komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas
antaŭe en la aro. Sed domaĝe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis
ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaŭ ol ili kuraĝos ataki
nin denove, mi timas.
REĜO SKULE
Atendu ĝis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo
sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto ĉe Tunsberg; kaj Arnbjørn
Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin sufiĉe
fortaj, ili certe aŭdigos de si.
BÅRD BRATTE
Tion ili ne kuraĝas post la granda perdo de viroj ĉe Låka.
REĜO SKULE
Ni ellogos ilin per ruzaĵo.
MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, — faru tion, sinjoro!
BÅRD BRATTE
Ruzaĵoj abundas ĉe Vi, reĝo Skule, Viaj malamikoj neniam ion
scias, antaŭ ol Vi estas super ilin, kaj ĉiam estas Vi _tie_, kie
ili malplej atendus.
PÅL FLIDA
Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.
REĜO SKULE
Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi ĵuras, ke kiam ni venontan
fojon renkontiĝos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas
senfeligi tiajn vargojn.
BÅRD BRATTE
Kun ilia bona volo ni ne renkontiĝos; fariĝos ĉaso tra la tuta
lando.
REĜO SKULE
Tion ni ankaŭ faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la
landon ĉi tie oriente; poste ni kolektos ŝipojn, velos ĉirkaŭ la
promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.
BÅRD BRATTE
Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne
malpermesos al Vi elporti la ĉerkon de Sankta Olaf al la tingejo,
kiel ili faris ĉi-aŭtune, kiam Vi honoriĝis kiel reĝo.
REĜO SKULE
La ĉerko estu elportata; mi volas porti mian reĝan nomon tute
leĝe.
JATGEJR
Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la
dormantan viron!
(eksplodo de rido inter la viroj)
REĜO SKULE
La dormantan viron?
JATGEJR
Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke reĝo Håkon nomiĝas “Håkon-dorm’”;
ĉar li sidas kvazaŭ paralizita, depost kiam Vi prenis la regan
potencon.
BÅRD BRATTE
Li kuŝas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble sonĝas, ke li
ankoraŭ estas reĝo.
REĜO SKULE
Ke li sonĝu; li neniam sonĝos sin al la reĝeco.
JATGEJR
Ke lia dormo fariĝu longa kaj sen sonĝoj, kaj mi ekhavos materialon
por poemo.
LA VIROJ
Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!
REĜO SKULE
Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti
bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari;
— ĉiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestaĵojn, oron kaj
arĝenton, kiel heredon kaj posedaĵon post tiu malamiko, kiun li
faligos; kaj ĉiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu
mortigos vasalon, mem fariĝu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton
de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj ĉiuj tiuj, kiuj
antaŭe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompenciĝu reĝe
alimaniere.
LA VIROJ
(eksaltas en sovaĝa ĝojo) Vivu, vivu reĝo Skule! Konduku nin
kontraŭ la Birkibejnojn!
BÅRD BRATTE
_Nun_ Vi estas certa pri la venko en ĉiuj bataloj!
PÅL FLIDA
Mi volas havi Dagfinn Bonde por _mi_; li havas bonan glavon, kiun mi
longe deziris ekhavi.
BÅRD BRATTE
Mi volas havi la maŝkirason de Bård Torsteinsson; ĝi savis lian
vivon ĉe Låka, ĉar ĝi rezistas kontraŭ hakoj kaj pikoj.
JATGEJR
Ne! Vi lasu ĝin al mi; ĝi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin
markojn de oro interŝanĝe.
BÅRD BRATTE
De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?
JATGEJR
Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.
LA VIROJ
(ĉiuj samtempe) Kaj mi volas havi — mi volas havi —
(La cetero fariĝas neklara en la bruo.)
PÅL FLIDA
For, ĉiu al sia loĝejo; memoru, ke vi estas en la halo de la
reĝo.
LA VIROJ
Jes, jes! — vivu la reĝo, vivu reĝo Skule!
REĜO SKULE
Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe ĉe la trinkotablo
ĉi-nokte.
HIRDANO
(kiam la aro estas ironta) Morgaŭ ni lotos pri la havaĵoj de la
Birkibejnoj.
IU ALIA
Lasu la hazardon decidi!
IUJ
Ne, ne!
ALIULOJ
Jes, jes!
BÅRD BRATTE
Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.
PÅL FLIDA
Kaj poste ili faligos la urson.
(Ĉiuj eliras en la fono.)
REĜO SKULE
(atendas ĝis la viroj foriris; la streĉo en liaj trajtoj
malstreĉiĝas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi
estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, ŝajnigi
rideton al la estonteco, kvazaŭ mi estus senskue certa pri la rajto
kaj la venko kaj la feliĉo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri
tio, kio ronĝas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj
la batalo ĉe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon
kontraŭ min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du reĝoj, —
kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antaŭe venkis super la
Birkibejnoj! La ŝildoj staris fikse en la neĝo, sed estis neniu
malantaŭ ili; — la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn
kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti
ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas
kaŝita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la ĉielo, do ne estas
iu certa leĝo tie supre, kiun ĉio sekvas? Ne estas iu venkanta
potenco en _tio_, havi la rajton. (sovaĝe interrompante) Mi estas malsana,
mi estas malsana! — Kial la rajto ne estus ĉe mia flanko? Ĉu ne estas
kvazaŭ Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon?
(cerbumante) La ebleco estas ambaŭflanke egala; — ne plumo pli peza
sur unu taso de la pesilo ol ĉe la alia; kaj tamen — (skuas la kapon)
tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por
ĵeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso
pri reĝa rajto senintence venas sur min, tiam estas ĉiam li, neniam
mi, kiu estas la vera reĝo. Se mi vidu min kiel la ĝustan, tiam tio
fariĝu per artaĵo; mi devas starigi troveman konstruaĵon, sagacan
verkon; mi devas forpeli de mi memoraĵojn, kaj preni la fidon
perforte. Tiel neniam estis antaŭe. Kio okazis, kio poste faris min
tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, — per tio la
necerteco fariĝis eterna; sed ĝi ne fariĝis pli granda. Ĉu Håkon
do lastatempe faris iun grandan reĝan agon? Ne, siaj plej grandajn
agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas
dekstraflanke) Kio _estas?_ Ha, estas strange; venas kaj malaperas
kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni
perdis vorton ne povante retrovi ĝin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas
ĝin! Ne —! Jes, jes! nun mi havas ĝin! — “Norvegio estis
_regno_, ĝi fariĝu _popolo_; ĉiuj fariĝu unu, kaj ĉiuj sciu en
si mem, ke ili _estas unu!_” Post kiam Håkon diris ĉi tiujn
frenezulajn vortojn, li ĉiam staras antaŭ mi kiel la ĝusta reĝo;
— (timeme rigardas antaŭen kaj flustras:) Ĉu brilus Dia voko en
ĉi tiuj strangaj vortoj? Ĉu Dio konservis la ideon ĝis nun, kaj
volas ĝin elŝuti — kaj elektis Håkon kiel semanton?
PÅL FLIDA
(venas de la fono) Sinjoro reĝo, mi alportas novaĵon.
REĜO SKULE
Novaĵon?
PÅL FLIDA
Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg
metis siajn ŝipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokiĝis en la
urbon la lastajn tagojn.
REĜO SKULE
Bone, ni renkontos ilin — morgaŭ, aŭ iam.
PÅL FLIDA
Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin
unue.
REĜO SKULE
Por tio ili ne havas sufiĉe da ŝipoj, kaj ankaŭ ne viraron.
PÅL FLIDA
Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj ŝipojn el ĉie en
Viken.
REĜO SKULE
Pli bone; ni batos ilin ĉiujn kiel ĉe Låka.
PÅL FLIDA
Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn laŭvice.
REĜO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Ĉar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiaĵo okazis en la antaŭa
tempo. — Ĉu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?
REĜO SKULE
Ne bezoniĝas; estas nigra nokto, kaj ankaŭ nebulo.
PÅL FLIDA
Nu ja, la reĝo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke ĉiuj en
Viken kontraŭas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la
Birkibejnoj venos, ili aliĝos al ili.
REĜO SKULE
(vigle) Pål Flida, ĉu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn
al mia flanko?
PÅL FLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne
estas imagebla.
REĜO SKULE
Kaj kial ne?
PÅL FLIDA
Ne, ĉar Vi ja havas la Trondhejmanojn ĉe Via flanko.
REĜO SKULE
Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaŭ mi volas havi!
PÅL FLIDA
Ne, sinjoro, ne fareblas.
REĜO SKULE
Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial — kial ne?
PÅL FLIDA
Ĉar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas
Trondhejmano, kaj ĉar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj ĉar
ĉiam estis tiel.
REĜO SKULE
Jes, jes, vi pravas. Foriru.
PÅL FLIDA
Kaj mi neniun spionon sendu?
REĜO SKULE
Atendu ĝis mateniĝo. (_Pål Flida_ eliras) La Norvega sagao ne
rakontas pri tiaĵo; neniam antaŭe estis tiel. Pål Flida respondas
al mi, kiel mi respondis al Håkon. Ĉu estas ŝtupoj supre kaj sube?
Ĉu Håkon same altiĝas super mi, kiel mi altiĝas super Pål Flida?
Ĉu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis
egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis reĝo sur ĉiu promontoro,
kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li falĵetis la
malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Paŭzo; li paŝas tien kaj
reen; poste li haltas.) Ĉu viro povas preni la vokon de Dio de iu
alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita
malamiko? Ĉu reĝa pretendanto povas preni la reĝan taskon sur sin,
tiel kiel li surprenas la reĝan mantelon? La kverko, kiu faliĝas
por dika ŝiptabulo, ĉu _ĝi_ povas diri: Mi volas esti la masto de
la ŝipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile
supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj,
ŝvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore?
— Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo;
_Tie_ vi kuŝu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de ĉiu okulo
supre en la tago; — vi estas tiu, kiu stabiligas la ŝipon en
ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun ŝvelantaj veloj
konduku ĝin antaŭen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj
kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian
grandan reĝan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom
tiu sola. Se mi ne povas preni ĝin kaj fari ĝin vero, mi vidas
neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj ĉu mi ne povas tion
fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?
JATGEJR
(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro reĝo, ke mi venas.
REĜO SKULE
Bone ke vi venas, skaldo!
JATGEJR
Mi aŭdis la urbanojn paroli enigme en la loĝejo pri tio, ke —
REĜO SKULE
Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojaĝis en fremdaj
landoj, ĉu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur ŝati
ĝin, — ne _tion_ mi aludas; sed _ami_ ĝin, ami ĝin el la plej
ardanta amo de la animo.
JATGEJR
Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por
ami.
REĜO SKULE
Nur _tiuj_ virinoj —?
JATGEJR
Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.
REĜO SKULE
La malfekundaj —? _Ili_ amas la infanojn de aliuloj el sia plej
ardanta amo?
JATGEJR
Tio ofte okazas.
REĜO SKULE
Kaj ĉu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la
infanon de iu alia, ĉar ŝi mem neniun havas?
JATGEJR
Ho jes; sed tiel ŝi ne agas saĝe.
REĜO SKULE
Saĝe?
JATGEJR
Ne, ĉar ŝi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon ŝi
mortigas.
REĜO SKULE
Ĉu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?
JATGEJR
Jes, sinjoro.
REĜO SKULE
(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaŭ du homoj en vi, islandano. Se
vi sidas inter la korta gvardio en ĝoja societo, vi kovras ĉiujn
viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas
el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio
klariĝas?
JATGEJR
Kiam Vi iras por naĝi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin,
kie la preĝejvizitantoj preterpasas; sed Vi serĉas por Vi
kaŝejon.
REĜO SKULE
Kompreneble.
JATGEJR
Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam
multaj homoj estas en la halo.
REĜO SKULE
Hm. (mallonga paŭzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi
fariĝis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?
JATGEJR
Poezion oni ne lernas, sinjoro.
REĜO SKULE
Oni ne lernas, ĉu? Kiel do okazis?
JATGEJR
Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE
Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?
JATGEJR
_Mi_ bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la ĝojon — aŭ
la dubon —
REĜO SKULE
Ankaŭ la dubon?
JATGEJR
Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.
REĜO SKULE
Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?
JATGEJR
Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.
REĜO SKULE
(malrapide) Tio aspektas la morto.
JATGEJR
Estas pli malbone; estas la krepusko.
REĜO SKULE
(rapide, kvazaŭ skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi
volas lukti kaj agi, — ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam
vi envenis?
JATGEJR
Mi volis informi kion mi observis en la loĝejo. La urbanoj kaŝe
parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas ĉu ni scias certe, ke
reĝo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili ĝojas.
REĜO SKULE
Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontraŭas min.
JATGEJR
Ili mokas, ke la sankta ĉerko de reĝo Olaf ne povis esti portata al
la tingejo, kiam Vi elektiĝis reĝo; ili diras ke estas malbona
aŭguro.
REĜO SKULE
Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la ĉerko _estu_ elportata;
ĝi staru sub libera ĉielo, eĉ se mi tiru la Olaf-preĝejon en
ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie ĝi staris!
JATGEJR
Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la
ago.
REĜO SKULE
Ĉu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?
JATGEJR
Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semiĝas unu post la alia, ricevas
vivon, kaj tiam ili naskiĝas.
REĜO SKULE
Kaj se mi, kiu estas reĝo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin,
ĉu tiam ĉiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?
JATGEJR
Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.
REĜO SKULE
Mi ne demandas ĉu estas _peko_; sed mi demandas ĉu estas
_fareble_!
JATGEJR
Mi ne scias.
REĜO SKULE
Ĉu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis
al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?
JATGEJR
Jes, sinjoro.
REĜO SKULE
Ĉu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la
poemon?
JATGEJR
Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne
bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)
REĜO SKULE
(post paŭzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la
profundan veron de Dio mem ne sciante, — _Mi_ estas kiel malfekunda
virino. Tial mi amas la reĝan ide-infanon de Håkon, amas ĝin el la
plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti ĝin! Ĝi
mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aŭ ke ĝi mortu inter
miaj manoj, aŭ ke ĝi kresku granda inter la liaj? Ĉu mi havos
pacon en la animo, se tio okazos? Ĉu povas mi rezigni? Ĉu povas mi
stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! —
Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, — kaj ĉirkaŭe. Neniu
amiko —; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Ĉu la skaldo
foriris el la korto?
HIRDANO
(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antaŭhalo parolante kun la
gardanto.
REĜO SKULE
Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas
_Jatgejr_) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas ĉiuj tiuj reĝaj pensoj,
kiuj tenas min maldorma, sciu.
JATGEJR
Mi komprenas, ke estas pri la reĝaj pensoj kiel pri tiuj de la
skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas
silento kaj nokto ĉirkaŭe.
REĜO SKULE
Ĉu _tiel_ estas ankaŭ pri tiuj de la skaldo?
JATGEJR
Jes, sinjoro; neniu kanto naskiĝas sub taga lumo; ĝi povas esti
skribata en sunlumo; sed ĝi kreas sin en silenta nokta horo.
REĜO SKULE
Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?
JATGEJR
Tiu, kiun mi amis.
REĜO SKULE
Ŝi do mortis?
JATGEJR
Ne, ŝi perfidis min.
REĜO SKULE
Kaj sekve vi fariĝis skaldo?
JATGEJR
Jes, sekve mi fariĝis skaldo.
REĜO SKULE
(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas _mi_ por fariĝi reĝo?
JATGEJR
Ne tiun de la dubo; ĉar tiam Vi ne tiel demandus?
REĜO SKULE
Kiun donacon bezonas mi?
JATGEJR
Sinjoro, Vi ja _estas_ reĝo.
REĜO SKULE
Ĉu vi ĉiun momenton estas certa, ke vi estas _skaldo_?
JATGEJR
(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Ĉu Vi neniam
amis?
REĜO SKULE
Jes, iam, — fajre, belege kaj peke.
JATGEJR
Vi havas edzinon.
REĜO SKULE
Ŝin mi prenis por naski al mi filojn.
JATGEJR
Sed Vi havas filinon, sinjoro, — milda kaj belega filino.
REĜO SKULE
Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi
bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun ĉe mi, kiu obeas min sen mema
volo, — kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj
malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas
morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!
JATGEJR
Aĉetu al Vi hundon, sinjoro.
REĜO SKULE
Ĉu ne homo servus?
JATGEJR
Por tia homo Vi devus longe serĉi.
REĜO SKULE
(subite) Ĉu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Ĉu vi volas esti mia
filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, — Vi ricevu landon kaj
regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi
min!
JATGEJR
Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti —?
REĜO SKULE
Forĵetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos
vin!
JATGEJR
Ne, sinjoro, — estus aĉeti la kronon tro multekoste.
REĜO SKULE
Pripensu! Esti reĝo estas pli ol esti skaldo!
JATGEJR
Ne ĉiam.
REĜO SKULE
Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!
JATGEJR
La neverkitaj kantoj ĉiam estas la plej belaj.
REĜO SKULE
Sed mi _devas_ — mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi
tion sentas, — se mi tion havas, mi estos savita!
PÅL FLIDA
(rapide envenas) Reĝo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson
atingis kun sia tuta ŝiparo al Elgjarnes!
REĜO SKULE
Al Elgjarnes —! Do li ne estas tre fore.
JATGEJR
Nun surmetu ŝtalkirason! Se okazos vira falo ĉi nokte, mi ĝoje
estu la unua, kiu falos por Vi!
REĜO SKULE
_Vi_ kiu ne volis vivi por mi.
JATGEJR
Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas daŭre
vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)
PÅL FLIDA
(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj
povas esti en Oslo ĝis horo!
REĜO SKULE
Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett;
li helpis multan, malĝojan kaj pentantan animon.
PÅL FLIDA
(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos
super nin, mi diras!
REĜO SKULE
Malfermu ĉiujn preĝejojn, ke ni povos rifuĝi tien kaj ricevi
gracon.
PÅL FLIDA
Vi povas frapi ĉiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi
volas rifuĝi en la preĝejojn!
REĜO SKULE
Jes, jes, tenu la preĝejojn malfermaj.
PÅL FLIDA
Estu certa, ke Håkon rompos la preĝejan pacon, kiam estas pri la
Vårbelgoj.
REĜO SKULE
Li ne faros; Dio ŝirmos lin kontraŭ tia peko; — Dio ĉiam ŝirmas
Håkon.
PÅL FLIDA
(en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu aŭdus Vin paroli nun, li
devus demandi: Kiu estas reĝo en tiu ĉi lando?
REĜO SKULE
(ridetas malĝoje) Jes, Pål Flida, _tiu_ estas la granda demando:
_Kiu_ estas reĝo en ĉi tiu lando?
PÅL FLIDA
(petante) Vi estas anime malsana ĉi-nokte, sinjoro; ke mi agu por
Vi.
REĜO SKULE
Jes, jes, tiel faru.
PÅL FLIDA
(elironte) Unue mi volas rompi ĉiujn pontojn.
REĜO SKULE
Frenezulo! Restu! — Rompi ĉiujn pontojn! Ĉu _vi_ scias, kion _tio_
signifas? _Mi_ provis; — gardu vin por tio!
PÅL FLIDA
Kion Vi do volas, sinjoro?
REĜO SKULE
Mi volas paroli kun Håkon.
PÅL FLIDA
Li respondos Vin per la lango de la glavo!
REĜO SKULE
Iru, iru, — vi scios mian volon poste.
PÅL FLIDA
Ĉiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Reĝo Skule,
ni rompu ĉiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la ĉielon!
REĜO SKULE
(mallaŭte) La ĉielo ne fidas min; ankaŭ mi ne kuraĝas fidi la
ĉielon.
PÅL FLIDA
Mallonga fariĝis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone)
REĜO SKULE
Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed eĉ ne
_unu_ karan, fidantan koron. Jen reĝa mizero; nek pli, nek
malpli.
BÅRD BRATTE
(de la fono) Ekstere staras longe vojaĝintaj homoj, kiuj petas
paroli kun vi, sinjoro.
REĜO SKULE
Kiuj estas?
BÅRD BRATTE
Virino kaj pastro.
REĜO SKULE
Enirigu la virinon kaj la pastron.
(_Bård_ eliras; _reĝo Skule_ eksidas pensema dekstre; iom poste
envenas nigre vestita virino; ŝi portas longan virinan mantelon,
kapuĉon kaj densan vualon, kiu kaŝas la vizaĝon; _pastro_
akompanas ŝin kaj restas staranta apud la pordo.)
REĜO SKULE
Kiu estas vi?
LA VIRINO
Iu, kiun vi amis.
REĜO SKULE
(skuas la kapon) Troviĝas neniu, kiu tiaĵon memoras. Kiu estas vi,
mi demandas?
LA VIRINO
Iu, kiu amas vin.
REĜO SKULE
Do vi certe estas unu el la mortintoj.
LA VIRINO
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte kaj korege:) Skule Bårdsson!
REĜO SKULE
(ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg!
INGIBJORG
Ĉu vi nun rekonas min, Skule?
REĜO SKULE
Ingibjorg, — Ingibjorg!
INGIBJORG
Ho, ke mi rigardu vin, — rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn
manojn; paŭzo) Vi bela, amata, perfida viro!
REĜO SKULE
Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis
klaraj kaj bluaj kiel la ĉielo.
INGIBJORG
Tiuj okuloj estis pluvpeza ĉielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos
ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos.
REĜO SKULE
Sed via voĉo estas freŝa kaj mola kaj juna kiel tiam.
INGIBJORG
Mi nur uzis ĝin por flustri _vian_ nomon, kaj por premsigni vian
grandecon en junan koron, kaj por preĝi al la Dio de pekuloj pri
savo por ni du, kiuj amis en peko.
REĜO SKULE
Vi faris?
INGIBJORG
Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; — tial
mia voĉo tenis sin freŝa kaj mola kaj juna.
REĜO SKULE
Estas tuta vivo ekde tiam. Ĉiun belan memoron el tiu tempo mi perdis
kaj forgesis —
INGIBJORG
Vi ja rajtis.
REĜO SKULE
Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en
frosta soleco kaj kolektis kaj konservis!
INGIBJORG
Estis mia feliĉo.
REĜO SKULE
Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj riĉecon! Se vi starus
kiel edzino ĉe mia flanko, fariĝus pli facile por mi fariĝi
reĝo.
INGIBJORG
Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis
grandan pekon, por vekiĝi al pento kaj amendo.
REĜO SKULE
Kaj nun vi venas —?
INGIBJORG
Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband.
REĜO SKULE
Via edzo estas morta?
INGIBJORG
Survoje al Jerusalemo.
REĜO SKULE
Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard.
INGIBJORG
Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon.
REĜO SKULE
Ne tial?
INGIBJORG
Ne. Estis _mia_ peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn
ŝultrojn; por _tiu_ li iris por lavi ĝin pura en la rivero Jordano; por ĝi li
sangis.
REĜO SKULE
(mallaŭte) Li ĉion sciis?
INGIBJORG
De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; ĉar por li mi
konfesis; kaj estis ankoraŭ unu, kiu estis eksciiĝinta, sed kiel
estas enigmo por mi.
REĜO SKULE
Kiu?
INGIBJORG
Vegard Veradal.
REĜO SKULE
Vegard!
INGIBJORG
Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres
Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke.
REĜO SKULE
_Li_ defendis tiun, kiun _mi_ perfidis kaj forgesis. — Kaj kial vi
serĉas min nun?
INGIBJORG
Por oferi al vi la lastan.
REĜO SKULE
Kion vi aludas?
INGIBJORG
(montras al la _pastro_, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! —
Peter, mia filo, venu!
REĜO SKULE
Via filo —!
INGIBJORG
Kaj la _via_, reĝo Skule!
REĜO SKULE
(duone eturdita) Ingibjorg!
PETER
(proksimiĝas en silenta movo kaj ĵetas sin surgenuen antaŭ
_Skule_)
INGIBJORG
Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; — nun vi
estas reĝo de Norvegio; la reĝa filo devas veni al sia heredaĵo;
mi ne plu rajtas havi lin.
REĜO SKULE
(suprenlevas lin en sturma ĝojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi
tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin,
rigardas lin kaj denove ĉirkaŭbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi
havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontraŭstari min! (iras al
_Ingibjorg_ kaj kaptas ŝian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi,
Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi?
INGIBJORG
Peza estas la ofero, kaj apenaŭ estus mi ĝin alportinta, se
episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la
morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan
oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko.
REĜO SKULE
Do la peko estas forviŝita; kaj de nun li estas sole mia; ĉu ne,
sole mia?
INGIBJORG
Jes; sed unu postulon mi faras al vi.
REĜO SKULE
Ĉielon kaj teron, postulu kion ajn!
INGIBJORG
Li estas pura kiel ŝafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn
manojn. Estas danĝera vojo, tiu kiu kondukas al la reĝa seĝo; ke
li ne damaĝu sian animon. Ĉu vi aŭdas, reĝo Skule, ne igu mian
infanon damaĝi sian animon!
REĜO SKULE
Mi promesas kaj ĵuras al vi!
INGIBJORG
(kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li
suferas damaĝon en sia animo, prefere lasu lin morti!
REĜO SKULE
Prefere morti! Mi promesas kaj ĵuras!
INGIBJORG
Do en fido mi reveturos al Hålogalando.
REĜO SKULE
Jes, fidoplena vi povas forveturi.
INGIBJORG
Tie mi volas penti kaj preĝi, ĝis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni
renkontiĝos ĉe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino!
REĜO SKULE