Henrik Ibsen
LA TRONPRETENDANTOJ
(Kongs-emnerne)
1864
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
LA TRONPRETENDANTOJ
ROLOJ:
HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita reĝo
INGA EL VARTEJG, lia patrino
SKULE JARLO
SINJORINO RAGNHILD, lia edzino
SIGRID, lia fratino
MARGRETE, lia filino
GUTORM INGASON
SIGURD RIBBUNG
NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo
DAGFINN BONDE, kortega marŝalo de Håkon
IVAR BODDE, kortega pastro
VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)
GREGORIUS JONSSON, vasalo
PÅL FLIDA, vasalo
INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband
PETER, ŝia filo, juna pastro
SIRA VILJAM, kapelpastro ĉe episkopo Nikolas
MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto
JATGEJR SKALDO, Islandano
BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo
KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros
KANONIKOJ, PASTROJ, MONAĤOJ, MONAĤINOJ
GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ
MILITISTARO k. t. p.
La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.
_å_ prononciĝas kiel Esperanta _o_.
Vortklarigo
Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.
Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla _earl_.
Frato de reĝo Inge.
hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la reĝo kaj de estroj.
Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo
ĉe Nidaros.
ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) =
parlamento ankoraŭ en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).
La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana
milito.
La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg,
filo de Magnus Erlingsson.
La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio,
kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta
parencaro apartenis.
La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.
La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.
Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.
Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.
Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo ĝis Kungälv en Svedlando.
Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj ĉirkaŭ la Trondhejmfjordo.
Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando
oriente de la Oslo-fjordo.
Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.
Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio ĉe la urbo Sarpsborg.
Ile-kampoj, ĉe Nidaros.
varg: norvega vorto = lupo.
Kapinsulo: Norveglingve “Hovedøya” — insulo en la fjordo ĉe Oslo.
Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) — La unua reĝo de tuta Norvegio.
Elgjarnes: = Elnes — terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.
Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.
Låka: Bieno norde de Oslo.
Elgisetro: Monaĥejo sude de Nidaros.
Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo ĉe Nidaros.
Magnus Erlingsson 1156–1184, filo de Erling Skakke
Reĝo Sverre Sigurdsson 1184–1202
Reĝo Håkon Sverrisson 1202–1204
Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard
Reĝo Inge Bårdsson 1204–1217, frato de Skule Bårdsson
Reĝo Håkon Håkonsson 1217–1263
UNUA AKTO
(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo,
la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe staras
_Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde_ kaj
pluraj vasaloj kaj estroj. Ĝuste kontraŭe de li staras _Skule
jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida_ kaj aliuloj el la viroj de la
jarlo. Pli malantaŭe samflanke vidiĝas _Sigurd Ribbung_ kun sia
sekvantaro, kaj pli malantaŭe de li _Gutorm Ingason_ kun pluraj
estroj. La enirejoj de la preĝejo estas gardataj de gvardistoj; la
homamaso plenigas la tutan preĝejan ĝardenon; multuloj sidas supre
en la arboj kaj sur la preĝeja muro; aspekte ĉiuj en streĉo
atendas iun okazaĵon. El la preĝejaj turoj de la urbo sonoriĝas de
fore kaj de proksime.)
SKULE JARLO
(mallaŭte kaj senpacience al _Gregorius Jonsson_) Pro kio ili lantas
tiel longe tie interne?
GREGORIUS JONSSON
Silente; nun komenciĝas la himno.
(De interne de la fermita preĝejo aŭdiĝas sono de trombonoj:)
ĤORO DE MONAĤOJ KAJ MONAĤINOJ
_Domine coeli_ k.t.p.
(Dum la kanto la preĝeja pordo malfermiĝas de interne; en la
antaŭa halo vidiĝas _episkopo Nikolas_ ĉirkaŭita de _pastroj_
kaj _monaĥoj_.)
EPISKOPO NIKOLAS
(tretas antaŭen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun
Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon
reĝpretendanto!
(La preĝejo denove fermiĝas; interne la kanto daŭras.)
GREGORIUS JONSSON
(mallaŭte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas
ĝusta.
SKULE JARLO
(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.
IVAR BODDE
(kaptas la brakon de _Håkon_) Preĝu al la Sinjoro via Dio, Håkon
Håkonsson.
HÅKON
Ne bezoniĝas; mi estas certa pri li.
(La kanto de la preĝejo sonas pli forte; ĉiuj nudigas la kapojn
kaj multaj genuas kaj preĝas.)
GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo) Tiu ĉi estas grava horo por vi kaj por multuloj.
SKULE JARLO
(rigardas atente al la preĝejo) Grava horo por Norvegio.
PÅL FLIDA
(proksima al la jarlo) Nun ŝi tenas la ruĝan feron.
DAGFINN BONDE
(proksima al Håkon) Ili alvenas laŭ la preĝeja elirejo.
IVAR BODDE
Kristo ŝirmu viajn purajn manojn, Inga reĝpatrino!
HÅKON
Por tiu ĉi momento ŝi estu honorata mian tutan vivon.
SKULE JARLO
(kiu streĉe aŭskultis, subite ekparolas) Ĉu ŝi kriis? Ĉu ŝi
faligis la feron?
PÅL FLIDA
(iras supren) Mi ne scias kio estis.
GREGORIUS JONSSON
La virinoj ploras laŭte en la antaŭhalo.
ĤORO EL LA PREĜEJO
(ekkantas jubile) _Gloria in excelsis deo!_
(La portalo ekmalfermiĝas; _Inga_ elvenas, akompanata de
_monaĥinoj, pastroj_ kaj _monaĥoj_.)
INGA
(sur la preĝeja ŝtuparo) Dio juĝis! Vidu tiujn ĉi manojn; per ili
mi portis la feron.
VOĈOJ INTER LA POPOLAMASO
Ili estas puraj kaj blankaj kiel antaŭe!
ALIAJ VOĈOJ
Eĉ pli belaj!
LA TUTA HOMA ARO
Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!
HÅKON
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Dankon, dankon, vi alte benata!
EPISKOPO NIKOLAS
(preterpasas la jarlon) Malsaĝe estis efektivigi la ruĝferan
fajropruvon.
SKULE JARLO
Ne, sinjoro episkopo. Dio _devis_ paroli en tiu ĉi afero.
HÅKON
(profunde tuŝita, tenas _Inga_ per la mano) Nun tio do estas farita,
tio al kio ĉiu talento en mi laŭte alvokis, — tio sub kio mia koro
tordis kaj turnis sin —
DAGFINN BONDE
(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu
nun, vi, kiuj estas ĉi tie! Kiu dubis pri ŝia vorto, antaŭ ol iuj
bezonis ke oni dubu?
PÅL FLIDA
La dubo flustris en ĉiuj ĉambretoj ekde la momento kiam Håkon
tronpretendanto kiel infano portiĝis en la kortegon de reĝo
Inge.
GREGORIUS JONSSON
Kaj lastan vintron ĝi kreskis al krio, kaj sonis super la lando
norde kaj sude; tion mi opinias ke ĉiu ajn povas atesti.
HÅKON
Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj
de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu
alia reĝe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo
mian naskiĝon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson,
preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi ĉi tie esplori pli
proksime, kiu nutris la dubon kaj faris ĝin laŭtvoĉa, kiel la
parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub
ĝi. Mi estis reĝe elektita ekde la infaneco, sed povran reĝan
honoron oni atestis al mi, eĉ _tie_ kie oni opinius, ke mi plej
sekure kuraĝus atendi ĝin. Mi nur memorigas lastan pentekostan
dimanĉon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la
ĉefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti,
kiel estas la kutimo saluti reĝojn. Tamen tiaĵojn mi facile
tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj ĝin mi
devus haltigi.
DAGFINN BONDE
Bone povas esti por reĝoj aŭskulti al saĝaj konsiloj; sed se
_mia_ konsilo estus aŭskultita en tiu ĉi afero, tiam ne estus per
ruĝa fero, sed per malvarma ŝtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la
rajton inter si kaj siaj malamikoj.
HÅKON
Regu vin, Dagfinn; _tio_ decas al tiu viro, kiu regu la landon.
SKULE JARLO
(kun subtila rideto) Reĝa malamiko estas oportune nomi ĉiun, kiu
kontraŭas la reĝan volon. Mi tamen opinias, ke _tiu_ estas al la
reĝo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la
reĝa nomo.
HÅKON
Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni ĉi tie pritraktadus,
povus okazi, ke mi ne aĉetus ĝin tiel kare; sed ni devas rigardi
pli alten; ĉi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte
kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, — mi sole estas
tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en ĉi tiuj
tempoj; — reĝa naskiĝo generas reĝan devon —
SKULE JARLO
Troviĝas pluruloj ĉi tie, kiuj donas al si mem tian belan
ateston.
SIGURD RIBBUNG
Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis reĝo Magnus
Erlingsson —
HÅKON
Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de reĝo Magnus; sed
la plimulto neas tion, kaj ĝis nun neniu portis la fajropruvon por
tiu pretendo.
SIGURD RIBBUNG
La Ribbungoj elektis min reĝo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn
Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi reĝan nomon.
HÅKON
Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis
minace progresi.
GUTORM INGASON
Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi —
DAGFINN BONDE
Sed ne en rekta linio viron post viro.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.
GUTORM INGASON
Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis leĝe elektita
reĝo super Norvegio.
HÅKON
Ĉar troviĝis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo.
De la tago, kiam _tio_ evidentiĝis, Inge estris la regnon, kiel
kuratoro por mi, ne alicele.
SKULE JARLO
Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis reĝo
kun ĉiu leĝa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton
havas, povas esti sufiĉe vera; ĉar li naskiĝis nelegitime; sed mi
estas la legitime naskita frato de reĝo Inge, kaj la leĝo estas por
mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.
DAGFINN BONDE
Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la
parencaran posedaĵon, sed ĉiujn posedaĵojn kiujn Håkon Sverrisson
postlasis.
EPISKOPO NIKOLAS
Ne ĉion, bona Dagfinn. Honoru la veron: — reĝo Håkon retenis
broĉon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.
HÅKON
Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havaĵojn.
Kaj nun, vasaloj kaj leĝistoj, Vi preĝejaj fratoj kaj estroj kaj
hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite
estas. Kun ligitaj manoj mi sidis ĝis ĉi tiu tago; mi pensas, ke
neniu viro volas mallaŭdi, ke mi sopiras malligi ilin.
SKULE JARLO
Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.
HÅKON
(atentiĝas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?
SKULE JARLO
Mi pensas, ke ĉiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri.
Ni ĉiuj estis same streĉe ligitaj; ĉar neniu el ni sciis kiom
foren lia rajto valoris.
EPISKOPO NIKOLAS
Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la
lando; sed nun faru verdikton la leĝo de sankta reĝo Olaf.
DAGFINN BONDE
(duonlaŭte) Novaj ruzaĵoj!
(La viroj de _Håkon_ arigas sin.)
HÅKON
(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn paŝojn al la _jarlo_) Mi
volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian
alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio,
ke la regna kunsido devu doni leĝan forton al la elekto de mi kiel
reĝon, kio jam okazis en Eyrating antaŭ ses jaroj.
PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD
Ne, ne, — ni neas!
SKULE JARLO
Tia neniam estis la penso, kiam decidiĝis havi regnan kunsidon ĉi
tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraŭ ne gajnis la regnon, sed nur
pruvis Vian rajton hodiaŭ, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj,
kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi —
HÅKON
(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi
senrajte portis nomon de reĝo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen
rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.
SKULE JARLO
Neniel. Iu devis porti la nomon de reĝo, kiam mia frato estis
mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via
pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaŭ ol ni aliuloj
povis antaŭenigi niajn postulojn.
EPISKOPO NIKOLAS
(al _Håkon_) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi
la reĝan potencon sed ne posedan rajton.
SKULE JARLO
Vi havis ĉiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason
kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj
nun la leĝo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por
ĉiuj tempoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.
SKULE JARLO
Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaŭ pli ol unu fojon
proponitaj dum tiuj ĉi jaroj, sed ĉiam io intervenis. Kaj, sinjoro
Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua
reĝa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun
fariĝu?
DAGFINN BONDE
(incitita) Tiru glavon, reĝanoj, kaj lasu _ĝin_ dividi!
MULTAJ EL LA HIRDO
(sturmas antaŭen) Frapu per glavoj la malamikojn de la reĝo.
SKULE JARLO
(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin
for.
HÅKON
(retenas la siajn) Eningu la glavon ĉiu viro, kiu ĝin tiris! Ingu
la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por
mi per tia impeto.
SKULE JARLO
Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon
Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montriĝis, kion Vi devos
fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.
HÅKON
(post mallonga pripensado) Jes — mi tion vidas. (prenas _Inga_ per
la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras ĉe li) Torkell,
vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu ĉi tiun virinon
hejmen al via loĝejo, kaj estu bona al ŝi; — ŝi estis ege kara al
Håkon Sverrisson. — Dio benu vin, mia patrino, — mi devas iri al
regna kunveno nun. (_Inga_ premas lian manon kaj foriras kun
_Torkell. Håkon_ silentas momenton, poste antaŭen tretas kaj diras
klare) La leĝo verdiktu; nur ĝi. Vi Birkibejnoj, kiuj ĉeestis en
Eyrating, kaj elektis min reĝo, Vi estas nun liberigitaj de la
ĵuro, kiun Vi ĵuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia
marŝalo; mi ne volas kunveni kun marŝalo aŭ hirdo, ne kun reĝanoj
aŭ kun alĵuritaj bataluloj; mi estas malriĉa viro; mia tuta
heredaĵo estas broĉo kaj tiu ora ringo; — tio estas povra
posedaĵo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi
aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por
stari antaŭe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, —
_tiun_ mi nek povas, nek volas dividi kun iu. — Sonorigu por regna
kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la leĝo de sankta reĝo Olaf.
(Eliras kun siaj viroj maldekstren; soniĝas korno kaj trumpeto tre
fore.)
GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo
ŝajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas ĝoje kaj
esperplene.
SKULE JARLO
(kontente) Ĉu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li
parolis? Bona estos la elekto ĉu vi elektos lin aŭ min kiel
reĝon.
GREGORIUS JONSSON
(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri ĉiuj tiuj kiuj falos kun Via
afero.
SKULE JARLO
Jen mi staras sur la fundamento de leĝo kaj juro; nun mi ne kaŝas
min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)
EPISKOPO NIKOLAS
(rapidigas sin post _Dagfinn Bonde_) Certe ordiĝos, bona Dagfinn,
ordiĝos; — sed tenu la jarlon tre fore de la reĝo, kiam li estos
elektita; — nur tenu lin tre fore!
(Ĉiuj eliras maldekstren malantaŭ la preĝejon.)
HALO EN LA REĜA KORTEGO
(Maldekstre antaŭe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo;
fone pli granda pordo, kiu kondukas al la reĝa halo. Apud la
fenestro staras tablo; cetere seĝoj kaj benkoj.)
(_Sinjorino Ragnhild_ kaj _Margrete_ venas elde la pli malgranda
pordo; _Sigrid_ baldaŭ sekvas.)
SINJORINO RAGNHILD
Enen ĉi tie.
MARGRETE
Jes, ĉi tie estas plej mallume.
SINJORINO RAGNHILD
(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la
Tingejo.
MARGRETE
(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaŭ la preĝejo ili ĉiuj
estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio,
kio tiros tiom multe post si.
SINJORINO RAGNHILD
Kiu morgaŭ regos ĉi tie en la halo?
MARGRETE
Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.
SINJORINO RAGNHILD
Ĝi devus veni; stari kiel reĝa kuratoro ne estis sufiĉa tasko por
_li._
MARGRETE
Jes — ĝi devis veni; la nura reĝa nomo ne estus sufiĉa por
li.
SINJORINO RAGNHILD
Pri kiu vi parolas?
MARGRETE
Pri Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Mi parolis pri la jarlo.
MARGRETE
Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.
SINJORINO RAGNHILD
Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, — ĝuste kiel lupo en
kateno.
MARGRETE
Jes vidu —! Li interplektas la manojn antaŭ si sur la glavsupro,
kaj ripozas la mentonon sure.
SINJORINO RAGNHILD
Li mordas siajn lipharojn kaj ridas —.
MARGRETE
Kiel aĉe li ridas.
SINJORINO RAGNHILD
Li scias, ke neniu volas antaŭenigi lian pretendon; — estas _tio_,
kio malicigas lin. — Kiu estas tiu leĝisto, kiu nun parolas?
MARGRETE
Estas Gunnar Grjonbak.
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu li estas por la jarlo?
MARGRETE
Ne, li certe estas por la reĝo —
SINJORINO RAGNHILD
(rigardas ŝin) Por kiu estas li, vi diras?
MARGRETE
Por Håkon Håkonsson.
SINJORINO RAGNHILD
(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason,
— lin mi ne vidas.
MARGRETE
Malantaŭ siaj viroj, _tie_ plej malsupre — en piedlonga
mantelo.
SINJORINO RAGNHILD
Jes, tie.
MARGRETE
Aspektas kvazaŭ li hontas —
SINJORINO RAGNHILD
Estas pro sia patrino.
MARGRETE
Tiel ne faris Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Kiu parolas nun?
MARGRETE
(rigardas eksteren) Tord Skolle, leĝisto de Ranagubernio.
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu _li_ estas por la jarlo?
MARGRETE
Ne — por Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Kiel neskueble la jarlo sidas aŭskultante.
MARGRETE
Håkon aspektas trankvil-silente — sed tamen forte. (vigle) Se starus
ĉi tie viro de fore veninta, li konus la du inter ĉiuj la mil
aliuloj.
SINJORINO RAGNHILD
Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan seĝon por Håkon —
MARGRETE
Pål Flida lokigas similan al ĝi malantaŭ la jarlon —
SINJORINO RAGNHILD
La viroj de Håkon volas tion malhelpi!
MARGRETE
La jarlo firme tenas la seĝon —!
SINJORINO RAGNHILD
Håkon parolas kolere al li — (fuĝas kun krio de la fenestro) Ho,
Jesuo Kristo! Ĉu vi vidis la okulojn — kaj la ridon —! Ne, tio ne
estis la jarlo!
MARGRETE
(kiu en timego sekvis ŝin) Ankaŭ ne Håkon! Nek la jarlo nek
Håkon!
SIGRID
(ĉe la fenestro) Ho aĉe, aĉe!
MARGRETE
Sigrid!
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu vi estas ĉi tie?
SIGRID
Tiel profunden ili devas preni la vojon laŭ desube, por gajni al la
reĝa seĝo.
MARGRETE
Ho, preĝu kun ni, ke ĉio turniĝu al la plej bona.
SINJORINO RAGNHILD
(pala kaj konsterne al _Sigrid_) Ĉu vi vidis lin —? Ĉu vi vidis
mian edzon —? La okulojn kaj la ridon, — mi ne rekonus lin.
SIGRID
Ĉu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SINJORINO RAGNHILD
(mallaŭte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SIGRID
Ĉu li ridis kiel Sigurd?
SINJORINO RAGNHILD
Jes, jes!
SIGRID
Do ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD
(kun malespera forto) La jarlo _devas_ esti elektata reĝo!
Difektiĝas lia animo, se li ne fariĝos la plej elstara viro en la
lando!
SIGRID
(pli forte) Sekve ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD
Tŝŝ, kio estas _tio_! (ĉe la fenestro) Kiaj krioj! Ĉiuj viroj
ekstaris; ĉiuj standardoj kaj blazonoj svingiĝas en la vento.
SIGRID
(kaptas ŝian brakon) Preĝu, virino! Preĝu por via edzo!
SINJORINO RAGNHILD
Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu ĉi lando!
SIGRID
(sovaĝe) Neniun — neniun! Alie li ne saviĝos?
SINJORINO RAGNHILD
Li _devas_ havi la potencon. Ĉio bona en li ĝermos kaj floros, se
li ricevos ĝin. — Elrigardu, Margrete! Aŭskultu! (retiras sin
paŝon malantaŭen) Jen leviĝas ĉiuj manoj por ĵuro!
MARGRETE
(aŭskultas ĉe la fenestro)
SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?
SIGRID
Preĝu!
MARGRETE
(aŭskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)
SINJORINO RAGNHILD
(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonoriĝas laŭte en korno
kaj trumpeto.)
SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?
(Mallonga paŭzo.)
MARGRETE
(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel
reĝon.
(La muziko por la reĝa procesio eksonas, unue mallaŭte, poste
pli kaj pli proksime. _Sinjorino Ragnhild_ kroĉas sin plorante al
_Sigrid_, kiu silente kondukas ŝin eksteren dekstre; _Margrete_
restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La reĝaj
ŝildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon,
kiu iom post iom pleniĝas de la procesiantoj venantaj de la
Tingejo.)
HÅKON
(turnas sin ĉe la pordo al _Ivar Bodde_) Portu al mi la plumon kaj
vakson kaj silkon, — pergamenon mi havas ĉi ene. (iras vigle al la
tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi
estas reĝo!
MARGRETE
Mi salutas mian sinjoron kaj reĝon.
HÅKON
Dankon! — (rigardas ŝin, kaj prenas ŝian manon.) Pardonu! Mi ne
pensis pri tio, ke ofendiĝas Vi du.
MARGRETE
(tiras al si la manon) Ne ofendiĝas mi, — Vi certe estas reĝe
naskita.
HÅKON
(vigle) Jes, ĉu ne ĉiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel
mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el ĉio malbona? Jaraĝa la
Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteraĉo, kaj
meze inter tiuj, kiuj insidis kontraŭ mia vivo. En Nidaros mi
saviĝis sendomaĝa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj
mortigis tiomajn el niaj viroj, dum reĝo Inge mem apenaŭ savis sin
surŝipen grimpante laŭ la ankroŝnurego.
MARGRETE
Vi spertis maldolĉan junecon.
HÅKON
(rigardas ŝin skrutinie) Imagiĝas al mi, ke Vi estus povinta fari
ĝin pli milda.
MARGRETE
Mi?
HÅKON
Vi povus esti al mi bona edukfratino ĉiujn tiujn jarojn, kiam ni
kreskis kune.
MARGRETE
Sed ne okazis tiel.
HÅKON
Ne — tiel ne okazis; — ni ja rigardis unu la alian, ambaŭ de sia
angulo, sed malofte ni kunparolis — (senpacience) Kien li malaperis?
(_Ivar Bodde_ venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!
(_Håkon_ eksidas ĉe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas
_Skule jarlo_; post li _Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas_ kaj _Vegard
Veradal_.)
HÅKON
(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, ĉu vi
scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimiĝas) Estas al mia
patrino; mi dankas ŝin por ĉio bona, kaj kisas ŝin mil fojojn —
jen en la letero, Vi komprenas. Ŝi sendiĝos orienten al
Borgarsyssel, kaj vivu tie kun reĝa honoro.
SKULE JARLO
Vi ne volas reteni ŝin en la reĝa kortego.
HÅKON
Ŝi estas tro kara por mi, jarlo; — reĝo ne devas havi ĉe si iun,
kiu estas tro kara por li; reĝo devas agi kun liberaj manoj, stari
sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en
Norvegio. (daŭrigas skribi)
VEGARD VERADAL
(mallaŭte al _episkopo Nikolas_) Estis _mia_ konsilo, tio ĉi pri
Inga reĝpatrino.
EPISKOPO NIKOLAS
Mi tuj konis Vin laŭ la konsilo.
VEGARD VERADAL
Sed nun pagon por pago.
EPISKOPO NIKOLAS
Atendu. Mi tenos kion mi promesis.
HÅKON
(donas la pergamenojn al _Ivar Bodde_) Kunplektu, kaj portu mem al
ŝi kun multaj koraj salutoj —.
IVAR BODDE
(ĵetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro — jam hodiaŭ, Vi
skribas —!
HÅKON
Nun la vento estas favora; ĝi blovas suden laŭ la fjordo.
DAGFINN BONDE
(malrapide) Memoru, sinjoro reĝo, ke ŝi kuŝis la tutan nokton sur
la altarŝtupo en preĝo kaj fasto.
IVAR BODDE
Kaj certe ŝi estas laca post la fajropruvo.
HÅKON
Vere, vere; — mia bona kara patrino —! (pripensas) Jes, se ŝi
estas tro laca, ŝi atendu ĝis morgaŭ.
IVAR BODDE
Via volo plenumiĝos. (antaŭenmetas alian pergamenon) Sed jen la
aliaĵo, sinjoro.
HÅKON
La aliaĵo? — Ivar Bodde, mi ne povas.
DAGFINN BONDE
(montras al la letero al _Inga_) Vi tamen povis tion.
IVAR BODDE
Ĉio peka estu rompota.
EPISKOPO NIKOLAS
(kiu intertempe proksimiĝis) Ligu nun la manojn de la jarlo, reĝo
Håkon.
HÅKON
(mallaŭte) Ĉu Vi opinias, ke _tio_ estas necesa.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi neniam aĉetos pacon por la lando pli malkare.
HÅKON
Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)
SKULE JARLO
(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la reĝo klinas al Vi la
orelon.
EPISKOPO NIKOLAS
Por Via avantaĝo.
SKULE JARLO
Ĉu tion Vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ vespero Vi dankos min. (Li malproksimiĝas.)
HÅKON
(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.
SKULE JARLO
(legas; rigardas la reĝon en surprizo, kaj diras duonlaŭte:) Vi
rompas ĉiun rilaton kun Kanga la juna?
HÅKON
Kun Kanga, kiun mi amis super ĉio en la mondo. De hodiaŭ ŝi neniam
estu renkontata sur la vojo de la reĝo.
SKULE JARLO
Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon — mi scias el mi mem, kiom
tio kostas —
HÅKON
For kiu ajn, kiu estas tro kara al la reĝo. — Kunligu la leteron.
(donas ĝin al _Ivar Bodde_)
EPISKOPO NIKOLAS
(klinas sin super la seĝon) Sinjoro Reĝo, nun vi gajnis etapon al
la amikeco de la jarlo.
HÅKON
(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi
la plej bonan. Petu favoron, kaj ĝi al vi doniĝos.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi volas?
HÅKON
Tion mi promesas al Vi je mia reĝa vorto.
EPISKOPO NIKOLAS
Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.
HÅKON
Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas;
malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝa amiko devas esti reĝe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi
konsilis, kaj vi estos sekura por ĉiuj tempoj.
HÅKON
(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en
Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian reĝan leteron pri
tio. (La episkopo malproksimiĝas.)
SKULE JARLO
(proksimiĝas al la tablo) Kion Vi jen skribas?
HÅKON
(etendas al li la folion) Legu.
SKULE JARLO
(legas kaj rigardas la reĝon pripense) Vegard Veradal? En
Hålogalando?
HÅKON
En la norda regiono, kiu estas vakanta.
SKULE JARLO
Ĉu Vi ne memoras, ke ankaŭ Andres Skjaldarband administras tie
norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; — Andres Skjaldarband tenas
sin al mi —
HÅKON
(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du paciĝu plej
eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la
reĝo kaj tiuj de la jarlo.
EPISKOPO NIKOLAS
Hm, tio ĉi povus baldaŭ iri erarvoje! (proksimiĝas en
maltrankvilo)
SKULE JARLO
Vi pensas profunde kaj saĝe, Håkon.
HÅKON
(varme) Skule jarlo, hodiaŭ mi prenis de Vi la regnon, — sed lasu
vian filinon dividi ĝin kun mi!
SKULE JARLO
Mian filinon!
MARGRETE
Dio!
HÅKON
Margrete, — ĉu Vi volas esti reĝino?
MARGRETE
(silentas)
HÅKON
(prenas ŝian manon) Respondu al mi.
MARGRETE
(mallaŭte) Mi volonte estu Via edzino.
SKULE JARLO
(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.
HÅKON
Dankon!
IVAR BODDE
(al _Dagfinn_) Laŭdo al la ĉielo; nun tagiĝas.
DAGFINN BONDE
Mi preskaŭ kredas. Tiel bone mi neniam antaŭe ŝatis la jarlon.
EPISKOPO NIKOLAS
(malantaŭe) Ĉiam surgarde, bona Dagfinn, — ĉiam surgarde.
IVAR BODDE
(al _Vegard_) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la
reĝa mano por tio. (donas al li la leteron)
VEGARD VERADAL
Mi poste dankos la reĝon por lia graco. (volas foriri)
EPISKOPO NIKOLAS
(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin
subiĝi.
VEGARD VERADAL
Ĝis nun ĝi ne sukcesis por iu. (eliras)
EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldasband, —
kaj cetere kunprenu mian benon.
IVAR BODDE
(kiu atendis malantaŭ la reĝo kun la pergamenoj en la mano) Jen la
leteroj, sinjoro —
HÅKON
Bone; donu ilin al la jarlo.
IVAR BODDE
Al la jarlo? Ĉu _Vi_ ne volas surmeti la sigelon?
HÅKON
Tion la jarlo ja kutime faras; — li havas la sigelon.
IVAR BODDE
(mallaŭte) Jes ĝis nun, — tiom longe kiom li estis Via kuratoro;
— sed _nun_!
HÅKON
_Nun_ kiel antaŭe; — la jarlo havas la sigelon.
(malproksimiĝas)
SKULE JARLO
Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili,
elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kaŝita en la zono, kaj
sigelas dum tio kio sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS
(duonlaŭte) Håkon Håkonsson estas reĝo — kaj la jarlo havas la
sigelon de la reĝo; — certe aranĝiĝos, aranĝiĝos.
HÅKON
Kion Vi diras, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en
la reĝan halon)
HÅKON
(proksimiĝas al _Margrete_) Saĝa reĝino povas efiki grandajn agojn
en la lando; Vin mi kuraĝis sekure elekti, ĉar mi scias ke vi estas
saĝa.
MARGRETE
Nur _tio_!
HÅKON
Kion vi aludas?
MARGRETE
Nenion, nenion, sinjoro.
HÅKON
Kaj Vi ne riproĉas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?
MARGRETE
Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.
HÅKON
Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?
MARGRETE
Mi volonte volas stari proksime al Vi.
HÅKON
Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj
utilas al ĉiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, — mian
patrinon mi devis forsendi —
MARGRETE
Jes, ŝi estis al vi tro kara.
HÅKON
Kaj mi estas reĝo. Adiaŭ, Margrete! Vi ankoraŭ estas tro juna; sed
venontan someron nia geedziĝa festo okazos. — kaj de tiu momento mi
promesas teni Vin ĉe mi en ĉiu deca fido kaj honoro.
MARGRETE
(ridetas malĝoje) Jes, mi scias ke daŭros longe ĝis Vi sendos min
for.
HÅKON
(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!
MARGRETE
(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj
estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. _Håkon_ penseme
postrigardas ŝin.)
SINJORINO RAGNHILD
(de dekstre) La reĝo kaj la jarlo tiom longe ĉi tie! La timo
mortigas min; — Margrete, kion la reĝo diris kaj faris?
MARGRETE
Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj reĝinon.
SINJORINO RAGNHILD
Vi, Margrete!
MARGRETE
(ĉirkaŭbrakas la kolon de la patrino) Jes!
SINJORINO RAGNHILD
Vi fariĝos reĝino!
MARGRETE
Nur reĝino; — Sed mi pensas ke mi tamen estas ĝoja pro tio. (Ŝi
kaj la patrino kune eliras dekstre.)
SKULE JARLO
(al _Ivar Bodde_) Jen niaj leteroj; portu ilin al la reĝa patrino
kaj al Kanga. (_Ivar Bodde_ klinas sin kaj foriras.)
DAGFINN BONDE
(ĉe la hala pordo) La ĉefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al
reĝo Håkon Håkonsson sian omaĝon!
HÅKON
(spiras per plena brusto) Fine mi estas reĝo de Norvegio.
(iras en la halon)
SKULE JARLO
(kaŝas la reĝan sigelon en la zonon) Sed _mi_ regas landon kaj
regnon.
Kurteno
DUA AKTO
(La festena halo en la reĝa kortego en Bergen. Arka fenestro meze
sur la fona muro. Laŭ tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj.
Ĉe la maldekstra longa muro staras la reĝa seĝo kelkajn ŝtupojn
super la planko; meze sur la kontraŭa muro estas granda enireja
pordo. Standardoj, blazonoj, ŝildoj, armiloj kaj multkoloraj
tapiŝoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltranĉita ligna
plafono. Ĉirkaŭe en la halo staras tabloj por trinkaĵoj kun
kruĉoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)
(_Reĝo Håkon_ sidas sur la estrado ĉe _Margrete, Sigrid,
sinjorino Ragnhild_ kaj multaj altrangaj virinoj. _Ivar Bodde_ staras
malantaŭ la seĝo de la reĝo. Ĉirkaŭ la trinkaĵ-tabloj la viroj
de la reĝo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Ĉe la plej
antaŭa tablo dekstre sidas inter aliuloj _Dagfinn Bonde, Gregorius
Jonsson_ kaj _Pål Flida_. _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ ludas
ŝakon ĉe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj
eliras portantaj trinkaĵojn. El apuda ĉambro aŭdiĝas muziko dum
la sekvaj scenoj.)
DAGFINN BONDE
Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraŭ la servistoj same rapide
surtabligas plenajn kruĉojn.
PÅL FLIDA
Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.
DAGFINN BONDE
Ja aspektas tiel. Pri tia glora reĝa nupto neniam antaŭe
rakontiĝis en Norvegio.
PÅL FLIDA
Skule jarlo ja neniam antaŭe donis filinon edzine.
DAGFINN BONDE
Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.
HIRDANO
Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis
pasinte.
PÅL FLIDA
La parto de la reĝo tamen estas pli granda.
DAGFINN BONDE
Pri tio ni ne parolu ĉi tie; nun ni estas amikoj kaj bone
repacigitaj. (trinkas kun _Pål_.) Lasu la reĝon esti reĝo kaj la
jarlon jarlo.
PÅL FLIDA
(ridas) Facile aŭdiĝas de vi, ke vi estas reĝano.
DAGFINN BONDE
Tio devas ankaŭ la jarlanoj esti.
PÅL FLIDA
Neniam tio. Ni ĵuris ĵuron al la _jarlo_, sed ne al la reĝo.
DAGFINN BONDE
Tio povos ankoraŭ okazi.
EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al la jarlo dum la ludado) Ĉu vi aŭdas, kion Dagfinn
Bonde diras?
SKULE JARLO
(ne suprenrigardante) Mi tamen aŭdas.
GREGORIUS JONSSON
(rigardas signifoplene al _Dagfinn_) Ĉu la reĝo ion tian
pripensas?
DAGFINN BONDE
Nu nu, — lasu tion; — neniu malakordo hodiaŭ.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo volas ĵure ligi viajn virojn, jarlo.
GREGORIUS JONSSON
(pli forte) Ĉu la reĝo ion tian pripensas, mi demandas?
DAGFINN BONDE
Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la reĝo kaj la
jarlo. La biero estas bona.
PÅL FLIDA
Ĝi ankaŭ havis bonan tempon por fermenti.
GREGORIUS JONSSON
Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la reĝo promesis
veni, — tri fojojn li trompis.
DAGFINN BONDE
Mallaŭdu la jarlon pro _tio_; li donis al ni sufiĉon por prizorgi
en Viken.
PÅL FLIDA
Sigurd Ribbung donis al vi ankoraŭ pli por prizorgi en Vermlando,
laŭ tio kio diriĝas.
DAGFINN BONDE
(flamiĝe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?
GREGORIUS JONSSON
Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por
ĉiuj.
DAGFINN BONDE
Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Ĉu vi aŭdas, jarlo, — estis
Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.
SKULE JARLO
(movas) Tiu kanto estas malnova.
GREGORIUS JONSSON
(al _Dagfinn_) Mi tamen pensis, ke vi aŭdis pri la islandano, Andres
Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung —
DAGFINN BONDE
Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi
scias.
EPISKOPO NIKOLAS
(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon,
sinjoro jarlo.
SKULE JARLO
(aŭdeblete) Frapu ĝin; peono ne multe valoras. (movas pecon)
DAGFINN BONDE
Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al
Vermlando.
(Subpremata rido inter la reĝanoj; la interparolo daŭras
mallaŭte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al _Gregorius
Jonsson_.)
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.
SKULE JARLO
Aspektas tiel.
EPISKOPO NIKOLAS
(kliniĝante malantaŭen en la seĝo) Vi ne bone defendis la reĝon
dum la lastaj movoj.
SKULE JARLO
(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi laciĝis esti
reĝdefendanto.
GREGORIUS JONSSON
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb
informas, ke nun la ŝipo kuŝas preta por forvelo.
SKULE JARLO
(mallaŭte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.
GREGORIUS JONSSON
(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, — ĉu _tio_ estas konsilinda?
SKULE JARLO
Kio?
GREGORIUS JONSSON
Ĝi portas la reĝan sigelon.
SKULE JARLO
Estas por la bono de la reĝo ke mi agas.
GREGORIUS JONSSON
Do lasu al la reĝo mem rifuzi la oferton.
SKULE JARLO
Tion li ne faros, se li povos decidi. Ĉiuj liaj pensoj kaj atento
estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin
en ĉiuj flankoj.
GREGORIUS JONSSON
Saĝa povas esti tio, kion Vi nun faras, — sed estas danĝera.
SKULE JARLO
Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj
forvelu.
GREGORIUS JONSSON
Fariĝos kiel Vi ordonas.
(eliras dekstre kaj revenas iom poste)
EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.
SKULE JARLO
Sed bagatelan dankon.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo ekstaris.
(_Håkon_ proksimiĝas; ĉiuj viroj ekstaras de ĉe la tabloj.)
HÅKON
(al la episkopo) Ege devas ĝojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis
Vin ĉi tiujn gajajn tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Ekflagras kelkfoje, sinjoro reĝo; tamen ne longe daŭros. Mi kuŝis
malsana la tutan vintron.
HÅKON
Nu ja, — Vi vivis fortan vivon, riĉan je multaj famaj agoj.
EPISKOPO NIKOLAS
(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraŭ multon
nefaritan. Ke mi scius, ĉu mi havus tempon por ĉio.
HÅKON
La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda
sinjoro; ni ĉiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo.
(turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj
administrantoj en Hålogalando venis al la edziĝfesto.
SKULE JARLO
Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.
HÅKON
(ridetante) Kaj ankaŭ Vegard Veradal.
SKULE JARLO
Ankaŭ Vegard, jes.
HÅKON
(ŝerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol
antaŭ sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel
ke la glavo mem eltranĉis sin.
SKULE JARLO
(ridas sinĝene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo,
haktranĉis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj
konsilanto.
EPISKOPO NIKOLAS
(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon
sur la reĝa ŝipo, kaj diris, ke la reĝo ne estas sekura sub la
defendo de la jarlo!
HÅKON
(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.
DAGFINN BONDE
(proksimiĝas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la
ludejo, se plaĉas al Vi, sinjoro.
HÅKON
Bone. Hodiaŭ ni akceptas ĉiun ĝojon; morgaŭ ni denove komencos
pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?
HÅKON
Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.
(_Håkon_ iras al la estrado, etendas la manon al _Margrete_ kaj
kondukas ŝin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)
EPISKOPO NIKOLAS
(al _Ivar Bodde_) Aŭskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein
Tamb?
IVAR BODDE
Estas ĉi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomiĝas.
EPISKOPO NIKOLAS
El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.
IVAR BODDE
Jes, li ja tion faros.
EPISKOPO NIKOLAS
(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!
IVAR BODDE
Greno kaj teksaĵoj, mi opinias.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj letero de Skule jarlo.
IVAR BODDE
(ekmire) Al kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne scias; — kun reĝa sigelo —
IVAR BODDE
(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, — ĉu estas kiel vi
diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Tŝŝ, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimiĝas)
IVAR BODDE
Do mi tuj devas —! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn —! (premas sin
tra la amaso ĉe la elirpordo)
EPISKOPO NIKOLAS
(simpatiante al _Gregorius Jonsson_) Neniu tago sen domaĝo al iu pri
havaĵo aŭ libereco!
GREGORIUS JONSSON
Pri kiu nun?
EPISKOPO NIKOLAS
Povra maristo, — Jostein Tamb ŝajnas al mi, ke oni nomis lin.
GREGORIUS JONSSON
Jostein —?
EPISKOPO NIKOLAS
Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.
GREGORIUS JONSSON
Ĉu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĝuste nun li eliris.
GREGORIUS JONSSON
Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidiĝi —
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, faru tion, bona vasalo! — Dagfinn Bonde estas tiom
ekfurioza.
(_Gregorius Jonsson_ rapidegas elen dekstre inter la restanta
ĉeestantaro; nur _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ restas en la
halo.)
SKULE JARLO
(paŝas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaŭ vekiĝas; li
rigardas ĉirkaŭe kaj diras:) Kiel silente subite fariĝis.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo eliris.
SKULE JARLO
Kaj ĉiuj homoj sekvis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉiuj krom Vi.
SKULE JARLO
Estas io granda, tio, esti reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
(singarde) Ĉu Vi ŝatus provi tion, jarlo?
SKULE JARLO
(ridetas serioze) Mi _estas_ provinta tion; ĉiun dormgravedan
nokton mi estas reĝo en Norvegio.
EPISKOPO NIKOLAS
Sonĝoj avertas.
SKULE JARLO
Ili ankaŭ tentas.
EPISKOPO NIKOLAS
Apenaŭ Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; — sed nun, kiam Vi
havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj
estas la patro de la reĝino —
SKULE JARLO
Pleje nun, — pleje nun.
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion kaŝu! Konfesu; ĉar Vi certe portas grandan suferon.
SKULE JARLO
Pleje nun, kiel mi diras. _Tio_ estas la granda kondamno, kiu
premkuŝas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta —
nur fenda faŭko disigas — salto transen, — aliflanke estas reĝa
nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj ĉio; ĉiun tagon
mi havas tion antaŭ la okuloj — sed neniam transvenos.
EPISKOPO NIKOLAS
Vere, vere, jarlo.
SKULE JARLO
Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel reĝon, mi estis en la plena
forto de mia juneco; tiam estis kvazaŭ laŭte kriis en mi: For, tiu
infano, — _mi_ estas la matura, forta viro! — sed Guthorm estis
filo de reĝo; estis faŭko inter mi kaj la trono.
EPISKOPO NIKOLAS
Vi ne kuraĝis —
SKULE JARLO
Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam
denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling
Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; — _tio_
estis la faŭko tiam.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la
Ribbungoj, kaj Vi atendis!
SKULE JARLO
Mi atendis la morton de Guthorm.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo.
SKULE JARLO
Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua
paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi
sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro
de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la
velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu
malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj
klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por
anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko
kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon
venis, — kaj la Birkibejnoj prenis _lin_ kiel reĝon.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Vi atendis.
SKULE JARLO
Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan
forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago,
kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ
okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan
seĝon.
EPISKOPO NIKOLAS
Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis
nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis.
SKULE JARLO
Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta
parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes _jen_ la afero, Skule jarlo, — _jen_ la malbeno, kiu estas
kuŝinta super Via vivo. Vi volas havi ĉiujn vojojn malfermaj en
ekstrema bezono, — Vi ne kuraĝas rompi ĉiujn pontojn, kaj nur
reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aŭ fali _tie_. Vi metas
kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj
pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi ŝutas venenon en ĉiuj
pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptiĝi en
unu el ili, Vi ne kuraĝas tiri la ŝnuron; se li etendas la manon
por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la
glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke
okazu vespere.
SKULE JARLO
(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS
Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi
tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.
SKULE JARLO
(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed
respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta
vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi.
EPISKOPO NIKOLAS
Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?
SKULE JARLO
Tion faras la plej elstara viro.
EPISKOPO NIKOLAS
Sed kiu estas la plej elstara viro?
SKULE JARLO
La plej kuraĝa.
EPISKOPO NIKOLAS
Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, — saĝulo dirus,
ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej
_feliĉa_ viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu
faras la plej grandajn agojn; _li_, al kiu la postuloj de la epoko
venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj
kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li
tamen iras, kaj _devas_ iri, ĝis li aŭdas la popolon krii en ĝojo,
kaj li ĉirkaŭrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris
grandfaron.
SKULE JARLO
Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.
EPISKOPO NIKOLAS
Estas _tio_, kion la romanoj nomis _ingenium_. — Mi ne estas precipe
lerta en latino; sed tio nomiĝas _ingenium_.
SKULE JARLO
(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el
alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? — Jes, ĉu ne ĉio
prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ
la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas
fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon
estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas
brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj
svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro
sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la
Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la
sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel
facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj
Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj
protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia
patrino venis kaj portis ĝin por li.
EPISKOPO NIKOLAS
(en senvola ekkrio) Sed ni — ni du —!
SKULE JARLO
Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes Vi — Vi do!
SKULE JARLO
Håkon havas la rajton, episkopo.
EPISKOPO NIKOLAS
Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; — la plej granda
feliĉo estas _tiu_, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon
la rajton, kaj ne Vi?
SKULE JARLO
(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio,
ke li savu min el pensoj pri ili.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi
prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke
restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj
patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; — kaj la filo tiras
la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li
volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, — kaj edzinon kaj ĉiujn
infanojn, por atingi supren mem; — ĉar tie supre estas piedlarĝa
spaco; _tie_ li povas teni sin horon. — Tiu, jarlo, estas la sagao
de la saĝeco, kaj la sagao de ĉiu saĝulo.
SKULE JARLO
Sed la rajto!
EPISKOPO NIKOLAS
La filo _havis_ la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; — sekvu
vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas ĉiuj.
DUKO SKULE
Al tio, kio bona estas, jes.
EPISKOPO NIKOLAS
Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj
malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie
Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon.
(mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la
aro aŭ la afero volas _tion ĉi_ kaj ne _tion_; sed Vi malamu ĉiun
viron en la aro, ĉar li kontraŭas Vin; kaj Vi malamu ĉiujn tiujn,
kiuj staras subtene al afero, ĉar la afero ne antaŭenigas Vian
volon. Ĉio, kion Vi povas uzi, estas bona, — ĉio, kio metas
transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.
DUKO SKULE
(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa
seĝo, al kiu mi tamen ne atingis — kaj kiom li pagis por ĝi, li,
kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan
sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al
la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, — mi ekhavis nur filinojn.
EPISKOPO NIKOLAS
_Håkon_ ricevas filojn, jarlo, — nur vidu!
DUKO SKULE
(iras al la fenestro dekstre) Jes, — ĉio adaptiĝas por Håkon.
EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la
feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke
estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ
Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj,
kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi
kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis
Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo
fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon!
DUKO SKULE
Kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon!
DUKO SKULE
Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo —
EPISKOPO NIKOLAS
(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, —
pli potenca ol kiu ajn el la miloj da — jarloj tie supre! (falglitas
sur la benkon apud la trinkotablo)
DUKO SKULE
(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io
pli aŭ io malpli ol homo?
EPISKOPO NIKOLAS
(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon
inter bono kaj malbono.
DUKO SKULE
(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis
ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas
sin mem; — ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin —
EPISKOPO NIKOLAS
Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ
Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, — kaj
ĉiuj fidos Vin.
DUKO SKULE
Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan
heredon post mi!
EPISKOPO NIKOLAS
(vigle) Jarlo, — se Vi havus filon?
DUKO SKULE
Mi neniun havas.
EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevos filojn.
DUKO SKULE
(pugnigas la manojn) — kaj estas reĝe naskita!
EPISKOPO NIKOLAS
(ekstaras) Jarlo, — se li ne tia estus?
DUKO SKULE