Frenezo lia jam al ni minacas.
Kaj tial estu pretaj: mi rapide
Por vi pretigi lasos la paperojn,
Kaj vi lin al Anglujo forkondukos.
Al mi la reghaj devoj ne permesas
Toleri tro proksime la dangheron
De alestado de la frenezulo.
GÜLDENSTERN
Ni estas pretaj. Ni komprenas plene
La sanktan vian timon pro la bono
De la grandega multo da animoj,
Ligitaj kun la regha via moshto.
ROSENKRANZ
Jam simpla kaj aparta homo devas
Per chiuj fortoj gardi sian vivon;
Sed tiom pli sin gardi devas tiu,
De kies sankta vivo ja dependas
La vivo kaj bonfarto de tre multaj.
Se regho mortas, li ne mortas sola:
Simile al rivero fortoplena
Kun si li tiras for la tutan sorton
De chiuj, kiuj chirkau li trovighis.
Li estas kiel granda vasta rado,
Staranta sur plej alta monta pinto,
Portanta sur radioj la potencaj
Ligite milionojn da estajhoj.
Kaj se la rado falas, tiam kune
Pereas chiuj tiuj milionoj.
Neniam regho ghemas tute sola:
Dolor' al li--dolor' al multaj homoj.
REGHO
Mi petas vin, pretighu plej rapide
Al forveturo! La dangheron, kiu
Libere nun promenas, ni bezonas
Kateni.
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN
Ni rapidos, nia regho. (Ambau foriras.)
(Venas Polonio.)
POLONIO
Nun, regho, li al la patrino iras.
Mi kashos min post unu el tapishoj,
Kaj mi auskultos la interparolon.
Shi certe lin tre bone elinsultos,
Sed, kiel vi jam diris--kaj vi diris
Tre saghe--tie devas ankau stari
Persono flanka, por auskulti chion.
Patrino chia estas de naturo
Ja tre partia kaj ne povas havi
Sufichan severecon en la jugho.
Adiau, regho! Antau ol vi iros
Al nokta dormo, mi al vi raportos
Pri chio, kion audis mi.
REGHO
Mi dankas. (Polonio foriras.)
Ho, mia krimo, ghi al la chielo
Sin tiras per vaporo malodora,
Ghi portas la malbenon plej malnovan
Sur sia frunto: fratomortigado!
Preghadi mi ne povas, kvankam forte
Mi volus preghi: la pli forta kulpo
L' intencon fortan venkas; kiel homo,
Havanta devon fari du aferojn,
Mi nun ne scias, kiun el la ambau
Elekti, kaj mi faras nun nenian
Se mia mano per la frata sango
Ech estus multe pli trapenetrita,--
Chu en chielo ne ekzistas pluvo
Sufiche forta, por ghin blanke lavi?
Por kio do pardonemeco servas,
Se ne por veni kontrau la pekado?
Kaj chu la pregho ne posedas forton
Averti krimon kaj pardonon doni,
Se jam la krimo estas plenumita?
Jes, mi rigardos supren! Mia krimo
Farita estas! Kian formon doni
Al mia pregho! Dio, Vi pardonu
Mortigon mian? Ne, ne helpos tiel;
Mi chion ja ankorau nun posedas,
Kion al mi alportis la mortigo:
La kronon, la honoron, la reghinon...
Chu povas peko revi pri pardono,
Dum restas la akiro de la peko?
Sur la maljustaj vojoj de la tero
Per sia oro ofte peka mano
Haltigi povas manon de la jugho
Kaj per la fruktoj de l' farita krimo
Acheti la favoron de la legho,--
Sed tie supre estas ja alie!
Ne helpos tie lerta artifiko,
Tie la far' aperas tute nuda,
Ni mem al la farita krimo devas
Ateston tie meti en la bushon.
Nu, kio al mi restas? Pentofaro?
Jes, kion do ne povas pentofaro?
Sed se ech pentofari ni ne povas?
Ho, ve! mizero! ho, vi, mia brusto,
Vi, nigra, vi, malluma kiel morto!
Anim', kiu batalas liberighi
Kaj chiam pli enrampas en la marchon!
Ho, helpu min, angheloj, en la provo!
Ho, fleksu vin, genuoj neflekseblaj!
Malmola mia koro, vi molighu
Simile al infano jhus naskita!
Ho, eble Dio volos min pardoni!
(Li en angulo metas sin sur la genuojn.)
(Hamleto venas.)
HAMLETO
Nun estas tre facile tion fari;
Li preghas; nun mortigi lin... sed tiam
Li iros en chielon! Kaj chu tion
Mi povus nomi vengho? Malnoblulo
Mortigis mian patron, kaj por tio
Mi, sola filo de la mortigito,
En la chielon en minut' de pregho
La mortiginto sendos! Tio estus
Ne vengho, sed komplezo kaj bonfaro.
De l' tero li forigis mian patron
Post festenad', en mezo de la pekoj,
Kaj kun la tuta pezo de la pekoj
La malfelicha vagas nun sub tero,--
Kaj la krimulon mi nun volas kapti
En la minuto de la sankta pregho
Kaj puran, pian sendi lin al Dio!
Chu tio estos vengho? Ne, ho ne!
Ripozu, mia glavo! Mi vin tiros
En temp' alia, pli terure bati!
En malsobrec', en dormo, en kolero,
En la malpiaj ghojoj de la lito,
En ofendado de Dia nomo--
Mi tiam lin ekkaptos, tiam, glavo,
Trapiku lin, ke li momente falu
Kaj en plej nigra stato la animo
En la inferon flugu sen pardono!
Patrino min atendas,--dume vivu,
Sed al la morto vi jam apartenas. (Foriras.)
REGHO (sin levante).
La vortoj flugas,--sed la pensoj sidas!
Senpensaj vortoj Dion ne atingos!
SCENO IV
Chambro de la reghino. La reghino kaj Polonio.
POLONIO
Li baldau venos. Estu pli severa,
Vi diru, li petolas tro sovaghe,
Vi diru, ke nur petegado via
Apenau kvietigis la koleron
De l' regho. Mi nun tie chi min kashos.
Mi petas, ne indulgu lin!
HAMLETO (post la sceno).
Patrino!
REGHINO (al Polonio).
Jam al mi fidu, ne maltrankvilighu.
Mi scios kion diri. Nun foriru:
Li venas. (Polonio sin kashas.)
HAMLETO (eniras).
Nu, patrino, kio estas?
REGHINO
Hamleto, vi ofendis vian patron.
HAMLETO
Patrino, vi ofendis mian patron.
REGHINO
Vi paroladas, kiel frenezulo.
HAMLETO
Vi paroladas, kiel senkorulo.
REGHINO
Kion vi diras!
HAMLETO
Kion vi deziras?
REGHINO
Chu vi forgesis, kiu estas mi?
HAMLETO
Ho ne, mi jhuras, mi ghin ne forgesis!
Vi estas la reghino, la edzino
De l' frat' de via edzo kaj--mi devas
Konfesi--ankau la patrino mia.
REGHINO
Nu, do aliaj faru vin prudenta! (Volas iri).
HAMLETO
Ne, vi ne iros! Sidu! Mi ne lasos
Vin iri, antau ol mi al vi montros,
Spegulon tian, kie vi ekvidos
La plej profundan vian internajhon.
REGHINO
Ha, kion vi intencas! Chu vi volas
Mortigi min! He, helpon! helpon!
POLONIO (post la tapisho).
Helpon!
HAMLETO
Kio sin movis? Rato?
(Ekbatas per la glavo en la tapishon.)
Ha, mi vetas,
Ghi plu ne vivas!
POLONIO (post la tapisho).
Ho, mi mortas! Helpu!
(Falas kaj mortas.)
REGHINO
Ho ve! Kion vi faris!
HAMLETO
Mi ne scias.
Chu ne la regho? (Eltiras Polonion el post la tapisho.)
REGHINO
Kia sanga faro!
HAMLETO
Jes, sanga faro, preskau tiel same
Terura, kiel reghon formortigi
Kaj edzinighi kun la frato lia.
REGHINO
Mortigi reghon?
HAMLETO
Jes, mi tiel diris.
(Al Polonio)
Kaj vi, mizera malsaghul', adiau!
Mi prenis vin por iu pli merita.
Vi vidas, tro fervori ofte estas
Danghere! (Al la patrino) Nu, ne rompu viajn manojn!
Sidighu, trankvilighu, mi komencos
Rompadi vian koron, se ghi estas
Ankorau penetrebla, se ankorau
Kutimoj la malbonaj ghin ne tute
Shtonigis kaj al sento kaj prudento
Ankorau iom estas ghi venebla.
REGHINO
Kion mi faris, ke vi min atakas
Kun tia krueleco?
HAMLETO
Tian faron,
Per kia modesteco chion perdas,
La virt' farighas hipokrita vorto,
Senkulpa amo perdas sian rozon
De l' bela frunto kaj ulcerojn montras,
La sanktan jhuron de edzino faras
Similan al la jhuroj de ludistoj;
Ghi el la korpo de plej sankta ligo
Elshiras la animon; el la legho
Ghi faras senenhavan vortparadon.
De la chielo la vizagho flamas,
La tuta tero ploras kaj malghojas
Pro via faro, kvazau devus veni
La lasta jugho.
REGHINO
Ve! Pri kia faro
Vi kontrau mi tielajn tondrojn jhetas?
HAMLETO
Rigardu do! Jen pendas du portretoj;
Du fratoj,--sed egalaj? Jen, rigardu:
Kiela charmo kushas sur la brovoj!
Kun belaj haroj, kvazau Apolono,
Kun alta frunto, kvazau Jupitero,
Okul' de Mars', ordona kaj minaca,
Majesta aglo, kiu alte flugas
En la plej puraj sferoj de l' aero;
Sur lin sigelon metis chiu dio,
Por krei idealon por la homoj,--
Li estis via edzo.--Nun rigardu
Portreton duan: via nuna edzo,
Putrajho, mortiginta la unuan...
Chu havas vi okulojn? Vi forlasis
Herbejon verdan de la bela monto
Kaj serchas manghon en la putra marcho?
Chu havas vi okulojn? Vi ne diru,
Ke tio estis am'! En via agho
La sango plu ne bolas, sed atendas,
Ne rapidante, jughon de la sagho.
Kaj kia estis la kompara jugho?
Ne estas vi sensenca, char alie
Nenion vi decidus; sed la senco
En vi sendube tute malsanighis,
Char ech freneza tie ne erarus.
Neniam la frenezo tiel jughis
La saghon, ke en ghi ne restu guto
Da konsidero por komparo tia.
Kia demono tiel vin delogis?
Vidado sen palpado au palpado
Sen rigardado, au orelo sola
Sen mano kaj okulo, au flarado
Sen chio,--ech partet' de vera sento
Neniam donas tian rezultaton,
Ho, honto, kie estas via rugho?
Se la infer' sovagha povas boli
En membroj de grandagha matronino,
Ho tiam chasto de juneco flama
Disfluidighu kiel vaks' en fajro!
Ne diru "honto!" kiam juna sango
Malchaste bolas: frosto mem ja brulas,
La volon ja delogas la prudento...
REGHINO
Hamleto, ne parolu plu! Vi turnas
Okulojn miajn rekte al la koro,
Kaj tie mi makulojn nigrajn vidas,
Tre nigrajn.
HAMLETO
Jes, por vivi en la shvito
De abomena lito, en putrajho
Sin brogi, en la nesto malbenita...
REGHINO
Ho, ne parolu plu! Kiel ponardo
En min penetras chiu vorto!
Ne plu, Hamleto kara!
HAMLETO
Fripon' kaj mortigisto; simpla sklavo;
Li ne posedas ech la milan parton
Da indo de l' estinta via edzo;
Kronita arlekeno; li, shtelisto,
Malice kaj mallaute shtelis for
La kronon kaj ghin kashis en la poshon...
REGHINO
Ho, haltu! (Aperas la spirito sen armajho.)
HAMLETO
Chifonajho, sed ne regho!
(Li ekvidas la spiriton.)
Ho, savu min, angheloj de l' chielo,
Flugilojn viajn super mi etendu!
Spirito nobla, kion vi deziras?
REGHINO
Ho ve! li frenezighis!
HAMLETO
Chu vi venas
Riprochi vian filon sendecidan,
Ke li la tempon kaj pasion perdas
Kaj ke ghis nun ankorau li ne venghis?
Ho, diru!
SPIRITO
Ne forgesu! Mi intencas
En vi subteni forte la decidon.
Sed vidu, kiel forte malespero
Dispremis la patrinon vian; helpu
Al shi en malfacila batalado
Kun shia propra koro kaj animo.
Ju pli malforta korpo, des pli forte
Suferas la animo. Iru!
HAMLETO (al la reghino.)
Kio
Al vi farighis?
REGHINO
Kio al vi estas?
Vi la okulojn ien forte turnis
Kaj kun l' aer' senkorpa nun parolis?
L' animo via brilas el l' okuloj,
Kaj viaj haroj sin subite levis
Simile al dormanta soldataro
Vekita per la son' de bataliloj!
Ho, kara mia filo, trankviligu
Per pacienc' la flamon de la sentoj!
Sur kion vi rigardas nun?
HAMLETO (al la reghino.)
Sur lin?
Sur lin! Sur lin! Rigardu, kiel pala
Li staras! Malfelicha lia vido
Ech al la shtonoj povus doni sentojn!
(Al la spirito)
Ne rigardadu al mi tiel plende,--
Agadon mian akran ghi moligus:
Anstatau sango eble fluus larmoj.
REGHINO
Al kiu vi parolas?
HAMLETO
Vi ne vidas?
REGHINO
Nenion, kvankam chio estas luma.
HAMLETO
Kaj vi nenion audis?
REGHINO
Ne, nenion.
HAMLETO
Rigardu tien! Li jam volas iri!
La patro mia, kvazau tute viva!
Ha, vidu, li foriras tra la pordo! (La spirito foriras.)
REGHINO
Ghi estas frukto de l' imago via;
La cerbo ofte vidas nur delirojn.
HAMLETO
Deliroj? Tamen vidu, mia pulso
En takto batas, tute kiel via,
Kaj kantas tiel same tute sane.
Ghi ne deliro estis. Ekzamenu,
Kaj mi ripetos chion vort' lau vorto,--
Chu deliranto tion povus fari?
Patrino! Pro la savo de l' animo
Ne hipokritu, ke deliro mia
Parolas nun kaj ne la krimo via!
La falsa shmiro kovros la makulon
Ekstere, sed interne en la koro
Des pli atakos tiam la malbono.
Konfesu al chielo vian pekon,
La faritajhon pentu kaj evitu
Estontajn pekojn. La venenan herbon
Ne sterku, ke ghi pli ankorau kresku!
Pardonu al mi nunan mian virton;
Char nun en la malpia nia tempo
La virto devas peti de malvirto
Pardonon kaj rampante ech petegi,
Ke ghi permesu bonon al ghi fari.
REGHINO
Hamleto! Vi distranchas mian koron!
HAMLETO
Forjhetu ghian parton makulitan
Kaj pure vivu kun la dua parto.
Adiau! Sed evitu vi la liton
De mia onklo, penu esti virta,
Se ech la virto estos ne el koro.
Kutimo, la demono, pereigas
La lastan senton en la malbonulo,
Sed en direkto bona la demono
Turnighi ofte povas en anghelon:
El la ekzercoj de la bonaj faroj
Li povas fari oportunan veston.
Sindetenado en l' unua nokto
Alportas facilecon por la dua;
La tria estos jam des pli facila;
Char ekzercado povas preskau shanghi
Ech la naturon mem; ghi la diablon
Au humiligas, au lin plifortigas.
Ankorau unu fojon--bonan nokton!
Kaj benu min, se vi ankorau mem
Deziras havi benon de l' chielo.
(Montrante sur Polonion). Ha, tiun chi sinjoron mi domaghas.
Chiel' decidis puni min per li
Kaj lin per mi; mi estis por li vipo,--
Sed mi servanto ankau por li estos.
Por li mi zorgos kaj por lia morto
Respondos mi. Adiau, bonan nokton!
La sola amo faris min kruela;
Malbona estas la komenco,--poste
Ankorau io pli malbona venos...
Ankorau unu vorton!
REGHINO
Kion fari?
HAMLETO
Ne tion, kion mi al vi parolis.
La bela regho vin denove tenu
En siaj brakoj kaj karese pinchu
Al vi la vangojn, nomu vin kateto;
Por kelke da adultaj dolchaj kisoj,
Por ludo per la malbenitaj fingroj
En via nuko vi al li malkovru
La tutan veran staton, ke mi estas
Freneza ne en vero, sed nur shajne,
El ruzo. Estus certe tute bone,
Ke vi al li raportu tuj pri chio.
Char kia do reghino, bela, chasta
Kaj sagha volus kashi al la bufo,
Al la vesperto tiajn gravajn faktojn?
Ne, ne! Kovrilon de la korbo levu,
Ellasu la birdetojn kaj, simile
Al la simio, rampu mem internen,
Por fari provojn, kaj en la kaptilo
Vi poste perdu vian propran kapon.
REGHINO
Ne, estu tute certa! Se la vortoj
Prezentas spiron kaj la spiro vivon,--
Mi pli ne havas vivon, por elspiri
Parolon vian.
HAMLETO
Mi Anglujon iras;
Chu vi jam scias?
REGHINO
Ha, jes, mi forgesis.
Ghi estas jam afero decidita.
HAMLETO
Jam la leteroj estas sigelitaj;
Amikoj du, al kiuj mi konfidas
Precize tiel, kiel la lacertoj,
Ricevis komision kunveturi,
Kiel heroldoj, por al mi la vojon
Al la kaptilo ebenigi. Bone!
Amuzo estos, kiam la ministo
Per forto de la propra sia pulvo
En la aeron flugos; kontrau minoj
Mi faras minojn iom pli profundajn,
Mi eksplodigos ilin ghis la luno.
Ho, estas tre amuze vidi, kiel
Du ruzoj reciproke sin renkontas.
(Levante la korpon de Polonio.)
Kaj vi, sinjor', al mi klopodon faras;
Mi trenos vin en plej proksiman chambron.
Patrin', adiau! Bonan al vi nokton!
La kortegano tie chi nun estas
Silenta kaj sekreta serioze,
Li, kiu tiom amis babiladi!
Nu, venu do, mi kashos vin, amiko,
Patrino, bonan nokton!
(Ili disiras. Hamleto trenas kun si la korpon de Polonio.)
AKTO IV
SCENO I
Chambro en la palaco. La Regho, la Reghino, Rosenkranz kaj
Güldenstern.
REGHO (al la reghino).
En viaj ghemoj estas ia senco;
Kaj mi ghin devas scii; kie estas
La filo via?
REGHINO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).
Mi vin petas, lasu
Nin solajn por momento. (Ambau foriras) Ha, sinjoro!
Teruran nokton devis mi travivi!
REGHO
Per kio? kio estas kun Hamleto?
REGHINO
Li furiozas, kiel mar' kaj vento
En reciproka veta batalado.
En sovagheco sia li ekaudis,
Post la tapisho bruon, kaj rapide
Li sian glavon tiris, kriis: «rato!»
Kaj en la flamo de l' frenezo sia
Mortigis la maljunan Polonion.
REGHO
Terura faro! Tio nin atingus,
Se tie starus ni. Danghere estas
Lin lasi plu en tia libereco.
Al vi, al mi, al chiuj ghi minacas.
Ho ve, sur kiu kushas respondeco
Por tiu sanga faro? Jes, sur mi:
Mi el singardo devis lin enshlosi
Kaj teni malproksime de la homoj;
Sed mia amo estis tiel granda,
Ke mi ne volis agi lau prudento.
Kaj kiel posedanto de malsano,
Kashinda por la mondo, mi ghin lasis
Konsumi en sekreto mian vivon.
Kie li estas?
REGHINO
La malvivan korpon
Li ien trenis for; kaj, kvazau grano
Da pura oro en amaso kota,
La sagho kaj la koro por momento
En li ekbrilis: pente li ekploris.
REGHO
Gertrudo, venu! Antau ol la suno
Sin kashos post la montoj, li jam estos
Sur shipo; kaj teruran lian faron
Per chiuj artoj kaj autoritato
Ni penos senkulpigi.--Güldenstern!
(Rosenkranz kaj Güldenstern venas.)
Vi ambau iru kaj helpantojn prenu!
Hamleto en atako de frenezo
Mortigis Polonion kaj fortrenis
Kun si la korpon de la mortigito.
Nun iru, serchu lin, kun li parolu,
La korpon do venigu en preghejon.
Mi petas vin, rapidu!
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
Nun, Gertrudo,
Ni vokos chiujn saghajn konsilistojn,
Rakontos ni al ili la aferon:
Kio farighis, kion ni intencas.
Per tio la serpento-kalumnio,
Portanta sian langon la venenan
Rapide de poluso al poluso
Kiel la pafo de la pafilego,
Indulgos eble nian puran nomon
Kaj malaperos sendanghere. Venu!
Teruro kaj interna batalado
Turmentas mian koron kaj animon.
(Ambau foriras.)
SCENO II
Alia chambro en la palaco. Hamleto venas.
HAMLETO
Bone kashita!
ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN (post la sceno).
Hamleto! Princo Hamleto!
HAMLETO
Silentu! Kia bruo? Kiu vokas Hamleton? Ha, jen ili venas. (Rosenkranz
kaj Güldenstern eniras.)
ROSENKRANZ
Kion vi, princo, faris kun la korpo de Polonio?
HAMLETO
Aligis lin al la tero, al kiu li estas parenca.
ROSENKRANZ
Montru al ni la lokon, por ke ni povu ghin preni kaj porti en la
preghejon.
HAMLETO
Ne kredu!
ROSENKRANZ
Kion ne kredi?
HAMLETO
Ke mi vian sekreton povas gardi kaj mian ne. Cetere lasi sin
eldemandi de spongo! Kion povas tiam respondi filo de regho?
ROSENKRANZ
Chu vi pensas, ke mi estas spongo, princo?
HAMLETO
Jes, sinjoro, spongo, kiu ensuchas la mienon, la favorojn kaj la
ordonojn de la regho. Sed tiaj servantoj faras al la regho la plej
bonan servon en la fino. Li konservas ilin, kiel simio la bongustan
pecon en la angulo de sia busho: plej antaue en la bushon, por plej
poste esti englutita. Kiam li bezonos tion, kion vi kolektis, tiam li
povas vin nur ekpremi, kaj tiam vi, spongo, estos denove seka.
ROSENKRANZ
Mi vin ne komprenas, princo.
HAMLETO
Estas al mi tre agrable: en malsaghaj oreloj aluda parolo dormas.
ROSENKRANZ
Princo, diru al ni, kie estas la korpo, kaj poste venu kun ni al la
regho.
HAMLETO
La korpo estas che la regho, sed la regho ne estas che la korpo. La
regho estas objekto...
GÜLDENSTERN
Objekto, princo?
HAMLETO
Kiu estas nenio. Venu al li. Kashu vin, vulpo, aliaj ghin sekvu!
(Chiuj foriras.)
SCENO III
Alia chambro en la palaco. La regho kaj korteganoj.
REGHO
Mi lasis lin alveni, kaj la korpon
Mi lasis serchi. Ho, kia danghero,
Se li tiel libere promenados!
Kaj tamen ni ne povas kun li agi
Lau tuta severeco de la legho:
Lin amas la amaso la malsagha,--
Ghi jughas per okulo, ne per kapo,
Ghi vidas la grandecon de la puno,
Kaj pri la kulpo ghi ne volas pensi.
Nun tiu chi forsendo devas shajni
Trankvila rezultato de pripenso.
Malbonon per malbono ni forigos
Au per nenio.
(Venas Rosenkranz.)
Ha, nu kio estas?
ROSENKRANZ
Pri tio, kien metis li la korpon,
Ne povis ni sciighi.
REGHO
Kaj li mem?
ROSENKRANZ
Li estas, regho, tie chi, sub gardo,
Ghis vi ordonos.
REGHO
Oni lin venigu.
ROSENKRANZ
He, Güldenstern, la princon enkonduku!
(Eniras Güldenstern kun Hamleto.)
REGHO
Nu, Hamleto, kie estas Polonio?
HAMLETO
Che la vespermangho.
REGHO
Che la vespermangho?
HAMLETO
Ne kie li manghas, sed kie li estas manghata. Kolekto da saghaj
kavaliroj en formo de vermoj venis nun al li kun vizito. Tushante la
manghadon, tiuj chi vermetoj estas la plej grandaj potenculoj. Ni
nutras la bestojn, por nutri nin mem; kaj nin mem ni nutras por la
vermoj. La grasa regho kaj la malgrasa almozulo estas nur du diversaj
manghospecoj, difinitaj por unu sama tablo: tio chi estas la fino de
chio.
REGHO
Ho, Dio, Dio!
HAMLETO
Jen homo kaptas fishojn per la vermeto, kiu manghis reghon, kaj
manghas poste la fishon, kiu manghis tiun vermon.
REGHO
Kion vi volas diri per tio chi?
HAMLETO
Nenion, mi volis nur montri al vi, ke regho povas vojaghi tra la
intestoj de almozulo.
REGHO
Kie estas Polonio?
HAMLETO
En la chielo. Sendu tien, por rigardi. Se via sendito tie lin ne
trovos, tiam serchu lin mem en alia loko. Sed se vi en la dauro de
monato lin ne trovos, vi lin eksentos per la nazo, kiam vi iros sur
la shtuparon de la galerio.
REGHO (al kelkaj korteganoj).
Iru, serchu lin tie.
HAMLETO (al la korteganoj).
Li atendos. (Kelkaj korteganoj foriras.)
REGHO
Hamleto, pro sendanghereco via
Al ni tre kara, kiel via faro
Sincere nin doloras, vi nun devas
Post la terura faro tre rapide
Veturi for. Vi tial vin pretigu;
La shipo jam atendas vin, la vento
Favoras, kaj vi nun en bona horo
Anglujon forveturos.
HAMLETO
Anglujon?
REGHO
Jes, Hamleto.
HAMLETO
Bone.
REGHO
Nun vi scias nian intencon.
HAMLETO
Mi vidas anghelon, kiu ilin vidas. Sed bone! Anglujon!
Adiau, kara patrino!
REGHO
Via amanta vin patro, Hamleto.
HAMLETO
Mia patrino. Patro kaj patrino estas geedzoj; geedzoj estas kiel unu
korpo: sekve, mia patrino. Ni veturu Anglujon!
REGHO (al Rosenkranz kaj Güldenstern).
Vi sekvu lin kaj logu al la shipo.
Rapidu: ghis vespero li jam devas
Trovighi sur la maro. Ne prokrastu!
Jam chio estas preta al veturo.
Rapidu, mi vin petas!
(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)
Vi, Anglujo,
Se mia amo estas por vi kara--
Vi taksi ghin ja povas, char ankorau
Ja ne palighis la cikatro, kiun
La dana glavo al vi akre donis,
Kaj la tribut' estimon vian montras--
Vi tiam ne malshatos la ordonon,
En mia skribo klare esprimitan,--
Kaj morto al Hamleto! Ho, Anglujo,
Plenumu plej rapide mian peton!
Li kiel febro mian sangon batas...
Vi devas min sanigi. Dum li vivas,
Felichon mi neniam povas trovi. (Foriras.)
SCENO IV
Ebenajho en Danujo. Fortinbras kaj militistaro en marsho.
FORTINBRAS
Salutu, kapitan' en mia nomo
La reghon de Danujo kaj raportu,
Ke Fortinbras' lau la promeso lia
Deziras havi nun akompanantojn
Por la trairo de la dana lando.
Vi scias, kie vi nin povos trovi.
Se lia regha moshto ekdeziros
Kun ni paroli, ni lau nia shuldo
Tuj lin salutos. Tiel vi raportu.
KAPITANO
Mi faros, princ'.
FORTINBRAS (al la soldatoj.)
Antauen! Ne rapidu!
(Li foriras kun la soldatoj. Hamleto, Rosenkranz, Güldenstern
kaj aliaj venas.)
HAMLETO
Sinjoro, kies tiuj chi soldatoj?
KAPITANO
De la norvego.
HAMLETO
Kien ili iras?
KAPITANO
Kontrau Polujon.
HAMLETO
Kaj sub kia estro?
KAPITANO
Sub la norvega princo Fortinbras.
HAMLETO
Chu vi deziras per milito preni
Polujon tutan au nur liman pecon?
KAPITANO
Por al vi diri tute puran veron,
Ni iras pro peceto nur malgranda,
Pli pro la nomo, ol pro la profito.
Ech kvin dukatojn mi por ghi ne donus.
Kaj se ghin vendi, ghi al la norvego
Au al la polo certe pli ne donus.
HAMLETO
La poloj sekve ghin ech ne defendos.
KAPITANO
Ho ne, ili kolektis jam soldatojn.
HAMLETO (flanken.)
Du mil animojn, dudek mil dukatojn
Sendube kostos tiu chi disputo!
Ulcero de bonstato kaj de paco,--
Interne krevas, se eksteren morto
Ne vokas ghin. (Laute) Mi dankas vin, sinjoro!
KAPITANO
Felichan vojon! (Foriras.)
ROSENKRANZ
Princo, ni atendas.
HAMLETO
Mi baldau sekvos; iru vi antaue.
(Rosenkranz kaj la aliaj foriras.)
Ha, chio plendas kontrau mi, riprochas
Severe por prokrasto de la vengho!
Por kio taugas homo, se la tempon
Li uzas nur por manghi kaj por dormi?
Nenio pli ol bruto! La Kreinto
Al ni kapablon de pensado donis,
Por povi vidi posten kaj antauen,
Li donis al ni saghon ne por tio,
Ke ghi en ni sen uzo pereadu.
Chu mi ghin nomos bruta forgesado?
Chu mi ghin nomos tima dubo, kiu
Tro longe pensas pri la rezultato,--
Pripensemeco tia en si havas
Kvaronon nur de la prudento vera
Kaj tri kvaronojn de malnobla timo.
Por kio mi nun vivas? Por eterne
Nur ripetadi: «Tion chi vi faru»--
Kaj tamen resti sen farado, kiam
Por ghi mi havas kauzon kaj la volon
Kaj forton kaj rimedojn por plenumi!
Kaj chio min instigas! Jen ekzemplo:
Mi vidis nun potencan soldataron,--
Ghin juna princ' kondukas; en gloramo
Li riskas por la duba rezultato
Kuraghe sian vivon, li ne timas
Klopodojn kaj dangherojn,--kaj pro kio?
Pro nuksa shelo! Esti vere granda
Signifas: sin ne movi sen bezono,
Sed ech pro pajlo forte ekbatali,
Se ghin postulas la honor'. Kaj mi?
La morto de la patro, malhonoro
De la patrino, sango kaj prudento
Instigas min,--kaj mi nenion faras!
Kun honto antauvidas mi la morton
De dudek mil soldatoj, kiuj iras
Pro bagatelo, pro fantom' de gloro
Al tombo. Kaj la pec', pro kiu ili
Batalas, ne sufichas ech por doni
Al ili chiuj lokon por batalo
Au por enpreni chiujn mortigotajn!
De nun, ho mia kapo, vi laboru
Nur por la vengho, au ekdormu tute! (Foriras.)
SCENO V
Elsinoro. Chambro en la palaco. La reghino kaj Horacio.
REGHINO
Ne, ne! Ne volas mi kun shi paroli.
HORACIO
Shi forte petas, shia stato estas
Tre kompatinda.
REGHINO
Kion do shi volas?
HORACIO
Shi chiam pri la patro nur parolas;
Shi diras, ke la mond' estas kruela;
Shi ghemas kaj la bruston al si batas;
Shin bagatel' chagrenas; shi parolas
Delire kaj sen ia klara senco,
Kaj tamen shiaj vortoj la audanton
Kondukas al konkludoj. Kungluante
La sencon de la vortoj, la mienojn,
La signojn, la aludojn, oni povas
Ne scii difinite, sed supozi
Tre multe da malbono. Estus bone
Kun shi paroli, char che la popolo
Tumulton povus veki shiaj vortoj.
REGHINO