benko kaj mortas)
DUKO SKULE
(ekpaŝas malantaŭen kun senvola krio, kaj kovras sian vizaĝon per
la manoj) Dio vi ĉiopova!
MONAĤOJ
(venas fuĝe el la kapelo) Savu sin kiu povas!
KELKAJ VOĈOJ
Ĉio malbona liberiĝis ĉi-nokte!
ALIULOJ
Ridiĝis laŭte el la angulo! — Kriiĝis: “Ni havas lin!” —
Ĉiuj lumoj estingiĝis!
HÅKON
Nun mortis episkopo Nikolas.
MONAĤOJ
(fuĝas elen dekstre) _Pater noster, — pater noster!_
HÅKON
(proksimiĝas al _Skule_ kaj diras mallaŭte:) Duko, mi ne volas
esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaŭ
ol li mortis; — sed de morgaŭ Vi ree devos meti vian potencon kaj
dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, — ni du ne povos
kune antaŭeniri.
DUKO SKULE
(rigardas lin kvazaŭ senkonscie) Kune antaŭeniri —?
HÅKON
Morgaŭ mi kunvokos tingon en la reĝa korto; tie ĉio devos esti
ordigata inter ni. (eliras dekstre)
DUKO SKULE
La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj
lukto kaj teruro! Ho, se mi povus preĝi! — Ne, — agi mi devas; —
ĉi-vespere mi devas fari la decidan paŝon (al _Viljam_:) Kien iris
la reĝo?
SIRA VILJAM
(timigata) Kristo liberigu min, — kion Vi volas al li?
DUKO SKULE
Ĉu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin ĉi-nokte? (eliras dekstre)
SIRA VILJAM
(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la
kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraŭ sep preĝojn; — mi
opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)
ĈAMBRO EN LA REĜA KORTEGO
(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaŭ flankaj muroj estas
pli malgrandaj pordoj; pli antaŭe dekstre estas fenestro. Lampo
lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj
pli fone lulilo, en kiu la reĝa infano dormas; _Margrete_ sidas
genue ĉe la infano.)
MARGRETE
(lulas kaj kantas:)
Altiĝas la plafono
al la ĉiel’ por vi;
nun flugas eta Håkon
en sia sonĝ’ al Di’.
Metiĝis jen ŝtuparo
de l’ ter’ al la ĉiel’;
ascendas eta Håkon
al supro kun anĝel’.
La anĝelet’ de Dio,
infan’, li gardas vin;
Di’ benu etan Håkon,
kungardas mi, patrin’.
(Mallonga paŭzo. _Duko Skule_ envenas de la fono.)
MARGRETE
(ekstaras kun krio de ĝojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro!
— Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu ĉi renkonto!
DUKO SKULE
Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la reĝo?
MARGRETE
Ĉe episkopo Nikolas.
DUKO SKULE
Hm, — nu ja, do li devas baldaŭ esti ĉi tie.
MARGRETE
Kaj ĉu vi volas interparoli kaj interkonsenti, fariĝi amikoj
denove, kiel en pasintaj tagoj?
DUKO SKULE
Mi bonvolus.
MARGRETE
Ankaŭ Håkon bonvolus; kaj ĉiun tagon mi preĝas al Dio, ke tio
okazu. Ho, sed venu por rigardi — (kaptas lian manon, kaj kondukas
lin al la lulilo)
DUKO SKULE
Via infano!
MARGRETE
Jes, tiu ĉarma infano estas mia; — ĉu ne estas mirinde? Li
nomiĝas Håkon, kiel la reĝo! Jen vidu liajn okulojn — ne, vi ja ne
povas vidi ilin nun, kiam li dormas, — sed li havas grandajn bluajn
okulojn; kaj li povas ridi kaj streĉi la manojn kaj ekkapti min, —
kaj li jam konas min! (zorgeme ŝi ordigas la lulilvestaĵojn)
DUKO SKULE
Håkon ricevas filojn, la episkopo aŭguris.
MARGRETE
Tiu ĉi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj
regno, — kaj tiel estas ankaŭ por Håkon. — Ho, estas kvazaŭ mi ne
vere povas kredi pri la feliĉo; mi havas la lulilon staranta antaŭ
mia lito; ĉiun nokton, kiam mi vekiĝas mi rigardas, ĉu ĝi estas
tie, — aspekte mi timus, ke estas nur sonĝo —
DUKO SKULE
(aŭskultante iras al la fenestro) Ĉu ne estas la reĝo —?
MARGRETE
Jes; li supreniras la alian ŝtuparon; mi volas serĉi lin! (kaptas
la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule!
Staru garde ĉe la reĝa infano dume, — jes ĉar krome li estas
reĝa infano — tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekiĝos, klinu
vin profunden, kaj salutu lin, kiel reĝoj estu salutataj! Nun mi
serĉos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la
parencaron! (eliras dekstre)
DUKO SKULE
(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro
vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli
proksime al la trono ol ĉiuj aliaj. Ĉio prosperas por Håkon. Eble
li estas la malĝusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel
antaŭe; la episkopo volis skui ĝin, sed ne havis tempon pro la
morto, ne permeson de Dio. Dio ŝirmas Håkon, li retenis la
fortozonon. _Nun_ tion diri al li? _Nun_ ĵuri sur la eldiro de la
episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj.
Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus
lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas ĉe
Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas
elsarki ĝin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio
parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malĝusta, dum mi forĵetas
mian vivon. (eksidas cerbumante ĉe tablo dekstre.) Kaj se mi nun
gajnus landon kaj regnon, ĉu ne la dubo sidus tie same profunde min
ronĝante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj?
— Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la reĝa seĝo
dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu
sidas tie supre. — La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon!
Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi ĉiopova, vi, kiu por mi statigis
ĉion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (paŝas tien kaj
reen; haltas kaj pripensas) Urĝas rompi ĉiujn pontojn krom unu, kaj
venki aŭ fali _tie_, — diris la episkopo je la reĝa nupto en
Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi
forludis kaj splitis miajn fortojn defendante ĉiujn pontojn. —
(rapide) _Nun_ mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; _nun_ aŭ
neniam! Ambaŭ estas ni ĉi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron
ol Håkon ĉi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, — ĝi rare
estas ĉe mia flanko. (ŝancelante) Sed nun ĉi-nokte — tuj —? Ne,
ne! Ne ĉi-nokte! — Ha, ha, ha, — jen ĝi denove estas, la
pripenso, — la ŝanceliĝo! Håkon ne sentas tiaĵon; li iras rekte
antaŭen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn paŝojn sur la planko,
kaj subite haltas ĉe la lulilo.) La reĝa infano! — Kia bela
frunto. Ĝi sonĝas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon,
kaj rigardas ĝin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira
animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al
Håkon. — (Li tuj retiras sin.) La reĝan infanon, diris la reĝino!
Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti reĝojn! Se
Håkon mortos antaŭ mi, ĉi tiu infano leviĝos sur la tronon; kaj mi
— mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel
reĝon! (en kreskanta ribelo) Ĉi tiu infano, la filo de Håkon, sidu
tie supre sur la seĝo, al kiu mi eble estas pli proksima, — kaj mi
staru antaŭ lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco,
vidu mian vivotaskon kuŝi nefarita, — mortu sen esti estinta reĝo!
— Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, — ventegas ĉi-vespere,
ventas elen el la fjordo —! Se mi kunprenus la reĝan infanon? La
Trondhejmanojn mi povas fidi. — Kion Håkon kuraĝus riski, kiam lia
infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi
kaj venkos. Mi pagos ilin reĝe, kaj ili faros. — Okazu! Alpaŝu;
trans la faŭkon nun la unuan fojon! — Se mi povus vidi, ĉu vi
havas la okulojn de Sverre — aŭ de Håkon Sverrisson —! Li dormas.
Mi ne povas vidi ilin. (paŭzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco,
vi eta reĝa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon juĝu; ankoraŭ
unu fojon mi volas paroli kun li.
MARGRETE
(venas kune kun la reĝo de la ĉambro dekstre) La episkopo morta!
Ho, kredu min, ĉiu malpaco mortos kun li.
HÅKON
Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojaĝo.
MARGRETE
Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, — Håkon
promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaŭ! (mansignas ĉe la pordo
maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)
DUKO SKULE
Reĝo Håkon, ni ne disiĝu kiel malamikoj ĉi tiun fojon. Ĉio
malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.
HÅKON
Al tio la lando kutimiĝis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas
kun mi; ĉiu malamiko falas, kiu kontraŭstaras min. Ne plu estas
Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortiĝis, Gutorm
Ingason mortis, ankaŭ Sigurd Ribbung, — ĉiuj postuloj, kiuj
prezentiĝis en la regna kunveno en Bergen, pruviĝis senpotencaj, —
de kiu do venus la terura tempo nun?
DUKO SKULE
Håkon, mi timas ke ĝi venus de mi!
HÅKON
Kiam mi fariĝis reĝo, mi donis al Vi la trionon de la regno —
DUKO SKULE
Vi retenis mem du trionojn!
HÅKON
Ĉiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la
duonan regnon.
DUKO SKULE
Mankas dek ŝipdistriktoj.
HÅKON
Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antaŭe estis!
DUKO SKULE
Sed Vi estas reĝo! Neniu devas esti reĝo super mi! Mi ne estas
kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!
HÅKON
(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La ĉielo ŝirmu Vian
prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)
DUKO SKULE
(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aŭ
mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas daŭre esti mia estro; Ni
du devas dividi!
HÅKON
Tion Vi kuraĝas diri al mi!
DUKO SKULE
Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon
Håkonsson.
HÅKON
Eble estas Via intenco —
DUKO SKULE
Aŭskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al
mi la dek ŝipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan
reĝolandon, sen impostoj kaj kontribuaĵoj al Vi. Norvegio estis
antaŭe dividita en du regnojn; — ni volas neperfide kune stari —
HÅKON
Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiaĵon!
DUKO SKULE
Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni
du devas esti egaluloj; neniu staru super mi!
HÅKON
Ĉiu senarba insuleto estas ŝtono en la konstruaĵo, kiun starigis
Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu,
kion ili kunligis? Neniam!
DUKO SKULE
Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn laŭvice! Vi regis
longe; nun _mia_ tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; — mi
volas esti reĝo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon ĝis Vi
revenos hejmen, estri kaj gvidi ĉion al la plej bona; — estas
streĉige kaj fortoŝtele ĉiam sidi garde. Håkon, ĉu Vi aŭdas, —
tri jarojn laŭvice; ni interŝanĝu la kronon!
HÅKON
Ĉu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj?
DUKO SKULE
Neniu krono estas tro vasta por mi!
HÅKON
Rajto de Dio kaj voko de Dio bezoniĝas por porti la kronon.
DUKO SKULE
Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio?
HÅKON
Por tio mi havas la verdikton de Dio.
DUKO SKULE
Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, —
tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas
potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! — Vi ne volas
dividi la reĝan potencon? Nu ja — do ni elektu la lastan rimedon;
— Håkon, ni du luktu unu kontraŭ la alia, viro kontraŭ viro, per
pezaj armiloj, pri vivo kaj morto!
HÅKON
Ĉu Vi parolas serioze, sinjoro?
DUKO SKULE
Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo!
HÅKON
Do estas malgranda espero por savo de Via animo.
DUKO SKULE
Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu!
HÅKON
Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke
estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la reĝan
tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La
reĝa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri ŝtupojn
alte super la planko: — abomene, abomene, — se _tio_ estus esti
reĝo, mi ĵetus la tutan reĝecon en Vian ĉapelon, kiel oni ĵetas
obolon al almozpetanto.
DUKO SKULE
Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj juĝas min tiel!
HÅKON
Vi havas ĉiujn donacojn de la animo, saĝeco kaj kuraĝo; Vi estas
kreita por stari plej proksime al la reĝo, sed ne esti reĝo
mem.
DUKO SKULE
Tion ni volas nun provi!
HÅKON
Nomu unu solan reĝan verkon, kiun Vi faris en ĉiuj tiuj jaroj kiam
Vi regis por mi! Ĉu la Bagloj aŭ la Ribbungoj iam estis pli
potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabiĝis de
ribelantaj aroj; — ĉu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj
sensperta, kiam mi prenis la regadon; — vidu min — ĉio falis
subiĝe, kiam mi fariĝis reĝo; ne plu estas Bagloj, neniuj
Ribbungoj!
DUKO SKULE
Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; ĉar en _tio_ la danĝero estas
plej granda. Aro devas stari kontraŭ aro, postulo kontraŭ postulo,
landparto kontraŭ landparto, se la reĝo estu la plej potenca. Ĉiu
vilaĝaro, ĉiu parencaro devas aŭ lin bezoni aŭ timi lin. Se Vi
forigos ĉiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi
mem.
HÅKON
Kaj Vi volas esti reĝo, — Vi, kiu juĝas tiel? Vi povus fariĝi
taŭga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis
Vin, kaj ĝin Vi ne komprenas. Ĉu Vi ne vidas, ke la norvega regno,
kiel Harald kaj Olaf starigis ĝin, nur estas komparebla kun
preĝejo, kiu ankoraŭ ne estas konsekrita? La muroj altiĝas kun
fortaj kolonoj, la tegmenta volbo streĉas sin vaste supre, la
turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la
palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta
animo de Dio ne estas enspirita enen en ĝin; ĝi ankoraŭ ne ricevis
konsekron. — _Mi_ volas alporti la konsekron! Norvegio estis
_regno_, ĝi fariĝu _popolo_. Trondhejmano staris kontraŭ Vikenano,
Egdo kontraŭ Hordo, Håleygo kontraŭ Sygno; ĉiuj fariĝu de nun nur
unu, kaj ĉiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! _Tio_
estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn ŝultrojn; _tio_ estas la
faro, kiun faru nun la reĝo de Norvegio. Tiun faron, duko, ĝin mi
pensas, ke Vi lasas kuŝi, ĉar certe, Vi ne kapablas.
DUKO SKULE
(frapita) Kunigi —? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj
Vikenanojn, — tutan Norvegion —? (dubema) Neeblas! Tiaĵon neniam
rakontis la Norvega sagao!
HÅKON
Por _Vi_ tio estas nefarebla; ĉar Vi kapablas nur fari la malnovan
sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko
fendi la nubojn.
DUKO SKULE
(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, — veki ĝin tiel ke
ĝi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Ĝi
frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas ĝin de la diablo,
Håkon; ĝi neniam realiĝu, kiam mi havas fortojn meti la ŝtalĉapon
sur mian kapon!
HÅKON
Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas ĝin tiom longe kiom
mi portas la reĝan ringon de Sankta Olaf ĉirkaŭ mia frunto!
DUKO SKULE
Do falu la reĝa ringo de Sankta Olaf!
HÅKON
Kiu verku tion?
DUKO SKULE
Mi, se neniu alia.
HÅKON
Vi, Skule, Vi fariĝos sendanĝera sur la tingo morgaŭ.
DUKO SKULE
Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!
HÅKON
(montras al la pordo) Iru, sinjoro, — kaj lasu tion en forgeso, ke
ni parolis, per akraj langoj ĉi-vespere.
DUKO SKULE
(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj
langoj venontan fojon. (eliras en la fono)
HÅKON
(post mallonga paŭzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas.
Li devas, li cedu kaj subiĝu; mi bezonas ĉi tiun fortan brakon,
tiun sagacan kapon. — Se troviĝas kuraĝo kaj sagaco en tiu ĉi
lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo;
estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti
min estas spiti ĉielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras
kontraŭ la volon de la ĉielo, — ĉar la ĉielo ja multe faris por
mi.
DAGFINN BONDE
(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema ĉi-nokte; la duko certe
elpensas malbonon.
HÅKON
Kion vi diras?
DAGFINN BONDE
Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas
sufiĉe certe.
HÅKON
Ĉu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!
DAGFINN BONDE
Ne, sed estas io alia. Liaj ŝipoj kuŝas pretaj por forvelo; okazos
tingo surŝipe.
DAGFINN BONDE
Vi eraras —! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.
DAGFINN BONDE
Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)
HÅKON
Ne, — estus ja neimageble! La duko ne kuraĝas ekstari kontraŭ min.
Dio tion ne al li permesos, — Dio, kiu faris ĉion tiel mirinde bele
por mi ĝis nun. _Nun_ mi devas havi pacon, _nun_ mi ja estas
komencanta! — Ankoraŭ mi malmulte faris; sed mi aŭdas la
sentrompan voĉon de Dio voki en mi: Vi antaŭenigu grandan reĝan
verkon en Norvegio.
GREGORIUS JONSSON
(venas de la fono) Mia sinjoro kaj reĝo!
HÅKON
Gregorius Jonsson! Ĉu Vi venas ĉi tien?
GREGORIUS JONSSON
Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; _ĝis nun_ mi sekvis la dukon;
_nun_ mi ne plu kuraĝas sekvi lin.
HÅKON
Kio okazis?
GREGORIUS JONSSON
Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastiĝos tra la lando.
HÅKON
Parolu, parolu!
GREGORIUS JONSSON
Mi timas aŭdi la sonon de miaj propraj vortoj; — do sciu — (kaptas
lian brakon kaj flustras)
HÅKON
(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!
GREGORIUS JONSSON
Dio donu ke mi farus.
HÅKON
Neaŭdite! Ne povas tiel esti!
GREGORIUS JONSSON
Je la kara sango de Kristo, tiel estas!
HÅKON
Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; ĉiuj miaj viroj ariĝu.
(_Gregorius Jonsson_ eliras.)
HÅKON
(paŝadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al
la pordo de la ĉambro de _Margrete_, frapas, kaj daŭre paŝadas
tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete!
(daŭre paŝadas tien kaj reen)
MARGRETE
(ĉe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la ŝultroj
ŝi havas ruĝan ŝnurmantelon, kiun ŝi tenas strikte kovre sur la
brusto) Håkon! Ĉu estas vi?
HÅKON
Jes, ja; vi devas elveni.
MARGRETE
Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitiĝinta.
HÅKON
Aliaĵon mi nun havas por pripensi.
MARGRETE
Kio okazis?
HÅKON
Donu al mi bonan konsilon! Ĵus mi ricevis la plej malbonan el ĉiuj
novaĵoj.
MARGRETE
(time) Kiun novaĵon, Håkon?
HÅKON
Ke nun estas du reĝoj en Norvegio.
MARGRETE
Du reĝoj en Norvegio! — Håkon, kie estas mia patro?
HÅKON
Li prenis reĝan nomon sur la ŝipo; nun li velos al Nidaros por sin
kroni.
MARGRETE
Ho, Dio, vi ĉiopova —! (falglitas sur la benkon, kovras la
vizaĝon per siaj manoj kaj ploras)
HÅKON
Du reĝoj en la lando!
MARGRETE
Mia edzo unu, — kaj mia patro la alia!
HÅKON
(paŝadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon,
Margrete! Ĉu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj
malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan
militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. —
Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaŭ ol li
atingos al Nidaros!
MARGRETE
(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!
HÅKON
Ĉu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi
diras!
MARGRETE
(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kuŝas genue) Ho, ĉu
vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!
HÅKON
Via patro —; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas ŝin)
Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio
ĉi. (iras al la fenestro) Duko Skule fariĝos al mi pli akra ol
ĉiuj aliaj malamikoj; — Dio, Dio, — kial vi frapas min tiel
malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li
ekskuiĝas, aŭskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel
malfrue en la vespero?
VOĈO DE INGA
(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!
HÅKON
(kun krio) Mia patrino!
MARGRETE
(eksaltas) Inga!
HÅKON
(rapidas al la pordo kaj malfermas; _Inga_ sidas sur la sojlo) Mia
patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi
demandas, kial Dio min frapas!
INGA
(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!
HÅKON
(suprenlevas ŝin) Venu — envenu; ĉi tie estas hele kaj varme!
INGA
Ĉu mi rajtas enveni al vi!
HÅKON
Ni neniam plu disiĝos.
INGA
Mia filo — mia reĝo, — Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris
en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi
aspektis zorgoplene; mi _ne povis_ tiel disiĝi de vi!
HÅKON
Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni
nun! Margrete, — mia patrino, — mi grave pekis; mi fermis mian
koron por vi du, kiuj estas tiom riĉaj je amo.
MARGRETE
(ĵetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; ĉu mi nun staras
proksime al vi?
HÅKON
Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi saĝajn konsilojn, sed por lumi
kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en
mi!
DAGFINN BONDE
(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona
okazis!
HÅKON
(ridetas fidoplene, dum li premas _Margrete_ kaj _Inga_ firme al si)
Mi scias; sed ne estas danĝero, maljuna Dagfinn! Se estas du reĝoj
en Norvegio, tamen estas nur unu en la ĉielo, — kaj _li_ certe
kapablas!
Kurteno
KVARA AKTO
(Granda halo en la reĝa korto en Oslo. _Reĝo Skule_ festenas kun
sia hirdo kaj siaj estroj. Antaŭe maldekstre staras la honora seĝo,
kie _Skule_ sidas, riĉe vestita en purpurmantelo kaj reĝa ringo
ĉirkaŭ la kapo. La tablo de la noktomanĝo, ĉirkaŭ kiu la gastoj
trovis sidlokojn, streĉas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte
kontraŭe al _Skule_ sidas _Pål Flida_ kaj _Bård Bratte_. Kelkaj pli
malaltstataj gastoj regaliĝas starantaj ĉe la dekstra flanko.
Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno
proksimiĝas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaŭ parte
ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas ĉiuj
samtempe.)
PÅL FLIDA
(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo
volas prezenti sian kanton honore al reĝo Skule.
JATGEJR
(ekstaras antaŭe meze sur la planko)
Skule kunvokis al Eyrating’
dum meso en Nidaros’;
fariĝis li reĝo sub sonorilad’;
brila la apoteoz’.
Suden al Gudbrandvalo la reĝ’
trans Dovre en neĝo kaj vent’
iris kun hird’, kaj valanoj en plor’
liberiĝis per kara arĝent’.
Sakris la Opplandan’ en koler’
al Skule sur Mjors, la lag’;
marŝis li tra la Raŭma-regn’
al Låka, al venka tag’.
Estis la sankta fasta-semajn’;
atakis la Birkibejn-ar’;
Knut jarlo ĝin estris, — parolis la glav’.
Ni vadis en sanga mar’.
Depost la tagoj de Sverre reĝ’,
fariĝis ne tia batal’;
ruĝiĝis de sang’ la vintra ej’
pro labor’ de la akra ŝtal’.
Fuĝe forkuris la Birkibejnoj, —
kaj glav’ kaj ŝild’ forĵetiĝis.
Centoj tamen forkuris ne;
sternitaj nur glaciiĝis.
Neniu konas de Håkon la voj’; —
por Skule urboj kaj kasteloj.
Longe sidu Skule reĝ’!
Saluton de viaj norvegoj!
LA VIROJ DE SKULE
(eksaltas kun sturma ĝojego, levas la kruĉojn kaj kalikojn aeren,
interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule reĝ’! Saluton de viaj norvegoj!
REĜO SKULE
Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Ĝi estas tia, kia mi plej bone
ŝatas ĝin; ĉar ĝi laŭdas miajn virojn same varme kiel min
mem.
JATGEJR
Estas honoro por la reĝo, ke liaj viroj laŭdiĝas.
REĜO SKULE
Prenu ĉi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu
min; mi volas havi multajn skaldojn ĉe mi.
JATGEJR
Bezoniĝos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri ĉiuj Viaj
faroj.
REĜO SKULE
Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas
honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi
estas reĝo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; ĉio kion vi
bezonos doniĝos al vi senpage.
JATGEJR
(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaŭ ege mankos al Vi,
sinjoro.
REĜO SKULE
Kaj kio?
JATGEJR
Reĝaj malamikoj, pri kies fuĝo kaj falo mi povus fari kantojn.
MULTAJ INTER LA VIROJ
(sub ridado kaj aplaŭdo) Bone dirite, Islandano!
PÅL FLIDA
(al _Jatgejr_) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti
en ĉiu skalda verko, tiel ankaŭ en la via.
JATGEJR
Mensogo, sinjoro kortestro?
PÅL FLIDA
Jes; vi diras, ke neniu scias kie reĝo Håkon vagas; ne estas tiel;
certa mesaĝo diras, ke Håkon estas en Nidaros.
REĜO SKULE
(ridetante) Jes, li honorigis la reĝan infanon kaj donis al ĝi
reĝan nomon.
JATGEJR
Tion mi aŭdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne
posedas.
REĜO SKULE
Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.
BÅRD BRATTE
Sed streĉe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni
devas almozpeti transporton.
JATGEJR
Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto;
nun ili finas sammaniere.
PÅL FLIDA
En Bergen ĉirkaŭiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj
ĉion kio estas sankta; li ne aŭskultis meson la novjartagon.
BÅRD BRATTE
Li havis sufiĉan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li
staris hakante siajn arĝentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; — ion
alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj laŭtvoĉa parolo
inter la gastoj)
REĜO SKULE
(suprenlevas sian kruĉon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj
dankas Vin kaj ĉiujn miajn novajn virojn. Ĉe Låka Vi luktis kuraĝe
por mi, kaj al Vi grandparte ni ŝuldas la venkon.
BÅRD BRATTE