Vi devas vojaĝi norden al Hålogalando kun ĝi. Mi skribis al ŝi pri

granda kaj grava afero; venis novaĵoj de via patro.

PETER

Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie

falos, li falos sur sanktan grundon; ĉar _tie_ ĉiu piedlarĝo de

tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en ĉiuj miaj preĝoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu Andres Skjaldarband estas kara al vi?

PETER

Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia

patrino kvazaŭ edukis kaj nutris min.

EPISKOPO NIKOLAS

(rapide kaj streĉe) Ĉu tiu estas duko Skule?

PETER

Jes, la duko, — Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco.

La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!

EPISKOPO NIKOLAS

Jen la letero; tuj iru norden kun ĝi! — Ĉu ili kantas tie ene?

PETER

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Ok grandaj uloj kun gorĝoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi,

mi scias?

PETER

Sinjoro, sinjoro, mi volas mem preĝi!

EPISKOPO NIKOLAS

Mi havas tro multe da nefaritaĵoj, Peter. La vivo estas tro

mallonga; — krome la reĝo certe pardonos min, kiam li venos —

(skuiĝas en doloro)

PETER

Vi suferas, ĉu?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ne suferas; sed sonoras ĉe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaŭ

miaj okuloj.

PETER

Estas la ĉielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; — tio, kio

brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la anĝeloj de Dio ekbruligis

por Vi.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes certe estas tiel; — ne estas danĝero, kiam ili nur bone eltenas

en preĝo tie ene, — Adiaŭ, vojaĝu tuj kun la letero.

PETER

Ĉu ne unue —?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, iru; mi ne timas esti sola.

PETER

Bonvenon ree do, kiam la ĉielaj sonoriloj iam sonoros ankaŭ por mi.

(eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

La ĉielaj sonoriloj, — ja, tiaĵon oni diras facile, kiam oni

marŝas sur du sanaj piedoj. — Tiom nefarita! Tamen post mi vivos

multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la

konfeson de Trond pastro, se ĝi venus al mi enmane; — bone ke mi ne

ricevis ĝin. Se li scius, li volus venki aŭ fali; tiam unu el ili

fariĝus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, —

kion _mi_ ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la

necerteco; tiom longe kiom la duko peziĝas per _ĝi_, la du estos

detruantaj unu la alian, ĉie kie ili atingos; urboj bruliĝos,

vilaĝaroj rabiĝos, — neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo —

— (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon —

mi, kiu de la unua paŝo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja,

ja, ja! sed nun venos la reĝo — estas ja sur lin ke la plejmulto

verŝiĝas, — li certe pardonos — estos legataj preĝoj kaj mesoj;

ne estas danĝero; — mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis

iun per propra mano. — Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne

venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian

promeson. — Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente

frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la reĝa rajto, —

kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!

(_Inga el Vartejg_ envenas; ŝi estas nigre vestita, kun mantelo

kaj kufo.)

EPISKOPO NIKOLAS

(skuiĝas) Kiu estas?

INGA

Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Patrino de la reĝo!

INGA

Tiel mi iam nomiĝis.

EPISKOPO NIKOLAS

Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disiĝi de Vi!

INGA

Kion la reĝo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi

venas.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj kial do?

INGA

Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojaĝo al Anglio —

EPISKOPO NIKOLAS

El vojaĝo al Anglio —!

INGA

Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste ĉirkaŭvagis;

nun li kunprenis leteron hejmen —

EPISKOPO NIKOLAS

(senspire) Leteron —?

INGA

De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas ĝin al li)

EPISKOPO NIKOLAS

Nu tiel; — kaj Vi alportas ĝin?

INGA

Laŭ la deziro de Trond. Grandan dankon mi ŝuldas al li de tiu

tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciiĝis ke Vi estas malsana; tial mi

tuj entreprenis la veturon; mi iris ĉi tien surpiede —

EPISKOPO NIKOLAS

Ne urĝis tiel, Inga!

DAGFINN BONDE

(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu venos la reĝo?

DAGFINN BONDE

Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la reĝino kaj la reĝa

infano kaj granda sekvantaro.

INGA

(rapide alpaŝas al _Dagfinn_) La reĝo, — la reĝo! ĉu _li_ tien

ĉi venos?

DAGFINN BONDE

Inga! Ĉu Vi estas ĉi tie, Vi severe provita virino?

INGA

Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.

DAGFINN BONDE

_Nun_ lia malmola koro degelu.

INGA

Neniun vorton al la reĝo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; —

aŭdu, — ĉu ĉi tien li venos?

DAGFINN BONDE

Jes, baldaŭ.

INGA

Kaj estas malluma vespero. La reĝon lumgvidos certe torĉoj.

DAGFINN BONDE

Jes.

INGA

Do mi starigos min en pordŝirmejon, kie li preterpasos; — kaj poste

hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la preĝejon de sankto Hallvard;

_tie_ brilos lumoj ĉi-nokte; tie mi preĝos pri bono por la reĝo,

por mia bela filo. (eliras dekstre)

DAGFINN BONDE

Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS

Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!

DAGFINN BONDE

(forirante dekstre) Ne dezirus _mi_ esti episkopo Nikolas

morgaŭ.

EPISKOPO NIKOLAS

La konfeso de Trond pastro —! Do ĝi tamen venis; — jen mi tenas

ĝin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antaŭen) — Oni

neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas

tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi ĉiukaze turnus min

el tia promeso; sed ĉi-vespere, la lastan vesperon, — ne, tio ne

estas konsilinda. — Ĉu mi tamen devas teni ĝin? Ĉu tio ne estas

riski ĉion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? — (Flustre)

Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun ĉi kroman fojon!

(aŭskultas) Kio estas _tio_? (vokas) Viljam, Viljam!

SIRA VILJAM

(envenas de dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?

SIRA VILJAM

Estas la ventego, kiu plifortiĝas.

EPISKOPO NIKOLAS

La vetero plifortiĝas! — Certe mi tenos mian promeson! La ventego,

vi diras — Ĉu ili kantas tie ene?

SIRA VILJAM

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Diru, ke ili ege klopodu — precipe frato Aslak; li ĉiam prononcas

mallongajn preĝojn; li forpinĉas, kiam li eblas; li transsaltas,

tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj

diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aŭ mi

revenos al li fantome!

SIRA VILJAM

Sinjoro, ĉu mi ne serĉu majstron Sigard?

EPISKOPO NIKOLAS

Eniru, mi diras! (_Viljam_ iras en la kapelon) Aspekte estas la

ĉiela volo, ke mi interkonsentigu la reĝon kaj la dukon, ĉar ĝi

nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio ĉi estas severe

akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian

tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas

plenumi la volon de la ĉielo ĉi tiun fojon. — Se mi almenaŭ povus

legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi eĉ ne povas vidi

solan vorton! Nebuloj drivas antaŭ miaj okuloj; fajras kaj sparkas

—; kaj neniun alian mi kuraĝas peti legi ĝin por mi! Promesi

tiaĵon —! Ĉu la homa sagaco estas tiel povra, ke ĝi ne kapablas

estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel

longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la reĝon forsendi Inga de

si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis saĝa en la unua etapo; sed se

mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne loĝus en Vartejg nun, la letero

ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun

promeson por teni, — do malsaĝe en la dua etapo. Se mi tamen havus

la tempon por mi; sed ne nur tiun ĉi solan nokton, kaj apenaŭ

_tiun_. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono;

pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la

episkopo premas la leteron en la manoj.) Ĉi tie, malantaŭ tiu

maldika sigelo kuŝas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Ĝi

kuŝas sonĝante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus

pli ol unu animon — aŭ eĉ _neniun_! (premas la leteron sovaĝe al

sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, — kaj la

juĝo kaj puno, — mi kovus vin al akcipitro, kiu ĵetus ombran

teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en

ĉiun homan koron! (ekskuiĝas) Sed la lasta horo estas proksima!

(kriante) Ne, ne, — vi fariĝu al cigno, blanka cigno! (ĵetas la

leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro

Sigard!

MAJSTRO SIGARD

(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Majstro Sigard, — vendu al mi tri tagojn da vivo!

MAJSTRO SIGARD

Mi diris al Vi —

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesaĝa

ulo kontraŭ Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, —

ne, ne — estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj saĝa! Mi pagos

bone; — tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da

vivo!

MAJSTRO SIGARD

Eĉ se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni

tri tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi

foriros! Aŭskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin

malsupren sur la benkon) Mi donis preskaŭ ĉiun mian oron al la

eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi

havu la ĉion! Ĉu, Sigard, ĉu ni du trompu tiujn tie interne? He,

he, he! Vi fariĝos riĉa, Sigard, kaj forvojaĝos el la lando; mi

ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per

malpli da preĝoj. Ĉu, Sigard, ĉu ni —? (_Sigard_ palpas lian

pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?

MAJSTRO SIGARD

(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkaĵon por Vi,

kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, Vi atendu pri tio! Atendu — kaj respondu al mi!

MAJSTRO SIGARD

Mi ne havas tempon; la trinkaĵo devas esti preta ĝis horo. (eliras

dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

Ĝis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!

SIRA VILJAM

(venas el la kapelo)

EPISKOPO NIKOLAS

Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne sufiĉas!

SIRA VILJAM

Sinjoro —?

EPISKOPO NIKOLAS

Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kuŝis malsana kvin

semajnojn, — li ne povis multe peki dum tiu tempo —

SIRA VILJAM

Li iris al konfeso hieraŭ.

EPISKOPO NIKOLAS

(fervore) Jes, _li_ devas esti bona; prenu lin! (_Viljam_ reen iras

en la kapelon) Ĝis horo! (sekigas la ŝviton de la frunto) Puh, kiel

varme estas! — La fia hundo, — por kio lia tuta erudicio, kiam li

tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas ĉiun

tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li

volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, — _perpetuum

mobile_ li nomas ĝin. Kial li ne praktikas sian arton kaj saĝecon,

por fari la homon al tia _perpetuum mobile_ —? (haltas pensante;

ekbrilas liaj okuloj) _Perpetuum mobile_, — mi ne estas precipe

lerta pri la latino, — sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii

eterne, daŭre tra ĉiuj tempoj. Se mi nun mem povus —? _Tio_

estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta

momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la

reĝo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero

povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi daŭre vivus, vivus en

mia verko, — kaj en la grava momento eble estas _tio_, kio nomiĝas

senmorteco. — Konsolaj, freŝigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por

maljuna viro! (elspiras kaj streĉas sin agrable sur la benko)

Diabolus estis severa pri mi ĉi-vespere. Estas la sekvo de kuŝo

senlabora; _otium est pulvis — pulveris_ — nu, sensignifa la

latino, — Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti

aktiva ĝis laste; mi volas —; kiel ili gorĝegas tie — (frapas;

_Viljam_ elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili ĝenas min. La

reĝo kaj la duko baldaŭ venos; mi havas grandajn aferojn por

pripensi.

SIRA VILJAM

Sinjoro, ĉu mi do —?

EPISKOPO NIKOLAS

Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu,

ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. — Bone. Donu al mi la

paperojn —

SIRA VILJAM

(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Same bone —; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kuŝas plej supre. — Nu;

do eniru kaj diru ke ili silentu. (_Viljam_ eliras) — Morti, kaj

tamen regi en Norvegio! Morti, kaj aranĝi tiel, ke neniu viro levu

sian kapon pli alten super ĉiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al

tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu taŭgas! — gravas tiun trovi,

— gravas ĝin laŭiri. — Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel

proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la

leteron en siajn manojn; — sed la reĝo — hm, li ekhavu en sian

koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun

la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaŭ dubu

kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon

sub la piedo, — _perpetuum mobile!_ — Sed ĉu Håkon volas fidi mian

diraĵon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero

antaŭe. — La fortoj forlasas min, sed la animo freŝiĝas; — mi ne

kuŝas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori

la lastan nokton, labori — ĝis la lumo estingiĝas —

DUKO SKULE

(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton,

honorinda sinjoro! Mi aŭdas, ke malbone statas pri Vi.

EPISKOPO NIKOLAS

Mi estas kadavro en burĝono, bona duko; ĉi-nokte mi ekfloros;

morgaŭ sentiĝos, kiel mi odoras.

DUKO SKULE

Jam ĉi-nokte. Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Majstro Sigard diras: ĝis unu horo.

DUKO SKULE

Kaj la letero de Trond pastro —?

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu Vi daŭre pensas pri ĝi?

DUKO SKULE

Ĝi neniam foriras el miaj pensoj.

EPISKOPO NIKOLAS

La reĝo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio,

antaŭ Vi.

DUKO SKULE

Ne sufiĉas. Se Håkon estas la malĝusta, mi devas havi ĉion!

EPISKOPO NIKOLAS

Hu, estas malvarme ĉi tie; frostas al mi tra ĉiuj membroj.

DUKO SKULE

La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la ĉiopotenca, — ĉu Vi

havas ĝin?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi almenaŭ scias, kie ĝi troviĝas.

DUKO SKULE

Do diru! Diru!

EPISKOPO NIKOLAS

Atendu —

DUKO SKULE

Ne, ne, — profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimiĝas la fino,

— kaj la reĝo ja venos ĉi tien, oni diris.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, la reĝo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via

afero, eĉ _nun_.

DUKO SKULE

Kion Vi intencas?

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu Vi memoras ĉe la nupto de Håkon, — tiam Vi diris, ke tio, kio

faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?

DUKO SKULE

Nu?

EPISKOPO NIKOLAS

Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj

la forto kun ĝi.

DUKO SKULE

Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la ĝusta!

EPISKOPO NIKOLAS

Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaŭ ol mi forpasos de

tie ĉi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro troviĝas.

SIRA VILJAM

(de dekstre) Nun venas la reĝo kun torĉoj kaj sekvantaro laŭ la

strato.

EPISKOPO NIKOLAS

Bonvena li estu. (_Viljam_ eliras) Duko, la lastan servon mi petas de

vi. Estu mia postmorta zorganto kontraŭ ĉiuj miaj malamikoj.

(elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej

supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.

DUKO SKULE

Ne pensu pri venĝo nun; ne restas al Vi longa —

EPISKOPO NIKOLAS

Ne pri venĝo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno

super ĉiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj

malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi fariĝos reĝo, punu ilin; Vi

tion promesas?

DUKO SKULE

Mi promesas kaj ĵuras; — sed la letero de Trond pastro —!

EPISKOPO NIKOLAS

Vi scios, kie ĝi estas; — sed, jen vidu —; la reĝo venas; —

kaŝu la liston pri niaj malamikoj!

(La duko kaŝas la dokumenton; samtempe envenas _Håkon_ de

dekstre.)

EPISKOPO NIKOLAS

Bonvenon ĉe la funebra festeno, sinjoro reĝo!

HÅKON

Akre Vi kontraŭstaris min je ĉiuj okazoj; sed nun tio estu

forgesita kaj pardonita; la morto forviŝas eĉ la plej grandan

kalkulon.

EPISKOPO NIKOLAS

Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la reĝo! Sinjoro,

kion Vi ĉi-vespere faris kontraŭ maljuna pekulo, dekoble —

HÅKON

Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min

ĉi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi aranĝas por mi tian

renkonton.

EPISKOPO NIKOLAS

Renkonton, sinjoro?

DUKO SKULE

Estas al mi, ke la reĝo aludas. Ĉu Vi, sinjoro episkopo, volas

certigi al reĝo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis

pri lia veno, antaŭ ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.

EPISKOPO NIKOLAS

Aĥ, aĥ; ĉiu kulpo kuŝas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta

viro la tutan lastan jaron; malmulte aŭ nenion mi aŭdis pri la

aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la

altaj parencoj!

HÅKON

Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam

ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaŭ, episkopo Nikolas, kaj

Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)

DUKO SKULE

(mallaŭte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!

EPISKOPO NIKOLAS

(subite kaj kun sovaĝa forto) Atendu, reĝo Håkon!

HÅKON

(haltas) Kio nun?

EPISKOPO NIKOLAS

Vi ne rajtas iri el tiu ĉi ĉambro, antaŭ ol maljuna episkopo

Nikolas parolis sian lastan vorton!

HÅKON

(senvole metas la manon sur la glavon) Ĉu vi eble venis al Viken kun

forta aro, duko?

DUKO SKULE

Mi ne respondecas en tio ĉi.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas

funebra ceremonio en la domo, _tie_ la mortanto estas la unua homo en

la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas — tiel foren

kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran

funebran paroladon; en antaŭa tempo mi ĉiam timis, ke reĝo Sverre

estus ĝin faronta —

HÅKON

Ne parolu tiel sovaĝe, sinjoro!

DUKO SKULE

Vi fortranĉas el la kara momento, kiu restas al vi!

HÅKON

Via okulo jam estas inerta!

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaŭ vidas Vin, kie Vi staras; sed

ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn

_tie_ —; aŭskultu kaj lernu, reĝo! — Mia parencaro estis la plej

potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el ĝi; _Mi_ volis

esti la plej granda el ili ĉiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi

komencis avidi faregojn; Ŝajnis al mi, ke ne eblis atendi ĝis mi

maturiĝus; — ekstaris reĝoj kun malpli da rajto ol mi, — Magnus

Erlingsson, Sverre pastro —; ankaŭ _Mi_ volis esti reĝo; sed unue

estro, — estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie

la unuan fojon mi partoprenis. La suno leviĝis, kaj fulmis miloj da

brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaŭ al ludo; sole

mi sentis min prema en la koro. Sovaĝe atakis nia aro; sed _mi_ ne

povis aliri — mi timis! Ĉiuj aliaj estroj de Magnus batalis

maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fuĝis supren la

Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaŭ ol mi reatingis la

fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestaĵojn

en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; — ankaŭ mi devis lavi la

miajn, sed ne pro sango. Jes, reĝo, mi estis timema; kreita por

estri — kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaŭ fulmo; post tiu horo

mi malamis ĉiun viron; mi preĝis sekrete en la preĝejoj, mi ploris

kaj genuis ĉe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris

sanktajn promesojn; streĉe mi provis en batalo post batalo, ĉe

Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, —

ĉiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion

laŭte kaj moke, kaj de tiu tago ĉiu viro en la aro ridis, kiam

Nikolas Arnason antaŭeniris milite vestita. — Timema, timema —,

kaj tamen mi volis esti estro, volis esti reĝo, sentis min ja kreita

reĝo, povus antaŭenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la

sanktuloj mem, kiuj ŝlosis por mi la barilon...

HÅKON

Ne plendu pri la ĉielo, episkopo! Vi multe malamis!

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, mi multe malamis; malamis en ĉi tiu lando ĉiun kapon, kiu

altiĝis super la amason. Sed mi malamis, ĉar mi ne povis ami.

Belajn virinojn, — ho, mi povus ankoraŭ gluti ilin per sparkantaj

okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraŭ mia avido estas faligi

virojn kaj sine ĉirkaŭbraki virinojn; — sed mi spertis en _tio_

kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forŝtelita ekde la

naskiĝo; — la bolanta donaco de la deziro — kaj tamen kriplulo!

Jen mi do fariĝis pastro; reĝo aŭ pastro tiu viro devas esti, kiu

volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro!

Jes, al unu eklezia ago la ĉielo precipe kreis min, — tiu atingi la

altajn tonojn, — kanti per virina voĉo en la grandaj ekleziaj

festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi — la duonulo —

kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por

sia vivotasko! Estis tempoj, kiam ŝajnis al mi, ke tia postulo povus

esti merita; jen mi kuŝis sur la malsanlito, frapita de timo por

puno kaj juĝo! _Nun_ tio pasis; restas en mi medolo en la animaj

artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraŭ _mi_, ke oni faris

maljustaĵon; _mi_ estas la plendanto!

DUKO SKULE

(mallaŭte) Sinjoro — la letero! Ne restas por Vi longa tempo!

HÅKON

Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!

EPISKOPO NIKOLAS

La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la

tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo

kontraŭstaris _min_ kaj kaptis damaĝon por pago, tiel Vi

kontraŭstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la feliĉon de la

lando —

HÅKON

Ha — duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie!

DUKO SKULE

(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo!

EPISKOPO NIKOLAS

(al _Håkon_) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas

fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la

ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon

de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la

lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam

estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.)

DUKO SKULE

(ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al _Håkon_:) Voku helpon!

Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti!

EPISKOPO NIKOLAS

Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! — Reĝo, lastan fojon, — ĉu Vi

volas dividi kun la duko?

HÅKON

Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!

EPISKOPO NIKOLAS

Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas)

Viljam!

DUKO SKULE

(mallaŭte) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS

(ne lin aŭskultante) Viljam! (_Viljam_ envenas; la episkopo tiras

lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan

oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj?

SIRA VILJAM

Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la

oleadon.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros?

SIRA VILJAM

Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte.

EPISKOPO NIKOLAS

Hm, neniu povas scii —; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de

episkopo Absalon, — donu ĝin al la eklezio, — kaj legu aldone sep

grandajn komunajn preĝojn.

SIRA VILJAM

Sinjoro, Dio estos al Vi graca!

EPISKOPO NIKOLAS

Sep aldonajn preĝojn, mi diras — por tio per kio mi pekos

ĉi-nokte! Iru, iru! (_Viljam_ foriras; la episkopo turnas sin al

_Skule_.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro,

kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, — kion vi tiam farus?

DUKO SKULE

Je la nomo de Dio, — tiam li ja estu reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS

Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via

koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros,

se li estas la ĝusta?

DUKO SKULE

Klini min kaj lin servi.

EPISKOPO NIKOLAS

(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al _Skule_)

Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al

paciĝo —

DUKO SKULE

Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Unue iu alia afero; — mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj —

DUKO SKULE

(senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili —

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel

Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu

la liston.

DUKO SKULE

Bone, bone; kiel Vi volas.

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu —

DUKO SKULE

(ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj

nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne

parolas.

EPISKOPO NIKOLAS

(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!

HÅKON

(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!

(_Sira Viljam_ kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)

DUKO SKULE

(skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da

jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!

EPISKOPO NIKOLAS

Eternaj tempoj! (triumfe:) _Perpetuum mobile!_

DUKO SKULE

Je la beateco de niaj animoj, — kie estas la letero de Trond

pastro!

EPISKOPO NIKOLAS

(voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam!

DUKO SKULE

(ekster si mem) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS

La Tronpretendantoj · 第 3 / 8 段