Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
EDGAR ALLAN POE
(1809-1849)
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO
Esperantigis
EDWIN GROBE
1998
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono
Edgar Allan Poe
"LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO"
Unua Eldono, Aŭgusto, 1998
Origina Anglalingva Titolo
"THE MURDERS IN THE RUE MORGUE"
LA MURDOJ DE KADAVREJO-STRATO
La mensaj kvalitoj nomiĝantaj analizaj nur malmulte analizeblas en
si. Ni taksas ilin ĉefe laŭ iliaj efikoj. Ni scias pri ili, inter
aliaj informaĵoj, ke por posedanto posedanta ilin preterabunde, ili
estas ĉiam fonto de la plej vigla ĝojo. Same kiel la fortikulo
festegas sian fizikan potencon, ĝuante tiujn ekzercojn kiuj aktivigas
siajn muskolojn, feliĉigas la analiziston tiu intelekta agado kiu
_malimplikas_. Li spertas plezuron plenumante eĉ la plej bagatelajn
taskojn utiligantajn lian talenton. Li ŝatas enigmojn, rebusojn,
hieroglifojn, elmontrante en sia solvo de ĉiu, gradon da _sagaceco_
kiu al la ordinara prikonscio ŝajnas preternatura. Liaj rezultoj,
efektivigite de la animo kaj esenco mem de metodo, havas la tutan
aspekton, verdire, de intuicio.
La solvokapablon multe vigligas eble matematika studado kaj precipe
tiu plej alta branĉo nomiĝanta, maltaŭge kaj, kvazaŭ superlative,
ununure pro siaj retroiraj funkcioj: analizo. Tamen kalkuli ne estas
en si analizi. Ŝakludisto, ekzemple, kalkulas sed ne analizas. Sekvas
ke ŝakludado, rilate al siaj efikoj sur mensan karakteron, ege
miskompreniĝas. Mi ne verkas traktaton nun, sed simple antaŭparolas
per hazarde elektitaj perceptaĵoj iom strangan rakonton. Tial mi
elprofitos la okazon deklarante ke la superajn potencojn de la
kontemplema intelekto pli rigore kaj pli utile laborigas malpompa matĉo
de damludo ol ĉiuj komplikaj ŝakludaj frivolaĵoj.
Ĉe ŝakludo, kie la pecoj havas malsamajn kaj bizarajn movojn, kun
diversaj kaj ŝanĝantaj valoroj, oni erare taksas profunda (kaj ne
malkutima eraro ĝi estas) tion kio estas nur kompleksa. La _atento_
ĉi-tie potence alvokiĝas. Se ĝi malvigliĝas nur momenteton,
preteratentaĵo okazas, kaj rezultas vundo aŭ malvenko. Pro tio ke
la eblaj movoj estas ne nur multnombraj sed ankaŭ envolvitaj, pli
multnombriĝas la ebloj ke okazu tiaj preteratentaĵoj. Naŭ fojojn
el dek estas la plej koncentrema kaj ne la plej akrapensa ludanto kiu
venkas.
Ĉe damludo tamen, kie la movoj estas unikaj kaj havas nur malmultan
malsamecon, malmultnombriĝas la ebloj preteratenti kaj la atentokapablo
havas nur ioman utilon. Tial, se iu ajn ludanto pridisponas avantaĝojn,
tiujn li gajnas pere de supera sagaceco. Por iom konkretigi la temon, ni
imagu damlud-matĉon en kiu restas nur kvar damoj kaj kie, kompreneble,
ni ne rajtas atendi preteratentaĵon. Memklare estas ke ĉi-tie venko
efektiviĝas (ni supozu la ludantojn egaltalentaj) nur pere de bonege
konceptita movo rezultigita per forta mensolaboro. Maldisponante
kutimajn rimedojn, la analizisto sin transĵetas en la spiriton de sia
kontraŭstaranto, sin identigas kun tiulasta kaj tiumaniere ne malofte
prikonscias ekrigarde la ununurajn rimedojn (foje eĉ absurde facilajn)
per kiuj delogi en eraron aŭ hastigi en miskalkulon.
Jam de longa tempo oni konscias pri la forta influo kiun vistoludo
alportas al la homa kalkulpovo. Homoj havantaj la plej altkvalitan
intelekton laŭraporte distriĝas pretermezure ĝin ludante dum ili
sin senigas kontente je ŝakludado, taksante tiulastan frivola.
Preterdube, ekzistas nenia samspecaĵo povanta tiom forte laborigi la
analizkapablon.
Povas esti ke la plej bona ŝakludanto de la tuta Kristanlandaro estas
nur la plej bona ŝakludanto. Sed kapablo pri vistoludado ampleksas
kapablon sukcesi pri ĉiuj tiuj pli gravaj entreprenoj en kiuj menso
kontraŭbatalas menson.
Kiam mi diras "kapablo" mi voldiras tiun perfektan ludlertecon
inkluzivantan komprenon pri _ĉiuj_ fontoj el kiuj laŭleĝaj avantaĝoj
haveblas. Tiuj estas krom multnombraj, ankaŭ multformaj kaj ripozas
ofte en pensadkaŝejoj nepre neatingeblaj al ordinara komprenado.
Observi atente estas memori klardetale. Kaj ĝis tiu punkto koncentrema
ŝakludanto povas bone sukcesi ludante viston ĉar la reguloj de Hojlo
(bazitaj sur la nura meĥanismo de la ludo) estas sufiĉe kaj ĝenerale
kompreneblaj. Tial disponi pri retenema memoro kaj agi "laŭlibre" estas
la nepraj kvalitoj kiuj konsistigas, laŭ ĝenerala opiniaro, bonan
ludadon.
Sed estas pri aferoj situantaj eksterlime de nuraj reguloj ke
elmontriĝas la lerteco de la analizisto. Li faras, silente, aregon da
observaĵoj kaj induktoj. Same agas, eble, liaj kunludantoj, sed la
diferenco en la amplekso de la akiritaj informaĵoj sidas ne tiom en la
valideco de la induktado kiel en la kvalito de la observado. La bezonata
scio estas: _kion_ observi? Nia ludanto nepre nenie sin limigas. Aldone,
kvankam la ludo estas la celobjekto, li ne malkonsentas fari induktojn
bazitajn sur eksterlude situantaj indicoj. Li kontrolas la mienon de
sia partnero, ĝin komparante kun tiu de ĉiu kontraŭstaranto. Li
konsideras la manieron en kiu ĉiu ludanto aranĝas enmane la kartojn,
ofte kalkulante atuton post atuto, honoraĵon post honoraĵo, laŭ la
rigardoj kiujn la rigardantoj direktas sur ilin. Li priatentas ĉiun
mienŝanĝon dum antaŭenevoluas la ludado, amasigante provizon da
pensmaterialo bazitan sur la diferencoj de sentosignaloj: certeco,
surprizo, triumfo, ĉagreno. Laŭ la maniero enmanigi prenon li taksas
ĉu la enmaniginto kapablas sukcesigi ceteran en la sama emblemo. Li
rekonas karton ruzluditan per la maniero en kiu la kontraŭstaranto
ĝin surtablenigas. Hazarda aŭ senatenta vorto; senintenca faligo aŭ
renverso de karto kaj la kuniranta anksieco aŭ senzorgo de la klopodo
tion kaŝi; la komptado de la prenoj kun ilia aranĝordo; embaraso,
hezitado, avideco aŭ timego—ĉiuj havigas al lia ŝajne intuicia
perceptado indicojn pri la vera aferstato. Je la fino de la du-tri unuaj
ludrondoj li jam sciposedas la plenan enhavaĵon de ĉiu ludmano kaj
ekde tiam antaŭen deponas siajn kartojn kun nepre preciza intencado
kvazaŭ la ceteraj ludantoj jam eksterenturnintus siajn kartaversojn.
La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla inĝenieco; ĉar, kvankam la
analizisto laŭnecese inĝenias, la inĝeniulo ofte mirinde malkapablas
analizi. La konstru- aŭ kombinscipovo, pere de kiu la inĝenieco kutime
evidentiĝas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi opinias) atribuis
apartan organon, supozante ĝin esti prakapablo, elmontriĝis tiel ofte
ĉe homoj kies intelekto en ĉiu alia maniero alproksimiĝis idiotecon
ke abunde komentas la kondiĉon aŭtoroj pri moroj. Inter inĝenieco
kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli granda diferenco ol tiu
ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam en maniero nepre analoga.
Okazas, verdire, ke inĝeniuloj estas ĉiam fantaziaj dum _aŭtentaj_
imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol analizaj.
La sekvonta rakonto ŝajnos al la leganto sendube speco de komentario
pri tiuj ĵus proponitaj teorioj.
Loĝante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18....,
mi ekkonatiĝis tie kun iu S-ro C. Aŭgusto Dupino. Tiu juna estimato
fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da
malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malriĉa vivnivelo ke la
energio de lia karaktero venkiĝis sub ĝi kaj li ĉesis frekventi la
mondon aŭ entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de
liaj kreditoroj ankoraŭ restis al li eta ero de lia heredaĵo, kaj,
helpe de la enspezoj devenantaj de ĝi, li sukcesis, pere de rigora
ekonomio, akiri la bazajn bezonaĵojn de la vivo sen devi okupiĝi pri
ties superfluaĵoj. Libroj, efektive, fariĝis lia ununura lukso kaj en
Parizo tiuj facile haveblas.
Nia unua renkontiĝo okazis ĉe malmultkonata biblioteko de
Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni serĉu
sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin
pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove, ni
ekkunestis. Mi ege interesiĝis pri la mallonga familia historio kiun
li rakontis al mi kun ĉiu tiu malkaŝemo kiun ĉiu Franco permesas al
si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaŭ la vasta etendiĝo de
lia legadsperto kaj, antaŭ ĉio, mi sentis ardiĝi mian animon pro la
sovaĝa avido kaj la vigla freŝeco de lia imagkapablo. Serĉante en
Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis ke la kompanio
de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun opinion mi malkaŝe
sciigis al li. Finfine ni aranĝis kunloĝadon dum mia gastado en
la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli limigita ol lia, mi
konsentis lui kaj mebli, laŭ stilo konvena al la iom fantazia malĝojo
de nia komuna karaktero, tempoeroditan kaj groteskan domegon, de longe
dezertan pro superŝticoj pri kiuj ni ne enketis, kaj falantan en
kadukecon en apartigita kaj ruinigita parto de Sankta-Ĝermano-Kvartalo.
Se la mondo konsciintus pri la rutino de nia tiuloka vivado, ĝi nin
taksintus frenezuloj—kvankam, eble, frenezuloj de senminaca karaktero.
Nia izoliĝo estis nepra. Ni akceptis neniajn vizitantojn. Efektive,
la situejon de nia retiriĝo mi zorge malsciigis al miaj antaŭaj
kunlaborantoj kaj jam de multaj jaroj Dupino ĉesis gasti kaj gastigi en
Parizo. Ni ekzistis entute inter ni mem.
Mia amiko ĝuis strangan fantazion (kiel alie mi nomu ĝin?): apartan
amon al la nokto mem, por ties propra eco. Mi komencis partopreni tute
bonvole en tiu _strangaĵo_ same kiel en ĉiuj ceteraj tiaĵoj liaj.
Kun nepra _senbrideco_ mi konsentis pri liaj kuriozaj kapricoj. Kiam ne
plaĉis al la zibelkolora diino gasti ĉe ni, ni falsis ŝian ĉeeston.
Je la unua matena tagiĝlumo ni fermis ĉiujn masivajn fenestroŝutrojn
de nia malnova konstruaĵo, lumigis paron da kandeloj kiuj, forte
parfumite, eligis nur la plej palaĉajn kaj plej feblajn radiojn. Helpe
de tiuj ni aktivigis niajn animojn pere de revado—legante, verkante,
konversaciante—ĝis kiam la horloĝo nin informis pri la alveno de
aŭtenta Malhelo. Tiam ni eliris la domon, celante ekskursadi en la
stratoj, brako-sub-brake, daŭre diskutante pri la dumtagaj temoj, aŭ
promenante tien kaj ĉien ĝis malfrua horo, serĉante inter la diboĉaj
lumoj kaj ombroj de la granda urbo tiun senfinon da mensa ekscitado kiun
povas havigi trankvila observado.
En tiuj momentoj mi ne povis ne prikonscii kaj primiri (kvankam lia
fertila ideismo jam pretigis min ĝin supozi) apartan analizkapablon
ĉe Dupino. Verŝajne ege plaĉis al li, se ne intence ĝin elmontri,
almenaŭ ĝin utiligi, kaj li ne hezitis agnoski la plezuron tiel
sentitan. Li fanfarone diris al mi, kun mallaŭta kluksona ridado, ke
la plej multaj homoj, kompare al li, portas kvazaŭajn fenestrojn en
siaj brustoj kaj li kutime subtenis tiajn deklaraĵojn prezentante
senperajn kaj ege surprizajn pruvojn pri lia intima kono pri la mia.
Lia maniero en tiaj momentoj estis frigida kaj abstrakta. Liaj okuloj
sensigniĝis. Lia voĉo, kutime riĉtenora, iom sopraniĝis preskaŭ
ĝis impertinenteco, konservante tamen sian ĉiaman zorgan kaj nepre
klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte
meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min
imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan.
Oni ne supozu, laŭ tio kion mi ĵus diris, ke mi rakontas misteron
aŭ verkas romanon. Tio kion mi priskribis ĉe la Franco estis nur
la rezulto de ekscitita, aŭ eble malsanigita, intelekto. Sed pri la
karaktero de liaj diraĵoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone
komprenigos la aferon.
Ni promenadis iun nokton laŭ longa malpura strato proksime al
Reĝa-Palaco. Okupiĝante ambaŭflanke, ŝajne, pri aparta meditado, dum
almenaŭ dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon. Subite
Dupino interrompis la silenton per ĉi-tiuj vortoj.
"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone taŭgus al
Varieteo-Teatro."
"Tion ni ne pridubu," mi respondis aŭtomate kaj ne konsciante
unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la
eksterordinara maniero en kiu la parolinto eĥadis miajn proprajn
pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo kaj
mia miro ekprofundis.
"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne
hezitas agnoski mian miron kaj apenaŭ scipovas kredi miajn sensojn.
Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Ĉi-tie mi paŭzis,
dezirante ekcerti preterdube ĉu li vere scias pri kiu mi pensis.
"...pri Ĉantijo," li diris. "Kial vi paŭzas? Vi opiniadis silente ke
lia malgranda figuro lin maltaŭgigas por tragedio."
La temo estis precize tiu kiun mi ĵus primeditadis. Ĉantijo estis
antaŭa ŝuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervoriĝinte pri la
scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola tragedio
de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia laboro.
"Diru al mi, nome de Ĉielo," mi deklaris, "la metodon—se temas pri
metodo—per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero."
Efektive, mi eĉ pli multe surpriziĝis ol mi bonvolis agnoski.
"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin
konkludi ke la plandumriparisto ne sufiĉe altas por ludroli kiel
Kserkso aŭ aliaj samspecaj homoj."
"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn
fruktovendiston!"
"La viro kontraŭkurinta vin kiam ni eniris la straton—povas esti,
antaŭ dek kvin minutoj."
Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan
korbon da pomoj, preskaŭ terenfaligis min hazarde, dum ni elpasis
C.....-Straton en la vojon kie ni nun staris. Tamen mi nepre ne
komprenis kiu rilato kunligis tion kaj Ĉantijon.
Dupino estas neniel _ĉarlatano_. "Mi klarigu," li diris, "kaj, por ke
vi komprenu klare ĉion, ni unue resekvu la itineron de viaj meditadoj
ekde la momento en kiu mi parolis al vi ĝis tiu de la renkontiĝo
kun la koncerna fruktovendisto. La pli grandaj eroj de la ĉeno
estiĝas tial: Ĉantijo, Oriono, D-ro Nikolo, Epikuro, stereotomio, la
pavimŝtonoj, la fruktovendisto."
Estas malmultaj homoj kiuj en laŭhazarda vivmomento ne elektis
distriĝi rememorante la pensaditineron ilin kondukintan al apartaj
opinioj. La entrepreno ofte plenas je intereso. Tiu kiu unuan fojon
entreprenas la taskon miregas pri la ŝajne senlimaj distanco kaj
senkohero apartigantaj la komenc- kaj la finpunktojn. Kiel granda tial
estis sendube mia mirego kiam mi aŭdis la Francon anonci la ĵusan
informon dum mi ne scipovis malagnoski ties veron. Li daŭrigis:
"Ni parolis pri ĉevaloj, se mi bone memoras, ĵus antaŭ ol eliri
C.....-Straton. Tio estis la lasta temo kiun ni pridiskutis. Dum ni
transiris en la nunan straton, fruktovendisto, portante surkape grandan
korbon, rapide preterpasante nin tanĝamove, flankenŝovis vin sur
amason da pavimŝtonoj tie kunigitaj kie oni riparas la irvojon. Vi
surpaŝis unu el la malfiksaj ŝtonoj, stumbletis, iom tro streĉis
maleolon, ekestigis ĝenitan aŭ paŭtan mienon, murmuretis kelkajn
vortojn, turniĝis por rigardi la amason, tiam antaŭeniris silente. Mi
ne atentis apartacele vian konduton, sed lastatempe observado fariĝis
por mi speco de nepraĵo."
"Vi fiksrigardis la grundon, kontrolante kun iritiĝema aspekto la
truojn kaj sulkojn de la pavimento (tiel mi konsciis ke vi ankoraŭ
pripensis la ŝtonojn) ĝis kiam ni atingis la vojeton nomiĝantan
"Lamartino", kiun, eksperimentcele, oni pavis per superkuŝigitaj kaj
nititaj blokoj. Ĉi-tie via mieno heliĝis kaj, vidante moviĝi viajn
lipojn, mi ne rajtis dubi ke vi murmuris la vorton "stereotomio",
terminon kiun oni pompe atribuas al tiu speco de pavimento. Mi sciis ke
vi ne sukcesus diri al vi "stereotomio" sen ekpensi pri atometoj kaj
rezulte pri la teorioj de Epikuro kaj, pro tio ke kiam antaŭnelonge
ni pridiskutis tiun temon mi menciis al vi kiel malkutime, tamen kiel
senrimarke, la svagajn divenojn de tiu eminenta Heleno konfirmis
nia lastatempa nebuloza kosmogonio, mi opiniis ke vi ne povus eviti
suprendirekti la rigardon ĝis la granda _nebulozo_ en Oriono kaj mi
nepre atendis ke vi tiel kondutu. Efektive, vi jes ja suprenrigardis kaj
nun mi certis esti sekvinta ĝuste vian pensadvojon."
"Tamen en tiu akra riproĉado aperinta kontraŭ Ĉantijo en la
hieraŭa _Muzeo_, la satiristo, aludante tiel hontinde la nomŝanĝon
efektivigitan de la ŝuflikisto kiam tiu surmetis la kotornon, citis
Latinlingvan linion pri kiu ni ofte konversaciis. Mi volas diri la
linion: _Perdidit antiquum litera primum sonum_ (La antikvan sonon
detruas la unua litero.). Mi jam diris al vi antaŭe ke la citaĵo
aludas Orionon, vorto kiu prae literumiĝis Uriono, kaj pro iuj ecoj
havantaj rilatojn kun tiu klarigo, mi konsciis ke ĝin vi ne povintus
forgesi. Klare estis, tial, ke senmanke vi kunligus la ideon pri Oriono
kaj tiun pri Ĉantijo. Ke vi jes ja kunligis ilin mi konsciis vidinte
la karakteron de la rideto transpasinta viajn lipojn. Vi pensis pri la
oferbuĉo de la kompatinda ŝuflikisto. Ĝis tiam vi antaŭenkliniĝis
piedpaŝante. Nun tamen mi vidis vin vertikaliĝi plenaltecen. Mi certis
tiam ke vi meditadis pri la malalta persono de Ĉantijo. Tiumomente mi
interrompis vian meditadon por rimarkigi ke pro tio ke li estas verfakte
ege malgranda ulo, tiu Ĉantijo, li havus pli bonajn ŝancojn sukcesi
ĉe Varieteo-Teatro."
Ne longe post tio, ni tralegis vesperan numeron de _Tribunala Gazeto_
kiam la sekvontaj linioj kaptis nian atenton.
EKSTERORDINARAJ MURDOJ. Hodiaŭmatene, ĉirkaŭ la tria horo,
vekis la dormantajn loĝantojn de Sankta-Roĥo-Kvartalo sinsekvo
da teruraj ŝirkrioj fontintaj verŝajne el la kvara etaĝo de
domo de Kadavrejo-Strato, apartenanta laŭ la ĝenerala scio
ekskluzive al iu S-rino Lespanajo kaj ŝia filino Fraŭlino Kamijo
Lespanajo. Post ioma prokrasto, okazigita per sensukcesa klopodo
sin enlasigi en la kutima maniero, oni rompis la ĉefpordon
per levstango kaj ok-dek najbaroj eniris, en la kompanio de
du ĝendarmoj. En tiu momento la krioj jam ĉesis sed, dum la
vizitantaro suprenrapidiĝis laŭ la unua ŝtuparo, du krudaj
voĉoj, aŭ eĉ pli, aŭdiĝis kolere disputante verŝajne en
la supera nivelo de la domo. Kiam la enirintoj atingis la duan
etaĝon ankaŭ tiuj disputbruoj jam silentis kaj ĉio restis
en nepra sensono. La kontrolantaro diskuniĝis diversdirekten,
hastante de ĉambro al ĉambro. Alveninte grandan malantaŭflankan
ĉambron de la kvara etaĝo (post malfermi perforte la pordon
kies ŝlosilo troviĝis en la interna ŝlosiltruo), la enketantoj
ekvidis spektaklon pli mirigan ol timigan.
Granda ĥaoso malbeligis la apartamenton: rompitaj kaj
flankenĵetitaj mebloj kuŝis dise ĉirkaŭ la tuta ĉambro.
Estis nur unu litkadro sed de sur tiu oni formetis la liton kaj
ĝin ĵetis en la mezon de la ĉambro. Sur seĝo kuŝis razilo,
ŝmirite je sango. Sur la fajrejo vidiĝis du-tri longaj dikaj
bukloj da griza homhararo, ankaŭ trempetite je sango, kaj
verŝajne fortirite ekde la radikoj. Sur la planko troviĝis
kvar Napoleon-moneroj, topaza orelringo, tri grandaj arĝentaj
kuleroj, tri pli malgrandaj kuleroj de Alĝera falsarĝento kaj du
sakoj enhavantaj preskaŭ kvar mil orfrankojn. La tirkestoj de iu
ŝranko, staranta en unu angulo, estis malfermitaj kaj verŝajne
disrabitaj, kvankam ankoraŭ restis en ili multaj objektoj.
Malgranda fera monŝranko malkovriĝis sub la _lito_ (ne sub la
litkadro). Ĝi estis malfermita kaj la ŝlosilo staris ankoraŭ en
la pordo. Ĝi enhavis nur kelkajn malnovajn leterojn kaj ceterajn
senvalorajn dokumentaĵojn.
Pri S-rino Lespanajo neniaj spuroj vidiĝis ĉi-tie. Sed malkutima
kvanto da fulgo troviĝis en la fajrejo pro kio oni kontrolis
la kamentubon kaj el ĝi fortrenis (horora rakontendaĵo!)
la kadavron de la filino, renversitan kaj suprenŝovitan
ioman distancon en la mallarĝan malfermaĵon. La korpo ege
varmis. Ĝin kontrolante, oni rimarkis multajn ekskoriaĵojn
sendube okazigitajn pro la perforto per kiu ĝi enŝoviĝis kaj
eltiriĝis. La vizaĝo elmontris multajn severajn grataĵojn kaj
la gorĝo malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungonoĉojn kvazaŭ
la viktimo mortintus pro strangolado.
Post kompleta enketo pri ĉiu ero de la domo kaj sen malkovri
ceterajn indicojn, la kontrolantaro antaŭeniris en malgrandan
pavimitan korton situantan malantaŭ la domo kaj tie kuŝis
la kadavro de la maljunulino. Ŝia gorĝo estis tiel nepre
tratranĉita ke kiam oni entreprenis levi la korpon, ties kapo
forfalis. Kaj korpo kaj kapo estis horore mutilitaj, precipe la
korpo kiu neniel similis homan estaĵon.
Pri tiu timiga mistero ĝis nun ekzistas, laŭ nia kompreno,
neniega indico.
La sekvinttaga ĵurnalo raportis tiujn aldonajn detalojn:
LA TRAGEDIO DE KADAVREJO-STRATO. Multajn homojn oni jam intervjuis
rilate al tiu ege eksterordinara kaj timiga afero, [la vorto
_afero_ ankoraŭ ne havas en Francio tiun humuran signifon kiun
ĝi havas ĉe ni] sed okazis ĝis nun nepre nenio povanta ĝin
klarigi. Ni citas ĉi-poste ĉiujn materialajn informaĵojn
kunigitajn.
PAŬLINO DUBURGO, lavistino, depozicias ke ŝi konas ambaŭ
mortintojn jam de tri jaroj, lavinte vestaĵojn por ili dum tiu
periodo. La maljunulino kaj la filino ĝuis bonajn rilatojn inter
si, estis tre amemaj unu pri la alia. Ili pagis bonsalajre ŝian
laboron. Havis neniajn informojn pri vivmaniero nek enspezkvanto
de ili. Kredas ke S-rino L. sortodivenis por gajni vivmonon.
Laŭonidire havis ŝparkonton. Neniam renkontis aliajn homojn
en la domo kiam kolektis aŭ liveris vestaĵojn. Certas ke ili
dungis nenian servanton. Verŝajne estis neniaj mebloj en la tuta
konstruaĵo krom kvaraetaĝe.
PETRO MOROO, tabakisto, depozicias ke li kutimis vendi etajn
kvantojn da fumtabako kaj snuftabako al S-rino Lespanajo dum
preskaŭ kvar jaroj. Naskiĝis en la najbarejo kaj de ĉiam
loĝas tie. La domon en kiu troviĝis la kadavroj la mortinto kaj
ŝia filino enloĝis dum pli ol ses jaroj. Antaŭe enloĝis ĝin
juvelisto kiu vicluigis la superajn ĉambrojn al diversuloj. La
domo apartenis al S-rino L. Ŝi malkontentiĝis pri la difektaĵoj
kiujn la luanto estigis al la proprietaĵo kaj transloĝiĝis
tien ŝi mem, malkonsentante luigi iun ajn parton. La maljunulino
estis infankonduta. La atestinto vidis la filinon eble kvin-ses
fojojn dum la ses jaroj. La paro estigis ege izolitan vivadon,
laŭraporte disponis monon. Aŭdis najbarojn diri ke S-rino L.
sortodivenas—tamen ne kredas tion. Neniam vidis eniri la domon
iun ajn krom la maljunulino kaj ŝia filino, la pordisto unu-du
fojojn, kaj kuracisto ok-dek fojojn.
Multaj ceteraj homoj, najbaroj, atestis samdetale. Ili menciis
neniun kiel oftan vizitinton de la domo. Oni ne sciis ĉu S-rino
L. kaj ŝia filino havas vivantajn parencojn. La ŝutroj de
la surstrataj fenestroj nur malofte malfermiĝis. Tiuj de la
malantaŭa domflanko estis ĉiam fermitaj, krom tiuj de la granda
malantaŭĉambro de la kvara etaĝo. La domo estas bonstata
konstruaĵo—ne tre malnova.
ISIDORO MUSETO, ĝendarmo, depozicias ke, vokite al la domo
ĉirkaŭ la tria de la mateno, li trovis dudek-tridek homojn
starantajn antaŭ la pordego, strebantajn eniri. Malfermis ĝin
perforte tempofine, per bajoneto, ne per levstango. Spertis
nur malmulte da ĝeno ĝin malfermante pro tio ke ĝi estis
duobla aŭ faldpordego, riglita nek supraĵe nek malsupraĵe.
La kriaĉoj daŭre aŭdiĝis ĝis la perforta malfermiĝo de la
pordego—tiam subite ĉesis. Ili aŭdiĝis ŝajne kiel kriaĉoj
de homo/homoj spertanta/spertantaj grandan doloregon. Estis
laŭtaj kaj longdaŭraj, ne mallongaj kaj rapidaj. Depoziciinto
malfermis la suprenirantan vojon laŭ la ŝtuparo. Atinginte la
unuan etaĝon, aŭdis du voĉojn kverelantajn laŭte kaj kolere.
Raŭka estis la unua; ege pli strida, kaj stranga, la alia.
Scipovis kompreni kelkajn vortojn eldiratajn de la unua voĉo,
voĉo de Franco. Certis ke ne estis voĉo de virino. Sukcesis
rekoni la vortojn _sacré_ kaj _diable_. La strida voĉo estis
tiu de fremdalandano. Ne certis ĉu ĝi estis vira aŭ ina voĉo.
Ne sukcesis malĉifri la eldiritaĵon sed opiniis ke temis pri la
Hispana lingvo. La staton de la ĉambro kaj tiun de la kadavroj la
depoziciinto priskribis same kiel ni priskribis hieraŭ.
HENRIKO DUVALO, najbaro kaj faka arĝentisto, depozicias esti
membrinta en la ensemblo unue enirinta la domon. Konfirmas
ĝeneraldetale la depozicion de Museto. Tuj post kiam ili
perfortis la enirpordon, ili refermis ĝin por ekskludi la
homamason tre rapide kuniĝintan malgraŭ la malfruo de la horo.
La strida voĉo, laŭ tiu depoziciinto, estis tiu de Italo. Certis
ke ne estis tiu de Franco. Ne certis ĉu ĝi estis virvoĉo.
Estis eble virinvoĉo. Ne konis la Italan lingvon. Ne scipovis
rekoni apartajn vortojn, tamen konvinkiĝis pro la intonacio ke
la parolinto estis Italo. Konis S-rinon L. kaj ŝian filinon. Tre
ofte interparolis kun ambaŭ. Certis ke la strida voĉo estis tiu
nek de la patrino nek de la filino.
..... ODENHEJMERO, restoraciisto. Tiu atestinto memvole proponis
sian ateston. Ne scipovante la Francan, intervjuiĝis pere
de interpretisto. Denaska Amsterdamano. Preterpasis la domon
en la tempo kiam okazis la ŝirkriegoj. Ili daŭris plurajn
minutojn—eble dek. Ili estis longdaŭraj kaj laŭtaj—tre
hororaj kaj maltrankviligaj. Nombriĝis inter tiuj enirintaj la
domon. Konfirmis la antaŭajn atestaĵojn pri ĉiuj detaloj krom
unu. Certis ke la strida voĉo estis tiu de viro—tiu de Franco.
Ne sukcesis rekoni la eldiritajn vortojn. Ili estis laŭtaj kaj
rapidaj—malkonstantaj—eldiritaj verŝajne ne nur pro timo sed
ankaŭ pro kolero. La voĉo estis raŭka—ne tiel strida kiel
raŭka. Ne rajtis nomi ĝin strida voĉo. La raŭka voĉo diris
ripete '_sacré_,' '_diable_' kaj unu fojon '_mon Dieu_.'
JULIO MINJODO, bankisto de Firmao-Minjodo-kaj-Filo,
Deloreno-Strato. Estas la patro. S-rino Lespanajo havis bienon.
Malfermis konton ĉe lia banko en la printempo de la jaro .... (ok
jarojn antaŭe). Lasis ofte etkvantajn deponaĵojn ĉe li. Eltiris
nenion ĝis tri tagojn antaŭ sia morto kiam proprapersone ŝi
forprenis 4.000 frankojn. Tiun sumon la banko pagis ormonere kaj
banka komizo ŝin akompanis hejmen kun la mono.
ADOLFO LEBONO, komizo ĉe Minjodo-kaj-Filo, depozicias ke en la
koncerna tago, ĉirkaŭ tagmezo, li akompanis S-rinon Lespanajon
al ŝia loĝejo kun la 4.000 frankoj deponitaj en du sakoj. Kiam
la pordo malfermiĝis, Fraŭlino L. aperis kaj forprenis el liaj
manoj unu el la du sakoj dum la maljunulino liberigis la alian.
Tiam li riverencis kaj foriris. Vidis neniun en la strato en tiu
tempo. Malĉefstrato ĝi estis—tre soleca.
GILJOMO BIRDO, tajloro, depozicias esti membrinta en la ensemblo
enirinta la domon. Estas Anglo. Loĝas en Parizo nur de du
jaroj. Estis unu el la unuaj suprenirintaj laŭŝtupare. Aŭdis
la voĉojn en kverelado. La raŭka voĉo estis tiu de Franco.
Rekonis plurajn vortojn sed ne povas ĉiujn rememori nun. Aŭdis
klare '_sacré_' kaj '_mon Dieu_.' Estiĝis en tiu momento
sono kredigante ke pluraj personoj interluktas—gratsono,
skrappaŝsono. La strida voĉo estis ege laŭta, pli laŭta ol la
raŭka voĉo. Certas ke ne estis voĉo de Anglo. Sonis kiel voĉo
de Germano. Eblas ke estis ina voĉo. Ne komprenas la Germanan.
Kvar el la suprenomitaj atestintoj, revokite, depoziciis ke kiam
la enketintaro atingis la ĉambron en kiu troviĝis la kadavro de
Fraŭlino L., la pordo estis ŝlosita internaflanke. Ĉio nepre
silentis, neniaj ĝemoj nek bruoj de iu ajn speco. Perfortinte
la pordon, ili vidis neniun. La fenestroj, kaj de la malantaŭa
kaj de la antaŭa ĉambroj, estis fermitaj kaj solide fiksitaj
de interne. Pordo kunliganta la du ĉambrojn estis fermita sed
ne ŝlosita. La pordo kunliganta la antaŭan ĉambron kaj la
koridoron estis ŝlosita kaj la ŝlosilo situis internaflanke.
Malgranda ĉambro situanta kvaraetaĝe en la antaŭa parto de la
konstruaĵo, ĉe la komenco de la koridoro, estis malfermita kaj
ties pordo duonaperta. Tiu ĉambro plenegis je malnovaj litoj,
skatoloj, kaj tiel plu. Oni forportis kaj zorge kontrolis tiujn.
Nepre ĉiun colon de ĉiu ero de la domo oni zorge kontrolis.
Per tiucelaj brosoj oni kontrolesploris la tutan longon de la
kamentuboj. La domo disponis kvar etaĝojn kaj mansardojn.
Surtegmenta klappordo estis zorge fermita per najloj—verŝajne
restante tia jam de multaj jaroj. La tempodaŭron okazintan inter
la ekaŭdo de la kverelantaj voĉoj kaj la perforta malfermo de
la ĉambropordo malsame kalkulis la atestintoj. Kelkaj proponis
mallongan tempon: tri minutojn. Aliaj, pli longan tempon: kvin
minutojn. La pordo malfermiĝis tre malfacile.
ALFONSO GARSIO, funebraĵisto, depozicias ke li loĝas en
Kadavrejo-Strato. Estas landano de Hispanio. Partoprenis en la
domenirado. Ne iris supraetaĝen. Facile nervoziĝas kaj timas
eblajn rezultojn de agitiĝo. Aŭdis la kverelantajn voĉojn. La
bruska voĉo estis tiu de Franco. Ne komprenis kion oni diris. La
strida voĉo apartenis al Anglo. Certas pri tio. Ne scipovas la
Anglan lingvon sed juĝas laŭ la intonacio.
ALBERTO MONTANO, frandaĵisto, depozicias ke li nombriĝis inter
la unuaj suprenirintoj. Aŭdis la koncernajn voĉojn. La raŭka
voĉo estis tiu de Franco. Rekonis plurajn vortojn. La parolanto
ŝajnis protestadi. Ne sukcesis distingi la vortojn de la strida
voĉo. Parolis rapide kaj malkonstante. Opinias ĝin voĉo de
Ruso. Konfirmas la ĝeneralan atestaĵaron. Estas Italo. Neniam
interparolis kun landano de Rusio.
Pluraj atestintoj, revokite, nun depoziciis ke la fumtuboj de
ĉiuj kvaraetaĝaj ĉambroj estis tro mallarĝaj por permesi
la trapason de homa korpo. Dirante "tubbrosoj" oni aludis la
cilindrajn balaibrosojn utiligatajn de kamentubistoj. Tiujn
brosojn oni laŭirigis supren kaj malsupren en ĉiu kamentubo de
la domo. Ne estas malantaŭflanka ŝtuparo laŭ kiu homo povintus
descendi samtempe dum la enirantoj suprenrapidiĝis. La korpo de
Fraŭlino Lespanajo estis tiel solide fiksita en la tubo ke oni ne
sukcesis ĝin eligi ĝis post kvar-kvin helpantoj kunigis siajn
klopodojn.
PAŬLO DUMASO, kuracisto, depozicias ke li estis vokita
ĉirkaŭtagiĝe por kontroli la korpojn. Ambaŭ kuŝis tiam sur
la litkadra kanabaĵo en la ĉambro kie malkovriĝis Fraŭlino L.
La kadavro de la juna virino estis ege kontuzita kaj ekskoriita.
Sendube kaŭzis tiujn aspektojn tio ke ĝi profunde enŝoviĝis
en la kamentubon. La gorĝo estis ege frotaĉita. Vidiĝis ĵus
submentone pluraj profundaj ekskoriaĵoj, same kiel sinsekvo da
lividaj makuloj rezultigitaj laŭindikaĵe far fingropremado. La
vizaĝo timige miskoloriĝis kaj la okulgloboj elstaregis. La
lango estis duone tramordita. Granda ekimozo malkovriĝis en la
stomakokavo, kaŭzite sendube far genupremo. Laŭ la opinio de
S-ro Dumaso, Fraŭlinon Lespanajon mortigis per strangolado homo
aŭ homoj nekonataj.
La kadavro de la patrino estis horore mutilita. Ĉiuj ostoj de
la dekstraj kruro kaj brako estis pli-malpli frakasitaj. La
maldekstra tibio kaj aldone ĉiuj ripoj de la maldekstra flanko,
ege splititaj. La tute korpo, ege kontuzita kaj miskolorigita. Ne
eblis diri kiel la vundoj kaŭziĝis. Peza lignoklabo, aŭ larĝa
ferstango—seĝo—iu ajn granda, peza, obtuza armilo povintus
estigi tiajn rezultojn manipulate per la manoj de ege fortika
viro. Nenia virino povintus trudi la batojn per iu ajn armilo.
La kapo de la mortinto, vidite de la atestinto, estis entute
apartigita disde la korpo kaj estis ankaŭ ege frakasita. La
gorĝo estis tratranĉita verŝajne per ege akra ilo—sendube per
razilo.
ALEKSANDRO ETJENO, kirurgo, estis alvokita kun S-ro Dumaso por
kontrolesplori la kadavrojn. Konfirmis la atestaĵojn kaj opiniojn
de S-ro Dumaso.
Nenia grava ceteraĵo eksciiĝis, kvankam intervjuiĝis pluraj
ceteraj homoj. Murdo tiel mistera, tiel perpleksiga pri ĉiuj
detaloj, neniam antaŭe okazis en Parizo—se verfakte temas pri
murdo. La polico entute malscipovas klarigi la aferon—malkutima
stato ĉe ili okaze de tiaj eventoj. Tamen ankoraŭ ne aperis la
plej eta indico-ombro.
La vespera numero de la ĵurnalo raportis ke la plej granda ekscito
daŭre agitas Sankta-Roĥo-Kvartalon, ke oni zorge rekontrolis la
koncernajn ejojn kaj novfoje intervjuis la atestintojn, sed entute
sensukcese. Postskribo menciis tamen ke Adolfo Lebono arestiĝis kaj
malliberiĝis, kvankam nenio ŝajnis lin kulpigi krom la jam anoncitaj
faktoj.
Dupino ŝajnis multege interesiĝi pri la progreso de tiu
afero—almenaŭ tiel mi juĝis laŭ lia maniero, ĉar li komentis
nenion. Nur post la anonco pri la malliberigo de Lebono li petis mian
opinion rilate al la murdoj.
Mi rajtis nur konsenti kun la tuta Parizanaro, tiujn konsiderante kiel
nesolveblan misteron. Mi konceptis nenian rimedon pere de kiu spuri la
murdinton.
"Ni ne juĝu laŭ la rimedo," diris Dupino, laŭ tiu rudimenta
kontrolesploro. La Pariza polico, tiel laŭdate pri _sagaceco_, estas
ruza, sed nur ruza. Iliaj entreprenoj estas senmetodaj krom la provizora
metodo de la momento. Ili elmontre envicigas multajn rimedojn sed,
ne malofte, tiuj tiel maltaŭgas al la proponitaj celoj ke ili nin
pensigas pri S-ro Ĵurdeno kiam li petas sian _robe-de-chambre pour
mieux entendre la musique_ (ĉambrorobon por pli bone aŭdi la muzikon).
La rezultoj kiujn ili efektivigas estas ne malofte surprizaj, sed
plejofte tiujn estigas ordinaraj diligenteco kaj aktivado. Kiam mankas
tiuj kvalitoj iliaj entreprenoj malsukcesas. Vidoko, ekzemple, estis
bona divenisto kaj persista viro. Sed sen edukita pensado li eraris
konstante pro la intenseco mem de sia kontrolesplorado. Li difektis sian
vidkapablon tenante tro proksime la celobjekton. Li vidis eble unu-du
punktojn kun malkutima klareco, tamen agante tiel li perdis elvide la
aferon kiel tutaĵon.
"Rezultas tial ke oni povas agi tro profunde. La vero ne sidas ĉiam
en puto. Efektive, rilate al la plej grava scio, mi opinias ke la
vero estas jes ja senmanke surfaca. Profundeco situas en la valoj kie
ni serĉas la veron, ne sur la montopintoj kie ni ĝin malkovras. La
modoj kaj fontoj de tiu erarspeco bone ekzempliĝas en nia meditado
pri la astroj. Spektadi stelon per ekrigardetoj, ĝin okulkontroli per
deflanka rigardado, turni ĝiadirekten la eksterajn partojn de la retino
(kiuj pli facile kaptas malfortajn lumradiojn ol la internaj partoj),
tio estas percepti la stelon klardetale, tio estas havigi al si la
plej bonan alttakson pri ties brilo—brilo kiu malheliĝas proporcie
dum ni direktas pli kaj pli plenan rigardon al ĝi. En tiu lasta kazo
pli da radioj trafas verfakte la okulojn sed en la antaŭa ekzistas
pli rafinita komprenkapablo. Pere de maltaŭga profundeco ni konfuzas
kaj malfortigas la pensadon. Ni povas eĉ malaperigi el la firmamento
Venuson mem per spektado tro longdaŭra, tro koncentrita, tro rekta."
"Rilate al tiuj murdoj, ni mem entreprenu kelkajn kontrolesplorojn
antaŭ ol finopinii pri ili. Enketo provizos nin per distriĝo,"
[mi juĝis la vorton stranga, utiligitan tiumaniere, sed mi nenion
diris] "kaj krome Lebono foje estigis helpon al mi pro kio mi ne estas
maldankema. Ni mem iru kaj kontrolu proprokule la murdejon. Mi konas
G.....on, Prefekton de Polico, kaj spertos nenian ĝenon akirante la
devigan permeson."
La permeson li akiris kaj tuj ni aliris Kadavrejo-Straton. Tiu
estas unu el tiuj aĉaj vojetoj intervenantaj Riĉeljeo-Straton kaj
Sankta-Roĥo-Straton. La posttagmezo malfruhoris kiam ni atingis ĝin
ĉar tiu kvartalo situas tre malproksime disde tiu kiun ni enloĝis.
La domon ni facile trovis ĉar multaj homoj fiksrigardis la fermitajn
supraetaĝajn ŝutrojn kun sencela scivolemo ekde la kontraŭa flanko de
la vojo. Ĝi estis ordinara Pariza loĝdomo kun pordego ĉe unu flanko
de kiu situis vitrita kontrolbudo havanta en la fenestro glitpanelon
identigantan ĝin kiel apartamenton de pordisto. Antaŭ ol eniri ni
piediris laŭ la strato, turniĝis en flankaleon kaj, tiam turniĝante
denove, preterpasis la malantaŭaĵon de la konstruaĵo. Intertempe,
Dupino okulkontrolis, krom la domo, ankaŭ la tutan najbarejon, kun
zorgega atento kies celon mi nepre ne komprenis.
Revenante inverse laŭ la sama vojo ni atingis denove la ĉefenirejon
de la domo kaj, elmontrinte niajn identigdokumentojn, estis enlasitaj
de la respondecaj agentoj. Ni aliris la supraetaĝan ĉambron kie
malkovriĝintis la korpo de Fraŭlino Lespanajo kaj kie ankoraŭ kuŝis
ambaŭ mortintoj. La ĥaosa stato de la ejo restis senŝanĝe, konforme
al polica procedo. Mi vidis nenion krom tio kion raportis _Tribunala
Gazeto_. Dupino kontrolesploris ĉion, inkluzive la korpojn de la
viktimoj. Tiam ni vizitis la aliajn ĉambrojn kaj la korton, ĉie
akompanate de ĝendarmo. La kontrolesploro daŭris ĝis la tagfina
malheliĝo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia kuniranto paŭzis
momenton ĉe la oficejo de unu el la ĉiutagaj ĵurnaloj.
Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je
les ménageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, eĉ respekto.)—por tiu
diraĵo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro instigis
lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaŭ ĉirkaŭ tagmezo de
la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi ĉu mi konstatis ion
_strangan_ ĉe la sceno de la abomenaĵo.
Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu
ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon.
"Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaŭ nenion krom tio kion ni
ambaŭ legis en la ĵurnalo."
"La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman
hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn de tiu
eldonaĵo. Ŝajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron nesolvebla pro
tiu kialo mem kiu devus ĝin konsiderigi solvebla. Mi volas diri la
_outré_-an [t.e., la troigitan] karakteron de ties konsistigantaĵoj.
Perpleksigas la policon la ŝajna manko de motivo—ne pri la murdo
mem—sed pri la abomeneco de la murdo. Mistifikas ĝin ankaŭ la
ŝajna maleblo akordigi la voĉojn aŭditajn en kverelado kaj tion ke
malkovriĝis supraetaĝe neniu krom la mortigita Fraŭlino Lespanajo
kaj, aldone, tion ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus
preteratenti la suprenirintaro. La sovaĝa malbonordo de la ĉambro;
la kadavro suprenŝovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura
mutilado de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindaĵoj kune
kun tiuj antaŭe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, ĉio
sufiĉis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlaŭditan
_sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed
oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed estas
pere de tiuj devojiĝoj disde la irejo de ordinaraĵoj ke la racio
palpete malfermas sian vojon, laŭeble, serĉante la veron. Dum tiaj
kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la taŭga demando estas, ne
'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antaŭe okazinta?' Efektive, la
facilo per kiu mi atingos, aŭ jam atingis, la solvon de tiu mistero
staras en senpera proporcio kun ties laŭpolice verŝajna nesolvebleco."
Mi fiksrigardis la parolinton kun senparola miro.
"Mi nun atendas," li daŭrigis, rigardante ĝis la pordo de nia
apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto
de tiuj buĉadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la plej
horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas senkulpa.
Mi esperas ne erari pri tiu supozaĵo ĉar sur ĝi mi starigas mian
anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi atendas la alvenon de la
viro ĉi-tien, en ĉi-tiun ĉambron mem, ĉiuajnmomente. Kvankam eblas
ke li malkonsentu tiel agi, probablas ke li alvenos. Kaj se li alvenos,
necesos ke ni lin detenu. Jen pistoloj kaj ambaŭ ni scipovas ilin
utiligi kiam la situacio tion devigas."
Mi enmanigis la pistolojn, apenaŭ prikonsciante tion kion mi faris,
apenaŭ kredante tion kion mi aŭdis, dum Dupino daŭre paroladis,
kvazaŭ monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj
momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia voĉo, kvankam
certe ne laŭta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli al
iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis ununure
la muron.
"Ke la kverelantaj voĉoj," li diris, "aŭditaj de la suprenirantaro ne
estis la voĉoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro. Tio
forigas ĉiun dubon pri la demando ĉu la multaĝulino unue mortigis la
filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun punkton plejparte
nome de la metodo. Ĉar la fizika forto de S-rino Lespanajo nepre
malsufiĉintus por suprenŝovi la kadavron de la filino en la kamentubon
tiel kiel oni ĝin malkovris. Kaj la karaktero de la vundoj sur ŝia
propra korpo entute forigas ĉiun ideon pri sindetruo. Murdon tial
efektivigis tria aro kaj la voĉoj de tiu tria aro estis la aŭditaj
kverelantaj voĉoj. Mi nun atentigu—ne la tutan atestaĵaron pri tiuj
voĉoj—sed tion kio _strangis_ en tiu atestaĵaro. Ĉu vi konstatis
tiurilatan strangaĵon?"
Mi rimarkis ke, dum ĉiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la raŭka
voĉo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aŭ laŭ
la priskribo de iu atestinto, la raspa voĉo.
"Tio estis la atestaĵaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco
de la atestaĵaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja
distingaĵo. La atestintoj, laŭ via raporto, konsentis pri la raŭka
voĉo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida voĉo, la
strangaĵo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam Italo,
Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis ĝin priskribi, ĉiu
ĝin identigis kiel voĉon de _fremdalandano_. Ĉiu certas ke ne estis
voĉo de unu el siaj samlandanoj. Ĉiu similigas ĝin—ne al la voĉo
de denaska loĝanto de iu lando kies lingvon li iom konas—sed tute
kontraŭe."
"La Franco opinias ĝin voĉo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn
vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano asertas
ke ĝi estis voĉo de Franco; tamen ni legas en la policaj raportoj
ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuiĝis pere de
interpretisto_.' La Anglo opinias ke ĝi estis voĉo de Germano kaj '_ne
komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke ĝi estis voĉo de Anglo
sed 'taksas entute laŭ la intonacio' pro tio ke '_li havas nenian konon
pri la Angloj_.' La Italo juĝas ĝin voĉo de Ruso sed '_neniam parolis
kun landano de Rusio_.' Dua Franco malkonsentas krome kun la unua,
certante ke la voĉo estis tiu de Italo. Tamen '_ne scipovante tiun
lingvon_,' li konvinkiĝis, same kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'"
"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu voĉo
povinta instigi tiajn atestaĵojn—eĉ en kies tonoj rekonis nenion
konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Eŭropo. Vi diros ke ĝi
estis eble voĉo de Aziano, aŭ Afrikano. Nek Azianoj nek Afrikanoj
multnombriĝas en Parizo. Tamen, sen kontraŭstari la hipotezon, mi nun
atentigu nur tiujn tri punktojn. La voĉon unu atestinto priskribas
kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas ĝin esti 'rapida kaj
_malkonstanta_.' Neniajn vortojn—neniajn vortsimilajn sonojn, iu ajn
atestinto menciis kiel rekoneblajn."
"Mi ne scias," daŭrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis ĝis nun,
eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke laŭleĝaj konkludoj
fontintaj el eĉ nur tiu parto de la atestaĵaro—la parto rilatanta al
la raŭkaj kaj stridaj voĉoj—jam sufiĉas en si por naskigi suspekton
devontan fiksi direkton al ĉiu posta progresado en la kontrolesploro
pri la mistero. Mi diris 'laŭleĝaj konkludoj' sed mia voldiro ne plene
envortiĝas tiel. Mi deziris sugesti ke la konkludoj estas la _solaj_
ĝustaj kaj ke la suspekto fontas _neeviteble_ el tiuj kiel ununura
rezulto. El kio konsistas tamen tiu suspekto mi ankoraŭ ne konsentas
diri. Mi nur deziras ke vi konsideru ke, ĉe mi, ĝi estis sufiĉe forta
por doni al miaj demandoj en la ĉambro precizan formon, difinitan
emon."
"Nun ni translokiĝu, permense, al tiu ĉambro. Kion ni unue serĉu
ĉi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas
dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturaĵoj. Sinjorinon kaj
Fraŭlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis
materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Feliĉe, estas nur unu maniero
rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu maniero nin konduku al
difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn."
"Klare estas ke la murdintoj enestis la ĉambron kie troviĝis Fraŭlino
Lespanajo, aŭ almenaŭ la apudan ĉambron, kiam la enketontaro
supreniris laŭŝtupare. Estas tial nur ĉe tiuj du loĝejoj ke ni
devas serĉi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj
murmasonaĵojn en ĉiu direkto. Neniajn _sekretajn_ elirejojn povintus
preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante _iliajn_ okulojn, mi
kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, _neniaj_ sekretaj
elirejoj. Ambaŭ pordoj kunligantaj la ĉambrojn kaj la koridoron estis
sekure ŝlositaj kaj la ŝlosiloj restis internaflanke."
"Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran
larĝon ĝis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laŭ sia tuta
longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere
de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj
de la fasadflanka ĉambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata
homamaso lin rimarku. Laŭnecese tial la murdistoj trapasis tiujn
de la malantaŭflanka ĉambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel
nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, ĝin malakcepti pro
ŝajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj ŝajnaj malebloj estas,
verfakte, eblaj."
"Estas du fenestroj en la ĉambro. Unu el ili entute videblas ĉar ĝin
obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas ĉar
la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas ŝovita kontraŭ
ĝin. La unua fenestro troviĝis en sekura, de interne fermita stato.
Ĝi kontraŭstaris la nepran potencon de ĉiuj entreprenintaj ĝin
suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke
kaj solidega najlo ĝin ensidis, tien enŝovite preskaŭ ĝiskape.
Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile
enfiksiĝis en ĝi kaj ankaŭ malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun
klapon. La polico nun plene konvinkiĝis ke elirvojo nepre ne ekzistis
en tiuj direktoj. _Tial_, oni finopiniis ke sencele estus eltiri la
najlojn kaj malfermi la fenestrojn."
"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo
kiun mi ĵus citis, ĉar ĉi-tie, _necesis_, mi certis, ke ĉiuj ŝajnaj
malebloj finestiĝu eblaj."
"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La
murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio veras,
ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj troviĝis
fiksite—konsideraĵo ĉesiginta, pro ties memklaro, la kontroladon
entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la fenestroklapoj estis
_jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la kapablon sin fiksi. La
konkludo neniel eviteblis."
"Mi alpaŝis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la
najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antaŭsupozis,
ĝi rezistis ĉiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas ekzisti
kaŝita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke almenaŭ
miaj hipotezoj estis ĝustaj, kiom ajn misteraj ŝajnis la cirkonstancoj
rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaŭ malkovris la kaŝitan
risorton. Mi premis ĝin, kaj kontenta pri la malkovro, elektis ne levi
la klapon."