Chu esti au ne esti,--tiel staras

Nun la demando: chu pli noble estas

Elporti chiujn batojn, chiujn sagojn

De la kolera sorto, au sin armi

Kontrau la tuta maro da mizeroj

Kaj per la kontraustaro ilin fini?

Formorti--dormi, kaj nenio plu!

Kaj scii, ke la dormo tute finis

Doloron de la koro, la mil batojn,

Heredon de la korpo,--tio estas

Tre dezirinda celo. Morti--dormi--

Trankvile dormi! Jes sed ankau songhi!

Jen estas la barilo! Kiaj songhoj

Viziti povas nian mortan dormon

Post la forjheto de la teraj zorgoj,--

Jen tio nin haltigas; tio faras,

Ke la mizeroj teraj longe dauras:

Alie kiu volus elportadi

La mokon kaj la batojn de la tempo,

La premon de l' potencaj, la ofendojn

De la fieraj, falson de la jughoj,

Turmentojn de la amo rifuzita,

La malestimon, kiun seninduloj

Regalas al merito efektiva,--

Jes, kiu volus tion chi elporti,

Se mem, per unu pusho de ponardo,

Li povus sin de chio liberigi?

Kaj kiu do en shvito kaj en ghemoj

La sharghon de la vivo volus porti,

Se ne la tim' de io post la morto,

De tiu nekonata land', el kiu

Neniu plu revenas. Kaj pro tio

Plivolas ni elporti chion teran,

Ol flugi al mizeroj nekonataj.

La konscienco faras nin timuloj;

Al la koloro hela de decido

Alighas la paleco de l' pensado;

Kaj plej kuragha, forta entrepreno

Per tiu kauzo haltas sendecide,

Kaj chio restas penso, sed ne faro...

Sed haltu! Ha, la charma Ofelio...

(Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu chiujn miajn pekojn

En vian puran preghon!

OFELIO

Mia princo,

Kiel vi fartas en la lasta tempo?

HAMLETO

Mi dankas vin humile,--bone.

OFELIO

Princo,

Mi havas kelkajn signojn de memoro

Ankorau, kiujn longe jam mi volis

Al vi redoni; mi vin petas, princo,

Akceptu ilin nun!

HAMLETO

Ne, ne! Neniam

Mi ion al vi donis.

OFELIO

Kara princo,

Vi scias ja, vi ilin al mi donis,

Kaj la donacojn vi akompanadis

Per tiaj dolchaj vortoj, ke la indo

De la donacoj multe pliighadis.

Nun vi shanghighis,--prenu do la donojn:

Doloraj estas donoj al la koro,

Se ili plu ne venas de la koro.

Jen ili estas, princo, mi vin petas!

HAMLETO

Ha, ha, ha! Chu vi estas virta?

OFELIO

Princo!?

HAMLETO

Chu vi estas bela?

OFELIO

Kion vi per tio chi volas diri, via princa moshto?

HAMLETO

Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikighi

kun via beleco.

OFELIO

Chu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?

HAMLETO

Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto

malchaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio

chi antaue estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio chi

estas vero. Mi iam vin amis.

OFELIO

Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.

HAMLETO

Vi ne devis al mi kredi: char virto ne povas tiel inokulighi al nia

maljuna arbo, ke la antaua ne restu. Mi vin ne amis.

OFELIO

Mi vidas, ke mi eraris.

HAMLETO

Iru en monahhejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom

virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli

bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venghema,

glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas

elpensi au kiom mia imago povas prezenti al si, au kiom mi havas

tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi

inter la chielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj,

chiuj,--kredu al neniu el ni! Iru for en monahhejon! Kie estas via

patro?

OFELIO

En la domo, princo.

HAMLETO

Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaghajhojn nur en sia

propra domo. Adiau!

OFELIO

Ho, helpu al li, bona Dio!

HAMLETO

Se vi edzinighos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu

chasta, kiel glacio, estu pura, kiel negho,--vi ne evitos la homan

kalumnion. Iru en monahhejon! Adiau! Au, se nepre volas edzinighi,

prenu malsaghulon; char saghaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn

vi faras el ili. En monahhejon iru! ne prokrastu! Adiau!

OFELIO

Chielaj fortoj, resanigu lin!

HAMLETO

Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaghon, kaj vi

faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la

kreitajhoj de Dio shanghitajn nomojn kaj vi shajnigas vin kokete

naivaj. Iru! Nenion pli pri tio chi! ghi faris min freneza! Neniu pli

edzighu! Kiu jam edzighis, restu viva, chiuj, krom unu; la ceteraj

restu, kiel ili estas. En monahhejon iru! (Foriras.)

OFELIO

Ho, kia granda homo detruighis!

Okulo de plej alta kortegano,

Lang' de saghulo, man' de militisto,

La floro kaj espero de la regno,

Modelo de la moroj kaj klereco,--

Pereis, ha, pereis senespere!

Kaj mi, plej malfelicha el virinoj,

Mi, kiu suchis dolchan la mielon

De liaj jhuroj, mi nun devas vidi

La noblan saghon tute konfuzitan,

Rompitan, kiel kordo diskrevinta.

La altan formon, la junecon floran

Detruis la frenezo! Ve! ho ve!

Al mi, mi, kiu vidis lin antaue

Kaj vidas lin en lia nuna stato!

(La regho kaj Polonio eliras.)

REGHO

El amo? Ne, ne amo chion faris;

Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj,

En vero tamen ne frenezon montras,

Li kashas ion en la kor'; mi timas,

Ke la sekreto de spirito lia

Dangheron en si portas por ni chiuj.

Por ghin averti, mi en rapideco

Decidis: li veturu tuj Anglujon,

Postuli la tributon prokrastitan.

La maro kaj la novaj landoj eble

El lia kor' elpelos tiun ion,

Pri kiu lia kapo chiam pensas.

Chu vi ne ankau tiel opinias?

POLONIO

Tre saghe vi decidis, mia regho.

Kaj tamen mi ankorau chiam pensas,

Ke chion faris rifuzita amo.

Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonas

Raporti la parolon de la princo:

Ni chion audis. Via regha moshto,

Vi agu tiel, kiel vi decidos;

Sed mi konsilus, se vi ghin aprobas,

Ke shia regha moshto la reghino

Al si alvoku post la komedio

La princon kaj shi petu lin patrine,

Ke li al shi malkovru sian koron.

Shi iru kun li rekte al l' afero;

Se vi permesos, la interparolon

Mi subauskultos; kaj se al la vero

En tia maniero ni ne venos,

Vi tiam volu sendi lin Anglujon

Au lin enshlosu ie lau bontrovo

De via alta sagho.

REGHO

Tiel estu!

Frenezo che la grandaj kaj potencaj

Ne povas resti sen severa gardo. (Chiuj foriras.)

SCENO II

Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.

HAMLETO

Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi,

tute libere kaj senarte; sed se vi ghin krios patose kiel multaj el

niaj aktoroj, tiam ghi plachos al mi tiom same, kiel se miaj versoj

estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn

tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Char en

la mezo de la riverego, ventego au, tiel diri, uragano de via pasio

vi devas observi certan moderecon, kiu donas al chio harmonion. Mi

farighas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disshiras

la pasion en pecojn, en verajn chifonojn, kaj tondras en la orelojn

de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn

pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni

tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la

tirano mem. Mi petas vin, evitu tion chi!

UNUA AKTORO

Via princa moshto povas esti trankvila en tiu chi rilato.

HAMLETO

Tamen ne estu ankau tro flegma, sed lasu vian propran senton esti

via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la

gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpashu la moderecon

de la naturo. Char chio, kio en tia maniero estas trograndigata,

estas kontraua al la intencoj de dramo, kies celo chiam estis, estas

kaj estos: prezenti kvazau spegulon de la naturo, montri al la virto

ghian propran eston, al la malhonoro ghian propran vizaghon, al

la responda tempo la represon de ghia formo. Se tio chi estas

trograndigata au prezentata tro malforte, tio povas kvankam

elvoki ridon che la malkleruloj, sed la kompetentan homon ghi forte

chagrenos; kaj la mallaudo de tia persono devas esti por vi pli

grava, ol la aplaudado de tuta teatro da aliaj personoj. Ekzistas

aktoroj, kies ludadon mi vidis kaj kiujn aliaj laudis ech tre

forte,--mi tamen trovis, ke ili tute ne havis la tonon nek la

tenighon de kristanoj, idolistoj au ech simple de homoj. Ili

afektadis kaj kriadis tiel, ke mi pensis, ke ia fushisto volis krei

homojn kaj faris iajn plej malbonajn pupojn,--tiel abomeninde ili

imitadis la homojn.

UNUA AKTORO

Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiche libera de tiaj mankoj.

HAMLETO

Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas che vi rolojn

ridindajn, ne permesu paroli pli, ol trovighas sin en ilia rolo; char

ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon che

la amaso da malsaghaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al

la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio chi

estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion

chi faras. Iru, pretigu vin!

(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)

HAMLETO (al Polonio).

Nu, sinjoro, chu la regho deziras auskulti la komedion?

POLONIO

Jes, kaj la reghino ankau, ili baldau venos.

HAMLETO

Rapidigu do la aktorojn! (Polonio foriras.) Chu vi ambau ne volos

ankau helpi rapidigi ilin?

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Jes, princo. (Ambau foriras.)

HAMLETO

He! Horacio! (Horacio eniras.)

HORACIO

Al viaj servoj, kara princo!

HAMLETO

El chiuj, kiuj iam min chirkauis,

Vi estas la plej brava, Horacio.

HORACIO

Ho, kara princ'...

HAMLETO

Ne pensu, ke mi flatas.

Char kion povus mi de vi esperi?

Vi havas ja nenion, krom spirito,

Vi havas ja nenion, por donaci,--

Por kio do mi flatus al malrichaj?

Ne, ne! Miela lango leku brilon,

Genuojn homoj fleksas ja nur tiam,

Se la rampad' profiton donas. Audu!

De l' tempo, kiam la animo mia

Komencis elektadi inter homoj,

Ghi vin elektis; char kun vira indo

Vi chiam chiajn specojn de suferoj

Sen plendo elportadis; de la sorto

Prenadis vi la batojn kaj donacojn

Kun dank' egala. Mi admiras tiun,

En kiu la prudento kun la sango

En tia bona harmonio vivas,

Ke li al la Fortuno ne permesas

Sur li ludadi, kiel sur fajfilo.

Ho, donu vi al mi la viron, kiun

Pasio lia ne sklavigis,--mi

Lin fermos en la plej profundan lokon

De mia koro, kiel vin mi fermis.--

Sed jam sufiche. Oni baldau donos

Por ni kaj por la regho unu dramon;

En ghi trovighos sceno tre simila

Al la mortigo de la patro mia.

Mi petas vin, en la responda tempo

Per chiuj fortoj de l' animo via

Observu mian onklon; char se tiam

Sin la kashita kulpo ne elmontros,

Mi devos diri, ke ni ambau vidis

En tiu nokt' spiriton de infero

Kaj ke l' imago mia estas nigra

Simile al la forno de Vulkano.

Observu lin atente; ankau mi

Lin penetrados per okuloj miaj,

Kaj poste ni kunigos nian jughon

Pri l' ekzameno de l' vizagho lia.

HORACIO

Tre bone, mia princo; se li ion

Forshtelos en la dauro de la dramo,

Mi pagos por la shtelo.

HAMLETO

Oni venas.

Mi devas shajni tute senintenca.

Elektu bonan lokon!

(Dana marsho. Trumpetado. La regho, la reghino, Polonio, Ofelio,

Rosenkranz, Güldenstern kaj aliaj personoj venas kaj okupas lokojn.)

REGHO

Kiel fartas nia kara nevo Hamleto?

HAMLETO

Bonege! kaj chio de la hhameleonaj manghoj. Mi manghas aeron, oni min

grasigas per promesoj; ech kaponojn oni tiel bone ne nutras.

REGHO

Mi tute ne komprenas tiun chi respondon, Hamleto; tio chi ne estas

mia lingvo.

HAMLETO

Ankau ne mia. (Al Polonio) Vi ludadis iam dramojn en la

universitato, sinjoro, chu ne vere?

POLONIO

Efektive, princo, kaj oni ech rigardadis min kiel bonan aktoron.

HAMLETO

Kaj kion vi prezentadis?

POLONIO

Mi prezentis Julion Cezaron; min mortigis Bruto en la Kapitolio.

HAMLETO

Li estis efektiva bruto, se li mortigis tian kapitalan bovidon.

(Al Rosenkranz) Chu la aktoroj estas pretaj?

ROSENKRANZ

Jes, princo, ili atendas vian ordonon.

REGHINO

Venu tien chi, kara Hamleto, sidighu apud mi!

HAMLETO

Ne, bona patrino, jen estas pli forta magneto.

POLONIO (al la regho).

Vi audas?

HAMLETO

Fraulino, chu vi permesos al mi meti min sur viajn piedojn?

(Sidighas antau la piedoj de Ofelio.)

OFELIO

Ne, mia princo.

HAMLETO

Tio estas nur per la kapo.

OFELIO

Jes, mia princo.

HAMLETO

Vi pensas, ke mi intencis ion pli interesan?

OFELIO

Mi nenion pensas.

HAMLETO

Bela ideo kushi sur la piedoj de knabino.

OFELIO

Kion vi volas diri, princo?

HAMLETO

Nenion.

OFELIO

Vi estas en gaja humoro.

HAMLETO

Kiu? Mi?

OFELIO

Jes, mia princo.

HAMLETO

Ho, mi amas petoli pli, ol iu alia. Kion homo povas fari pli bonan,

ol esti gaja? Char vidu ja, kiel gaja estas mia patrino, kaj tamen

mia patro mortis antau du horoj.

OFELIO

Ne, antau du monatoj, mia princo.

HAMLETO

Jam tiel longe? Ha, en tia okazo mi forjhetos al la diablo la

funebran veston: mi metos sur min zibelan pelton. Ho, chielo! mortis

antau du monatoj kaj ankorau ne forgesita! En tia okazo oni povas

esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian

morton. Sed li devas fondi preghejojn, char alie oni ne memoros lin,

lia sorto estos kiel la sorto de amata chevaleto:

«Enterigita

«Kaj tuj forgesita».

(Trumpetado. Sur la sceno levighas kurteno kaj oni vidas pantomimon:

regho kaj reghino eniras; la reghino karese chirkauprenas la reghon.

Shi genuighas kaj faras gestojn de jhurado. Li levas shin kaj apogas

sian kapon sur shian bruston. Li kushigas sin sur la herbon, shi

forlasas lin, kiam li endormighis. Venas unu homo, deprenas de la

regho la kronon, kisas ghin, envershas venenon en la orelon de la

regho kaj foriras. La reghino revenas, vidas, ke la regho mortis kaj

pasie ploras. La veneninto revenas kun kelke da mutaj personoj kaj

konsolas la reghinon. La mortinton oni forportas. La veneninto petas

la amon kaj la manon de la reghino; shi komence kvazau rifuzas, sed

fine akceptas lian amon. Ili foriras.)

OFELIO

Kion tio chi signifas, princo?

HAMLETO

La fripona abomenajho; ghi antaudiras ion nebonan.

OFELIO

Kredeble tiu chi pantomino montras la enhavon de la dramo? (Eniras la

Prologo.)

HAMLETO

Jen tiu chi bravulo al ni kredeble rakontos: la aktoroj nenion povas

teni en sekreto, ili chion elbabilos.

OFELIO

Chu li diros al ni, kion signifas tiu chi prezentado?

HAMLETO

Jes, kaj ankau chia alia prezentado. Ne hontu nur prezenti al li,

kaj li ne hontos diri al vi, kion tio chi signifas.

OFELIO

Vi pikas, vi pikas, princo; mi auskultos la dramon.

PROLOGO

De nia dramo estos nun komenco.

Ni petas kun profunda riverenco

Pri via bona vol' kaj pacienco.

HAMLETO

Chu tio chi estas prologo au ia aforismo?

OFELIO

Ghi estas tro mallonga, princo.

HAMLETO

Kiel la amo de virinoj. (Eniras unu regho kaj unu reghino.)

REGHO (aktoro).

Jam tridek fojojn finis Febo hela

La jaran kuron tra la voj' chiela

Kaj dekdu tridek fojojn jam la luno

Aperis plena, kvazau nokta suno,

De l' tempo, kiam amo kaj Himeno

Nin ambau ligis per la pastra beno.

REGHINO (aktorino).

Ankorau multaj jaroj renovighos,

Kaj tamen nia am' ne malfortighos.

Sed ve! mi en la lasta tempo sentas,

Ke io nun sekrete vin turmentas;

Pro via san' mi tremas en la koro,

Ho, mia kara edzo kaj sinjoro.

Sed se mi tremas--restu vi sen timo:

Vi scias--en virina la animo

Tielajn zorgojn vekas granda amo;

Kaj ju pli forte brulas ama flamo,

Des pli turmentas nin la fantazio,

Kaj miajn zorgojn kreis nur pasio.

REGHO (aktoro).

Ho, mia kara, baldau jam la sorto

Disigos nin! Mi sentas, ke la morto

Min baldau vokos al la lasta vojo.

Transvivu min! Felicha kaj en ghojo

La vivon ghuu, kaj la koro via

Denove amu...

REGHINO (aktorino).

Haltu, kara mia!

Mi tremas de terura via vorto!

Atingu min malbeno, honto, morto,

Se iam ech la ombro de sopiro

Min povos tiri al alia viro!

Nur kiu mem mortigis la unuan,

Ekami poste povas edzon duan!

HAMLETO

Ho, kiel maldolche!

REGHINO (aktorino).

Ne amo--nur kalkulo malbenita

Kondukas al edzigho ripetita.

Virino, kiu duan chirkauprenas,

L' unuan edzon en la tomb' venenas.

REGHO (aktoro).

Ne dubas mi pri via sincereco;

Sed ne eterne dauras malgajeco.

Konsolon tempo donas al la koro.

Decido estas sklavo de l' memoro,

Ghi kiel frukto sin komence tenas,

Sed falas, kiam maturigho venas.

Se al ni mem ni en la kor' promesas,

Ni tion plej facile ja forgesas,

Kaj chio, en pasio decidita,

Forpasas, kiam la pasi' finita.

Ne longe dauras ghojo kaj malghojo.

Kaj de eterne sur la tera vojo

Kutimis amo kun felicho iri;

Kaj estas malfacile certe diri,

Chu amo alkondukas la felichon

Au chu felicho donas la kondichon

Por ekzistad' de l' amo. La grandulo

Falinta izolighas; malrichulo

Sin levis--kaj amikoj plu ne mankas.

La amon ni nur al felicho dankas.

Sed ne pri tio estis la parolo:

Vi sciu, ke la sorto kaj la volo

Eterne inter si batalon tenas;

Al ni nur la intenco apartenas,--

Plenumon do ni lasu al la sorto.

Vi ne forgesos min ghis via morto,--

Tre bela estas via fideleco,

Sed ni ghin lasu al la estonteco!

REGHINO (aktorino).

Ho, mi la lumon vidi pli ne povu,

Ripozon sur la tero mi ne trovu,

Malluma, senkonsola, senespera

Farighu mia tuta vivo tera,

Atingu min la punoj plej kruelaj

De kolerantaj fortoj la chielaj,--

Se iam, vin perdinte, mi, vidvino,

Farighos de alia vir' edzino!

HAMLETO (al Ofelio).

Se shi volus rompi sian sanktan promeson...

REGHO (aktoro).

Ho, kia forta jhuro! Nun, anghelo

Mi volas iom dormi, La chielo

Vin gardu!

REGHINO (aktorino).

Dormu dolche, mia koro,

Vi, mia tuta vivo kaj trezoro!

(Foriras. Li sin kushigas kaj endormighas.)

HAMLETO (al sia patrino).

Reghino, kiel plachas al vi la dramo?

REGHINO

Shajnas al mi, ke la sinjorino tro multe promesas.

HAMLETO

Sed shi plenumos sian vorton!

REGHO (al Hamleto).

Chu vi konas la enhavon de la dramo? Chu ne estas en ghi io

malagrabla?

HAMLETO

Ne, ne; ili nur shercas, ili iom venenas sherce; nenio malagrabla.

REGHINO

Kia estas la nomo de la dramo?

HAMLETO

La Muskaptilo. Kial? Ghi estas metaforo. La dramo prezentas unu

mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo. La nomo de la

regho estas Gonzago, lia edzino estas nomata Baptista. Vi baldau

vidos, ke tio chi estas abomeninda historio. Sed kion tio chi nin

interesas? Via regha moshto kaj ni chiuj ni havas puran konsciencon,

kaj la afero nin ja ne tushas. La leprulo sin gratu,--nia hauto

estas ja sana. (Sur la scenon venas Luciano.) Jen estas Luciano,

nevo de la regho.

OFELIO (al Hamleto).

Vi prenis sur vin la oficon de la antikva hhoro.

HAMLETO

Ho, mi volonte estus klarigisto inter vi kaj via amato, se mi nur

vidus, ke la marionetoj dancas!

OFELIO

Vi estas tre pikema, princo, tre pikema.

HAMLETO

Vi devus ghemi, se vi volus malakrigi mian pinton.

OFELIO

Chiam pli bone kaj pli tranche!

HAMLETO

Tiaj estas la edzoj, kiujn la knabinoj elektas. (Al Luciano)

Komencu, mortigisto! Forjhetu viajn malbenitajn grimacojn

kaj komencu!

«Al vengho vokas krio de la korvo»...

LUCIANO

Jam la veneno estas tute preta,

Al faro sin jam tiras la glaseto;

La tempo estas bona; mi rapidos:

Silentas chio, kaj neniu vidos.

Vi, trinko el la herboj plej kashitaj,

En mezo de la nokto kolektitaj,

Vi, kiu sur vi portas la malbenon

Trifojan de Hekato,--la venenon,

En la dormantan korpon penetrigu

Kaj kiel akra fulmo lin mortigu!

(Envershas la venenon en la orelon de la dormanto).

HAMLETO

Li venenas lin en la ghardeno pro lia regno. Lia nomo estas Gonzago.

La historio estas vera kaj ghi estas priskribita en itala lingvo. Vi

baldau vidos, kiel la mortiginto akiras la koron de la edzino de

Gonzago.

OFELIO (al Hamleto).

La regho sin levas.

HAMLETO

Kiel? Timigita de ia shajnajho?

REGHINO (al la regho).

Kio estas al vi, mia edzo?

POLONIO (al Hamleto).

Faru finon al la dramo!

REGHO

Lumigu al mi! For!

POLONIO

Lumon, lumon, lumon!

(chiuj foriras, krom Hamleto kaj Horacio.)

HAMLETO

Sana saltas en la rondo

Kaj vundita laute krias,

Kaj nenio en la mondo

Reciproke harmonias.

Chu tiuj chi versoj kaj amaso da plumoj sur la chapelo ne povus akiri

al mi lokon en anaro da aktoroj?

HORACIO

Ho jes, kun duona salajro.

HAMLETO

Ne, kun plena.

Char vi scias, sur la trono

Longe sidis la leono,

La leono tamen mortis,

Kaj nun regas... ghusta fauno.

HORACIO

La lasta rimo ne estas bona.

HAMLETO

Ho, kara Horacio, mi donus nun mian tutan havon por la vortoj de la

spirito. Chu vi rimarkis?

HORACIO

Tre bone, mia princo.

HAMLETO

Che la parolo pri venenado?

HORACIO

Mi bone lin observis.

HAMLETO

Ha, ha, ha! Donu muzikon! Venu, flutistoj!

La regho ne aprobis nian dramon,--

Nu, certe ghi ne indas lian amon.

(Eniras Rosenkranz kaj Güldenstern.)

HAMLETO

He, muzikon!

GÜLDENSTERN

Kara, estimata princo, permesu diri al vi kelke da vortoj.

HAMLETO

Ech tutan historion, sinjoro!

GÜLDENSTERN

La regho...

HAMLETO

Nu, kio estas al li?

GÜLDENSTERN

Li foriris en sian chambron kaj sentas sin tre malbone.

HAMLETO

De drinkado, sinjoro?

GÜLDENSTERN

Ne, de kolero, mia princo.

HAMLETO

Vi devus ja esti pli prudenta kaj raporti tion chi al la kuracisto,

char se mi donus al li kuracilon, tiam al li povus farighi ankorau

pli malbone.

GÜLDENSTERN

Kara sinjoro, metu kelkan ordon en vian paroladon kaj ne forsaltu de

mia komisio.

HAMLETO

Nu, mi estas kvieta, sinjoro. Parolu!

GÜLDENSTERN

La reghino, via patrino, en la plej profunda doloro de sia koro

sendis min al vi.

HAMLETO

Estu bone veninta.

GÜLDENSTERN

Ne, kara sinjoro, tiu chi saluto ne estas la ghusta. Se plachos al vi

doni al mi prudentan respondon, tiam mi plenumos la ordonon de via

patrino; se ne--tiam pardonu, mi foriros, kaj mia afero estos finita.

HAMLETO

Sinjoro, mi ne povas.

GÜLDENSTERN

Kion vi ne povas, princo?

HAMLETO

Doni al vi prudentan respondon. Mia prudento estas malsana. Tamen,

sinjoro, per tia respondo, kian mi povas doni, mi estas preta servi

al vi, au, kiel vi diras, al mia patrino. Tial ni transiru al la

afero. Mia patrino, vi diras...

ROSENKRANZ

Shi diras, ke via konduto shin forte mirigas.

HAMLETO

Ho, kia mirinda filo mi estas, se mi povas tiel mirigi mian patrinon!

Sed chu ne venos ia aldono, kiu sekvas tiun chi patrinan miradon?

Parolu!

ROSENKRANZ

Shi deziras paroli kun vi en sia chambro, antau ol shi iras

dormi.

HAMLETO

Mi obeos, se shi ech dek fojojn estus mia patrino. Chu vi

ankorau ion deziras de mi?

ROSENKRANZ

Princo, vi iam min amis...

HAMLETO

Kaj tion chi mi ankorau nun faras.

ROSENKRANZ

Kara sinjoro, kia do estas la kauzo de via malbona stato? Vi faras

baron al via propra liberigho, se vi kashas vian doloron antau via

amiko.

HAMLETO

Sinjoro, oni ne lasas min antauen.

ROSENKRANZ

Kiel tio chi povas esti? vi estas ja la heredonto de la krono en

Danujo?

HAMLETO

Jes, sinjoro; sed «ghis la herbo elkreskos»......la proverbo estas

iam shima... (Eniras muzikistoj kun flutoj) Ha, la flutoj! Donu al mi

unu! (Al Güldenstern) Kial vi vin turnas chirkau mi, kvazau vi

volus elesplori min kaj kapti min en reton?

GÜLDENSTERN

Ho, princo, kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo

forgesas bonajn manierojn.

HAMLETO

Tion chi mi ne bone komprenas. Volu ludi ion sur tiu chi fluto!

GÜLDENSTERN

Princo, mi ne povas.

HAMLETO

Mi petas vin!

GÜLDENSTERN

Kredu al mi, mi ne povas!

HAMLETO

Mi kore vin petas, ludu!

GÜLDENSTERN

Mi ne komprenas preni ech unu tonon sur fluto.

HAMLETO

Tio chi estas tiel same facile, kiel mensogi. Manovru sur tiuj chi

truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via busho, kaj la

fluto eldonos tre bonan muzikon. Jen estas la klapoj.

GÜLDENSTERN

Sed mi tute ne komprenas uzi la klapojn por elvoki ian harmonion; mi

tute ne havas ideon pri tiu chi arto.

HAMLETO

Nun rigardu, por kia tute sensignifa objekto vi min prenas! Vi volas

ludi sur mi; vi pensas, ke vi konas miajn klapojn; vi volas penetri

en la koron de mia sekreto; vi volas min elprovi de mia plej profunda

tono ghis mia plej alta sono: kaj en tiu chi malgranda instrumento

estas multe da muziko kaj bonega vocho, kaj tamen vi ne povas devigi

ghin paroli. Pro la diablo! chu vi pensas, ke sur mi estas pli facile

ludi, ol sur fluto! Prenu min por kia instrumento vi volas,--vi povas

min disagordi, sed ne ludi sur mi. (Eniras Polonio.)

HAMLETO (al Polonio.)

Mi salutas vin, sinjoro!

POLONIO

Princo, la reghino deziras paroli kun vi, kaj tuj.

HAMLETO

Chu vi vidas tie la nubon, kiu havas la formon de

kamelo?

POLONIO

Efektive, ghi elrigardas kiel kamelo.

HAMLETO

Shajnas al mi, ke ghi elrigardas kiel mustelo.

POLONIO

Ha, jes, ghi havas dorson tute kiel mustelo.

HAMLETO

Au kiel baleno.

POLONIO

Efektive, efektive, tute kiel baleno.

HAMLETO

Nu, diru al mia patrino, ke mi tuj venos, momente. (Flanken) Kun tiuj

chi malsaghuloj oni efektive povas perdi la paciencon. (Laute) Mi

tuj venos.

POLONIO

Tion chi mi diros al shi. (Foriras.)

HAMLETO

Tuj! Tion chi estas facile diri.--Adiau, amikoj!

(Rosenkranz, Güldenstern, Horacio kaj aliaj foriras.)

Nun estas la mistera hor' de l' nokto,

Nun malfermite staras chiuj tomboj,

L' infero spiras peston en la mondon.

Nun mi volonte trinkus varman sangon

Kaj farus terurajhojn, kiujn tago

Sen tremo ne rigardus. Tamen haltu!

Mi iras al patrino! Mia koro!

Naturon ne forgesu! Mia brusto

Ne portu la animon de Nerono!

Kruela mi nun estos, sed ne krima;

Per vortoj, ne per glavo, mi shin tranchos.

En tio, mia lango kaj humoro,

Vi estu hipokritaj: kiel ajn

Minacaj estos miaj vortoj, tamen

De faroj vi min gardu, mia koro! (Foriras.)

SCENO III

Chambro en la palaco. La regho, Rosenkranz kaj Güldenstern.

REGHO

Hamleto, Reĝido de Danujo · 第 3 / 7 段