POLONIO (montrante sian kapon kaj shultrojn).

Deprenu al mi tion nun de tio,

Se ne senduban veron mi raportas.

Se postesigno gvidas min, mi trovos

La kernon de la vero, se ghi sidus

Ech en la plej profunda kashiteco.

REGHO

Sed kiel ni esplorus pli precize?

POLONIO

Vi scias, ke tre ofte tutajn horojn

Li promenadas en la galerio.

REGHINO

Jes, efektive.

POLONIO

Nun filinon mian

Mi tien lasos; vi kun mi vin kashos

Ekzemple post tapisho, por observi.

Se li ne amas shin kaj ne per tio

Li frenezighis, tiam mi ne estu

Pli via kortegano-konsilanto.

Mi tiam plugu kampon, pashtu bruton.

REGHO

Ni vidu. (Eniras Hamleto, legante.)

REGHINO

Jen li venas, ion legas,--

Kun kia malgajeco en vizagho!

POLONIO

Mi petas vin, vi ambau tuj foriru!

Mi tuj al li alpashos, vi permesu!

(La regho, reghino kaj korteganoj foriras).

POLONIO (al Hamleto).

Kiele fartas mia bona princo?

HAMLETO

Dank' al chielo, bone!

POLONIO

Chu vi min konas, via princa moshto?

HAMLETO

Tre bone. Vi ja estas fishisto?

POLONIO

Ne, mia princo.

HAMLETO

Tiam mi dezirus al vi, ke vi estu tia honesta homo.

POLONIO

Honesta, mia princo?

HAMLETO

Jes, sinjoro, esti honesta en tiu chi mondo signifas esti elektita

inter dek mil.

POLONIO

Tute vere, mia princo.

HAMLETO

Char se la suno naskas vermojn en malviva hundo... diajho, kiu kisas

mortintajhon... Chu vi havas filinon?

POLONIO

Jes, mia princo.

HAMLETO

Ne permesu al shi iri en la suno. Fruktoportado estas beno: sed

char via filino povus porti fruktojn,--gardu vin amiko.

POLONIO

Kion vi komprenas sub tio chi? (Flanken) Chiam pri mia filino.

Kaj tamen li antau momento ne konis min; li diris, ke mi estas

fishisto. Li venis malproksimen, tre malproksimen! Estas vero,

en mia juneco la amo ankau kondukis min en tre dangheran

situacion, preskau tiel same danghere kiel lin. Mi denove

ekparolos al li. (Laute) Kion vi legas, mia princo?

HAMLETO

Vortojn, vortojn, vortojn.

POLONIO

Sed kia estas la enhavo?

HAMLETO

Vi volas ion havi?

POLONIO

Ne, mi demandas, pri kio estas parolate en tiu chi libro,

mia princo.

HAMLETO

Kalumnioj, mia sinjoro! La malnobla satira verkisto de tiu chi libro

diras, ke maljunaj homoj havas grizajn barbojn, ke iliaj vizaghoj

estas sulkitaj, ke iliaj okuloj estas malsanaj, ke ili havas

superfluan mankon de sprito kaj ke al tio chi ili havas tre

malfortajn femurojn. Kvankam pri chio tio chi mi estas sincere

kaj forte konvinkita, mi tamen ne aprobas, ke li pri chio tio chi

skribas; char vi mem, sinjoro, farighus tiel maljuna kiel mi, se

vi povus iri returnen kiel kankro.

POLONIO (flanken).

Kvankam tio chi estas frenezo, ghi tamen havas en si metodon.

(Laute) Chu vi ne volas iom shanghi la lokon, princo?

HAMLETO

Iri en la tombon?

POLONIO

Nu, tio chi estus efektive radikala shangho de la loko! (Flanken)

Kiel trafaj ofte estas liaj respondoj? Estas felicho, ke la frenezo

ofte havas ion tian, kio al la sagho kaj al la sana prudento ne bone

prosperas. Mi forlasos lin kaj tuj penos aranghi en ia maniero

renkontighon inter li kaj mia filino. (Laute) Plej afabla reghido,

permesu al mi preni la kuraghon diri al vi adiau.

HAMLETO

El chio, kion vi povas preni de mi, mi nenion cedos al vi tiel

volonte, kiel mian vivon, mian vivon.

POLONIO

Adiau, princo!

HAMLETO

La enuigaj maljunaj malsaghuloj!

(Venas Rosenkranz kaj Güldenstern.)

POLONIO (forirante).

Vi serchas la princon Hamleton? Jen li estas.

ROSENKRANZ (al Polonio).

Ni dankas vin, sinjoro! (Polonio foriras.)

GÜLDENSTERN

Estimata princo...

ROSENKRANZ

Mia kara princo...

HAMLETO

Miaj karaj bonaj amikoj! Kiel vi fartas, Güldenstern? Ha, Rosenkranz!

Bonaj kolegoj, kiel vi fartas?

ROSENKRANZ

Kiel mezaj filoj de tiu chi tero.

GÜLDENSTERN

Ni estas felichaj jam per tio, ke ni ne estas tro felichaj; sur la

chapo de Fortuno ni ne estas la pinto.

HAMLETO

Ankau ne la plandoj de shiaj shuoj?

ROSENKRANZ

Ankau tio ne, kara princo.

HAMLETO

Vi vivas sekve en la regiono de shia zono au en la centro de shia

favoro?

GÜLDENSTERN

Jes, efektive, ni ne estas tute fremdaj al shi.

HAMLETO

Sub la koro de la felicho? Ho, tre vere, la felicho estas publika

virino. Kio da nova?

ROSENKRANZ

Nenio, mia princo, nur ke la mondo farighis pli honesta.

HAMLETO

Ha, tiam kredeble baldau estos la finigho de la mondo! Sed via

novajho ne estas vera. Permesu al mi demandi: per kio vi, miaj

bonaj amikoj, kolerigis la Fortunon, ke shi vin sendis tien chi

en la malliberejon?

GÜLDENSTERN

En la malliberejon, mia princo?

HAMLETO

Danujo estas malliberejo.

ROSENKRANZ

Tiam ankau la tuta mondo estas malliberejo.

HAMLETO

Jes, granda malliberejo, en kiu ekzistas multe da apartajhoj,

cheloj kaj kavoj. Danujo estas unu el la plej malbonaj.

ROSENKRANZ

Ni ne pensas tiel, mia princo.

HAMLETO

Nu, tiam ghi estas por vi io alia, char per si mem nenio estas bona

nek malbona; nur la pensado donas al chio tian au alian karakteron.

Por mi ghi estas malliberejo.

ROSENKRANZ

Sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon; ghi estas

tro malvasta por via spirito.

HAMLETO

Ho, mia Dio! oni povus enfermi min en shelon de nukso kaj mi rigardus

min kiel reghon de vastegaj spacoj, se nur miaj malbonaj songhoj min

ne turmentus.

GÜLDENSTERN

Tiuj chi songhoj en efektivo estas gloramo; char la efektiva esenco

de la gloramo estas nur la ombro de songho.

HAMLETO

Songho per si mem estas ombro.

ROSENKRANZ

Certe, kaj shajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj

senfundamentan, ke ghi estas nur ombro de ombro.

HAMLETO

Sekve niaj almozuloj estas korpoj kaj niaj monarhhoj kaj fieraj

herooj estas la ombroj de la almozuloj. Chu ni ne iru al la regho?

Char pro honoro, mi ne scias argumentadi.

ROSENKRANZ kaj GÜLDENSTERN

Ni volonte servos al vi.

HAMLETO

Ne, tute ne, mi ne volas alkalkuli vin al miaj ceteraj servantoj;

char--por paroli kun vi kiel honesta homo--mia servantaro estas

abomeninda. Tamen por resti sur la ebena vojo de la amikeco, kion

vi faras en Elsinoro?

ROSENKRANZ

Ni volis vin viziti, nenio plu.

HAMLETO

Mi, almozulo, estas ech por danko tro malricha. Sed mi dankas vin,

kaj certe, miaj amikoj, mia danko havas la indon almenau de unu

grosho. Chu oni ne sendis voki vin? Chu tio chi estis via propra

deziro? propravola vizito? Kuraghe, kuraghe, estu honestaj kun mi!

Nu, diru do!

GÜLDENSTERN

Kion ni devas diri, princo?

HAMLETO

Chion, kion vi volas,--nur ne la veron. Oni sendis vin inviti, kaj

en viaj rigardoj kushas konfeso, por kies kashado via modesteco

ne estas sufiche ruza. Mi scias, la bonaj regho kaj reghino sendis

peti vin.

ROSENKRANZ

Por kia celo, mia princo?

HAMLETO

Tion chi mi devus sciighi de vi. Sed mi petegas vin per la rajtoj de

nia amikeco de lernejo, per la kuneco de nia juneco, per nia chiama

reciproka amo, per chio pli kara ankorau, kion pli bona parolisto

povus meti al via koro: estu sinceraj kontrau mi, chu oni invitis

vin au ne?

ROSENKRANZ (al Güldenstern).

Kion vi diros?

HAMLETO (flanken).

Ha, nun mi jam finis kun vi! (Laute) Se vi min amas, ne

mensogu.

GÜLDENSTERN

Kara princo, oni invitis nin.

HAMLETO

Kaj mi diros al vi, por kia celo; en tia maniero mia klarigo

liberigos vin de perfido, kaj via tenado de sekreto rilate la reghon

kaj reghinon ne suferos ech per unu haro. De mallonga tempo mi

perdis--mi ne scias el kia kauzo--mian tutan gajecon, mi forjhetis

chiujn miajn ordinarajn okupojn, kaj mia humoro estas efektive tiel

nigra, ke la tero, tiu chi bonega konstruo, shajnas al mi nur nuda

pinto; vidu, tiu chi belega baldakeno, la aero, tiu chi brava arkajho

chiela, tiu chi majesta tegmento kun sia ora fajro: shajnas al mi

kiel nenio alia, ol putra, pesta amaso da miasmoj. Kia majstra

kreitajho estas la homo! kiel nobla per sia prudento! kiel senlima

per siaj kapabloj! kiel granda kaj mirinda per sia formo kaj movoj!

kiel simila al anghelo per siaj agoj! kiel simila al Dio per sia

komprenado! la ornamo de la mondo! la modelo por la vivantaj

ekzistajhoj! Kaj tamen kio estas por mi tiu chi kvintesenco de

la polvo? Mi ne amas la viron (Rosenkranz kaj Güldenstern ridetas),

kaj la virinon ankau ne, kvankam per via rideto vi tion chi

videble dubas.

ROSENKRANZ

Mia princo, mi ne havis tian intencon.

HAMLETO

Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?

ROSENKRANZ

Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj,

kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien chi; ili venis,

por proponi al vi siajn servojn.

HAMLETO

Tiu, kiu ludas la rolon de reghoj, estos al mi boneveninta; lia regha

moshto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi

sian glavon kaj sian shildon; la amanto ne ghemos sen rekompenco; la

gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon che tiuj,

kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraulino malkashe esprimos

sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio chi estas?

ROSENKRANZ

Tiu sama, kiu ordinare tiel plachadis al vi: la aktoroj el la urbo.

HAMLETO

Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli

profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia posho.

ROSENKRANZ

Mi pensas, ke tio chi estas antau nelonge enkondukita novajho.

HAMLETO

Chu ili estas ankorau tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en

la urbo? Chu oni ilin vizitas ankorau tiel same?

ROSENKRANZ

Ne, multe pli malmulte.

HAMLETO

Kia estas la kauzo? Chu ili farighis netaugaj?

ROSENKRANZ

Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaue; sed aperis

generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj chiam forte krias kaj

por tio estas tondre aplaudataj. Tiuj chi nun estas en modo, kaj ili

tiel krias kontrau la teatroj de la popolamaso--tiel ili nomas

chiujn aliajn,--ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn

plumojn kaj ne kuraghas iri.

HAMLETO

Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Chu ili

forjhetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Chu

ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ghis la grado de ordinaraj

aktoroj--kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn

rimedojn por ekzistado,--ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili

malutilon, devigante ilin deklamadi kontrau ilia propra estonteco?

ROSENKRANZ

Estis granda batalado inter la ambau flankoj, kaj la popolo mem sen

ia riprocho de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon

nenia dramo donis ech iajn enspezojn, se la autoro kaj aktoroj ne

atakadis en ghi siajn kontrauulojn.

HAMLETO

Chu povas esti?

GÜLDENSTERN

Ho, oni multe kaj kruele batalis.

HAMLETO

Kaj la infanoj venkis?

ROSENKRANZ

Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portajho.

HAMLETO

Ne estas granda miro: char mia onklo estas nun regho de Danujo,

kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek,

kvardek, kvindek, ech cent dukatojn por lia portreto en miniaturo.

Certe, en tio chi kushas io supernatura, se nur la filozofio povus

tion chi eltrovi.

(Trumpetado post la sceno.)

GÜLDENSTERN

Jen venas la aktoroj.

HAMLETO

Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn

manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta

saluto. Permesu al mi saluti antaue vin en tia maniero, por ke mia

sintenado kontrau la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu

la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno,

sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.

GÜLDENSTERN

En kio, mia kara princo?

HAMLETO

Mi estas freneza nur che vento nord-okcidenta; sed kiam la vento

estas suda, mi ne miksos preghejan turon kun lanterna kolono.

(Polonio venas.)

POLONIO

Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!

HAMLETO

Auskultu, Güldenstern, kaj ankau vi, Rosenkranz,--por chiu orelo

unu auskultanto: tiu chi granda infano, kiun vi tie chi vidas, ne

eliris ankorau el la infanaj vindoj.

ROSENKRANZ

Eble li la duan fojon tien enrampis, char oni diras, ke maljunaj

homoj denove farighas infanoj.

HAMLETO

Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre

vere, tio chi estis en lundo matene...

POLONIO

Via princa moshto, mi povas raporti al vi novajhojn.

HAMLETO

Via kortegana moshto, mi povas raporti al vi novajhojn. Kiam Roscio

estis aktoro en Romo...

POLONIO

La aktoroj alveturis, via princa moshto.

HAMLETO

He, he?

POLONIO

Per mia honoro...

HAMLETO

«Kaj sur azenetoj

Venis personetoj»...

POLONIO

La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj,

historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj,

tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj

sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro

serioza kaj Plauto ne estas por ili tro gaja. Por chio verkita kaj

por chio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo.

HAMLETO

Ho Jefto, jughisto Izraela, kian trezoron vi havis?

POLONIO

Kian trezoron li havis, princo?

HAMLETO

Jenan:

«Che li estis sol-filino,

Kaj li amis shin sen fino.»

POLONIO (flanken).

Chiam pri mia filino.

HAMLETO

Chu mi ne estas prava, maljuna Jefto?

POLONIO

Se vi nomas min Jefto, via princa moshto, mi efektive havas

filinon, kiun mi forte amas.

HAMLETO

Ne, tio chi ne sekvas.

POLONIO

Kio do sekvas, estimegata sinjoro?

HAMLETO

Kio?

«Kontrau la sorto

Ne helpas forto»

Kaj poste, vi ja scias:

«Venis tre nebela fino

Kaj pereis la knabino»...

Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; char vidu, jen venas

chesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.)

Mi vin salutas, sinjoroj, estu chiuj bone venintaj! Mi ghojas, ke mi

revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova

amiko, kiel via vizagho harighis de la tempo, kiam mi vin vidis!

Chu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna

fraulino! Per niaj virinoj kaj fraulinoj, vi per alteco de unu

kalkanumo farighis pli proksima al la chielo de la tempo, kiam mi

vin laste vidis. Dio donu, ke via vocho ne estu perdinta sian helan

sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas chiujn, miaj

sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos chion, kion ni

trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu,

ekzemple, ian patosan parolon!

UNUA AKTORO

Kian parolon, mia estimata princo?

HAMLETO

Mi audis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,--sed ghi neniam estis

donata sur la sceno, au almenau certe ne pli ol unu fojon; char,

kiom mi memoras, la peco ne plachis al la amaso, ghi estis tro alta

por la popolo. Sed lau mia opinio kaj lau la opinio de aliaj

personoj, kies jugho en tiaj aferoj estas pli autoritata ol mia,

tio chi estis bonega peco: bone aranghita lau la scenoj kaj verkita

kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ghi

havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon, kaj nenian

esprimon, kiu montrus che la autoro la intencon de arta ornamado;

ghi estis verkita en maniero simpla, sana kaj agrabla, multe pli

bela, ol ornamita. Unu parolon en tiu chi peco mi precipe amis:

tio chi estis la rakonto de Eneo al Didono; precipe tie, kie li

parolas pri la mortigo de Priamo. (Al unu el la aktoroj) Se vi ghin

memoras, komencu per la jena verso... atendu, atendu...

«Kaj Pirro kun leona sovagheco»...

Ne, mi eraras; sed per Pirro ghi komencighas...

«Kaj Pirro, kies nigra la armajho

Simile al intenco lia nigra

Egalkolora estis kun la nokto,

En kiu li en la chevalo sidis,

Nun shmiris sian korpon la teruran

En manier' kruela: tute rugha

Li estas de la kapo ghis piedoj;

Kovrita de la sango elvershita

De patroj kaj patrinoj kaj infanoj,

De filoj kaj filinoj mortigitaj;

La sango, sekigita de la suno

Al lia vest' kruelan brilon donas.

Varmega de kolero kaj de fajro,

Per la okuloj de sangama tigro

L' infera Pirro serchas nun Priamon...»

Nun daurigu!

POLONIO

Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika

tono.

UNUA AKTORO

Kaj jen li trovas lin: tremanta mano

La glavon portas kontrau malamikoj;

Sed al maljuna mano ne obeas

La peza glavo kaj senbate falas.

Kaj furioze nun rapidas Pirro

Al la batalo malegaleforta.

La glavon levas li, kaj tuj senviva

Priam' kaduka falas sur la teron.

La urbo Iliono plu ne vivis,

Kaj tamen shajnis, ke ghi tiun baton

Eksentis: ghi ekkrakis en la flamoj,

Kaj sub l' impreso de la tondra krako

Subite Pirro haltis; lia glavo

Ekpendis en l' aero. Pirro staris

Senmove, kvazau pentro terurega.

Sed kiel ofte antau fulmotondro

Silento ekaperas en chielo,

La vent' mutighas, la nubegoj haltas

Kaj kvazau mortas chio sur la tero,--

Kaj jen subite ekbruegas tondro:

Tiele ankau post momenta halto

En Pirro pli kruele ekflamegis

Malamo kaj sovagha sangavido.

Neniam la marteloj de l' ciklopoj,

Por Marso elforghante la armajhon,

Batadis pli kruele kaj sovaghe,

Ol kiel nun la sanga glav' de Pirro

Hakadis la Priamon malfelichan...

Ho vi, Fortuno! Kial la diaro

De vi ne prenas for potencon vian,

Ne rompas en pecetojn la radiojn

De via rado kaj ghin ne dejhetas

En plej profundan lokon de l' infero!»

POLONIO

Tio chi estas tro longa.

HAMLETO (al Polonio).

Ghi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro)

Mi petas vin, daurigu! Li plivolus ian arlekenajhon, alie li

baldau ekdormos. Daurigu, venu al Hekubo!

UNUA AKTORO

«Sed kiu nun ekvidus la reghinon

Kun haroj disligitaj en malordo»...

HAMLETO

Kun haroj disligitaj?

POLONIO

Bone! Reghino kun haroj disligitaj, tre bone!

UNUA AKTORO

«Kurantan nudpiede, minacantan

Estingi la grandegan tutan brulon

Per la riveroj de la larmoj siaj;

Kaj kun chifono sur la kapo, kie

Antau nelonge sidis diademo;

Anstatau vestoj kovras shian korpon

Elturmentitan kaj malgrasigitan

En rapidec' prenita litotuko:

Se iu tion vidus, li malbenus

Per plej teruraj vortoj la Fortunon.

Sed se la dioj mem shin tie vidus,

Starantan antau la kruela Pirro,

Hakanta senkompate shian edzon:

Ho, tiam, se la dioj havas koron,

L' unua malespera shia krio

L' okulojn de la dioj fluidigus

Kaj ili ne silentus...»

POLONIO

Rigardu do, li palighis, la okuloj estas plenaj je larmoj!

Sufiche! Haltu!

HAMLETO

Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, chu

vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, char

ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli

bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon,

ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas.

POLONIO

Kara princo, mi regalos ilin lau iliaj meritoj.

HAMLETO

Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni chiun homon traktos lau lia

merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin

lau mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas,

des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili!

POLONIO (al la aktoroj)

Venu, sinjoroj!

HAMLETO (al la aktoroj)

Iru kun li, miaj amikoj! morgau vi donos prezenton. (Al la unua

aktoro) Auskultu, mia malnova amiko, chu vi povas prezenti la

mortigon de Gonzago?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Morgau vi tion chi prezentos. Chu vi povus en okazo de bezono lerni

parkere parolon el dekdu ghis dekses versoj, kiun mi verkus kaj

enmetus? Ne vere?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Tre bone! (Al chiuj aktoroj). Iru kun tiu chi sinjoro, sed ne mokadu

lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras.--Al Rosenkranz kaj Güldenstern)

Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ghis la vespero! Estu bonaj

gastoj en Elsinoro!

ROSENKRANZ

Ni estas pretaj al servoj, princo.

HAMLETO

Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)

Nun mi restis sola.

Ho mi, malnobla senhonora sklavo!

Aktoro en la versoj elpensitaj,

En sola imagado de suferoj,

Kun tia forto sin alkonformigis

Al la teruro de l' situacio,

Ke li palighis de la ekscitigho,

Sinceraj larmoj brilis en l' okuloj,

Sur la vizagho signoj de sufero,

La vocho tremis, tuta la tenigho

Konforma al la vortoj! Kaj pro kio?

Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo!

Nu, kio do Hekubo al li estas

Kaj kio li al shi, ke pro Hekubo

Li tiel ploras? Se por suferado

Li havus kauzon tian, kiel mi,

La tutan scenon tiam li dronigus

Per siaj larmoj kaj orelojn chiujn

Distondrus li per ghemoj plej pasiaj,

La kulpan li kondukus al frenezo,

Teruron li enportus en la korojn

Kaj rigidigus chiujn alestantojn!

Kaj mi?! Malnobla, senkuragha vermo,

Sensente kaj senfare mi nur vagas,

Nenion povas diri mi por regho,

Por mia patro, por la granda regho,

Al kiu oni rabis for per krimo

La havon kaj la vivon! Chu mi estas

Timulo? Kiu nomos min fripono?

Al mi la kapon rompos? Mian barbon

Elshiros kaj sur la vizaghon jhetos,

Min pinchos en la nazo, min kulpigos,

Ke mi nenian veran vorton diras?

Kuraghus iu tion fari? Ha!

Cetere, mi akceptus.--Tiel estas!

Mi havas la animon de kolombo,

La galo al mi mankas, char alie

Jam longe per la korpo de l' krimulo

Mi nutrus la vulturojn de la lando.

Ho, senkonscia kaj malchasta bubo!

Abomenul' sen sentoj, sen honoro!

Ha, kia besto estas mi! Tre brave,

Ke mi, la filo de plej bona patro,

Vidante, ke krimulo lin mortigis,

Mi, kiun la infero kaj chielo

Instigas al la vengho,--mi nun devas

La koron nur per vortoj faciligi,

Simile al virino achetebla,

Mi povas nur murmuri kaj malbeni

Simile al kaduka servantino!

Ho, fi! Al la afero, mia kapo!..

Mi audis, ke krimuloj iafoje,

Vidante sian krimon spegulitan

En arta prezentado en teatro,

Sub la influo de tushanta ludo

Eksentas tiel forte sian krimon,

Ke ili sian kulpon elkonfesas:

Char krimo ech sen vortoj chion diras...

Jes, la aktoroj ludu al ni ion

Similan al la mort' de mia patro;

La onklo ankau estos; mi observos

Atente chiun lian rigardeton:

Se konfuzighos li, mi tiam scios

Programon mian veran. La spirito

Ja estis eble nur diablo, kiu,

Malice akceptinte logan veston,

Konante mian impreseblan koron,

Min volas trompi kaj la manon mian

Direkti peke al terura krimo?

Mi volas esti certa. Ni rigardos!

La ludo de l' aktoroj estu reto,

Por kapti konsciencon de la regho! (Foriras.)

AKTO III

SCENO I

Chambro en la palaco. La regho, la reghino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz

kaj Güldenstern.

REGHO

Kaj per nenia lerta ekparolo

Vi povis veni al la vera kauzo

De lia frenezigho, kiu shanghis

Terure nun la tutan lian vivon?

ROSENKRANZ

Ne neas li, ke estas li freneza,

La kauzon tamen li obstine kashas.

GÜLDENSTERN

Ne lasis li esplori sin, sed lerte

Li kun freneza ruzo deturnadis

Tuj la parolon, kiam ni intencis

De li elkapti ion pri la kauzo.

REGHINO

Kaj kiel li akceptis vin?

ROSENKRANZ

Ghentile.

GÜLDENSTERN

Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.

ROSENKRANZ

Demandojn li avaris, sed volonte

Demandojn niajn lerte respondadis.

REGHINO

Vi al amuzo ia lin invitis?

ROSENKRANZ

Okaze ni renkontis en la vojo

Aktorojn; ni sciigis lin pri tio,

Kaj shajnas, ke ghi faris al li ghojon.

En la palaco ili estas; shajnas,

Ke ili jam ricevis la ordonon

Hodiau en vespero ion ludi.

POLONIO

Jes, kaj al mi la princo komisiis,

Ke mi invitu viajn reghajn moshtojn

Alesti ankau al la prezentado.

REGHO

Ho, tre volonte, kaj mi forte ghojas,

Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj,

Ankorau pli lin tiru al amuzoj!

ROSENKRANZ

Ni ghin plenumos, via regha moshto.

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras).

REGHO

Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara.

Hamleto baldau venos; ni aranghis,

Ke tie chi li kvazau per okazo

Renkontos Ofelion. Shia patro

Kaj mi--ambau staros nun tiele,

Ke, ne vidataj mem, ni chion vidu

Kaj povu bone jughi, chu en vero

La amo estas kauzo de la stato,

En kiu li trovighas.

REGHINO

Mi obeas.

Ho, mia Ofelio, mi dezirus,

Ke efektive la beleco via

Sin montru kiel sola vera kauzo

De la frenezo de Hamleto: tiam

Esperi povas mi, ke viaj virtoj

Denove realportos al li sanon

Al la felicho de vi ambau.

OFELIO

Chion

Mi faros. (La reghino foriras.)

POLONIO

Promenadu, Ofelio!..

(Al la regho) Se vi permesas, via regha moshto,

Ni kashu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro,

Ke li ne miru la solecon vian.

Ghi eble ne konvenas, sed en vero

Ni ofte per edifo en vizagho

Kaj per mieno pie religia

Ech la diablon mem facile trompas.

REGHO (flanken).

Ho, vere, vere! Kiel forte batas

Parolo lia mian konsciencon!

Kolora vango de malchastulino

La veron kovras, sed pli forte kashas

Teruran faron miaj artaj vortoj.

Ho, peza shargho!

POLONIO

Via regha moshto,

Mi audas liajn pashojn! Ni nin kashu!

(La regho kaj Polonio sin kashas post tapeto. Hamleto venas.)

HAMLETO

Hamleto, Reĝido de Danujo · 第 2 / 7 段