"Mi nun remetis la najlon kaj ĝin rigardis atente. Homo eksterenpasinta

tra tiu fenestro povintus ĝin refermi eble kaj la risorto

realfiksiĝintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon. La konkludo

estis klara kaj denove mallarĝigis la areon de mia esplorkampo.

_Laŭnecese_ la murdintoj forfuĝis pere de la alia fenestro. Se ni

supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel verŝajnis, _necesas_

rezulte ke malsamu la najloj, aŭ almenaŭ iliaj alfiksiĝrimedoj.

Surgrimpinte la sakŝtofon de la litkadro, mi rigardis zorgege super

ties kaptabulon la duan fenestroklapon. Malsupreniginte la manon

malantaŭ la tabulo, mi tuj trovis kaj premis la risorton kiu, konforme

al mia supozo, havis entute la saman karakteron kiel sia najbaraĵo.

Nun mi okulkontrolis la najlon. Ĝi estis same solida kiel la alia kaj

verŝajne alfiksiĝis sammaniere—enmartelite preskaŭ ĝiskape."

"Vi diros ke mi perpleksiĝis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi

malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi

eĉ ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron.

Okazis difekto en nenia ĉenero. Mi spuris la sekreton ĝis ties fina

rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Ĝi havis, mi diru, en ĉiu

rilato la aspekton de sia kunilo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto

estis nepra nulaĵo (kiom ajn decidiga ĝi ŝajnu) kompare al la

konsideraĵo ke ĉi-tie, ĉi-punkte finfiniĝis la indico. '_Necesas_ ke

la najlo havu maltaŭgaĵon,' mi diris. Mi tuŝis ĝin kaj la kapo, kun

kvaroncolo da ties fusto, forapartiĝis en miaj fingroj. La restaĵo de

la fusto daŭre staris fiksite en la boriletotruo kie ĝi jam antaŭe

disrompiĝis."

"La frakturo estis malnova (ĉar ties randoj krustiĝis pro rusto) kaj

verŝajne fariĝis per martelbato parte alfiksinta en la supraĵon de la

malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun mi zorge remetis tiun

kapaĵon en la noĉon el kiu mi antaŭe ĝin eltiris kaj la simileco al

perfekta najlo estis nepra—la fendo ne videblis. Premante la risorton,

mi levis la klapon leĝergeste kelkajn colojn. La najlkapaĵo leviĝis

kun ĝi, restante fiksite en sia litaĵo. Mi fermis la fenestron kaj

denove la ŝajnigo de kompleta najlo nepregis."

"La enigmo, ĝis tiu punkto, nun malenigmiĝis. La murdinto forfuĝis

pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post lia

foriro (aŭ eble fermite laŭcele), ĝi refiksiĝis pere de la risorto.

Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave interpretis kiel

pernajlan retenon. Daŭran tiurilatan enketadon tial oni juĝis ne plu

bezoni."

"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi

kontentiĝis ĉirkaŭpromenante kun vi la konstruaĵon. Proksimume

kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendiĝis

fulmosuĉilo. Ekde tiu suĉilo maleblintus al iu ajn atingi la

fenestron, des pli ĝin eniri. Mi rimarkis tamen ke la ŝutroj de la

kvara etaĝo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj ĉarpentistoj

nomas _ferrades_—speco malmulte uzata hodiaŭ sed ofte vidataj sur

ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon de

ordinara pordo—simpla, ne faldebla pordo—krom tio ke la malsupra

duono portas lignan kradaĵon aŭ pergolon, tiel disponigante bonegan

mantenejon. Ĉe la koncerna konstruaĵo tiuj ŝutroj estas plene larĝaj

je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaŭ la domo,

ambaŭ estis duonapertaj—tio estas, ili elstaris orte disde la muro.

Verŝajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la malantaŭaĵon de

la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn _ferrades_ laŭ la

linio de ilia larĝeco (ne dubeblas ke ili tiel agis), ili ne perceptis

tiun grandan larĝecon mem aŭ almenaŭ ne ĝin konsideris ĝustavalore.

Verfakte, sin konvinkinte ke nenia eliro efektivigeblis en tiu areo, ili

faris kompreneble nur ege supraĵan tiurilatan kontrolon."

"Klare estis al mi tamen ke la ŝutro apartenanta al la fenestro

situanta ĉekape de la lito, se oni refaldus ĝin kontraŭmuren, atingus

lokon nur du futojn for disde la fulmosuĉilo. Ankaŭ evidente estis

ke, pere de la estigo de ege malkutima kvanto da agado kaj kuraĝo,

oni povintus eniri la fenestron ekde la suĉilo. Etendinte la brakon

distancon de du futoj kaj duono (ni nun imagu la ŝutron malfermitan

plenlarĝe), ŝtelisto povintus enmanigi solide la lignokradaĵon.

Tiam, liberiginte la alian manon de ĉirkaŭ la suĉilo, apoginte la

piedojn sekure kontraŭ la muron kaj saltinte kuraĝe foren, li povintus

fermsvingi la ŝutron. Se la fenestro, ni supozu, estis malfermita en

tiu momento, li povintus eĉ sin svingi en la ĉambron."

"Mi deziras ke vi retenu mense precipe tion: mi parolis pri _ege_

malkutima grado da agado kiel nepra antaŭbezono por sukcesigi tiel

danĝeran kaj tiel malfacilan entreprenon. Estas mia celo komprenigi

al vi, unue, tion ke la ago eble fareblis sed, due kaj ĉefe, mi

deziras trudi al via kompreno la _ege eksterordinaran_, la preskaŭ

preternaturan karakteron de la facilmoveco povinta ĝin plenumi."

"Vi diros, sendube, uzante la lingvaĵon de la jurisprudenco, ke, por

starigi mian argumentaron, mi subtaksu anstataŭ plentaksi la agadon

bezonitan en tiu afero. Tio povas esti la jurisprudenca kutimo, sed

la rezono ne funkcias tiel. Mia fina celo estas nur la vero. Mia tuja

celo estas vin konvinki apudigi tiun _ege malkutiman_ agadon kiun mi

ĵus priparolis kaj tiun _ege strangan_ stridan (aŭ raŭkan) kaj

_malkonstantan_ voĉon pri kies landodeveno nenia homparo kunkonsentis

kaj en kies eldirado nenia silabado rekoneblis."

Instigite de tiuj vortoj, svaga kaj duonforma koncepto pri la voldiraĵo

de Dupino traflugetis mian menson. Mi spertis la senton situadi, sen

komprenpovo, sur la rando de ekkomprenado. Same kiel homoj fojfoje sin

trovas sur la rando de rememorado sen, post ĉio, rememorpovo. Mia amiko

daŭrigis sian diskurson.

"Vi konscios," li diris, "ke mi anstataŭis la temon de elirrimedo

per tiu de enirrimedo. Mi intencis komprenigi ke eniro kaj eliro

efektiviĝis sammaniere, samloke. Ni nun revenu al la enaĵo de la

ĉambro. Ni superrigardu la tieajn aspektojn. La tirkestoj de la

ŝranko, laŭraporte, estis disrabitaj, kvankam restis en ili multaj

vestaĵoj. La tiurilata konkludo estas absurda. Ĝi estas nura

konjekto—kaj ege malbonsenca—nenio alia. Kiel ni eksciu ke la

artikloj trovitaj en la tirkestoj ne estis ĉio kion la tirkestoj

origine entenis? S-rino Lespanajo kaj ŝia filino estigis ege izolitan

vivadon, akceptis neniajn gastojn, malofte eliris en la urbon,

malbezonis multajn vestoŝanĝaĵojn. La trovitaj vestaĵoj estis

sendube tiel bonkvalitaj kiel aliaj povintaj aparteni al la sinjorinoj.

Se rabisto forprenis iujn, kial li ne forprenis la plej bonajn? Kial

ne ĉiujn? Simplavorte, kial li postlasis kvar mil orajn frankojn por

sin superŝarĝi per pako da tolaĵoj? La oron li _jes ja_ postlasis.

Preskaŭ la tutan sumon menciitan de S-ro Minjodo, la bankisto, oni

trovis surplanke, en sakoj."

"Mi deziras tial forigi el viaj pensadoj la eraregan _motiv_-teorion

naskigitan en la cerboj de la policanoj per tiu parto de la indicaro

parolanta pri mono liverita ĉe la dompordo. Koincidoj dekoble pli

mirindaj ol tiu (livero de mono kaj murdo efektivigita al ties ricevinto

nur tri tagojn poste) ekestiĝas ĉe ni ĉiuj ĉiun horon de niaj

vivoj sen sin atentigi eĉ momentdaŭre. Koincidoj ĝenerale estas

faligiloj sur la vojo de tiu rango da pensantoj edukitaj sen instruado

pri stokastiko, tiu probabloteorio al kiu la plej gloraj studobjektoj

de homa esplorado ŝuldas la plej gloran ilustradon. En la nuna kazo,

se la oro malestintus, tio ke oni ĝin liveris nur tri tagojn antaŭe

konsistigintus iom pli ol koincidon. Tio konfirmintus la motivteorion.

Tamen en la veraj cirkonstancoj de la kazo, se ni supozu oron la motivo

de la perfortaĵo, necesas ankaŭ juĝu la misfarinton hezitema idioto

forlasinta kaj sian oron kaj sian motivon."

"Retenante nun konstante antaŭmense la konsiderindaĵojn kiujn mi

atentigis al vi—tiun strangan voĉon, tiun malkutiman facilmovecon

kaj tiun surprizan mankon de motivo por murdo tiel aparte abomena—ni

enketu pri la buĉado mem. Jen virino mortigita per mana strangolado kaj

enŝovita en kamentubon kapon malsupren. Ordinaraj murdistoj ne utiligas

tian murdorimedon. Des malpli ili sin senigas tiamaniere je la murditoj.

En la maniero en kiu oni suprenŝovis la kadavron en la kamentubon, vi

agnosku, estis io ekscese troigita—io nepre neakordigebla kun niaj

kutimaj konceptoj pri homa agado, eĉ kiam ni supozu la aktorojn la plej

depravaciiĝintaj homoj. Konsciu ankaŭ kiel granda estis laŭnecese

la fortiko povinta suprenŝovi la kadavron en tian aperturon tiel

perforte ke la kunigita fortiko de pluraj homoj apenaŭ sufiĉis por

ĝin _malsupren_-tiri."

"Ni konsideru nun ceterajn indikaĵojn pri la uzado de mirindega

fortiko. Sur la fajrejo kuŝis dikaj bukloj—ege dikaj bukloj—da

griza homhararo. Tiujn oni forŝiris ekde la radikoj. Vi konscias pri

la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo eĉ dudek-tridek

harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn buklojn. Iliaj radikoj

(horora vidaĵo!) koaguliĝis kun eroj de kranihaŭto—nepra signo

pri la enorma potenco aktivigita por elradikigi ununurgeste eble

duonmilionon da haroj. La gorĝo de la maljunulino estis ne nur

tranĉita. La kapo estis fortranĉita disde la korpo kvankam la

tranĉilo estis ordinara razilo."

"Mi deziras ke vi konsideru ankaŭ la _brutan_ ferocon de tiuj agoj.

Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro

Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo

ilin estigis kaj ĝis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo

estis evidente la ŝtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis

el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla ĝi

nun ŝajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la larĝon de

la fenestroŝutroj ili malagnoskis—ĉar, pro la najloafero, siajn

perceptojn ili hermetikigis kontraŭ la eblo ke la fenestroj iam ajn

malfermiĝis."

"Se nun, krom ĉiuj tiuj konsiderindaĵoj, vi ankaŭ primeditis

ĝustavalore la strangan malbonordon de la ĉambro, ni nun sukcesis

apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman

fortikon, brutalan ferocon, senmotivan buĉadon, _groteskon_ neprege

fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj voĉon fremdatonan al la

oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je ĉiu klara aŭ

komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian imagkapablon mi

imponis kiun instigon?"

Mi sentis ekvibraĉi mian karnon dum Dupino starigis la demandon.

"Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo,

forfuĝinte el najbara sandomo."

"Laŭ iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta. Tamen

la voĉoj de frenezuloj, eĉ okaze de iliaj plej sovaĝaj paroksismoj,

neniam akordas kun tiu stranga voĉo aŭdita surŝtupare. Frenezulo

devenas de iu lando kaj lia lingvaĵo, kiom ajn malkohera ĉe la nivelo

de siaj vortoj, havas ĉiam koheron de silabado. Aldone, la hararo de

frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun

etan tufon el la rigide kroĉintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al

mi kiel vi ĝin interpretas."

"Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Ĝi

neniel estas _homa_ hararo."

"Mi ne asertis kontraŭe," li diris, "sed antaŭ ol determini tiun

punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis

sur ĉi-tiun folion. Ĝi estas _faksimila_ desegnaĵo pri tio kion oni

priskribis en unu parto el la atestaĵaro kiel 'malhelajn ekimozojn kaj

profundajn ungokaŭzitajn noĉojn' surestantajn la gorĝon de Fraŭlino

Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel

'sinsekvon da lividaj makuloj, verŝajne fingropremaĵoj.'"

"Vi perceptos," daŭrigis mia amiko, dissternante la folion sur la

tablon antaŭ ni, "ke ĉi-tiu desegnaĵo pensigas pri solida kaj fiksita

teno. Evidentas nenia _glitado_. Ĉiu fingro retenis—eble ĝis la

morto de la viktimo—la timigan alprenon per kiu ĝi origine sin

enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn ĉiujn, sammomente, en la

respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas."

Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton.

"Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas

sternita sur ebena surfaco sed la homa gorĝo estas cilindra. Jen

lignoŝtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorĝo.

Volvu la desegnaĵon ĉirkaŭ ĝi kaj refaru la eksperimenton."

Mi tiel agis sed la malfacilaĵo evidentis eĉ pli ol antaŭe.

"Ĉi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano."

"Nun legu," respondis Dupino, "ĉi-tiun ekstrakton el Kuvjero."

Ĝi estis detala anatomia kaj ĝenerale priskriba raporto pri la granda

flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la

mirigajn fortikon kaj agadon, la sovaĝan ferocon kaj la imitkapablojn

de tiuj mamuloj ĉiuj konas sufiĉe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn

hororojn de la murdoj.

"La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton,

"akordas ekzakte kun la desegnaĵo. Mi konscias ke nenia besto krom

orangutano de la ĉi-tie menciita specio povintus premi la noĉojn tiel

kiel vi ilin desegnis. Aldone ĉi-tiu flavbruna hartufo havas la saman

karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas

kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, _du_ voĉoj

aŭdiĝis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco."

"Prave! Kaj vi memoros diraĵon atribuitan preskaŭ unuanime al

tiu voĉo—la diraĵon '_mon Dieu_.' Ĉi-tiun, en la koncernaj

cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandaĵisto) identigis

kiel diraĵon de protesto aŭ malaprobo. Ĉefe sur tiuj du vortoj tial

mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la enigmo. Iu Franco

konsciis pri la murdo. Eblas—efektive, ege pli ol eblas—ke tute

senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke la

orangutano eskapis de li. Eblas ke li ĝin spuris ĝis la ĉambro sed,

en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, neniam povintus ĝin

rekapti. Ĝi daŭre ĉirkaŭvagadas libere."

"Mi ne daŭrigos tiujn konjektojn—alie mi ne rajtas ilin nomi—ĉar

la ombra reflektado sur kiu ili baziĝas estas apenaŭ sufiĉe profunda

por ke mia intelekto ilin agnosku kaj ĉar mi ne scipovus komprenebligi

ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin

aludas tiel. Se la koncerna Franco laŭ mia supozo jes ja senkulpas pri

tiu abomenaĵo, ĉi-tiu reklamo, kiun hieraŭnokte post nia hejmenreveno

mi liveris al la oficejo de _La Mondo_ (ĵurnalo pritraktanta ŝipajn

aferojn kaj multe legata de maristoj) alvenigos lin al nia loĝejo."

Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon:

_"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de

la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. La

posedanto (kiu laŭkonstate estas maristo deĵoranta sur Malta

ŝipo) rajtas repreni la beston post ĝin identigi taŭgadetale

kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per ĝiaj kapto kaj retenado.

Venu al numero ..... strato ..... Sankta-Ĝermano-Kvartalo .....

tria etaĝo."_

"Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj

apartenas al Malta ŝipo?"

"Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen tamen

eta rubandero kiu, laŭ ties formo kaj grasa aspekto, funkciis por

kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektaĵoj kiun tiom ŝatas

maristoj. Aldone, ĉi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj krom

maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. Mi alprenis la

rubandon ĉe la bazo de la fulmosuĉilo. Ĝi ne povintus aparteni al iu

ajn el la du mortintoj."

"Se nun, malgraŭ ĉio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio

estas, ke la Franco estas maristo deĵoranta sur Malta ŝipo, mi nenion

difektis dirante tion en la reklamo. Se mi eraras, li nur supozos ke min

devojigis iu cirkonstanco pri kiu li ne penados enketi. Se mi pravas

tamen, granda avantaĝo atingiĝas. Konsciante pri la murdoj, tamen

senkulpa tiurilate, kompreneble la Franco hezitos alrespondi la reklamon

kaj postuli la rehavigon de la orangutano."

"Li rezonos tiumaniere. 'Mi estas senkulpa. Mi estas malriĉa. Mia

orangutano altvaloras—al homo situanta en miaj cirkonstancoj, vera

fortuno en si. Kial maldisponigi min pri ĝi pro senkaŭzaj timoj pri

danĝero? Jen ĝi estas, preta al mia manpreno. Ĝi malkovriĝis en

Bulonjo-Arbaro, ĉe fora distanco disde la buĉadsceno. Kiel oni povus

iam suspekti ke bruta besto efektivigis la misfaron? La polico kulpas.

Ili malsukcesis malkovri la plej malgrandan indicon. Eĉ se ili spurus

la beston, ne eblus al ili pruvi mian konscion pri la murdo aŭ kulpigi

min pro tiu konscio."

"'Antaŭ ĉio, oni _jes ja_ min konas. La reklaminto min nomumas

posedanto de la besto. Mi ne certas ĝis kiu limo povas etendiĝi lia

scio. Se mi malkonsentas depostuli havaĵon de tiel alta valoro kaj kiun

oni scias ke mi posedas, mi suspektigos almenaŭ la simion. Mi kutimas

atentigi nek min nek la beston. Mi respondos al la reklamo, rehavos la

orangutanon kaj ĝin zorge retenos ĝis kiam forblovumos tiu afero.'"

En tiu momento ni aŭdis paŝon sur la ŝtuparo.

"Pretigu viajn pistolojn," diris Dupino. "Tamen nek uzu nek vidigu ilin

antaŭ signalo de mi."

La ĉefpordon de la domo ni antaŭe postlasis en malfermado kaj la

vizitanto, jam enirinte sen sonigi, antaŭenvenis plurajn paŝojn

sur la ŝtuparo. Nun tamen li ŝajnis heziti. Baldaŭ ni aŭdis lin

descendi. Dupino jam moviĝis pordodirekten kiam denove ni aŭdis lin

suprenvenadi. Li ne forturniĝis duan fojon sed alproksimiĝis rezolute

kaj frapsonigis la pordon de nia ĉambro.

"Eniru!" diris Dupino feliĉ- kaj bonkorvoĉe.

Viro eniris. Li estis maristo, evidente—alta, solida, muskola persono

havanta iom ĉioriskulan, tute ne senĉarman mienon. Lian vizaĝon, ege

sunbruligitan, barbo kaj lipharoj pli ol duone kaŝis. Li kunportis

grandan kverkan klabon, sed ŝajnis alie senarmila. Li riverencis

malgracie kaj diris al ni "Bonan vesperon" kun Franca parolmaniero kiu,

kvankam iom pensiganta pri Novkastelo, aŭdigis rekoneblan Parizan

ekdevenon.

"Bonvolu sidiĝi, mia amiko," diris Dupino. "Ĉu mi rajtas supozi ke vi

alvenas rilate al la orangutano? Honestavorte, mi preskaŭ envias vian

posedrajton pri ĝi: mirinde bonega kaj sendube altvalora besto. Kiom

aĝa vi taksas ĝin?"

La maristo ensuĉis longan spiradon, en la maniero de homo ĵus

formetinta netolereblan ŝarĝon, kaj tiam respondis sekuravoĉe:

"Mi havas nenian kalkulrimedon. Tamen ĝi ne povas esti pli ol

kvar-kvinjara. Ĉu vi ĝin retenas ĉi-tie?"

"Ho, ne! Ĉi-tie ni ne disponas pri konvenan retenujon. Ĝi sidas en

proksima lustablo de Duburgo-Strato. Vi povos rehavi ĝin morgaŭmatene.

Kompreneble, vi pretas identigi la posedaĵon, ĉu ne?"

"Kompreneble, sinjoro. Mi pretas."

"Bedaŭrinde estos devi min senhavigi je ĝi," diris Dupino.

"Mi tute ne atendas ke vi estu prizorginta ĝin senpage, sinjoro," diris

la viro. "Ne rajtas esperi tion. Tre bonvolas pagi rekompencon kontraŭ

la malkovro de la besto—tio estas, konvenan rekompencon."

"Nu," respondis mia amiko. "Ĉio tio tre justas, certe. Mi pripensu!

Kion necesos al mi ekhavi? Ho! Mi diru al vi. Jen estos mia rekompenco.

Vi transsciigos al mi ĉiujn laŭeblajn informaĵojn pri tiuj murdoj

okazintaj en Kadavrejo-Strato."

Dupino eldiris tiujn lastajn vortojn en tre malalta, tre trankvila tono.

Egale trankvile li aliris la pordon, ĝin ŝlosis, metis la ŝlosilon en

la poŝon. Tiam li tiris pistolon el sia brusto, metis la armilon sen la

plej eta agitiĝo sur la tablon.

La vizaĝo de la maristo ekruĝiĝis, kvazaŭ li luktus kontraŭ

sufokiĝo. Li stariĝis eksalte, alprenis sian klabon. Tamen en la

sekvinta momento li refalis sur sian seĝon, tremegante kaj elmontrante

survizaĝe kvazaŭ la maskon de Morto mem. Nenian vorton li eldiris. Mi

lin kompatis plenkore.

"Mia amiko," diris Dupino afablavoĉe, "vi maltrankviligas vin

senbezone. Jes ja, verfakte. Ni nepre malcelas noci vin. Mi promesas al

vi, honestavorte de sinjoro kaj de Franco, ke ni neniel intencas vin

difekti. Mi scias kun nepra certeco ke vi senkulpas pri la abomenaĵoj

de Kadavrejo-Strato. Ne decos nei tamen vian ioman implikiĝon en ili.

Laŭ tio kion mi jam diris, vi devas konscii ke, rilate al tiu afero, mi

disponis pri informrimedoj kiujn vi neniam povintus imagi."

"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan—nenion certe povantan

vin kulpigi. Vi senkulpis eĉ pri ŝtelado en momento kiam vi povintus

ŝteli senpune. Vi havas nenion kaŝendan. Vi havas nenian kialon

ion kaŝi. Aliflanke, ĉiu honorprincipo vin devigas konfesi vian

tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu

imputiĝis krimo kies farinton vi scipovas identigi."

La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn;

tamen nun entute malaperis lia antaŭa kondutaŭdaco.

"Dio helpu min!" li diris post mallonga paŭzo. "Mi jes ja sciigos al

vi ĉion kion mi scias pri tiu-ĉi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu

duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo.

Ĉiomalgraŭe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos eĉ devonte

morti pro tio."

Sekvas esencadetale tio kion li raportis.

Li vojaĝis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li aniĝis,

alteriĝis en Borneo kaj faris interninsulan distriĝekskurson. Li

kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la

besto fariĝis lia aparta posedaĵo. Post multe da ĝeno, okazigita

per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojaĝo,

li sukcesis finfine loĝigi ĝin sekure ĉe si en Parizo. Tie, por ne

altiri al si la malplaĉan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la

beston en prizorgata sekureco ĝis kiam tiu resaniĝus de piedvundo

kaŭzita de surŝipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la

simion.

Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aŭ pli ĝuste la

matenon de la murdoj, li trovis la beston enloĝantan lian propran

dormĉambron en kiun ĝi eskapis el apuda kamero kie ĝi estis, laŭ

la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane,

plene ŝaŭmsapite, ĝi sidis antaŭ la spegulo, entreprenante sin razi,

procedo kiun antaŭe, sendube, tra la kamera ŝlosiltruo, ĝi vidis

plenumi la mastron.

Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel

danĝeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion

fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, eĉ okaze de ĝiaj plej

ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon,

la orangutano trairis eksalte la ĉambropordon, kuris malsupren laŭ la

ŝtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaŭrinde malfermita, eniris la

straton.

La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraŭ tenante enmane la

razilon, haltis fojfoje por rigardi malantaŭen kaj gestadi al sia

postkuranto ĝis kiam tiulasta preskaŭ atingis ĝin. Tiam ĝi foriris

denove. Tiel-ĉi la ĉaso daŭris longan tempon. La stratoj nepre

silentis ĉar estis preskaŭ la tria horo de la mateno.

Laŭpasante strateton malantaŭ Kadavrejo-Strato, la fuĝinto ekvidis

lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la ĉambro de S-rino

Lespanajo en la kvara etaĝo de ŝia domo. Hastante al la konstruaĵo,

ĝi perceptis la fulmsuĉilon, suprengrimpis laŭ ĝi kun nekonceptebla

facilmovo, alprenis la ŝutron, kiu estis ĵetita entute kontraŭ la

muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la

lito. La tuta agadaro efektiviĝis en malpli ol unu minuto. La ŝutron

la orangutano remalfermis piedbate enirante la ĉambron.

La maristo intertempe kaj ĝojiĝis kaj konsterniĝis. Nun li ege

esperis povi rekapti la bruton ĉar ĝi apenaŭ povos eskapi el la

kaptejo en kiun ĝi ĵus eniris krom pere de la suĉilo, ĉe la malsupro

de kiu la posedanto povus rehavi ĝin. Aliflanke li multe pritimis kion

povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron

daŭre postsekvi la fuĝinton. Fulmsuĉilon oni povas facile laŭgrimpi,

precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu

situis malproksime maldekstre, lia suprenirado ĉesis. Ĉio kion li

povis fari estis kliniĝi maldekstren por iom ekvidi la internon de la

ĉambro. Tiu ekvido preskaŭ faligis lin de sur la suĉilo pro troigo da

hororo.

En tiu momento interrompis la nokton tiuj aĉaj ŝirkriegoj

ekmaldormigintaj la loĝantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo

kaj ŝia filino, surportante dormvestaĵojn, verŝajne priokupiĝis

aranĝante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antaŭe rulita en la

mezon de la ĉambro. Ĝi estis malfermita kaj ties enhavaĵoj kuŝis

apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la

fenestron kaj, juĝante laŭ la eta tempodaŭro forpasinta inter la

eniro de la besto kaj iliaj ŝirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj

ĝin ekvidis. La klaksonon de la ŝutro ili atribuintus kompreneble al

la vento.

La Murdoj de Kadavrejo-Strato · 第 2 / 3 段