Aperas chie signoj de danghero;
La kulpo estas tiel timoplena,
Ke per kashado ghi sin nur malkashas!
(Venas Horacio kun Ofelio.)
OFELIO
Kie estas la bela reghino de Danujo?
REGHINO
Kiel vi fartas, Ofelio?
OFELIO (kantas.)
Mia kara, mia belo
Estis brava juna dano;
Portis plumojn sur chapelo
Kaj bastonon en la mano.
REGHINO
Ha, mia kara fraulino, kion signifas tiu chi kanto?
OFELIO
Kion? Mi petas vin, audu:
(Kantas.)
Vane estas la espero:
Li jam mortis, ne revenas!
Lian kapon kovras tero,
La piedojn shtono tenas.
REGHINO
Sed diru al mi, Ofelio...
OFELIO
Mi petas vin, auskultu.
(Kantas.)
Chemizeton oni metis... (Eniras la regho.)
REGHINO
Ha, mia edzo, rigardu!
OFELIO (kantas.)
Sur karulon inter ploroj;
Sur la tombon oni jhetis
Multon el la kampaj floroj.
REGHO
Kiel vi fartas, kara fraulino?
OFELIO
Mi dankas! Tre bone. Oni diras, ke la strigo estis filino
de bakisto. Ha, sinjoro, ni scias, kio ni estas, sed ni ne
scias, kio ni povas farighi. Bonan apetiton!
REGHO
Shi ne povas forgesi la patron.
OFELIO
He, ni ne parolu pri tio chi; sed se oni vin demandos, kion ghi
signifas, tiam diru: (Kantas.)
En la tag' de Valenteno
Mi al mia la trezoro
Venis frue en mateno,
Por saluti vin el koro.
Tuj li levis sin kaj diris:
«Venu, venu, amikino!»
Shi eniris, sed eliris
Jam virino, ne knabino.
REGHO
Kara Ofelio!
OFELIO
Por kio la jhurado? Mi tuj finos. (Kantas.)
Fi do, hontu! Tiel agi!
Vi ja trompis min sen koro!
Amon viroj povas pagi
Per depreno de l' honoro!
Vi edzighi min promesis,
Kaj la vorton vi ne tenis.
Kaj li respondas:
He, mi shercis kaj mi chesis...
Kial do vi al mi venis?
REGHO
Chu jam longe shi estas en tia stato?
OFELIO
Mi esperas, ke chio ankorau estos bona. Ni estu nur paciencaj. Kaj
tamen mi ne povas deteni min de ploro, kiam mi pensas, ke ili metis
lin en malvarman teron. Al mia frato mi devos chion raporti, kaj vin
mi dankas por la bona konsilo. Donu mian kaleshon! Bonan nokton,
sinjorinoj! Bonan nokton, charmaj sinjorinoj! Bonan nokton, bonan
nokton!
REGHO (al Horacio).
Vi sekvu shin kaj gardu shin atente.
(Horacio foriras.)
Ghi estas la veneno de malghojo;
La morto de la patro chion kauzis.
Gertrudo, kiam venas la suferoj,
Ho ve, ne izolitaj ili venas,
Sed en amaso. Shia patro mortis,
La filo via estas forsendita--
Li mem sovaghe kauzis la forsendon--
Kaj la popol' tumultas en supozoj
Pri l' morto de l' honesta Polonio.
Ni faris neprudente, ke ni kashis
La veran kauzon de la morto lia:
Jen Ofelio perdis la prudenton,
Sen kiu ni ne estas pli ol bestoj,
Kaj--la plej grava--shia frato venis
Sekrete el Francujo, li miregas,
Indignas, kaj nun en la urbo fluas
Paroloj plej venenaj jam pri l' morto
De Polonio. Manko de klarigo
Jam faris, ke sur nin la tutan kulpon
De la mistera morto oni jhetis.
Gertrudo mia kara, kiel stari
Trankvile kontrau tiom malfelichoj.
(Post la sceno oni audas bruon.)
REGHINO
Ho, kia, bruo? Kia tumultego? (Nobelo eniras.)
REGHO
Rapide la gardistojn! Lasu gardi
La pordon! Kio estas?
NOBELO
Mia regho,
Rapide kuru! Savu vin, ho regho!
La ocean', el bordo elirinte,
Ne pli sovaghe glutas l' ebenajhon,
Ol nun Laerto kun terura bando
Atakas vian tutan servantaron.
Lin la popolo nomas regho; kvazau
La mondo nun denove komencighus
Kaj kvazau malaperis nun subite
La historio kaj la tradicioj,
Kreintoj kaj subtenoj de la indo,
Nun ili krias: Ni elektu reghon!
Laerto estu regho! Kiel tondro
Rebruas, chie flugas nun la krio:
Laerto estu regho!
REGHINO
Ili vigle
Atakas lau malvera postesigno.
Sed vi eraras, hundoj de Danujo!
(Bruo post la sceno.)
REGHO
La pordoj elbatitaj!
(Venas Laerto armita kaj multaj Danoj.)
LAERTO
Kie estas
Li, tiu regho?--Iru for, sinjoroj!
DANOJ
Ne, ni vin sekvos, ni vin ne forlasos!
LAERTO
Mi petas.
DANOJ
Bone, se vi tiel volas. (Ili eliras el la chambro.)
LAERTO
Mi dankas vin. Vi gardu post la pordo!--
Malnobla regho, vi al mi redonu
La patron!
REGHINO
Ho, Laerto, trankvilighu!
LAERTO
Se unu gut' de l' sango mia restus
Trankvila, tiam estus mi bastardo:
Trompita edzo estus mia patro,
Malchasta estus la patrino mia,
Se nun mi povus resti pli trankvila.
REGHO
Laerto, kio kauzis tian grandan
Ribelon nun de via flank'? Gertrudo,
Vi trankvilighu, vi nenion timu
Pro la persono mia. Dio gardas
La reghojn: kiam la perfid' ekvidas
Apenau tion, kion ghi intencis,
L' intenco falas for.--Laerto, diru,
Pro kio vi indignas?--Lasu lin,
Gertrudo mia!--Diru, juna homo!
LAERTO
La patro mia kie estas?
REGHO
Mortis.
REGHINO
Sed ne de lia mano.
REGHO
Lasu lin
Demandi tiom, kiom li deziras.
LAERTO
Sed kiel kaj en kia maniero?
Per ruzaj vortoj vi min ne dolchigos!
For fideleco! Jhuroj al l' infero!
Pieco, konscienco,--iru chio
Al la diabloj en la profundajhon!
Kondamnon mi ne timas; mi renversos
La tutan mondon,--venu, kio volas!
Nur venghon mi avidas, plenan venghon
Por mia patro!
REGHO
Kiu vin retenos?
LAERTO
Nur mia volo, sed ne la ordono
Ech de la tuta mondo. La rimedojn
Mi tiel uzos, ke nenio restos.
REGHO
Auskultu min, Laerto! Se vi volas
La puran veron scii pri la morto
De via patro, chu la vengho via
Decidis, se vi venkos en la ludo,
Egale la koleron vian vershi
Sur malamikojn kaj sur la amikojn?
LAERTO
Nur sur la malamikojn.
REGHO
Chu vi volas
Ekkoni ilin?
LAERTO
Kaj al la amikoj
Mi vaste tuj malfermos miajn brakojn
Kaj mi per mia sango ilin nutros.
REGHO
Tre bone! Nun denove vi parolas
Kiel fidela filo kaj bonega
Nobelo. Ke en mort' de via patro
Mi estas plej senkulpa kaj per ghi
Mi estas mem tushita tre dolore,--
Vi tion baldau jughos mem kaj vidos
La veron tute klare.
DANOJ (post la sceno).
Lasu shin!
LAERTO
He, kio? Kia bruo?
(Eniras Ofelio, fantazie ornamita per herboj kaj floroj.)
LAERTO
Elsekighu,
Vi, mia cerbo! Larmoj la plej salaj,
Bruligu al mi tute la okulojn!--
Je Dio! Frenezeco via estos
Al ni pagita, ho, fratino mia,
Pagita kare, ghis en la pesilo
Fortege mallevighos la kaliko!
Ho, Maja rozo, ho, infano charma,
Ho, Ofelio, ho, fratino kara!
Chielo! chu la sagho de knabino
Formortas ankau tiel facilege,
Kiel la vivo de maljuna homo?
En am' naturo estas delikata:
Shi sendas for post la amat' perdita
Plej karan havon, kiun shi posedas.
OFELIO (kantas plende).
Oni lin portis al tombo senvorte,
(Ridante) Ha, ha, ha, ha, ha, ha, ha!
(Plende) Kaj oni ploris tre forte, tre forte...
Adiau, mia kolombo!
LAERTO
Se en prudento plena vi instigus
Al vengho min, ne tiel ghi efikus!
OFELIO
Vi devas kanti: «En la teron, en la teron!» Ho, kiel la rado al tio
chi sonoras! Ghi estas la malfidela administratoro, kiu shtelis la
filinon de sia sinjoro.
LAERTO
Sensenca io, tamen pli ol io.
OFELIO (al Laerto).
Jen estas rosmareno, ghi estas por memoro: mi petas vin, kara mia
koro, memoru min! Kaj jen estas miozoto, pro la fideleco.
LAERTO
Sentenco en la frenezo: fideleco kaj memoro kunigitaj.
OFELIO (al la regho).
Jen estas fenkolo por vi kaj akvilegio. (Al la reghino). Jen estas
ruto por vi kaj ankau iom por mi.--Vi povas porti vian ruton kun ia
speciala signo. (Al Laerto.) Jen estas krizantemo,--mi volis doni al
vi kelke da violoj, sed ili chiuj velkis de la tempo, kiam mia patro
mortis.--Oni diras, ke li bone finis.
(Kantas.)
Char karulo mia estas
Mia tuta ghojo.
LAERTO
Malghojo kaj suferoj, ech frenezo
Al shi nur donas chiam novan charmon.
OFELIO (kantas).
Kaj li jam neniam revenos?
Kaj li jam neniam revenos?
Ho ve, li jam mortis,
Lin oni forportis,
Ni lin jam revidos neniam!
La barbo la bela,
Buklaro la hela...
Li mortis, li mortis por chiam!
Mi ploras sen celo...
Ho, bona chielo,
Pro lia animo mi petas.
Kaj pro la animoj de chiuj homoj. Mi preghas. Dio vin savu!
(Foriras.)
LAERTO
Vi vidas? Dio!
REGHO
Lasu min, Laerto,
Paroli iom pri doloro via;
Al mi la rajton mian ne rifuzu.
Sed iru kaj inter amikoj viaj
Elektu la plej saghajn,--ili jughu
Nun inter vi kaj mi. Se ili trovos,
Ke mi en la afero estas kulpa,
Mi tiam estas preta al vi doni
La regnon, kronon, mian propran vivon;
Sed se ne tiel,--tiam vi konsentu
Al ni oferi pli da pacienco,
Ni tiam penos, kune laborante,
Per vengho trankviligi vian koron.
LAERTO
Ghi estu tiel!--Ho, la maniero
De lia mort', kashita enterigo,--
Sen glavo, sen insigno au ornamo
Super la tombo, sen ceremonioj
Kaj sen funebraj formoj kaj parado,--
De l' ter' al la chiel, ghi laute krias,
Ke mi ne lasu chion sen kalkulo.
REGHO
Postulu la klarigon. Sur la kapon
De la kulpul' la puna glavo falos.
Mi petas, sekvu min. (Chiuj foriras.)
SCENO VI
Alia chambro en la palaco. Horacio kaj servanto.
HORACIO
Kun mi paroli iu volas? Kiu?
SERVANTO
Maristoj. Ili diras, ke por vi
Leterojn ili havas.
HORACIO
Ili venu! (La servanto foriras.)
Neniu en la tuta mondo, shajnas,
Saluton ian povus al mi sendi,
Se ne Hamleto. (Eniras du maristoj.)
UNUA MARISTO
Dio benu vin, sinjoro!
HORACIO
Kaj vin ankau!
UNUA MARISTO
Li tion faros, sinjoro se ghi plachos al Li. Jen estas letero por vi,
sinjoro. Ghi estas de la sendito, kiu devis veturi Anglujon, se via
nomo estas Horacio, kiel oni diris al mi.
HORACIO (legas).
«Horacio, kiam vi tralegos tiun chi leteron, penu, ke tiuj chi
maristoj venu al la regho; ili havas leterojn por li. Apenau
ni estis du tagojn sur la maro, forte armita korsaro komencis chasi
nin: char nia shipo iris tro malrapide, ni vole-ne-vole devis montri
kuraghon, kaj en la dauro de la batalo mi transiris sur la shipon de
la korsaro; en tiu sama momento ili forlasis nian shipon, kaj tiel mi
sola farighis ilia kaptito. Ili agis kun mi kiel bonkoraj friponoj,
sed ili sciis, kion ili faras; mi devas pagi al ili per bona servo.
Zorgu, ke la regho ricevu la leterojn, kiujn mi sendas, kaj venu al
mi kun tia rapideco, kvazau vi kurus de la morto. Mi diros al vi en
la orelon tiajn vortojn, kiuj tute surdigos vin, kaj tamen ili estas
ankorau tro malmultepezaj en komparo kun sia enhavo. Tiuj chi homoj
alkondukos vin al la loko, kie mi estas. Rosenkranz kaj Güldenstern
daurigas sian vojaghon Anglujon: pri ili mi povas multe diri al vi.
Adiau. Eterne, kiel vi scias, la via--Hamleto.»
(Al la maristoj.)
Nun venu, ni transdonos la leterojn,
Kaj tiom pli rapide, ke ni iru
Al tiu, kiu ilin al vi donis. (Chiuj foriras.)
SCENO VII
Alia chambro en la palaco. La regho kaj Laerto.
REGHO
Nun via konscienco mem ja devas
Min senkulpigi, kaj en vian koron
Vi devas min kiel amikon meti,
Char vi ja audis per oreloj propraj,
Ke tiu sama, kiu vian patron
Mortigis, volis min mem pereigi.
LAERTO
Plu mi ne dubas. Tamen al mi diru,
Pro kia kauzo tian grandan krimon,
Intencon tre dangheran kaj punindan
Vi lasis sen konvena puno, kiun
Postulis via sagho, via indo?
REGHO
Pro du apartaj kauzoj, kiuj eble
Al vi aperos forte sensignifaj,
Por mi do ili estas forte gravaj.
Patrino lia amas lin varmege
Kaj certe ne transvivus lian punon;
Kaj, mi--chu el pasio au el virto--
Al shi mi estas tiel alligita,
Ke, kiel stelo nur en sia rondo
Sin povas movi, tiel mi sen shi
Ne povas vivi. Kaj la dua kauzo,
Pro kiu mi silentis, estas tio,
Ke lin tre amas la popolamaso:
La mankojn liajn la popolo trempas
En sian amon, kiu, kvazau fonto,
Turnanta lignon en malmolan shtonon,
El la mallaudo faras laudon, tiel,
Ke miaj sagoj, tro malmultepezaj
Por tia vento, ne la celon trafus,
Sed al pafarko mia returnighus.
LAERTO
Kaj tiel mi la noblan patron perdis,
Kaj tiel senespere nun pereis
Fratino mia, kiu la plej alte
En nia tempo staris, kvazau luma
Modelo, por elvoki imitadon.
Sed vengho venos!
REGHO
Dormu nur trankvile.
Ne pensu vi, ke mi kreita estas
El tia velka shtofo, ke mi lasos
Al la danghero pinchi mian barbon
Kaj prenos ghin por sherco. Baldau audos
Vi iom pli. Mi amis vian patron,
Kaj ankau chiu amas ja sin mem;
El tio, mi esperas, vi komprenos...
(Eniras Sendito.)
REGHO
Nu, kio nova?
SENDITO
Via regha moshto,
Leteroj de Hamleto; jen por vi,
Kaj jen por la reghino.
REGHO
De Hamleto?
Sed kiu do alportis la leterojn?
SENDITO
Mi audis, ke maristoj; mi ne vidis.
Al mi Klaudio ilin donis, kiu
Ricevis ilin de la alportintoj.
REGHO
Laerto, audu! (Al la Sendito.) Vi jam povas iri. (La sendito
foriras. La regho legas.) «Potenca regho! Sciu, ke mi nuda estas
realportita en vian landon. Morgau mi petos la permeson veni antau
viajn reghajn okulojn, kaj tiam mi havos la honoron raporti al vi la
kauzon de mia subita kaj stranga reveno.--Hamleto.»
Nekompreneble! Chu ili revenis?
Kio farighis? Kiel? Povas esti,
Ke chio estas trompo?
LAERTO
Chu vi konas
La skriban karakteron de l' letero?
REGHO
Ghi estas mano de Hamleto. «Nuda!»
Videble sola, sen siaj gardantoj!
Chu vi al mi konsili ion povas?
LAERTO
Ne, mi nenion scias. Sed li venas!
Pli fresha nun farighas mia koro,
Mi ghojas, ke mi rekte al li iros
Kaj diros al li: «tion chi vi faris!»
REGHO
Se tion vi decidis--kaj alie
Vi ja ne povas agi--chu vi volas,
Ke mi al la renkonto vin preparu?
LAERTO
Jes, mia regho, se nur ne al paco
Vi volas min prepari.
REGHO
Nur al paco
Kun via propra sagho kaj animo.
Se li revenis laca de vojagho
Kaj plu ne volos ree forveturi,
Mi inklinigos lin al unu provo,
De mi jam tre mature pripensita,
Che kiu li pereon ne evitos;
Kaj lia morto estos tiel glata,
Ke ech ne estos ombro de suspekto.
Ech la patrino ruzon ne divenos
Kaj nomos ghin nur bato de la sorto.
LAERTO
Mi vin obeos, regho, tiom pli,
Se vi aranghos la aferon tiel,
Ke li per mi ricevu sian morton.
REGHO
Jes, ghuste tiel. Kiam vi forestis,
La famo multe gloris vin pro io,
Per kio vi lau famo multe brilas.
Hamleto audis vian gloron; chiuj
Talentoj viaj kune kolektitaj
Che li envion tian ne elvokis,
Kian elvokis tiu unu sola
Talento, kiun mi ne multe shatis.
LAERTO
Pri kia do talento vi parolas?
REGHO
Ludilo bagatela de l' juneco,
Kaj tamen ankau grava, char la plumoj
Kaj la rubandoj al la junularo
Konvenas en ne malpli alta grado,
Ol la manteloj kaj la varmaj peltoj
Konvenas al maturaj maljunuloj.--
Jen antau du monatoj nin vizitis
el Normandujo unu kavaliro.
Mi bone konas francojn el milito,
Mi scias, kiel bone ili rajdas;
Sed tiu chi bravulo certe povus
Konkuri ech kun la diablo mem:
Li kvazau mem alkreskis al la selo
Kaj kun chevalo sia elfaradis
Li tiel miregindajn artifikojn,
Ke oni povus pensi, ke li mem
Prezentas vivan parton de l' chevalo.
Kaj la imago mia mem ne povis
Elpensi ech en pura fantazio
Pli lertajn kaj mirindajn artifikojn,
Ol tiuj, kiujn li al ni prezentis.
LAERTO
Kaj li normando estis?
REGHO
Jes, normando.
LAERTO
Mi estas preta jhuri, ke ghi estis
Lamordo.
REGHO
Jes, li mem.
LAERTO
Mi konas lin.
Li estas efektive la juvelo
De la nacio sia.
REGHO
Li rakontis
Al ni pri vi, kaj li vin forte laudis
Pro via majstra arto en skermado,
Precipe per rapiroj. Li certigis,
Ke estus tre belege, se trovighus
Ankorau unu homo, kiu povus
Kun vi kuraghi stari al batalo.
Li jhuris, ke en lia tuta lando
Skermantoj la plej bonaj ne posedas
Ech la duonon de lerteco via.
Raportoj liaj vekis en Hamleto
Envion tiel grandan, ke de tiam
En tago kaj en nokto li senchese
Nur sopiradis, ke vi la plej baldau
Revenu, por ke li kun vi ekprovu
Batalon. Nun konkludo plej natura...
LAERTO
Konkludo? Kia?
REGHO
Diru nun, Laerto,
Chu via patro estis al vi kara?
Au kiel la malghojo sur pentrajho
Vi estas nur vizagho, sed sen koro?
LAERTO
Por kio la demando?
REGHO
Mi ne tial
Demandas vin, ke mi ech iom dubus
Pri via amo al la patro; tamen
Mi scias, ke la amo ofte estas
Nur sklavo de la tempo: ghi naskighas
Per tempo, kaj la sperto ankau montras,
Ke tempo ghin tre ofte moderigas
Kaj ech estingas ghian tutan flamon.
Jes, en la mezo de la ama flamo
Trovighas preskau chiam ia speco
De mecha debrulajho, kiu baldau
La helan flamon forte mallumigas.
Nenio restas en bonec', eterna:
Boneco tro matura baldau mortas
De l' prem' de sia propra troforteco.
Se oni volas agi, oni agu
En la minutoj de la volo, char
La volo povas baldau malfortighi,
Trovante tiom da malhelpoj, kiom
Trovighas langoj, manoj kaj okazoj.
Kaj tiam la deziro kaj la devo
Farighas nur sopiro fanfarona,
Sopiro sen plenumo faciliga.
Sed nun al la afero! Jen Hamleto
Revenos baldau. Kion vi intencas
Nun fari, por vin montri inda filo
De via kara patro, sed per faroj
Pli ol per nudaj vortoj?
LAERTO
Lin mortigi,
Se ech en la preghejo.
REGHO
Mi konsentas,
Ke la krimulo en nenia loko
Rifughon devas trovi kaj la vengho
Ne devas scii limojn. Sed, Laerto,
Se tion chi vi faros, tiam vi
Ja devos mem vin kashi en la domo.
Hamleto, reveninte, devas scii,
Ke vi jam estas tie chi. Ni faros,
Ke oni antau li vin forte laudos
Kaj la lertecon vian en skermado
Al li oni prezentos en koloroj
Ankorau pli brilantaj kaj pli helaj,
Ol tion faris ech la franco mem.
Per unu vorto--ni aranghos tiel,
Ke vi batalos ambau, kaj ni faros
Konkursan veton pri la kapoj viaj.
Kun sia karaktero la sincera,
Libera, nobla kaj nesupozema,
Li ne esploros certe la rapirojn;
Vi dume povos shanghi la rapirojn,
Anstatau la malakra preni akran
Kaj per ekbato lerta inde pagi
Al li por morto de la patro via.
LAERTO
Mi faros ghin, kaj ech por tiu celo
Mi shmiros per veneno mian glavon.
Char unu charlatano al mi vendis
Rimedon tian, ke se oni trempas
En ghin nur la pinteton de tranchilo
Kaj gratas nur sangeron el la hauto,--
Nenia sanigilo en la mondo
Plu povos savi de senduba morto.
Per tiu chi veneno mi nun shmiros
La pinton de la glavo mia tiel,
Ke se mi ech facile lin ekgratos,
Li tuj pereos per senduba morto.
REGHO
Mature ni pripensi ankau devas
Diversajn cirkonstancojn, kiuj povas
Al la ating' de nia celo helpi.
Se nia entrepreno ne prosperus
Au se per nelerteco en plenumo
Montrighus nia penso kaj intenco,--
Pli bone tiam estus ne komenci.
Kaj tial nia plano devas havi
Eliron en rezervo por l' okazo,
Se la unua provo ne prosperos.
Ni ghin pripensu! Jen, kion ni faros:
Ni en solena formo faros veton
Pri tiu, kiu el vi ambau venkos.
Kaj kiam vi de la batalo estos
Tre varmigitaj kaj soifaj (penu,
Ke tio estu) kaj li volos trinki,
Mi tiam lasos doni al li glason
Da vino jam tiele preparita,
Ke se li nur ech guton de ghi trinkos,
Li ne evitos plu la morton, kiun
La bato via eble ne alportis.
Sed audu! Kia bruo? (Eniras la reghino.)
REGHO
Nu, reghino?
REGHINO
Unu malghojo sekvas tuj la duan!
Laerto, la fratino via mortis!
LAERTO
Fratino mia mortis? Kiel? Kie?
REGHINO
Saliko staras super la rivero
Kaj spegulighas en la pura akvo;
Shi tie plektis fantaziajn kronojn
El plej diversaj floroj de la kampo.
Shi rampis sur la arbon, por dispendi
Sur la brancharo siajn kronojn; tiam
Sub shi rompighis la malforta brancho,
Kaj kune kun la kronoj shi rapide
En la riveron falis. Shiaj vestoj
Sin disetendis kaj malgrandan tempon
Kvazau sirenon shin ankorau portis,
Dum shi kantadis melodiajn kantojn,
Dangheron sian tute ne sentante,
Kvazau la akvo estus shia hejmo.
Sed baldau shiaj vestoj, penetritaj
Per peza akvo, shin malsupren tiris,
La malfelichan, al terura morto.
LAERTO
Kaj shi dronighis?
REGHINO
Jes, ho ve, dronighis!
LAERTO
Vi havas nun tro multe jam da akvo,
Fratino malfelicha.--tial larmojn
Mi nun retenas! Tamen la naturo
Konservas sian moron, kion ajn
La honto dirus. Ili nur foriru--
En ni montrighos tuj la virineco.--
Adiau, regho! Flamaj vortoj volas
El mi eksplodi, se malsaghaj larmoj
Nur ilin ne estingos. (Foriras.)
REGHO
Ni lin sekvu!
Kun granda malfacilo kvietigis
Mi lian furiozon! Nun mi timas,
Ke ghi denove blinde ne eksplodu,--
Ni tial sekvu lin rapide! (Ambau foriras.)
AKTO V
SCENO I
Tombejo. Eniras du tombistoj kun fosiloj.
UNUA TOMBISTO
Chu shi ricevos kristanan enterigon, kiam shi ja intence foriris en
la mondon de la felichuloj?
DUA TOMBISTO
Mi diras al vi, shi ricevos, faru do rapide shian tombon. La jughisto
pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi shin kristane.
UNUA TOMBISTO
Kiel do ghi povas esti, kiam shi dronigis sin ne pro defendo?
DUA TOMBISTO
Nu, oni trovis, ke tiel.
UNUA TOMBISTO
Sed ili simple ne konas la leghon. Char konsideru: se mi konscie min
dronigas, tio chi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ghi konsistas
el agado, farado kaj plenumado. Sekve shi intence sin dronigis.
DUA TOMBISTO
He, auskultu do, kolego-fosisto...
UNUA TOMBISTO
Sed permesu! Jen estas la akvo--bone; jen estas la homo--bone. Se la
homo iras al tiu chi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa--chu
li volas au ne--ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li
kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas
kulpa en sia propra morto, tiu ne chesigas sian propran vivon.
DUA TOMBISTO
Chu tiel diras la legho?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble, ke tiel diras la legho pri la mortintoj.
DUA TOMBISTO
Chu vi volas scii la veron? Se shi ne estus nobelulino, oni shin
ankau ne enterigus en orda maniero.
UNUA TOMBISTO
Chu vere? Estas ja granda maljustajho, ke la grandaj homoj en tiu chi
mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj
kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli
antikva nobelo, ol la ghardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili
daurigas la profesion de Adamo.
DUA TOMBISTO
Chu Adamo estis nobelo?
UNUA TOMBISTO
Kompreneble! Chu vi estas idolano? Chu vi havas nenian ideon pri la
Biblio? En la Biblio estas ja dirite: chiuj nobeloj devenis de Adamo.
Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi
ghin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...
DUA TOMBISTO
Nu, demandu!
UNUA TOMBISTO
Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, shipofaristo au
charpentisto?
DUA TOMBISTO
La faristo de pendigiloj, char lia konstruajho supervivas milojn da
ghiaj loghantoj.
UNUA TOMBISTO
Bona spritajho, je Dio, ghi plachas al mi. La pendigilo estas bona;
sed kiel ghi estas bona? Ghi estas bona por tiuj, kiuj estas
malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo
estas pli fortika, ol la preghejo, sekve la pendigilo estus bona por
vi. Ankorau unu fojon al la demando! Respondu!
DUA TOMBISTO
Kiu konstruas la plej fortike?
UNUA TOMBISTO
Jes, diru ghin al mi, kaj mi vin regalos.
DUA TOMBISTO
Ha, atendu, mi jam scias!
UNUA TOMBISTO
Nu, diru!
DUA TOMBISTO
Al la diablo! Mi efektive ne scias.
(Eniras Hamleto kaj Horacio.)
UNUA TOMBISTO
Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom
ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej
fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas,
restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj
alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)
UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)
En la junaj miaj tagoj
Mi amadis kaj kantadis
Kaj en chiuj miaj agoj
Mi mezuron ne sciadis.
HAMLETO
Chu tiu chi sentaugulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas
tombon kaj kantas!
HORACIO
La kutimo faris lin indiferenta por tio chi.
HAMLETO
Tiel chiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas
ghia sento.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Maljuneco-lamulino
Kaptis min per osta mano,
Kaj al chio venis fino,--
Restis ghemoj kaj malsano. (Li eljhetas kranion.)
HAMLETO
Tiu chi kranio havis iam langon kaj ankau povis kanti! Kiel la
malnoblulo jhetas ghin sur la teron, kvazau ghi estus kranio de
Kajeno, la unua mortiginto! Tio chi eble estis la kapo de ia
politikulo, kaj nun tiu chi azeno lin superruzas; ghi eble estis la
kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol Dio mem,--ne vere?
HORACIO
Povas esti.
HAMLETO
Au de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa
moshto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Au eble ghi estis
eminenta sinjoro, kiu forte laudadis la chevalon de alia eminenta
sinjoro, dezirante ricevi ghin donace? Ne vere?
HORACIO
Jes, princo.
HAMLETO
Jes, jes, kaj nun li estas apartenajho de sinjoro vermo; sendenta kaj
batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora
shanghigho; se ni nur povus ghin vidi en plena tuteco. Chu tiuj chi
ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia
propra kranio min doloras, kiam mi pri tio chi pensas.
UNUA TOMBISTO (kantas).
Pala korpo senkolora
Kaj chemizo sen ornamoj
Kaj foset' malbonodora
Estas fin' de chiuj amoj. (Eljhetas ankorau unu kranion.)
HAMLETO