalon, kun
tirita glavo. _Peter_ iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en
la maldekstra mano alte levita krucifikso. _Pål Flida_ portas la
standardon de _Skule_, kiu estas blua kun staranta ora leono sen
hakilo.)
REĜO SKULE
Morthaku senindulge! Ŝparu neniun! Venis nova tronpretendanto en
Norvegio!
LA BIRKIBEJNOJ
Nova tronpretendanto li diras!
HÅKON
Skule Bårdsson, ni dividu la regnon!
REĜO SKULE
Ĉio aŭ nenio!
HÅKON
Pensu pri la reĝino, via filino!
REĜO SKULE
Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li!
HÅKON
Ankaŭ mi havas filon; — se mi falos, li havos la regnon!
REĜO SKULE
Mortigu la reĝidon kie vi trovos ĝin! Mortigu ĝin sur la trono;
mortigu ĝin ĉe la altaro; mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la
brakoj de la reĝino!
HÅKON
Jen vi eldiris vian juĝon!
REĜO SKULE
(hakas ĉirkaŭe) Mortigu, mortigu senindulge! Reĝo Skule havas
filon! Mortigu, mortigu! (La lukto moviĝas eksteren maldekstre.)
GREGORIUS JONSSON
La Vårbelgoj trahakas sin!
DAGFINN BONDE
Jes, sed nur por fuĝi.
GREGORIUS JONSSON
Jes, je la ĉielo, — la alia pordego staras malferma; jen ili jam
fuĝas!
DAGFINN BONDE
Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo!
Prenu venĝon por la vira falo ĉe Låka!
HÅKON
Vi aŭdis; li kondamnis mian infanon senpaca, — mian senkulpan
infanon, la elektitan reĝon post mi!
LA REĜANOJ
Jes, jes, ni aŭdis!
HÅKON
Kaj kia puno estas decidita por tia peko?
LA VIROJ
La morto!
HÅKON
Do li devas morti! (levas la manon por ĵuro) Ĉi tie mi ĵuras:
Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontiĝos sur nesankta
grundo!
DAGFINN BONDE
Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin.
BIRKIBEJNO
(de maldekstre) Nun fuĝas duko Skule!
LA URBANOJ
La Birkibejnoj venkis!
HÅKON
Kiun vojon?
LA BIRKIBEJNO
Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn
ĉevalojn starantaj supre en la stratoj; alie eĉ ne unu forsavus sin
en vivo.
HÅKON
Dankon al Dio pro la helpo ankaŭ ĉi tiun fojon! _Nun_ la reĝino
povos libere veni surteren de la ŝiparo.
GREGORIUS JONSSON
(montras dekstren) Ŝi jam estas sur la tero, sinjoro; jen ŝi venas.
HÅKON
(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; ŝi
estas kara filino; — aŭskultu, — eĉ ne vorto al ŝi pri la
danĝero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, ĉiuj kiel unu,
defendi la filon de via reĝo; sed ne lasu ŝin ion scii.
LA VIROJ
(mallaŭte) Ni promesas!
MARGRETE
(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La
ĉielo ŝirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.
HÅKON
Jes, mi venkis. Kie estas la infano?
MARGRETE
Sur la reĝa ŝipo, inter la manoj de fidindaj viroj.
HÅKON
Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)
MARGRETE
Håkon, kie estas — duko Skule?
HÅKON
Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.
MARGRETE
Do li vivas! — Mia edzo, ĉu mi rajtas danki Dion ĉar li vivas?
HÅKON
(en doloriga lukto kun si mem) Aŭskultu min, Margrete; vi estis por
mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble
riĉa pri amo; — nun mi devas kaŭzi al vi pezan doloron; mi
nevolonte farus; sed mi estas reĝo, tial mi devas —
MARGRETE
(streĉe) Ĉu rilatas al — la duko?
HÅKON
Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre
fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun
diros al vi, — se ŝajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi ĉe mia
flanko, ne plu povas vidi min sen fariĝi pala, — nu, do ni devas
disiĝi — vivi aparte ni ambaŭ, — kaj mi ne mallaŭdos vin pro
tio.
MARGRETE
Disiĝi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon —!
HÅKON
Ne tuŝu ĝin! — Ĝi ĵus leviĝis por ĵuro —
MARGRETE
Por ĵuro?
HÅKON
Por ĵuro, kiu nerompeble sigelis juĝon al morto.
MARGRETE
(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Ŝancelas; kelkaj virinoj
alrapidas kaj subtenas ŝin.)
HÅKON
Jes, Margrete, — kiel reĝo mi kondamnis vian patron al morto.
MARGRETE
Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis reĝan
nomon.
HÅKON
Li faris; — kaj se vi nun trovas, ke ni devas disiĝi, do tio
okazu.
MARGRETE
(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disiĝi! Mi estas via
edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!
HÅKON
Ĉu vi estas sufiĉe forta? Ĉu vi komprenis ĉion? Mi kondamnis vian
patron.
MARGRETE
Mi aŭdis kaj komprenis ĉion. Vi kondamnis mian patron.
HÅKON
Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?
MARGRETE
Sufiĉas ja ke vi konas ĝin.
HÅKON
Sed estas al la _morto_, ke mi kondamnis lin!
MARGRETE
(genuas antaŭ la reĝo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta
sinjoro, vi juĝas juste!
Kurteno
KVINA AKTO
(Ĉambro en la reĝa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre;
antaŭe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda
pordo. Estas sombriĝo; _Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj aliaj el
la plej altstaraj viroj staras ĉe la fenestro rigardante
supren.)
HIRDANO
Kiel ruĝe ĝi lumas!
IU ALIA
Ĝi streĉas sin trans la duonan ĉielon, kiel ardantan glavon.
BÅRD BRATTE
Sankta reĝo Olaf, kion aŭguras tia terura signo?
MALJUNA VÅRBELGO
Certe ĝi antaŭdiras la morton de granda estro.
PÅL FLIDA
La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kuŝas ekstere en la
fjordo kun la ŝiparo; ni povas atendi lin en la urbo ĉi-vespere; —
ĉi tiun fojon ni estas en la vico por venki!
BÅRD BRATTE
Ne fidu tion; ne estas granda kuraĝo en la armeo nun.
LA MALJUNA VÅRBELGO
Estas ja kompreneble; ekde la fuĝo de Oslo reĝo Skule enfermis sin,
kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.
UNUA HIRDANO
En la urbo estas homoj, kiuj ne scias ĉu li vivas aŭ estas
morta.
PÅL FLIDA
La reĝo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li,
Bård Bratte, — estas pri la savo de ĉiuj.
BÅRD BRATTE
Ne utilas; mi parolis al li antaŭe.
PÅL FLIDA
Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro
reĝo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne taŭgas kiel
nun estas.
REĜO SKULE
(interne) Mi estas malsana, Pål Flida!
PÅL FLIDA
Ĉu Vi povas aliaĵon atendi? Vi ja ne manĝis dum du tagoj; Vi devas
fortigi kaj flegi Vin —
REĜO SKULE
Mi estas malsana.
PÅL FLIDA
Je la ĉiopova, ne troviĝas ekskuzo. Reĝo Håkon alvelas ekstere sur
la fjordo, kaj estas atendinda ĉi tie en Nidaros kiam ajn.
REĜO SKULE
Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la reĝan infanon.
PÅL FLIDA
Vi devas mem kunesti, sinjoro!
REĜO SKULE
Ne, ne, ne, — Vi estas pli certaj pri la venko, kiam _mi_ ne
kunestas.
PETER
(venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter
la urbanoj; ili ariĝas grandnombre antaŭ la reĝa korto.
BÅRD BRATTE
Se la reĝo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje
gravas.
PETER
Do li devas paroli al ili. (ĉe la pordo maldekstre) Patro! La
Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne
donas al ili kuraĝon!
REĜO SKULE
Kion diris la skaldo?
PETER
La skaldo?
REĜO SKULE
La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion
oni ne mem posedas, li diris.
PETER
Do vi eĉ ne povas fordoni la regnon; ĉar ĝi estas la mia post
vi!
REĜO SKULE
Nun mi venos!
PÅL FLIDA
Dio estu laŭdata!
REĜO SKULE
(elvenas ĉe la pordo; li estas pala kaj kaviĝinta, liaj haroj forte
griziĝis) Ne rigardu min! Mi ne ŝatas, ke vi rigardu min, nun kiam
mi estas malsana! (iras antaŭen al _Peter_) Forpreni de vi la
regnon, vi diras? Granda Dio de la ĉielo, kion mi estis faronta!
PETER
Ho, pardonu al mi; — mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la
plej ĝusta.
REĜO SKULE
Ne, ne, ne ĝis nun; — sed mi volas esti forta kaj sana nun, — mi
volas agi.
LAŬTAJ KRIOJ
(ekstere dekstre) Reĝo Skule! Reĝo Skule!
REĜO SKULE
Kio estas?
BÅRD BRATTE
(ĉe la fenestro) La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena
de homoj; — Vi devas paroli al ili.
REĜO SKULE
Ĉu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli!
PETER
Vi devas, mia alta patro!
REĜO SKULE
Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon,
sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove
streĉas sin la ardanta glavo super mi!
PETER
Ĝi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.
REĜO SKULE
Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:)
Trondhejmanoj, kion vi volas; — staras ĉi tie via reĝo.
URBANO
(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj
bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie.
REĜO SKULE
Ni ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe
postulis militan imposton —
VIRA VOĈO
(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe
Låka kaj en Oslo?
VIRINO
Redonu al mi mian fianĉon!
KNABO
Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!
ALIA VIRINO
Redonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule!
VIRO
Li ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de
Sankta Olaf!
MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne. — li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf!
REĜO SKULE
(retiras sin malantaŭen de la kurteno) Ne honoriĝis —! Ne
reĝo!
PÅL FLIDA
Malfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi
elektiĝis.
BÅRD BRATTE
Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la
Birkibejnoj venos.
REĜO SKULE
Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la
sankta ĉerko.
PETER
Do elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun!
PÅL FLIDA
(kapskue) Kiel tio fariĝus?
PETER
Ĉu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri _li_? Sonorigu al tingo,
kaj elportu la ĉerkon!
PLURAJ EL LA VIROJ
(retiras sin) Preĝeja rabo!
PETER
Ne preĝeja rabo; — venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al
reĝo Skule; ili konsentos —
PÅL FLIDA
Ili ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo.
PETER
Ĉu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda
afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia
patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi;
sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon. (rapidas elen
dekstre)
REĜO SKULE
(ĝojege) Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel
lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj
estas la Birkibejnoj?
PÅL FLIDA
Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al
ni.
REĜO SKULE
Ili _tenu_ sin al ni. Ni devas ĉiuj samopinii, kaj fini ĉi tiun
teruran luktadon. Ĉu vi do ne vidas la ĉielan signon, ke ni finu
ĝin? La ĉielo koleriĝas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj
longe fariĝis. Ardantaj glavoj alte supre lumas ĉiun nokton;
virinoj falas kaj naskas en la preĝejoj; anima pesto ŝteliras al
pastroj kaj al gemonaĥoj, tiel ke ili kuras laŭ la stratoj kriante,
ke la lasta tago venis. Jes, je la ĉiopova, tio finiĝu per unu
bato!
PÅL FLIDA
Kion Vi ordonas, ke ni faru?
REĜO SKULE
Ĉiujn pontojn vi rompu.
PÅL FLIDA
Iru, kaj rompu ĉiujn pontojn!
(Hirdano eliras dekstre.)
REĜO SKULE
Ĉiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu
sian piedon en Nidaros.
PÅL FLIDA
Bone dirite, reĝo.
REĜO SKULE
Kiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la
armeon kaj la urbanojn.
PÅL FLIDA
(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj.
(la viro eliras.)
REĜO SKULE
(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi
funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo
super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno
donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj
kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi
luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu
min, kaj ne dubu —! (laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la
amaso) Kio estas _tio_?
SOVAĜA VOĈO
Pentefaru, pentefaru!
BÅRD BRATTE
(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!
PÅL FLIDA
Li ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.
LA VOĈO
Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!
MULTAJ VOĈOJ
Fuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!
REĜO SKULE
Kio okazis?
BÅRD BRATTE
Ĉiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter
ilin.
REĜO SKULE
Jes, ĉiuj fuĝas — (kun ekkrio el ĝojo) Ha! ne gravas; — ni estas
savitaj; vidu, vidu, — la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la
reĝa korto!
PÅL FLIDA
La ĉerko de reĝo Olaf!
BÅRD BRATTE
Jes, je la ĉielo, — jen ĝi staras!
REĜO SKULE
La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe
faris!
BÅRD BRATTE
Aŭdu; sonoriĝas al tingo.
REĜO SKULE
Nun mi do leĝe honoriĝos.
PETER
(venas de dekstre) Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko
staras ekstere.
REĜO SKULE
Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn
kanonikojn, ke ili cedis.
PETER
La kanonikojn, mia patro; — al ili vi neniun dankon ŝuldas.
REĜO SKULE
Ĉu ne _ili_ vin helpis?
PETER
Ili anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.
REĜO SKULE
Do la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.
PETER
La ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.
REĜO SKULE
Ho, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie
timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, — kaj
tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin
tian grandan pekon pro mi.
PETER
Eĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur
sin.
REĜO SKULE
Ĉiopova Dio, ĉu okazis miraklo; — kiu elprenis la sanktaĵon?
PETER
Mi, mia patro!
REĜO SKULE
(kun ekkrio) Vi!
LA HOMOJ
(retiras sin eviteme) Preĝeja rabisto!
(_Pål Flida, Bård Bratte_ kaj kelkaj aliaj eliras.)
PETER
La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ
ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj,
nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis
sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj
kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi
pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi
malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel
ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj
fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la
tenilo rompiĝis; jen ĝi estas. (Tenas ĝin supre)
REĜO SKULE
(silenta, terurfrapita) Preĝejrabisto!
PETER
Por vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.;
ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila
tago leviĝos sur la landon; — kio do gravas, se ventega nokto
antaŭiris?
REĜO SKULE
Lumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis
kun vi; — kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.
PETER
Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja
via volo, kiun mi plenumis; — kiel kalkuli tion al mi kiel
kulpon!
REĜO SKULE
Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko.
PETER
(sovaĝe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol
forlavi ĝin!
REĜO SKULE
Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, — kaj li mokas la
ĉielon!
PÅL FLIDA
(envenas) Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo;
ili fuĝas en la preĝejojn.
REĜO SKULE
Ili _eliru_, ili _devas_ eliri!
BÅRD BRATTE
(envenas) La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la
Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas
trovi ilin!
HIRDANO
(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!
REĜO SKULE
Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!
PÅL FLIDA
Neeblas; la timo paralizis ilin.
REĜO SKULE
(malespera) Sed mi ne _povas_ fali nun! Mia filo ne devas morti kun
morta kulpo sur sia animo!
PETER
Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin
supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj!
REĜO SKULE
Jes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!
BÅRD BRATTE
Kiun vojon?
REĜO SKULE
Trans la ponton!
PÅL FLIDA
Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari
en Nidaros.
REĜO SKULE
Tamen trans la riveron; — estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo!
Fuĝo! (Li kaj _Peter_ rapidas elen dekstre.)
BÅRD BRATTE
Jes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.
PÅL FLIDA
En la nomo de Dio do, ni fuĝu. (Ĉiuj sekvas _Skule_.)
(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj
obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen
tra la pordo dekstre.)
URBANO
Envenu! Ĉi tie li devas esti.
IU ALIA
Mortigu lin!
PLURAJ
Mortigu ankaŭ la preĝejrabiston!
OPULO
Aliru singardeme; ili kontraŭmordas.
UNUA URBANO
Ne estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.
URBANO
(venas) Tro malfrue; — reĝo Skule fuĝis.
PLURAJ
Kien? Kien?
LA VENINTO
Enen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de
Vårbelgoj.
UNUA URBANO
Ni serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu
viro, kiu mortigas Skule.
IU ALIA
Jen la Birkibejnoj.
IU TRIA
Reĝo Håkon mem.
MULTAJ EN LA ARO
(krias) Saluton al reĝo Håkon Håkonsson!
HÅKON
(envenas de dekstre sekvata de _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj
multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe
longe kontraŭstaris min.
UNUA URBANO
(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!
IU ALIA
(ankaŭ genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin
sekvintaj.
LA UNUA
Li prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta
afero.
LA DUA
Aĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj
malamikoj.
MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, — Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando.
DAGFINN BONDE
Estus vera vorto, tiu.
HÅKON