EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li tia ne estus — spite al la fajropruvo?
DUKO SKULE
Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la
fajropruvon?
EPISKOPO NIKOLAS
Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton?
DUKO SKULE
Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo
de Håkon Sverrisson.
EPISKOPO NIKOLAS
(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo
Håkon ne estus tiu infano?
DUKO SKULE
(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova —! (regas sin)
Nepenseble.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas
malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas
kunporti tien transen —
DUKO SKULE
Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon
Sverrisson estis ĵus mortinta, kaj verŝajne ŝi timis Inge
Bårdsson, kiu tiam estis reĝo, kaj Vin, — nu ja, ankaŭ la Baglojn,
mi opinias. Ŝi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en
la komunumo de Heggen, kaj naŭ tagojn poste ŝi veturis hejmen; sed
la reĝa infano restis tutan jaron ĉe la pastro, kaj ŝi ne kuraĝis
atenti pri ĝi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion
sciis.
DUKO SKULE
Nu ja, — kaj sekve?
EPISKOPO NIKOLAS
Kiam la infano estis jaraĝa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga
malkaŝis la aferon al Erlend el Husaby, — maljuna Birkibejno de la
tempo de Sverre — Vi scias.
DUKO SKULE
_Nu_?
EPISKOPO NIKOLAS
Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre
trans la montaron kun ĝi, kaj portis ĝin al la reĝo, kiu tiam
sidis en Nidaros.
DUKO SKULE
Kaj Vi tamen povas diri, ke —?
EPISKOPO NIKOLAS
Komprenu! Granda danĝero estus por simpla pastro eduki reĝan
infanon. Tuj post kiam la infano naskiĝis, li tial konfesis al unu
el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia
superulo ordonis al Trond sekrete interŝanĝi du infanojn, sendi la
ĝustan reĝan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malĝustan,
se ŝi aŭ la Birkibejnoj poste postulus la reĝan filon.
DUKO SKULE
(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?
EPISKOPO NIKOLAS
Estis mi.
DUKO SKULE
Vi? Jes, Vi ĉiam malamis la parencaron de Sverre.
EPISKOPO NIKOLAS
Ŝajnis al mi malsekure por la reĝa filo veni inter Viajn
manojn.
DUKO SKULE
Sed la pastro?
EPISKOPO NIKOLAS
Promesis fari, kiel mi ordonis.
DUKO SKULE
(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malĝusta?
EPISKOPO NIKOLAS
Se la pastro tenis sian promeson.
DUKO SKULE
_Se_ li tenis ĝin?
EPISKOPO NIKOLAS
Trond pastro forvojaĝis el la lando la saman vintron, kiam la infano
venis al reĝo Inge. Li vojaĝis al la tombo de Tomas Beckett, kaj
poste restis en Anglio ĝis sia morto..
DUKO SKULE
Li forvojaĝis el la lando, Vi diras! Do li interŝanĝis la
infanojn, kaj timis venĝon de la Birkibejnoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭ li _ne_ interŝanĝis ilin, kaj timis venĝon de _mi._
DUKO SKULE
Pri kiu ebleco kredas Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Ambaŭ eblecoj estas same kredeblaj.
DUKO SKULE
Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili vojaĝis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.
DUKO SKULE
Kaj neniu aŭdis ion pri ili poste?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes.
DUKO SKULE
Kie ili estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili dronis en la Greka Maro forvojaĝante.
DUKO SKULE
Kaj Inga —?
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia
konsilo.
DUKO SKULE
Ŝia infano havis nur naŭ tagojn, kiam ŝi forlasis ĝin, Vi
diris?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes; kaj la infano, kiun ŝi revidis, estis pli ol unujara —
SKULE JARLO
Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio ĉi! (paŝadas
forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Ĉiopova Dio, ĉu tio povas esti
vero? Håkon — la reĝo — li, kiu regas la tutan landon kaj regnon,
li ne estus la alodnaskito! — Kaj kial tio ne estas sufiĉe
kredebla? Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, — — kial ne ankaŭ
tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en
lulilon de la reĝa infano —
EPISKOPO NIKOLAS
Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo —
SKULE JARLO
Sed _li mem_ kredas tion, episkopo, — _tio_ estas lia vera feliĉo,
_tio_ estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel
bele li sidas sur la ĉevalo, Neniu sidas kiel li. Ridiĝas kaj
brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaŭ li scius
sin kreita por iri antaŭen, ĉiam antaŭen. (turnas sin al la
episkopo) Mi estas reĝa brako, eble ankaŭ reĝa kapo; sed li estas
la tuta reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj eble tamen ne estas.
SKULE JARLO
Ne, — eble tamen ne.
EPISKOPO NIKOLAS
(metas la manon sur lian ŝultron) Jarlo, aŭskultu min —
SKULE JARLO
(daŭrigas elrigardi) Tie sidas la reĝino. Håkon parolas dolĉe al
ŝi; ŝi fariĝas ruĝa kaj pala laŭvice el ĝojo. Li prenis ŝin
edzine, ĉar estis saĝe elekti la filinon de la plej potenca viro en
la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por ŝi en lia koro; — sed
tio venos; al Håkon sekvas la feliĉo. Ŝi lumos super lia vivo —
(haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas _tio?_
EPISKOPO NIKOLAS
Kio?
SKULE JARLO
Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras ĉirkaŭe. Nun
li donas iun mesaĝon al la reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
(rigardas elen malantaŭ la jarlo) Aspekte Håkon fariĝas kolera; —
ĉu ne? Li pugnigas la manon —
SKULE JARLO
Li rigardas ĉi tien, — kio tio povas esti? (volas eliri)
EPISKOPO NIKOLAS
(retenas lin) Jarlo, aŭskultu, — troviĝus maniero certiĝi pri la
rajto de Håkon.
SKULE JARLO
Maniero, Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj
prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.
SKULE JARLO
Kaj tiu letero, — kompatema Dio, — kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas do scii, ke — (rigardas al la pordo) Tŝŝ, la reĝo
venas.
SKULE JARLO
La letero, episkopo, — la letero!
EPISKOPO NIKOLAS
Jen la reĝo.
(_Håkon_ envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj
poste _Margrete_ aperas; ŝi estas en tima emocio, kaj volas
rapidiĝi al la reĝo, sed malhelpiĝas de _sinjorino Ragnhild_, kiu
kune kun aliaj virinoj akompanis ŝin. _Sigrid_ tenas sin iom aparte
en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj ariĝas
dekstraflanke, kie _Skule_ staras, tamen iom malantaŭe.)
HÅKON
(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas reĝo en ĉi tiu
lando?
SKULE JARLO
Ĉu kiu estas reĝo?
HÅKON
Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de reĝo, sed kiu havas la reĝan
potencon?
SKULE JARLO
La reĝa potenco devas esti tie, kie estas la reĝa rajto.
HÅKON
Tiel devus esti; sed ĉu estas tiel?
SKULE JARLO
Ĉu Vi asignas min antaŭ tribunalo?
HÅKON
Mi faras; ĉar tiun rajton mi havas antaŭ ĉiu homo en la regno.
SKULE JARLO
Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.
HÅKON
Bone por ĉiuj, se tiel estas. (suprenpaŝas ŝtupon kie staras la
reĝa seĝo, kaj subtenas sin al la seĝobrako) Jen mi staras kiel
Via reĝo kaj demandas: Ĉu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj
faris insurekcion kontraŭ min?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?
SKULE JARLO
Jes.
HÅKON
Kaj ĉu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaŭ sendis leteron al
li?
SKULE JARLO
Kiu diras tion?
IVAR BODDE
Mi diras.
DAGFINN BONDE
Jostein Tamb ne kuraĝis rifuzi kunpreni ĝin, ĉar la reĝa sigelo
surestis.
HÅKON
Vi skribas al la malamikoj de la reĝo, kaj surmetas la reĝan
sigelon, kvankam la reĝo ne scias, kio tie estas skribita!
SKULE JARLO
Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.
HÅKON
Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.
SKULE JARLO
Neniam Vi havis damaĝon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis
mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj
kondiĉoj por la reĝo. La militiro al Vermlando ĝene premis Vian
animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, — mi
povas pli bone ordigi la aferon.
HÅKON
Vi deziris ordigi la aferon mem. — Kaj kion Vi respondis?
SKULE JARLO
Legu mian leteron.
HÅKON
Donu ĝin!
SKULE JARLO
Mi pensis, ke Vi havas ĝin?
DAGFINN BONDE
Vi certe scias pli ĝuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli
rapidpieda. Kiam ni venis sur la ŝipon, la letero estis
malaperinta.
SKULE JARLO
(turnas sin al _Gregorius Jonsson_) Sinjoro vasalo, donu la leteron
al la reĝo.
GREGORIUS JONSSON
(alproksimiĝas maltrankvila) Aŭskultu min —!
SKULE JARLO
Kio nun?
GREGORIUS JONSSON
(mallaŭte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la reĝo.
SKULE JARLO
Pri ili mi scias respondi. La leteron!
GREGORIUS JONSSON
Mi ne havas ĝin.
SKULE JARLO
Vi ne havas ĝin!
GREGORIUS JONSSON
Dagfinn Bonde estis tuj ĉe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de
Jostein Tamb, ligis ŝtonon al ĝi —
SKULE JARLO
Nu?
GREGORIUS JONSSON
Ĝi nun kuŝas sur la fundo de la fjordo.
SKULE JARLO
Malbone — malbone Vi jen agis.
HÅKON
Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!
SKULE JARLO
Mi ne povas elmeti ĝin.
HÅKON
Vi _ne povas?_
SKULE JARLO
(faras paŝon pli proksimen al la reĝo) Mi estas tro fiera por
ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto —
HÅKON
(regas sian ekflamiĝan koleron) Kaj jen kio? —
SKULE JARLO
Mallonge kaj bone; — mi ne elmetas ĝin; — mi _ne volas_ elmeti
ĝin.
HÅKON
Vi do spitas min!
SKULE JARLO
Se ne povas alie esti, — nu ja, mi spitas Vin.
IVAR BODDE
(forte) Nun, sinjoro reĝo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da
atestoj!
DAGFINN BONDE
Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.
HÅKON
(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la reĝan sigelon al Ivar
Bodde.
MARGRETE
(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la reĝo) Håkon,
estu mia milda kaj indulgema edzo!
HÅKON
(faras ordonan brakmovon al ŝi; ŝi kaŝas sian vizaĝon en sian
vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)
SKULE JARLO
(al _Ivar Bodde_) Jen la reĝa sigelo.
IVAR BODDE
Tio ĉi estus la lasta vespero de la festeno. Ĝi finiĝis per prema
doloro por la reĝo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke ĉiu
fidela viro devas ĝoji, ke okazis.
SKULE JARLO
Kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas profunde koleriĝi, ke
pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; — jes, Birkibejnoj, ĉar
mi estas Birkibejno samebone kiel la reĝo kaj liaj viroj. Mi estas
el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la reĝa parencaro, —
sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido ĉirkaŭ la reĝo, kaj
baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.
PÅL FLIDA
(incite al la ĉirkaŭstarantoj) Viroj de la jarlo! Ĉu ni toleru
tiaĵon pli longe?
GREGORIUS JONSSON
(antaŭen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas
esti klare dirata, — neniu el la viroj de la jarlo povas servi la
reĝon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde paŝadas en
la reĝa korto incitante galon inter ni.
PÅL FLIDA
Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos
vin, sur libera kampo, surŝipe, aŭ en nesankta domo!
MULTAJ JARLANOJ
Ankaŭ mi! Ankaŭ mi! Vi estu senpaca por ni!
IVAR BODDE
Dio malpermesu, ke mi staru inter la reĝo kaj tiom multaj potencaj
estroj. — Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis
Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed
se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun
ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu
ĝin en Viajn proprajn manojn; antaŭ longe ĝi estus devinta kuŝi
tie.
HÅKON
(kiu malsuprenpaŝis de la podio) Vi restos!
IVAR BODDE
Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riproĉus min tagon kaj nokton,
se mi tion farus. Pli grandan malfeliĉon neniu homo povus kaŭzi en
ĉi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la reĝo kaj la jarlo.
HÅKON
Ivar Bodde, mi ordonas vin resti!
IVAR BODDE
Eĉ se la sankta reĝo Olaf ekstarus el la arĝenta ĉerko, kaj
ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la
manon de la reĝo) Adiaŭ, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj
benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj)
HÅKON
(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro
Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la
perdon.
SKULE JARLO
Mi ofertas min mem kaj ĉiujn miajn.
HÅKON
Mi preskaŭ timas, ke pli bezoniĝas. Mi nun bezonas arigi ĉirkaŭ
mi ĉiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu
mesaĝon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata ĉi
tien.
DAGFINN BONDE
(kiu staris iom malantaŭe en interparolo kun vojaĝvestita viro, kiu
envenis, proksimiĝas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni,
sinjoro.
HÅKON
El kio vi tion scias?
DAGFINN BONDE
Ĵus estis mesaĝo pri li.
HÅKON
Kion ĝi informas?
DAGFINN BONDE
Ke Vegard Veradal estas mortigita.
MULTAJ VOĈOJ
Mortigita!
HÅKON
Kiu mortigis lin?
DAGFINN BONDE
Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo.
(Mallonga paŭzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.)
HÅKON
Kie estas la sendito?
DAGFINN BONDE
(kondukas la viron antaŭen) Jen, sinjoro reĝo.
HÅKON
Kia kaŭzo estis por la mortigo?
SENDITO
Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj
subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon.
HÅKON
Ĉu antaŭe estis kverelo inter ili?
SENDITO
Kelkfoje. Andres ofte diris, ke saĝa konsilanto elsude, skribis al
li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Vegard Veradal.
DAGFINN BONDE
Ege strange; — antaŭ ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke
saĝa konsilanto estis dirinta, ke _li_ estu kiel roko kaj siliko
kontraŭ Andres Skjaldarband.
EPISKOPO NIKOLAS
(kraĉante) Fi al tiaj konsilantoj!
HÅKON
Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio ĉi devenas. Du fidelaj
animoj mi perdis hodiaŭ. Mi povus plori por Vegard; sed ĉi tie
bezoniĝas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraŭ vivo. Sinjoro
jarlo, Andres Skjaldarband estas Via ĵurinta fidelulo; Vi ofertis al
mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto,
kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu ĉi krimo.
SKULE JARLO
Malbonaj anĝeloj certe ekstaras inter ni du hodiaŭ. Al kiu ajn el
miaj viroj mi permesus, ke Vi venĝus pro la mortigo —
HÅKON
(streĉita) Nu?
SKULE JARLO
Sed ne al Andres Skjaldarband.
HÅKON
(ekscite) Ĉu vi volas defendi la mortiginton?
SKULE JARLO
_Tiun_ mortiginton mi devas defendi.
HÅKON
Kaj la kialo —?
SKULE JARLO
Tiun neniu scios krom Dio en la ĉielo.
EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al _Dagfinn_) Mi scias ĝin.
DAGFINN BONDE
Kaj mi suspektas ĝin.
EPISKOPO NIKOLAS
Diru nenion, bona Dagfinn!
HÅKON
Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi
jen diras al mi —
SKULE JARLO
Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li
tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli.
HÅKON
Bone. Do ni devas mem agi laŭ propra iniciativo!
SKULE JARLO
(kun esprimo de timo) Reĝo! tio fariĝos sangoverŝo
ambaŭflanke!
HÅKON
Do okazu; la puno estu plenumata.
SKULE JARLO
Ĝi _ne_ estu plenumata! — Ĝi ne _povas_ esti plenumata!
EPISKOPO NIKOLAS
Ne, en tio la jarlo pravas.
HÅKON
Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Andres Skjaldarband prenis la krucon.
HÅKON kaj SKULE JARLO
Prenis la krucon!
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj estas jam forvelinta el la lando.
SKULE JARLO
Bone estas tio por ni ĉiuj.
HÅKON
La tago kliniĝas, la geedziĝa festeno nun finiĝu. Mi dankas Vin,
sinjoro jarlo, por ĉiu honoro, kiu estas al mi montrita en ĉi tiu
tempo. — Vi veturos al Nidaros, mi opinias?
SKULE JARLO
Estas mia intenco.
HÅKON
Kaj mi al Viken. — Se vi, Margrete, pli deziras resti ĉi tie en
Bergen, tion faru.
MARGRETE
Kien vi velos, mi akompanos, ĝis vi tion malpermesos.
HÅKON
Bone, do akompanu.
SIGRID
Disiĝas nun la parencaro. (genuas antaŭ _Håkon_) Montru al mi
favoron, sinjoro reĝo!
HÅKON
Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.
SIGRID
Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monaĥinejo en Rejn
estos konsekrata; skribu al la ĉefepiskopo, — influu por ke mi
fariĝu abatino tie.
SKULE JARLO
Vi, mia fratino?
HÅKON
Vi volas preni la vualon!
SIGRID
(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto,
kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fianĉon, kaj multajn centojn
kun li, dum la urbo brulis en ĉiuj anguloj, — tiam estis kvazaŭ la
sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la
ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia
ekvidas, — kaj ion mi nun vidas — grandan tempon de teruro por la
lando!
SKULE JARLO
(ekscite) Ŝi estas malsana! Ne atentu ŝin.
SIGRID
Riĉa rikolto maturiĝos por li, kiu rikoltas en mallumo. Ĉiuj
virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, — genui en
monaĥinejoj kaj en preĝejoj, kaj preĝi — preĝi tage kaj
nokte!
HÅKON
(skuita) Ĉu estas aŭgurdoto aŭ anima malsano, kiu tiel
parolas?
SIGRID
Adiaŭ, mia frato, — ni renkontiĝos ankoraŭ unu fojon.
SKULE JARLO
(senvole) Kiam?
SIGRID
(mallaŭte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda
danĝero, — kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras
dekstre kun _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj la virinoj)
HÅKON
(post mallonga paŭzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj
trankvila decido:) Ĉiuj viroj de la jarlo faru ĵuron.
SKULE JARLO
(ekscitite) Ĉu _tio_ estas via firma decido! (preskaŭ petante)
Reĝo _Håkon_, tion ne faru!
HÅKON
Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaŭ ol li estos ĵurinta fidon al
la reĝo. (foriras kun sia hirdo. Ĉiuj escepte de la episkopo kaj la
jarlo sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS
Li tuŝis Vin per maldolĉaj manoj hodiaŭ.
SKULE JARLO
(silentas kaj rigardas konsternita post la reĝon)
EPISKOPO NIKOLAS
(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas reĝe naskita.
SKULE JARLO
(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la
episkopo) La konfeso de Trond pastro — kie ĝi estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Li sendis ĝin al mi de Anglio, antaŭ ol li mortis; mi ne scias kun
kiu, — kaj mi ne ricevis ĝin.
SKULE JARLO
Sed ĝi estu trovata!
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi firme kaj plene opinias.
SKULE JARLO
Kaj se Vi ĝin trovos, tiam Vi donos ĝin en miajn manojn?
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi promesas.
SKULE JARLO
Tion Vi ĵuru je Via anima savo?
EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi ĵuras je mia anima savo.
SKULE JARLO
Bone; ĝis tiam mi volas kontraŭi al Håkon, kie tio povos okazi
silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li fariĝu pli potenca
ol mi, kiam la lukto komencos.
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se montriĝos, ke li estas la ĝusta reĝido, — kio jen?
SKULE JARLO
Tiam mi devos provi preĝi — preĝi por humila animo por servi lin,
kiel honesta estro kaj laŭ mia povo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li estas la malĝusta?
SKULE JARLO
Tiam li cedu por mi! Reĝan nomon kaj reĝan seĝon, hirdon kaj
armeon, imposton kaj ŝiparon, urbojn kaj kastelojn, ĉion mi volas
havi.
EPISKOPO NIKOLAS
Li rifuĝos al Viken —
SKULE JARLO
Mi pelos lin el Viken!
EPISKOPO NIKOLAS
Li firmstariĝos en Nidaros.
SKULE JARLO
Mi sturmos Nidaros!
EPISKOPO NIKOLAS
Li enfermigas sin en la sankta preĝejo de Olaf —
SKULE JARLO
Mi rompos la preĝejan pacon —
EPISKOPO NIKOLAS
Li fuĝos supren sur la ĉefaltaron, kaj kroĉos sin firme al la
ĉerko de Olaf —
SKULE JARLO
Mi tiros lin de la altaro, eĉ se mi devos kuntiri la sanktan ĉerkon —
EPISKOPO NIKOLAS
Sed ankoraŭ li havos la kronon sur la kapo, jarlo!
SKULE JARLO
Mi defrapos la kronon per mia glavo!
EPISKOPO NIKOLAS
Sed se ĝi fiksiĝis tro firme —?
SKULE JARLO
Nu do, en la nomo de Dio aŭ Satano — tiam mi frapos ankaŭ la
kapon! (eliras dekstre)
EPISKOPO NIKOLAS
(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja —
ja — tiel mi ŝatas la jarlon!
Kurteno
TRIA AKTO
(Ĉambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En
la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas
lumigata. Pordo, kun murtapiŝo antaŭe sur la maldekstra muro,
kondukas al la dormoĉambro de la episkopo. Antaŭe sur la sama
flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun
leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)
(Komence la ĉambro estas malplena; interne, malantaŭ la
tapiŝkurteno estas aŭdata kanto de monaĥoj. Iom poste envenas de
dekstre _Pål Flida_ vojaĝvestita; li haltas ĉe la pordo, atendas,
ĉirkaŭrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia
bastono.)
SIRA VILJAM
(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallaŭta voĉo:) Pål Flida!
Dio estu laŭdata; — do la jarlo ne estas tre fore.
PÅL FLIDA
La ŝipoj jam alvelas ĉe la Kapinsulo; mi velis antaŭe. Kaj kiel
fartas la episkopo?
SIRA VILJAM
Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.
PÅL FLIDA
Sekve estas ekstrema danĝero.
SIRA VILJAM
Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la
nokton.
PÅL FLIDA
Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.
SIRA VILJAM
Ne, ne, — li estas plene konscia kaj ankaŭ havas ioman forton, —
ĉiun momenton li demandas, ĉu la jarlo ne baldaŭ venos.
PÅL FLIDA
Vi daŭre nomas lin _jarlo_; ĉu vi ne scias, ke la reĝo nomis lin
duko?
SIRA VILJAM
Jes, jes, certe; — estas nur tia malnova kutimo. Tŝŝ —
(Li kaj _Pål Flida_ faras krucsignon kaj klinas sin. El la ĉambro
de la episkopo venas du ĥorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj
kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon,
krucifikson kaj preĝejan standardon; poste sekvas vico da pastroj
kaj monaĥoj; ĥorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la
procesion, kiu malrapide moviĝas en la kapelon, kies pordo fermiĝas
post ili.)
PÅL FLIDA
Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu ĉi mondo.
SIRA VILJAM
Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaŭ?
PÅL FLIDA
Li iros rekte de la kajo ĉi tien al la episkopa korto. Adiaŭ!
(foriras)
(Pluraj pastroj, inter kiuj estas _Peter_, kaj servistoj de la
episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda
fajroskatolo.)
SIRA VILJAM
Por kio tio ĉi?
PASTRO
(pretigante sur la benko) La episkopo volas kuŝi ĉi tie
ekstere.
SIRA VILJAM
Sed ĉu tio estas konsilinda?
PASTRO
Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.
(Episkopo _Nikolas_ elvenas, subtenata de _majstro Sigard_ kaj
pastro. Li estas vestita en episkopa vestaĵo, sed sen bastono kaj
mitro.)
EPISKOPO NIKOLAS
Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidiĝas sur la benkon ĉe la
fajroskatolo, kaj kovriĝas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis
pardonon por ĉiuj miaj pekoj! Ili kunprenis ĉiujn; ŝajnas al mi
nun, ke mi estas sufiĉe malpeza.
SIRA VILJAM
La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas ĉi-flanke de la
Kapinsulo.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas bone, tre bone. Ankaŭ la reĝo certe baldaŭ estos ĉi tie. Mi
estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn
kontraŭ la reĝo. La pastroj tie ene diris, ke ĉiuj miaj pekoj estu
al mi pardonitaj, — jes, sufiĉe bone; sed estas facile por ili
promesi; ne estas kontraŭ _ili_, ke mi deliktis. Ne, ne — certe
estas pli sekure aŭdi tion el la buŝo de la reĝo mem. (ekdiras
ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre ĉi tie.
SIRA VILJAM
_Estas_ ekbruligite —
MAJSTRO SIGARD
(haltigas lin per signo, kaj proksimiĝas al la episkopo) Kiel
statas, sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Nu ja, — nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.
MAJSTRO SIGARD
(duonlaŭte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, —
estas la komenco de la fino.
EPISKOPO NIKOLAS
(time al _Viljam_) Mi diris, ke ok monaĥoj kantu kaj preĝu por mi
en la kapelo ĉi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.
SIRA VILJAM
(silente montras al la kapelo de kie aŭdiĝas kanto, kiu daŭras dum
la sekvanta sceno.)
EPISKOPO NIKOLAS
Tiom ankoraŭ nefarita, kaj forlasi ĉion! Tiom nefarita, Viljam!
SIRA VILJAM
Sinjoro, pensu pri la ĉielo!
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ankoraŭ havas tempon; — ĝis la morgaŭo, opinias majstro Sigard —
SIRA VILJAM
Sinjoro, sinjoro!
EPISKOPO NIKOLAS
Donu al mi mitron kaj bastonon! — Facile por vi diri ke mi pensu —
(pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, ĝi estas tro
peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita.
Episkopo! — La malbonulo ne kuraĝos tro proksimiĝi al mi nun!
SIRA VILJAM
Ĉu vi ion kroman deziras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne. Jes, diru al mi; — Peter, filo de Andres Skjaldarband, — ĉiuj
parolas bone pri li —
SIRA VILJAM
Li certe estas senpeka animo.
EPISKOPO NIKOLAS
Peter, vi noktodeĵoru ĉe mi ĝis la reĝo aŭ la duko venos. Eliru
tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.
(Ĉiuj escepte _Peter_ eliras dekstre.)
EPISKOPO NIKOLAS
(post mallonga paŭzo) Peter!
PETER
(proksimiĝas) Sinjoro?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?
PETER
Ne.
EPISKOPO NIKOLAS
Timemaj estas ili ĉiuj; pri tio mi kuraĝas ĵuri! Tie sur la tablo
kuŝas granda letero kun sigelo; donu ĝin al mi. (_Peter_ alportas
la leteron.) Estas por via patrino.
PETER
Por mia patrino?
EPISKOPO NIKOLAS