Vi pensas? Bone! (Ili skermas.)

OSRIK

Sur la ambau flankoj

Nenia rezultato.

LAERTO

Nun vin gardu!

(Laerto vundas Hamleton; en la flameco de la batalado ili shanghas la

rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton.)

REGHO

Disigu ilin, ili tro varmighis.

HAMLETO

Ne, ne, ankorau unu fojon! (La reghino svenas.)

OSRIK

Haltu!

Rigardu la reghinon!

HORACIO

Ambau sangas.--

Kiel vi fartas, princ'?

OSRIK

Kiel vi fartas,

Laerto?

LAERTO

Ve! Mi estas nun kaptita

Per la kaptilo mia propra! Juste

Min mem perfido mia pereigis!

HAMLETO

Ha, la reghino! Kio al shi estas?

REGHO

Shi svenas, char shi vidas sangon.

REGHINO

Ne!

La vino, ha, la vino! Ho, Hamleto!

Ghi estis venenita! Mi pereas! (Shi mortas.)

HAMLETO

Perfido! Krimo! Fermu tuj la pordojn!

Elserchi la krimulon! (Laerto falas.)

LAERTO

Jen, Hamleto:

Li estas antau vi. Vi jam pereis,

Nenio en la mondo vin nun savos;

Ech duonhor' da viv' al vi ne restas.

La ilo de la krim' en via mano

Trovighas! sciu, ho, Hamleto nobla,

Ke la rapiro estis venenita.

Kontrau min mem sin turnis mia ruzo:

Rigardu, nun mi kushas, por neniam

Levighi plu. Patrino via ankau

Nun venenita... Fino... Mi ne povas.

La regho chion... Lia kulpo... Regho...

HAMLETO

La pinto ankau estas venenita?

Nu, faru do, venen', laboron vian! (Trapikas la reghon).

REGHO

Ho, helpu, helpu! Estas temp' ankorau!

HAMLETO (devigante la reghon trinki el la pokalo).

Vi trinku, mortigisto, adultulo,

Abomeninda, malbenita dano!

Eltrinku la pokalon kun la perlo!

Patrinon mian sekvu! (La regho mortas.)

LAERTO

Li meritis.

Li la venenon miksis por ni chiuj.

Hamleto nobla, antau nia morto

Ni kore nin pardonu reciproke!

Mi liberigas vian konsciencon

De l' mort' de mia patro, ankau vi

Pardonu min pro via morto! (Li mortas.)

HAMLETO

Dio

Al vi pardonu plene! Mi vin sekvas.--

Mi mortas, Horacio!--Nun adiau,

Reghino malfelicha!--Kaj vi chiuj,

Vi tremas pro okazo la terura,

Vi estas palaj mutaj atestantoj...

Se mi nur havus tempon... Ha, la morto

Arestas tre rapide... mi tre multe

Al vi rakonti povus! Tiel estu!

Mi mortas, Horacio, tamen vi,

Vi vivas,--senkulpigu kaj klarigu

Min kaj aferon mian al la homoj.

HORACIO

Ho ne! Mi nun ne volas resti dano,

Mi ankau apartenas al romanoj:

Ankorau restis vin' en la pokalo...

HAMLETO

Ho ne, amiko! Se vi estas viro,

Mi petas vin, ne tushu la pokalon!

Ho, Dio! Kia nomo post mi restus,

Se vi, la sola, kiu chion scias,

Forlasus nun la mondon! Ho, amiko,

Se vi min iam portis en la koro,

Retenu vin ankorau de l' chielo

Kaj vivu en la mondo abomena,

Por savi mian nomon per rakonto

De mia historio.

(Oni audas marshon en malproksimeco kaj pafojn post la sceno.)

Kia bruo?

OSRIK

La juna Fortinbras nun el Polujo

Revenas post la venko kaj milite

Salutas la senditojn de Anglujo.

HAMLETO

Mi mortas, Horacio! La veneno

Jam la spiriton mian neniigas;

Kaj la sciigon el Anglujo mi

Ne povas plu atendi; sed, amiko,

Mi antaudiras, ke l' elekto falos

Sur Fortinbrason; kaj la vochon mian

Antau la morto mi al li fordonas.

Raportu al li tion chi kaj ankau

La tutan historion de la faktoj.--

La resto do--silento! (Li mortas.)

HORACIO

Nobla koro

Nun chesis bati! Kara mia princo,

Adiau! Bonan nokton! La angheloj

Plej puraj al vi kantu dorman kanton!--

Pro kio batas la tamburo? (Marsho post la sceno.)

(Eniras Fortinbras, la senditoj de Anglujo kaj aliaj.)

FORTINBRAS

Kie

Farighis la terura dramo?

HORACIO

Kion

Vi volas vidi? Se ian malghojon

Au mirindajhon, tiam chesu serchi.

FORTINBRAS

Ho, sangaj faroj! Ho, fiera morto,

Kiela festo estas nun en via

Palac' eterna, se per unu fojo

Vi tiom da oferoj reghaj buchis?

UNUA SENDITO

Terura vido! Ni kun la sciigoj

El Anglolando venas tro malfrue.

Nun estas surdaj la oreloj, kiuj

Auskulti devus la raporton nian,

Ke la ordono estas plenumita,

Ke Rosenkranz kaj Güldenstern ne vivas.

Nu kiu al ni diros: mi vin dankas?

HORACIO

Li certe ne, se li ech estus viva;

Char li mortigi ilin ne ordonis.

Sed char rapide post la sanga faro

Revenis vi, (al Fortinbras) vi venke el Polujo,

(al la senditoj) Vi el Anglujo,--tial nun ordonu

Ke oni metu la mortintojn alte

Sur katafalkon antau la popolo

Kaj mi rakontos al la nesciantoj,

Kiele chio tio chi farighis.

Vi audos faktojn sangajn, nenaturajn,

Vi audos pri okazaj jughofaroj

Kaj pri mortigoj blindaj kaj pri mortoj,

Kauzitaj de perfido kaj de ruzo,

Kaj pri insidoj, kiuj returnighis

Kaj falis sur la kapon de l' krimuloj.

La tutan veron mi al vi raportos.

FORTINBRAS

Rapidas ni auskulti. Kaj kunvoku

La regnajn prezentantojn al kunveno!

Mi nun akceptas kun malgaja koro

Felichon mian. Sur la danan tronon

Mi havas rajtojn, mi ilin prezentos,

Char nun l' okazo tion chi postulas.

HORACIO

Pri tio ankau ion mi parolos;

Pri tio chi raportos mi la vochon

De tiu, kies vochon multaj sekvos.

Sed ni rapidu kun la elektado,

Char la spiritoj estas nun ankorau

Tre forte incititaj, kaj intrigoj

De malbonuloj povus nun facile

Elvoki malfelichojn kaj konfuzojn.

FORTINBRAS

Kvar kapitanoj portu sur la trono

La korpon de Hamleto: se li vivus,

Sur ghi li certe sidus la plej noble

Kaj la plej reghe. Che l' funebra iro

Aperu plene la parad' milita!

Forprenu nun la korpojn! Tia vido

Konvenus nur al kampo de milito.

Ordonu nun komenci la pafadon!

(Funebra marsho. Chiuj foriras, forportante la mortintojn. Oni audas

pafadon.)

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D^o ZAMENHOF

FRANCUJO.--HACHETTE kaj K^o, 79, Boul. St-Germain, Paris

LIVRES D'ÉTUDE

Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront. 1 50

Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de

Beaufront » 75

Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront 2 »

Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de

l'Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront » 50

Thèmes d'application, _Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de

l'Esperanto_, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront 2 »

Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux 1 50

Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto, par

M. Marissiaux 1 »

L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier » 75

Corrigés des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et

M. Procureur » 50

Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart. » 30

Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront 1 50

Structure du dictionnaire Esperanto. _Réponse à beaucoup d'objections._

(Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront » 30

Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français,

par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot 2 50

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître » 40

TEKSTOJ EN ESPERANTO

Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot » 75

Devjatnin. _Verkaro._ 2 »

Diversajhoj, rakontetoj tradukitaj de S^oj Lallemant kaj Beau. 1 25

Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio_, _Sintakso_, _Vortfarado

Esperantaj_, de L. de Beaufront. 1 »

Esperantaj prozajhoj, de diversaj autoroj. 2 50

Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D^ro Zamenhof. 3 50

Fundamento de Esperanto, de D^ro Zamenhof 3 »

Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto._ » 30

Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D^ro Zamenhof. 2 »

Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert » 50

Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita

Antologio Internacia, de Grabowski 2 »

Kurso tutmonda, de E. Gasse. » 75

Labiche et Legouvé. _Cikado che Formikoj_, unuakta komedio » 60

La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant » 75

La Komerca sekretario, de Ros Sudria. » 50

Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac. » 60

Maistre (X. de). _Vojagho interne de mia Chambro_, tradukita

de S. Meyer » 75

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard » 75

Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer » 75

---- _Don Juan_, tradukis Emile Boirac. 1 50

Norman. _Poshlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C. 2 »

Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe. » 75

Perrault (Ch.). _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de

Sinjorino Sarpy. 1 »

Pola Antologio, elektis et tradukis Kabe. 2 »

Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozajhoj) » 25

Sieroshevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe » 75

Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D^ro Vallienne. » 60

Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof

A LA MÊME LIBRAIRIE

Tutmonda Jarlibro Esperantista

ENHAVANTA LA

Adresarojn de D^ro ZAMENHOF

1906

Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mai. Il contient:

plus de 30000 adresses d'Espérantistes dans le monde entier, les

renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les

livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto.

Un volume grand in-16, broché ....... 3 fr. 50

* * * * *

Internacia Scienca Revuo

Revue mensuelle scientifique rédigée

EN ESPERANTO

Paraissant depuis le 1^er Janvier 1904

COMITÉ DE PATRONAGE:

Société française de physique, Société internationale des Électriciens,

MM. Adelsköld, Appell, d'Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel,

Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, G^al Sébert, membres de

diverses académies.

RÉDACTION:

P. FRUICTIER

_27, boulevard Arago,

PARIS_

ADMINISTRATION:

HACHETTE & K^o

_79, boulevard Saint-Germain,

PARIS_

ABONNEMENT ANNUEL

France 6 fr. 50

Etranger 7 fr.

UN NUMÉRO: 60 centimes.

* * * * *

Mendelejev.--Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero » 30

Ch. Richet.--La Spontanea Generado » 30

* * * * *

742-06--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--P7-06.

Notoj de la tekstpreparinto:

Mi translokigis la antaureklamojn che la fino de la teksto. Provizon

de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn shanghetojn mi faris sen

rimarkoj. Mi registris aliajn shanghojn per html-aj komentoj.

Hamleto, Reĝido de Danujo · 第 7 / 7 段