Kie nun estas liaj leghoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj?
Kial li nun permesas al tiu chi maldelikata sentaugulo bati lin per
malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontrau li
pro ofendo per faroj? Hm! Tiu chi sinjoro eble estis siatempe granda
achetisto de bienoj, kun chiaj hipotekoj, depagoj, achetaj dokumentoj
kaj jughaj posedigoj. Chu tio chi nun estas lia lasta acheto kaj la
akira rezultato de chiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian richan kranion
plenigas per bonspeca koto? Chu chiuj liaj administratoroj kaj farmantoj
ne donas al li el chiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la
longon kaj larghon de paro da kontraktaj paperoj? Ech la dokumentoj de
transdono de chiuj liaj bienoj apenau povus chiuj trovi sufiche da loko
en tiu chi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko?
Bele!
HORACIO
Ech ne peceton pli, mia princo.
HAMLETO
Chu pergameno ne estas farata el shafa felo?
HORACIO
Jes, princo, kaj ankau el felo de bovidoj.
HAMLETO
Shafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ghi serchas certecon. Mi iom
parolos kun tiu chi tombisto.--He, homo! kies tombo tio chi estas?
UNUA TOMBISTO
Mia, sinjoro,
(Kantas.) Kaj foset' malbonodora
Estas fin' de chiuj amoj.
HAMLETO
Certe ghi estas via, char vi trovighas en ghi. Sed kiu en ghi
kushos?
UNUA TOMBISTO
Espereble ne vi kaj ankau ne mi, kvankam mi trovighas en ghi. Kaj tamen
ghi estas mia.
HAMLETO
Ne jhetu tro da malsaghajhoj el via tombo.
UNUA TOMBISTO
Mi devas ja purigi la tombon de chio, kio enfalas en ghin.
HAMLETO
Por kia homo vi fosas la tombon?
UNUA TOMBISTO
Ne por homo.
HAMLETO
Nu, do, por kia homino?
UNUA TOMBISTO
Ankau ne por homino.
HAMLETO
Kiun do oni tie chi enterigos?
UNUA TOMBISTO
Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.
HAMLETO
Kiel plachas al vi la bravulo? Ni devas kontroli chiun vorton, char alie
li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj
rimarkis, la mondo farighis tiel sprita, ke la piedo de vilaghano
sentime premas la kalojn de kortegano.--Kiel longe vi estas jam
tombisto?
UNUA TOMBISTO
Ghuste de tiu tago, en kiu nia estinta regho venkis Fortinbrason.
HAMLETO
Kiel longe estas jam de tio chi?
UNUA TOMBISTO
Chu vi tion chi ne scias? Chiu malsaghulo ja tion chi scias. Tio chi
estis en tiu sama tago, en kiu naskighis la princo Hamleto, tiu sama,
kiu nun frenezighis kaj estas sendita Anglujon.
HAMLETO
Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?
UNUA TOMBISTO
Nu, tial, char li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saghighu;
kaj se li ne resaghighos, tiam ankau ne estos granda malfelicho.
HAMLETO
Kial?
UNUA TOMBISTO
Tie tio chi estos ne rimarkebla, char tie chiuj estas frenezaj.
HAMLETO
Kiel li frenezighis?
UNUA TOMBISTO
Tre strange, oni diras.
HAMLETO
En kio do konsistis la strangeco?
UNUA TOMBISTO
En tio, ke li perdis la saghon.
HAMLETO
Sur kia punkto li frenezighis?
UNUA TOMBISTO
Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn
estas tombisto.
HAMLETO
Kiel longe homo kushas en la tero, antau ol li tute forputrighas?
UNUA TOMBISTO
Se li ne forputrighis antau la morto--ni ja en la nuna tempo ofte
vidas tiajn korpojn, kiuj apenau eltenas ghis la enmeto--li povas
kushi ok ghis nau jarojn; ledisto certe kushos nau jarojn.
HAMLETO
Kial li pli longe, ol aliaj?
UNUA TOMBISTO
He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ghi longan
tempon kontraustaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la
korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kushis en la
tero dudek tri jarojn.
HAMLETO
Al kiu ghi apartenis?
UNUA TOMBISTO
Al unu malsagha spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ghi apartenis?
HAMLETO
Nu, mi ne scias.
UNUA TOMBISTO
La diablo lin prenu, la sentaugulon! Li unu fojon vershis al mi botelon
da vino sur la kapon. Tio chi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de
la regho.
HAMLETO
Tiu chi kranio?
UNUA TOMBISTO
Jes, ghuste tiu chi.
HAMLETO (prenas la kranion).
Lasu nin vidi ghin! Ha, malfelicha Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono
de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritajhoj. Mil fojojn li
portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi
premighas. Tie chi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun
estas viaj spritajhoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de
gajeco, che kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Chu restis neniu el
ili, por nun sherci pri via propra malsagha vido? Chio forputris? Nun
iru en la chambron de eminenta sinjorino kaj diru al shi, ke kiom ajn
shi sin shmiros, shi tamen en la fino ricevos tian vizaghon; ridigu shin
per tio chi!--Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...
HORACIO
Kion, mia princo?
HAMLETO
Chu vi pensas, ke ankau Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en
la tero?
HORACIO
Ghuste tian saman.
HAMLETO
Kaj tian odoron? Fi! (Forjhetas la kranion.)
HORACIO
Ghuste tian, mia princo.
HAMLETO
Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi
la noblan polvon de Aleksandro ghis la momento, kiam ghi shtopas truon
en ia mizera dometo?
HORACIO
Tio chi estus tro fantazia.
HAMLETO
Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ghis tiu loko kaj chiam
gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro
estis enterigita, Aleksandro turnighis en polvon; la polvo estas tero;
el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turnighis,
oni ne povus shtopi barelon?
La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,
Por truo de muro li servas nun kiel shtopilo.
La peco da shtof', antau kiu tremadis la tero,
Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.
Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la regho!
(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)
(Laerto, la regho, la reghino, korteganoj.)
HAMLETO
Jen la reghino, la kortego! Kiun
Funebre ili akompanas? Tamen
Sen ordinaraj la funebraj moroj?
Ghi montras, ke mortinto la portata
Per propra mano sian vivon finis.
De alta tamen rango! Ni atendu
Kaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).
LAERTO
Kiaj nun ankorau
Ceremonioj?
HAMLETO
Jen estas Laerto,
Tre nobla juna homo. Vidu!
LAERTO
Kiaj
Ceremonioj decas nun ankorau?
UNUA PASTRO
Ni el funebraj la ceremonioj
Plenumis chion, kio al ni estas
Nur permesita: shia morto estis
De karaktero duba; se ne shanghus
Ordono alta la kutiman ordon,
Shi devus kushi ghis la lasta jugho
En ter' ne sanktigita, kaj nur shtonojn
Sur shian tombon oni devus jheti
Anstatau sanktaj preghoj de kristanoj;
Al shi do oni donis pli, ol dece;
Knabinan shian kronon, kaj la tombon
Per chastaj floroj oni nun ornamis,
En sanktan teron oni shin enmetis
Che sonorado religia.
LAERTO
Sekve
Nenio pli jam estas permesita?
PASTRO
Nenio pli. Char ni ja malsanktigus
Per tio la servadon de mortintoj,
Se ni al shi ekkantus rekviemon
Simile al mortintaj en pieco.
LAERTO
Vi metu shin en teron, kaj violoj
Elkreskos el plej chasta shia cindro!
Mi al vi diras, ho, senkora pastro,
Anghelo shi, fratino mia, estos,
Dum vi en la infero brulos.
HAMLETO.
Kio?
La bela Ofelio?
REGHINO (jhetante florojn).
Ho, plej dolcha,
Adiau! Mi esperis, ke vi estos
Edzino kara de Hamleto mia;
Esperis mi ornami vian kronon
De fianchino, dum, ho ve, mi nun
Ornamas vian tombon!
LAERTO
Ho, centoble
Malben' centobla falu sur la kapon
De tiu, kiu per la krim' terura
De vi la saghon rabis! For la teron!
Ne shutu,--mi ankorau unu fojon
Al mia koro volas shin alpremi. (Ensaltas en la tombon.)
Nun shutu teron, kiom ajn vi volas,
Sur shin kaj min, ghis el la ebenajho
Vi faros monton ghis la alta pinto
De la Olimpo.
HAMLETO
Kiu estas tiu,
Kies doloro tiel laute sonas
Kaj kies krio flugas ghis la steloj
Kaj volas en terur' ilin haltigi?
Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)
LAERTO
Ha, tre bone!
Pereu, malbenita! (Jhetas sin sur Hamleton.)
HAMLETO
Tia pregho
Ne estas ghusta. Mi vin petas, prenu
La manon vian for de mia kolo,
Char kvankam mi ne estas flamighema,
Danghere tamen estas min ataki,
Kaj mi al vi konsilas: for la manon!
REGHO
Disigu ilin!
REGHINO
Ho, Hamlet', Hamleto!
CHIUJ
Sinjoroj...
HORACIO
Kara princo, trankvilighu!
(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)
HAMLETO
Ne, mi pro tio chio kun li batalos,
Ghis la minuto lasta de la vivo!
REGHINO
Pro kio do, ho mia kara filo?
HAMLETO
Mi amis Ofelion; kvardek miloj
Da fratoj kun ilia tuta amo
La amon mian kune ne atingus.
(Al Laerto.)
Vi kion volas?
REGHO
Ha, li frenezighis!
REGHINO
Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!
HAMLETO (al Laerto.)
Che la diabloj chiuj! Diru, kion
Vi volas fari? Plori? au batali?
Au fasti? au disshiri sin? Eltrinki
La tutan Nilon? Manghi krokodilojn?
Mi tion ankau faros. Chu vi venis,
Por vershi larmojn? Saltas en la tombon,
Por min inciti? Lasu vin enfosi
En shian tombon,--mi ghin ankau faros;
Se vi pri montoj babiladas, lasu
Nin supershuti per tiom da tero,
Ke sin la loko levu ghis la suno
Kaj la plej altaj montoj en komparo
Kun ghi aperu kiel veruketoj.
Vi fanfaronas,--mi ghin ankau povas.
REGHO
Ghi estas nur frenezo.
REGHINO
La atako
En li momenton tiel furiozas,
Sed baldau li denove trankvilighas,
Simile al kvieta kolombino
Post la elkovo de la kolombidoj.
HAMLETO (al Laerto).
Auskultu do, sinjoro! Kia estas
La kauzo, ke vi tiel min renkontas?
Mi chiam amis vin,--sed ni ghin lasu.
Se Herkuleso mem kontraubatalus,
La kat' miauas, hundo devas boji. (Foriras.)
REGHO
Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.)
Laert', nia parolo de hierau
Fortigi devas vian paciencon;
Ni agos nun rapide.--Vi, Gertrudo,
Vi metu gardon chirkau via filo.
(Al Laerto.)
La tombo havos vivan monumenton.
La horo de trankvilo baldau venos;
Ghis tiam ni bezonas paciencon. (Chiuj foriras.)
SCENO II
Chambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.
HAMLETO
Sufiche nun pri tio. Ni transiru
Nun al la pluaj faktoj. Vi memoras,
Pri kio mi rakontis?
HORACIO
Mi memoras.
HAMLETO
En mia brusto estis ia speco
De batalado. Mi ne povis dormi;
Kaj al mi chiam shajnis, ke mi kushas
En stato pli malbona, ol krimuloj
En la katenoj. Tiam en la kapon
Kuragha pens' al mi subite venis...
Kaj dank' al la kuragha mia penso:
Ghi savis min! Jes, penso malprudenta
Al ni tiele servas iafoje,
Kiam profundaj planoj detruighas;
Kaj ni el tio vidas, ke Diajho
Direktas nian sorton, se ni mem
Ech de la celo nin malproksimigas.
HORACIO
Tre ghuste.
HAMLETO
La mantelon de shipano
Sur min jhetinte, el kajuto mia
Palpante mi elrampis, trovis ilin,
Forkaptis la paketon, kiun ili
Kun si tre garde portis, kaj returne
En chambron mian iris. Mia timo
Forgesis ghentilecon, kaj kuraghe
Mi dissigelis la paketon. Tie
Mi trovis, ho, amiko mia kara,
Brilantan, grandan reghan malnoblajhon!
Ghi estis... jes... ordono plej severa,
Per multo da motivoj ornamita
Pri la felicho de la Dana regno
Kaj de Anglujo ankau, kaj cetera
Kaj tiel plu... nu jes,--per unu vorto:
Ke oni tuj, sen perdo de la tempo,
Ech ne lasante al l' ekzekutisto
Minuton, por akrigi la hakilon,
Tuj post eliro mia sur la bordon,
Dehaku tuj al mi la kapon.
HORACIO
Dio!
Chu povas esti?
HAMLETO
Jen, rigardu mem,
Jen estas la papero, legu poste.
Vi volas scii, kion mi nun faris?
HORACIO
Jes, mi vin petas.
HAMLETO
Kiam mi min vidis
Subite en kaptilo, mia kapo
Komencis vive ludi sen prologo
Kaj trovis baldau ghustan la rimedon.
Mi min sidigis kaj elpensis baldau
Alian tekston por letero tiu
Kaj skribis ghin tre bele kaj tre pene,
Kiel skribisto profesia. Iam
Mi pensis, kiel niaj grandsinjoroj,
Ke bele skribi estas ne konvena
Por eminentaj homoj; tamen nun
La belskribado multe al mi servis.
Vi volas certe scii la enhavon
De la letero mia?
HORACIO
Certe, princo.
HAMLETO
Plej prema peto al la angla regho,
Ke, se Anglujo volas plue resti
Fidela tributulo de Danujo,
Se inter la Anglujo kaj Danujo
La amikeco floru kiel palmo,
Se paco chiam ambau la popolojn
Per bela krono ligu plej trankvile,
Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,--
Li devas tuj post lego de la skribo,
Ne pripensante kaj ne prokrastante,
La alportintojn de l' dirita skribo
Mortigi plej rapide, ne donante
Al ili ech minuton, por plenumi
Konfeson antaumortan.
HORACIO
Tamen kiel
Sigelis vi la skribon?
HAMLETO
La chielo
En tio ankau jam antaue zorgis:
En mia sako trovis sin okaze
Malnova sigelil' de mia patro
Kun la insigno de la danaj reghoj.
Mi faldis la leteron ghuste tute
Simile al antaua la letero,
Subskribis ghin simile kaj sigelis
Kaj metis sur la lokon de antaue.
Kaj la subjheton oni ne rimarkis.
En la sekvanta tago havis lokon
Batalo nia mara kun korsaroj,--
Kaj kio estis plu--vi ghin jam scias.
HORACIO
Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?
HAMLETO
Amiko mia, ili mem sin tiris
Al tiu chi afero, tial min
La konscienco mia ne riprochas:
Ilia morto estis ja kauzita
De propra tro fervora enmiksigho.
Por sklavemuloj estas tre danghere
Sin meti inter la flamantaj pintoj
De glavoj de potencaj kontrauuloj.
HORACIO
Kiela regho!
HAMLETO
Nun la regho mem
Alproksimigis min al mia celo.
Se li mortigis krime mian patron,
Se li patrinon mian malchastigis,
Sin metis malhelpante inter miaj
Esperoj kaj elekto de l' popolo
Se li kun ruz' al mia propra vivo
Tiel perfide volis fari finon:
Chu mi ne havas rajton al li doni
Per mia mano merititan pagon?
Kaj chu ne estos peko, se ni lasos
Al tiu kankro mordi plu ankorau
Viandon nian?
HORACIO
Baldau li ricevos
Raporton pri la manier', en kiu
Ordono lia estis plenumita.
HAMLETO
Jes, baldau; sed la intertempo tamen
Al mi ja apartenas. Homa vivo
Ne estas ja fortika; vi kalkulu
Nur unu--jam la vivo ne ekzistas.
Nur unu cirkonstanco min doloras,
Ke mi ofendon faris al Laerto!
En lia malfelicho mi ja vidas
La preskau spegulitan historion
De tio, kion mem mi devis sperti.
Mi lin estimas; sed la nekonvena
Fanfaronado lia kun doloro
Min indignigis ghis sinforgesado.
HORACIO
Ha, iu venas! Haltu, princo!
(Eniras Osrik.)
OSRIK
Mi gratulas vian princan moshton je la reveno Danujon.
HAMLETO
Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Chu vi konas tiun chi
kulon?
HORACIO
Ne, princo.
HAMLETO
Tiom pli bone por vi, char estas malvirto koni lin. Li posedas multe da
tero kaj tre fruktoporta: se besto estas regho de bestoj, ghia manghujo
staros apud la manghilaro de la regho. Li estas pigo, sed, kiel mi diras
al vi, benita per vastaj posedajhoj de koto.
OSRIK
Plej amata princo! Se via princa moshto havus liberan tempon, mi dezirus
komuniki al vi ion de lia regha moshto.
HAMLETO
Mi akceptos ghin kun plena atento, sinjoro. Metu vian chapelon sur ghian
lokon: ghi estas difinita por la kapo.
OSRIK
Mi dankas al via princa moshto,--estas tre varme.
HAMLETO
Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.
OSRIK
Estas efektive sufiche malvarme, mia princo.
HAMLETO
Kaj tamen shajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, au mia
temperamento....
OSRIK
Eksterordinare, via princa moshto, estas tre varmege--en certa
maniero--mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia regha moshto ordonis al
mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas
sekvanta...
HAMLETO
Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la chapelon sur la kapon.)
OSRIK
Permesu al mi, via princa moshto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi
pli oportune. Antau mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi
jhuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingighoj, kun
brilanta tenigho kaj eksterajho. En efektivo, por esprimi sin
inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, char vi
trovos en li la kunighon de chiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur
povas deziri posedi.
HAMLETO
Li nenion perdas per via busho, sinjoro, kvankam mi scias, ke ghi
estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron
de liaj bonaj ecoj. Kaj ankau tiam la rakonto ne prezentus ankorau la
plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco
de laudado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj
talentoj estas lau mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por
esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li,
chio alia prezentus nur ombron de li.
OSRIK
Via princa moshto parolas pri li la puran veron.
HAMLETO
Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superjhetas tiun chi kavaliron per la
kruda spirado de nia parolo?
OSRIK
Kion vi pensas?
HORACIO
Chu ne estas eble, ke ni komprenighadu per ia alia lingvo? Vi certe tion
chi povos, sinjoro.
HAMLETO
Por kia celo vi nomis tiun chi kavaliron?
OSRIK
Laerton?
HORACIO
Lia monujo estas jam malplena: chiuj liaj oraj vortoj estas jam
elspezitaj.
HAMLETO
Jes, tiun chi saman.
OSRIK
Mi scias, ke vi ne scias...
HAMLETO
Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi
deziras, sinjoro?
OSRIK
Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...
HAMLETO
Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco;
koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.
OSRIK
Jes, sinjoro, rilate la uzadon de bataliloj; lau la komuna famo li
havas en tiu chi punkto neniun egalan al si.
HAMLETO
Kia estas lia batalilo?
OSRIK
Glavo kaj rapiro.
HAMLETO
Sekve, lau viaj vortoj, du specoj de bataliloj. Nu, plu?
OSRIK
La regho vetis kun li je ses berberaj chevaloj; li do, kiom mi audis,
donis kiel garantion ses francajn glavojn kune kun la apartenajho, kiel
ekzemple zonoj, portiloj kaj tiel plu. Tri el tiuj chi subteniloj estas
efektive tre agrablaj por la okulo, tre respondaj al la objektoj,
senfine belaj subteniloj kaj tre bonguste aranghitaj.
HAMLETO
Kion vi nomas subteniloj?
HORACIO (al Hamleto).
Mi sciis, ke vi devos ankorau plezurighi kun liaj komentarioj,
antau ol la parolo finighos.
OSRIK
La subteniloj estas la portiloj.
HAMLETO
Tiu chi esprimo estus pli konvena por la objekto, se ni povus porti che
nia flanko pafilegon; ghis tiu tempo ni nomu ghin pli bone portiloj.
Sed plue: ses berberaj chevaloj kontrau ses francaj glavoj kun iliaj
apartenajhoj kaj ses bonguste aranghitaj subteniloj; tio chi estas
franca veto kontrau dana. Por kio do ili tion chi donis kiel garantion,
kiel vi vin esprimas?
OSRIK
La regho, sinjoro, vetis, ke Laerto en dekdu renkontighoj inter vi kaj
li ne venkos pli ol tri fojojn; li do vetis, ke el dekdu li venkos nau
fojojn; kaj oni povus tuj fari la provon, se via princa moshto estus
inklina.
HAMLETO
Kaj se mi respondos, ke ne?
OSRIK
Mi pensas, via princa moshto, ke estus bone konsenti je tiu chi provo.
HAMLETO
Mi nun promenados en tiu chi salono; kun la permeso de lia regha moshto
nun estas la horo, en kiu mi ghuas freshan aeron. Oni alportu la
rapirojn; se Laerto deziras kaj se la regho restas che sia intenco, mi
penos gajni por li, se mi povos; se ne,--tiam mi forportos kun mi nur la
malhonoron kaj multe da batoj.
OSRIK
Tiel mi devas klarigi vian decidon?
HAMLETO
En tiu chi senco, sinjoro, kun ornamoj lau via gusto.
OSRIK
Mi rekomendas al via princa moshto mian aldonitecon.
(Foriras.)
HAMLETO
Al viaj servoj. (Al Horacio.) Li bone faras, ke li mem sin rekomendas;
char nenia alia busho servus al li por tio chi.
HORACIO
Tiu chi birdido elrampis el la nesto kun duono de sia ova shelo sur la
kapo.
HAMLETO
Li faris ceremoniojn kun la mamo de sia patrino antau ol suchi ghin. En
tia maniero li kaj multaj aliaj de tiu sama speco, en kiujn nia pala
tempo estas enamita, kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran
brilon de la interparolado: speco de shauma miksajho, kiu rampas
en chion; sed oni pro provo nur ekspiru sur ghin, kaj la shaumaj vezikoj
krevos. (Eniras nobelo.)
NOBELO
Estimata princo, lia regha moshto ricevis saluton de vi per la juna
Osrik, kiu raportis al li, ke vi deziras atendi lin en la salono. Li
sendas min, por demandi vin, chu via deziro skermi kun Laerto dauras
ankorau, au chu vi deziras por tio chi pli longan prokraston.
HAMLETO
Mi restas fidela al miaj decidoj, ili konformigas sin al la volo de la
regho. Se por li estas oportune, mi estas preta, nun au en chia alia
tempo, supozante, kompreneble, ke mi ghin tiel bone povos, kiel nun.
NOBELO
La regho, la reghino kaj chiuj volas tuj veni tien chi.
HAMLETO
En bona horo!
NOBELO
La reghino deziras, ke vi afable ekparolu al Laerto, antau ol vi
komencos batali.
HAMLETO
Shia konsilo estas bona. (La nobelo foriras.)
HORACIO
Vi perdos tiun chi veton, princo.
HAMLETO
Mi ne pensas: de la tempo, kiam li iris Francujon, mi chiam
ekzercadis min; che tiu neegala veto mi venkos. Sed vi ne povas prezenti
al vi, kiel malbone estas al mi en la koro. Tamen tio chi neniom
malhelpas.
HORACIO
Ne, kara princo...
HAMLETO
Ghi estas nur bagatelo sensignifa; sed ghi estas ia speco de malbona
antausento, kiu virinon eble maltrankviligus.
HORACIO
Se via interna sento ion diras kontrau tio chi, tiam obeu al ghi; mi
zorgos, ke ili ne venu tien chi, mi diros, ke vi ne estas nun disponita.
HAMLETO
Tute ne! Mi auskultas neniajn antausignojn: neshanghebla sorto
direktas ech la falon de pasero. Se ghi farighos nun, ghi ne farighos
poste; se ghi ne farighos poste, ghi farighos nun; se ghi ne farighos
nun, ghi devas ja iam farighi en estonteco. Oni devas chiam esti preta.
Char nenia homo scias, kion li forlasas, kia do diferenco, se li pli
frue forlasas. Ghi estu!
(Eniras la regho, la reghino, Laerto, korteganoj, Osrik kaj aliaj kun
rapiroj k. t. p.)
REGHO
Hamleto, venu kaj amike prenu
Tiun chi manon!
(Metas la manon de Laerto en la manon de Hamleto.)
HAMLETO (al Laerto).
Vi al mi pardonu,
Sinjoro! mi al vi maljusta estis,
Sed vi pardonu pro honoro via.
La chirkauantoj scias--kaj sendube
Vi ankau audis--mia kapo estas
Malsana. Mia ago, kiu forte
En vi ekscitis tutan la animon
Kaj la honoron,--mi pri ghi konfesas:
Ghi estis nur frenezo. Chu Hamleto
Laerton ekofendis? Ne! Char certe
Se de si mem Hamleto nun disighis
Kaj li nur tial faris la ofendon,
Ke li nun estas ne li mem,--ja tiam
Ghin ne Hamleto faris kaj Hamleto
Rifuzas la ofendon. Kiu do
Ghin faris? La frenezo de Hamleto.
Se tiel estas, tiam li ja mem
La suferanto estas. La frenezo
Hamleton malfelichan suferigas.
Kaj jen, sinjoro, antau atestantoj
Konfeso mia senkulpigu min
Nun antau la grandanimeco via,
Char mi la sagon pafis trans la domon
Kaj trafis kontrauvole mian fraton.
LAERTO
Naturo mia, kiu la plej multe
Min devus instigadi al la vengho,
Nun estas jam kontentigita plene.
Sed lau severaj leghoj de l' honoro
Ne povas mi paroli pri pacigho,
Ghis pli maljunaj homoj de honoro
Decidos ke, savante mian nomon,
La pacon noble povas mi akcepti.
Ghis tiu tempo mi la amon vian
Akceptos per la koro, sed batalos.
HAMLETO
Volonte mi konsentas; kun konfido
Mi nun batalos pro l' honoro via.
Nun donu la rapirojn, venu!
LAERTO
Venu!
HAMLETO
Mi volas esti kamp' por via gloro;
Sur mia nelerteco via arto
Ekbrilu, kiel stel' en nigra nokto.
LAERTO
Vi mokas, princo.
HAMLETO
Ne, je mia vorto!
REGHO
Nun donu la rapirojn, juna Osrik!
Vi scias ja la veton, fil' Hamleto?
HAMLETO
Ho, jes! Sed vi la gajnon de la veto
Konfidis ne al tute ghusta mano.
REGHO
Pro tio mi ne timas; mi ja vidis
Skermadon de vi ambau. Li allernis,
Sed tial oni donis al ni cedon.
LAERTO (pesante rapiron en la mano).
Tro multepeza, mi alian volas.
HAMLETO
Mi prenas. Chiuj de egala longo?
(Ili preparas sin al la skermado.)
OSRIK
Jes, via princa moshto.
REGHO
La botelojn
Da vino metu prete sur la tablon!
Se en l' unua fojo au la dua!
Hamleto trafos au en tria fojo
Rebatos la ekbaton, tiam tuj
Ektondru laute chiuj pafilegoj;
La regho tiam trinkos pro la sano
De sia fil' Hamleto kaj li jhetos
En la kalikon perlon, kies kosto
Superos chion, kion ghis nun havis
La reghoj de Danujo en la krono.
Pretigu la kalikojn! La trumpeto
Anoncu al tamburo, la tamburo
Al la pafilegisto, pafilego
Al la chielo, fine la chielo
Anoncu al la tero: nun la regho
Pokalon malplenigas pro Hamleto!--
Komencu do batalon; vi, jughistoj,
Atentu bone!
HAMLETO (al Laerto).
Venu do, sinjoro!
LAERTO
Mi estas preta, princo. (Ili skermas.)
HAMLETO
Unu!
LAERTO
Ne!
HAMLETO
Jughistoj diru.
OSRIK
Vere, jes, trafite.
LAERTO
Nu, bone! Nun ankorau unu fojon!
REGHO
Halt'! Donu vinon!--Nun, Hamleto mia,
La perlo estas via. Vian sanon!
Vi prenu la pokalon!
(Post la sceno estas audataj trumpetado kaj pafoj de pafilegoj.)
HAMLETO
Ne, mi devas
Antaue fini! (Al Laerto.)
Venu! (Ili skermas.) Nun denove
Trafite! Kion diras vi?
LAERTO
Tushite!
Tushite, mi konfesas.
REGHO
Nia filo,
Vi venkas.
REGHINO
Li varmighis, li lacighis.
Hamleto, prenu mian tukon, vishu
La shviton de la frunto! La reghino
Felichon vian trinkas nun!
HAMLETO
Patrino...
REGHO
Gertrudo, vi ne trinku!
REGHINO
Mi deziras,
Permesu, mia edzo, mi vin petas.
REGHO (flanken.)
La vino venenita! Shi pereis!
HAMLETO
Patrino mia, mi ankorau trinki
Ne povas. Mi tuj finos.
REGHINO
Venu, filo,
Mi vishos vian shviton de l' vizagho.
LAERTO
Nun mi lin trafas, regho.
REGHO
Mi ne kredas.
LAERTO (flanken).
Kaj tamen kontrau mia konscienco!
HAMLETO
Laerto, venu, nun la trian fojon!
Vi ludas; mi vin petas, batu forte;
Mi timas, ke vi faras kun mi shercojn.
LAERTO