Li jhuris al mi, patro mia kara,

Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online

Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This

book was produced from scanned images of public domain

material from the Google Print project.)

Kolekto Esperanta Aprobita de D-o Zamenhof

W. SHAKESPEARE

HAMLETO

REGHIDO DE DANUJO

TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ

TRADUKIS

L. ZAMENHOF

KVARA ELDONO

FRANCUJO.--HACHETTE ET Cie, _PARIS_.

ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_.

DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_.

GERMANUJO.--MOLLER & BOREL, _BERLIN_.

HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_.

ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_.

POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_.

SVEDUJO.--ESPERANTO FÖRENING, _STOCKHOLM_.

PERSONOJ:

Klaudio, regho de Danujo.

Hamleto, filo de la estinta kaj nevo de la nuna regho.

Gertrudo, reghino de Danujo, patrino de Hamleto.

Polonio, eminenta kortegano.

Ofelio, filino de Polonio.

Horacio, amiko de Hamleto.

Laerto, filo de Polonio.

Voltimand }

Kornelio }

Rosenkranz } korteganoj.

Güldenstern }

Osrik }

Pastro.

Marcello }

Bernardo } oficiroj.

Francisko, soldato.

Reinhold, servanto de Polonio.

Fortinbras, reghido de Norvegujo.

La spirito de la patro de Hamleto.

Kapitano.

Nobelo.

Ambasadoro.

Aktoroj.

Servanto.

Sinjoroj kaj sinjorinoj de la kortego, oficiroj, soldatoj, shipanoj,

tombistoj, kurieroj kaj popolanoj.

La agado havas lokon en Elsinoro.

HAMLETO

REGHIDO DE DANUJO

AKTO I

SCENO I

Teraso antau la palaco. Francisko staras sur la posteno; Bernardo venas.

BERNARDO

He! Kiu?

FRANCISKO

Halt'! Respondu: kiu iras?

BERNARDO

La regho vivu!

FRANCISKO

Chu Bernardo?

BERNARDO

Jes!

FRANCISKO

Vi akurate venis al la servo!

BERNARDO

Dekdua horo sonis. Iru dormi.

FRANCISKO

Mi dankas. La malvarmo estas trancha,

Kaj mi min sentas nun ne tute bone.

BERNARDO

Chu chio estis orda kaj trankvila?

FRANCISKO

Ech mus' ne preterkuris.

BERNARDO

Bonan nokton!

Se vidos vi Marcellon, Horacion,

Kolegojn miajn, rapidigu ilin!

FRANCISKO

Jen, shajnas, ili. Haltu! Kiu iras?

(Horacio kaj Marcello venas.)

HORACIO

Amikoj de la lando.

MARCELLO

Kaj de l' regho.

FRANCISKO

Nu, bonan nokton!

MARCELLO

Bonan al vi dormon!

Vin kiu anstatauas nun?

FRANCISKO

Bernardo.

Li gardas nun. Adiau! (Foriras.)

MARCELLO

He! Bernardo!

BERNARDO

Chu Horacio?

HORACIO

Peco de li mem.

BERNARDO

Salut' al vi, Marcello, Horacio!

HORACIO

Chu la apero nun denove venis?

BERNARDO

Nenion vidis mi.

MARCELLO

Jen Horacio

Parolas, ke ghi estas nur imago,

Ne kredas li pri la fantom' terura,

Kiun ni vidis jam la duan fojon.

Kaj tial mi lin tien chi invitis,

Ke li kun ni maldormu nunan nokton

Kaj, kiam la fantomo reaperos,

Li vidu kaj kun la fantom' parolu.

HORACIO

He, babilajho! Kredu, ghi ne venos.

BERNARDO

Sidighu do, kaj provos mi denove

Ataki per rakont' orelon vian,

Ke ghi forjhetu sian obstinecon

Kaj kredu, kion ni du fojojn vidis.

HORACIO

Nu, mi konsentas. Bone, ni sidighu,

Kaj vi rakontu.

BERNARDO

En la lasta nokto,

En la momento, kiam tiu stelo

Tre luma, kiun vidas vi, en sia

Kurado trans arkajho la chiela

En tiu sama loko, kiel nun,

Trovighis, tiam ni--mi kaj Marcello--

Ekvidis...

MARCELLO

Haltu! Jen ghi mem aperas!

(Montras sin spirito en armajho.)

BERNARDO

Li mem, li mem, mortinta nia regho!

MARCELLO (al Horacio)

Vi estas instruita, Horacio,

Parolu vi kun li!

BERNARDO

Chu ne simila

Li estas al la regho? Diru mem!

HORACIO

Jes, jes! Li mem! Mi miras, timas, tremas.

BERNARDO

Li volas, ke kun li oni parolu.

MARCELLO

Parolu, Horacio!

HORACIO (al la spirito).

Kiu estas

Vi, kiu vagas en la nokta horo

En la majesta nobla eksterajho

De la mortinta regho de Danujo?

Mi vin petegas per chielo: diru!

MARCELLO

Li estas ofendita.

BERNARDO

Li foriras.

HORACIO

En nomo de chielo! Restu! Diru!

(La spirito foriras.)

MARCELLO

Li iris for, respondi li ne volis.

BERNARDO

Ha, Horacio, kio al vi estas?

Vi estas pala, tremas? Chu ne pli,

Ol songho estas tiu chi apero?

HORACIO

Per Dio! Mi ne povus tion kredi,

Se mi ne vidus ghin per miaj propraj

Okuloj.

MARCELLO

Ne simila al la regho?

HORACIO

Ne malpli multe, ol vi al vi mem.

Jes, ghuste tian portis li armajhon

En la batalo kontrau la Norvegoj,

Li ghuste tian vidon havis, kiam

Li en kolero sian pezan glavon

En la glacion batis. Strange!

MARCELLO

Tiel

Li jam du fojojn kun minaca vido

Aperis antau ni en sama horo.

HORACIO

Ne povas mi precize ghin klarigi;

Sed la apero, kiom mi komprenas,

Al nia land' malbonon antaudiras.

MARCELLO

Chu ne militon? Chu vi scias, kial

Nun gardoj chie staras, pafilegoj

Nun estas pretigataj chiam novaj,

El l' eksterlando venas bataliloj,

Rapide shipoj estas konstruataj

En granda nombro, kaj ech en dimanchoj

Ne chesas la prepara laborado?

El kia kauzo tiu rapidado

Kaj laborad' en tago kaj en nokto?

Chu povas iu diri?

HORACIO

Jes, mi povas,--

Almenau tiom, kiom mi ghin audis.

La lasta regho, kies la figuro

Jhus antau ni aperis, estis iam

Vokita--vi ghin scias--al batalo

De la Norvega regho Fortinbras.

Hamleto, nia brava, glora regho,

En la batalo venkis Fortinbrason.

Lau la kontrakto antausigelita

Kaj sankciita de la rajt' kaj moro

Post morto de l' venkita Fortinbras

La tuta lando de l' venkita regho

Transiris en posedon de l' venkinto.

Se la venkinto estus Fortinbras,

Al li transiri devus nia lando.

Sed nun la juna fil' de Fortinbras,

Kuraghigita eble per la morto

De nia regho, amasigis aron

Da kuraghuloj kaj aventuristoj

Por entrepreno, kiun nia regno

Komprenas bone; lia celo estas:

Per forta mano de la bataliloj

Elshiri nun el nia man' la landon,

Perditan per batal' de lia patro.

Kaj tio, kiel shajnas, estas kauzo

De niaj preparighoj kaj gardado

Kaj laborado en la tuta lando.

BERNARDO

Mi pensas ankau, ke la kauzo estas

Nun tio chi. Pro tio ankau certe

Nun vizitadas nokte nian gardon

Terura la fantomo en armajho

De l' regho, kiu kauzis la militon.

HORACIO

Ne! Mi alion timas de l' fantomo!

En la plej glora temp' de l' granda Romo,

Jhus antau la pereo de Cezaro,

Mortintoj sin ellevis el la tomboj.

Kaj promenadis tra la urbaj stratoj;

Kaj steloj kun teruraj fajraj vostoj,

Kaj sanga roso, makulita suno,

Mallumigita luno,--chio tio

Aperis tiam kiel antausignoj

De granda malfelicho. Tiel ofte

Antau la veno de renversoj grandaj

Sin montras strangaj teruraj signoj

En la naturo. Al ni ankau certe

Nun la chielo sendas tian signon...

(La spirito denove aperas.)

HORACIO

Sed ha! denove li aperas! Nepre

Mi nun kun li parolos, se ech morto

Al mi per ghi minacos! Halt', fantomo!

Se vochon vi posedas kaj parolon,--

Parolu! Se per ia bona faro

Al vi trankvilon povas mi alporti,--

Parolu! Se danghero al la lando

Minacas kaj ankorau estas eblo

La landon antausavi,--ho, parolu!

Kaj se en via vivo vi kolektis

Trezorojn kaj enfosis en la teron

Kaj nun pro ili vagas en la noktoj,--

Parolu! Diru! Restu kaj respondu! (Koko krias).

Haltigu ghin, Marcello! Ghi foriras!

MARCELLO

Chu piki lin per mia halebardo?

HORACIO

Jes, piku lin, se li ne volas stari!

BERNARDO

Jen ghi!

HORACIO

Jen ghi! Ho, halt'!

MARCELLO

Ha, ghi foriris!

(La spirito foriras).

Ni lin ofendas! Kontrau majesteco

Ni venas kun sovagha atakado!

Kiel aer' li estas nevundebla,

Kaj nia atakado estas vana!

BERNARDO

Li volis jam paroli, sed la koko

Ekkriis.

HORACIO

Kaj subite li ektremis,

Simile al estajho pekoplena

Che krio de teruro. Oni diras,

La koko, trumpetisto de l' mateno,

Per sia lauta, forta, hela vocho

El dormo vekas dion de la tago,

Kaj lau la krio de la koko tuj

El akvo, fajro, tero kaj aero

Spirito chiu, kie ajn li vagas,

Rapidas hejmen; la fantomo pruvis

Al ni, ke tio estas ne malvero.

MARCELLO

Li malaperis che la koka krio.

Mi audis, ke en nokto Kristonaska,

En kiu sur la teron venas Kristo,

La koko krias tra la tuta nokto:

Kaj ne kuraghas tiam la spiritoj

Sin montri, kaj la nokto estas pura,

La steloj ne minacas, la koboldoj

Sin kashas kaj la sorchistinoj dormas:

Char tiel sankta estas tiu nokto.

HORACIO

Mi ankau audis, kaj mi iom kredas.

Sed vidu, la mateno purpurvesta

Levighas sur la roson de l' monteto:

Ni povas jam forlasi la postenon,

Kaj mi konsilas: tion, kion vidis

Ni en la nokto, ni rakontu chion

Al la Hamleto juna; char mi jhuras,

Ke la spirito, por ni tiel muta,

Al li parolos. Chu konsentas vi,

Ke ni al li raportu, kiel amo

Kaj shuldo al ni fari ghin ordonas!

MARCELLO

Mi petas vin, ni faru ghin! Mi scias,

En kia loko ni lin certe trovos. (Chiuj foriras).

SCENO II

Salono en la palaco. La regho, la reghino, Hamleto, Polonio, Laerto,

Voltimand, Kornelio, Korteganoj eniras.

REGHO

Ankorau fresha estas la memoro

Pri l' morto de la kara nia frato,

Al nia kor' konvenus nun funebri,

Kaj kvazau unu frunto de malghojo

La tuta regno devus nun sulkighi:

Sed tamen la prudento necesigas

Nin venki la naturon; kun malghojo

Pri la mortinto ni decidis ligi

Memoron pri ni mem kaj pri la regno.

Kaj tial ni kun ghojo depremita,

Per unu el l' okuloj plezurante

Kaj per la dua larmojn vershegante,

Kun ghoj' funebra, plor' edzighofesta,

Pesante juste ghojon kun doloro,

Edzighis kun l' edzin' de nia frato,

Kun la reghino nia kaj vidvino,

Heredantino de la glora regno.

Obeis ni per tio chi al via

Konsilo tre prudenta kaj libera.

Akceptu nian dankon kaj saluton!

Kaj nun transiru ni al la aferoj.

Vi scias, ke la juna Fortinbras,

Ne respektante dece nian indon,

Pensante eble nun, ke per la morto

De nia kara frato renversighis

La ordo kaj la fort' en nia lando,--

Ekpensis, ke li estas pli potenca

Kaj ekturmentis nin per la postulo

Redoni nun al li la tutan landon,

Perditan de mortinta lia patro

Lau plena rajt' al glora nia frato.

Ni tial vin kunvokis nun. Auskultu

Decidon nian: Jen ni skribis skribon

Al l' onklo de la juna Fortinbras--

Malforta kaj malsana en la lito,

L' intencon de la nevo li ne scias--

Ni skribis, ke retenu li la nevon

De liaj krimaj, arogantaj agoj,

Char chiuj preparighoj ja farighas

En lia propra lando kaj popolo.

Vin, bravaj Voltimand kaj Kornelio,

Ni sendas kun la skribo kaj saluto

Al la maljuna estro de l' norvegoj.

Sed ne ricevas vi la rajton trakti

Kun la norvego pli, ol en mezuro

De tio, kion jhus ni al vi diris.

Adiau, kaj per rapideco montru

Al ni fervoron vian!

KORNELIO kaj VOLTIMAND.

Kredu, regho,

Fidele ni plenumos la ordonon.

REGHO

Ne dubas ni pri ghi. Felichan vojon!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

Kaj nun, Laerto, al l' afero via!

Vi diris, ke vi peti ion volas!

Pri kio ajn prudenta vi al ni

Parolos, viaj vortoj ne perdighos.

Volonte ni plenumos vian peton.

Ne pli obea estas kap' al koro,

Ne pli servema mano al la busho,

Ol la Danuja tron' al via patro.

Sciigu nin pri la deziro via.

LAERTO

Mi petas vin, permesu al mi, regho,

Reiri nun Francujon. Mi volonte

El tie venis tien chi, por fari

La servon mian che l' kronado via;

Sed nun, jam plenuminte mian shuldon,

Sopiras mi denove al Francujo,

Kaj nun de vi permeson mi petegas.

REGHO

Chu via patro ghin permesas? Kion

Al tio diras Polonio?

POLONIO

Regho!

Li eldevigis la permeson mian

Per ne chesanta ripetado, tiel,

Ke fine mi al lia peto donis

Sigelon mian. Nun por li mi petas

Permeson vian, via regho moshto.

REGHO

Mi liberigas vin. Nun via tempo

Libere estas al dispono via.--

Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,

Vi, kara nevo, kara filo mia!

HAMLETO (flanken).

Sed certe tute fremda per la koro!

REGHO

Ankorau chiam nuboj sur la frunto?

HAMLETO

Ho, ne! Mi staras ja antau la suno!

REGHINO

Forjhetu la doloron, kara filo,

Amikan frunton montru al la regho.

Ne serchu kun palpebroj mallevitaj

Eterne vian patron en la polvo.

Vi scias ja: la leghoj de l' naturo

Ne estas refareblaj! Kio vivas,

Necese devas iam morti. Vivo

Eterna post la tombo nur ekzistas.

HAMLETO

Ho, jes, reghino, chiuj devas morti.

REGHINO

Nu kial do la morto de la patro

Al vi ekshajnis tiel eksterorda?

HAMLETO

Ekshajnis? Ne, ghi estas, ho, patrino.

Ne mia nigra vesto, nek la ghemoj,

Nek la okuloj plenaj de larmaro,

Nek la funebra vido de l' vizagho,

Nek chiuj moroj de senkonsoleco

Min vere montras. Chio estas shajno.

Funebron estas tre facile ludi.

L' efektivajhon portas mi interne;

Eksteraj gestoj estas ja nur vestoj.

REGHO

Tre bela kaj laudinda estas via

Malghojo pri la patro la mortinta.

Sed sciu, ankau via patro perdis

La patron sian, tiu--ankau sian.

La filo, lau la shuldo de infano,

Funebri devas kelkan tempon. Tamen

Obstine kaj sen ia fino plendi,--

Agado tia estas granda peko

Kaj tute ne konvenas al la viro.

Ribel' ghi estas kontrau la chielo,

Signo de kor' sovagha kaj senbrida,

De kapo nematura kaj malforta.

Pri kio chiu scias, ke farighi

Ghi devis; kio estas tute simpla,

Plej ordinara fakto en la mondo:

Pro kia kauzo tion chi obstine

Alpreni al la koro? Fi, ghi estas

Pekado kontrau Dio kaj naturo,

Pekado kontrau la mortinto mem;

Malsagho antau pura la prudento,

Kiu predikas: «patroj devas morti»,

Kaj kiu chiam, de l' mortint' unua

Ghis nuna tempo, diras kaj ripetas:

«Ghi devas tiel esti!»--Mi vin petas,

Forjhetu la doloron la sencelan

Kaj vidu patron en persono nia;

La mondo sciu, ke al nia trono

Vi estas la sendube plej proksima,

Kaj, kiel plej amanta el la patroj,

Mi portas por vi amon plej varmegan

En mia koro. Ke vi nun reiru

Al la lernejo alta Vittenberga,

Ni tion ne dezirus; ni vin petas,

Vi restu apud ni, amata nevo,

Unua kortegano, kara filo.

REGHINO

Vi ne rifuzu al patrino via:

Mi petas vin, Hamleto, restu hejme.

HAMLETO

Al vi obei estas mia shuldo.

REGHO

Jen tio estas bele respondita.

Mi ghojas, ke vi restas. Nun, reghino,

La propravola cedo de Hamleto

Plenigas mian koron je plezuro;

Kaj tial ni aranghos nun festenon,

Kaj kune kun la sono de l' pokaloj

La pafilegoj tondru; chiun fojon,

Kiam la regho levos la pokalon,

De l' tero tondro iru al chielo,

Tra l' mondo ghojon disportante.--Venu!

(La regho, reghino, Laerto kaj korteganoj foriras).

HAMLETO

Ho, kial ne fandighas homa korpo,

Ne disflugighas kiel polv' en vento!

Sin mem mortigi kial malpermesis

La Plejpotenca! Dio mia granda!

Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj

Aperas chiuj agoj de la mondo!

Fi, fi! Ghardeno plena de venenaj

Malbelaj herboj, chie senescepte!

Apenau pasis du monatoj! Ne!

Nur ses semajnoj! Tia granda homo!

Se lin kompari kun la nuna regho,

Li estis Apolono che Satiro!

Kaj tiel amis li patrinon mian,

Ke al la vento ech li ne permesis

Vizaghon shian tushi! Ho, chielo!

Ho tero! Chu forgesi estas eble?

Kaj shi ja lin pasie tiel amis!

Kaj tamen nun post kelke da semajnoj...

Pri tio mi ne volas ech ekpensi!

Malforto! via nom' estas: virino!

Monato! Shi ankorau ne eluzis

La shuojn, kiujn portis shi, irante

Funebre post la cherk' de mia patro,

Vershante larmojn kvazau per riveroj.

Ho Dio mia! Besto senprudenta

Malghojus ja pli longe! Nun edzino

De mia onklo, frat' de mia patro,

Sed ne simila pli al mia patro,

Ol mi al Herkuleso! Nur monato!

La signoj de mensogaj shiaj larmoj

Ankorau de l' vizagh' ne malaperis,--

Shi estas jam edzino de alia!

Ho, malbenita rapideco flugi

En kriman liton, liton de adulto!

Ne bonon ghi alportos! Tamen krevu

Kor' mia, sed silentu mia busho!

(Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.)

HORACIO

Salut' al la reghido!

HAMLETO

Ha, mi ghojas

Vin vidi! Se memoro min ne trompas,

Vi estas Horacio?

HORACIO

Jes, reghido.

Kaj chiam tute preta al vi servi.

HAMLETO

Ne nomu min «reghido», sed «amiko».

Sed kial vi forlasis Vittenbergon?

(Al Marcello)

Marcello?

MARCELLO

Jes, reghido.

HAMLETO

Mi tre ghojas

Revidi vin.

(Al Horacio) Sed diru serioze,

Por kio vi forlasis Vittenbergon?

HORACIO

De maldiligenteco, ho, reghido.

HAMLETO

Al malamiko via ne permesus

Mi tion diri, kaj vi vane penas

Kredigi min, ke tio estas vero.

Mi scias, vi ne amas sen laboro

Vagadi. Kion tie chi vi faras?

Chu trinki vi ankorau volas lerni?

HORACIO

Mi alveturis al la enterigo

De via patro.

HAMLETO

Ha, ne moku min,

Kolego; diru, ke vi alveturis

Al fest' edzigha de patrino mia!

HORACIO

Jes, vero, princ', la dua baldau sekvis

Post la unua.

HAMLETO

Vidu, mia kara,--

Afero simpla de ekonomio:

De l' fest' funebra restis multaj manghoj,--

Por ke la manghoj vane ne pereu,

Edzighon fari oni nun rapidis.

Ho, pli volonte mi en la infero

Renkontus malamikon plej malbonan,

Ol tagon tiun chi alvivi! shajnas

Al mi, ke mi la patron mian vidas...

HORACIO

Ha, kie?

HAMLETO

En l' okuloj de l' animo.

HORACIO

Mi konis lin, li estis brava regho.

HAMLETO

Li estis homo en plej pura senco.

Al li similan ni neniam vidos.

HORACIO

Reghido, al mi shajnas, ke mi vidis

Lin en la lasta nokto.

HAMLETO

Vidis? Kiun?

HORACIO

La reghon, vian patron, mia princo.

HAMLETO

La reghon? Mian patron?

HORACIO

Trankviligu,

Reghido, por momento vian miron

Kaj elauskultu, kion mi raportos

Pri mirindajho, kies la verecon

Atestos ambau tiuj chi kolegoj.

HAMLETO

Pro Dio, ho, rakontu pli rapide!

HORACIO

Du noktojn al Marcello kaj Bernardo

Aperis ghi: postene ili staris,--

Kaj jen en noktomeza silentego

Aperas antau ili ia ombro,

Simila tute al patro via,

Armita de la kapo ghis piedoj;

Per pasho serioza kaj majesta,

Ne rapidante, ghi sin pretershovas;

Tri fojojn ghi ripetas sian marshon

Antau la teruritaj oficiroj,

Proksime tiel, ke per halebardo

Ghin ili povus tushi. Dispremitaj

De granda timo, ili mute staras

Kaj ech ne provas ion ekparoli.

Pri la aper' mistera kaj terura

Al mi ili rakontis. Mi kun ili

En la sekvanta tria nokto gardis,

Kaj jen tre vere en la sama horo,

Pri kiu ili diris, en la sama,

Perfekte tiu sama maniero

Aperis la fantomo. Vian patron

Mi konis,--la fantom' al li similis,

Kiel de l' sama akvo gut' al guto.

HAMLETO

Sed kie ghi okazis?

MARCELLO

Ghi okazis

Sur la teras', kie ni staris garde.

HAMLETO

(al Horacio) Al li parolis vi?

HORACIO

Jes, mia princo;

Sed li al mi ech vorton ne respondis.

Nur unu fojon shajnis, ke li levas

La kapon kaj moveton ian faras,

Por ekparoli: sed subite tiam

Ekkriis laute koko la matenon,

Kaj tuje forrapidis la fantomo

Kaj malaperis.

HAMLETO

Efektive strange!

HORACIO

Mi jhuras, ke ghi estas pura vero!

Ni ghin kalkulis kiel nian devon

Al vi raporti pri l' afero.

HAMLETO

Vere,

Sinjoroj, tio min maltrankviligas.

Chu vi hodiau staros gardon?

CHIUJ

Jes.

HAMLETO

Kaj, diras vi, li estis en armajho?

CHIUJ

Jes, princo.

HAMLETO

De la kapo ghis piedoj?

CHIUJ

De l' kapo ghis piedoj, nia princo.

HAMLETO

Kaj sekve la vizaghon vi ne vidis?

HORACIO

Levita estis lia viziero,

Kaj ni tre bone vidis la vizaghon.

HAMLETO

Chu la rigardo estis malafabla?

HORACIO

Mieno lia montris pli suferon,

Sed ne koleron.

HAMLETO

Chu li estis pala,

Au chu koloron havis en vizagho?

HORACIO

Terure pala.

HAMLETO

Chu li vin rigardis?

HORACIO

Tre forte.

HAMLETO

Kial mi kun vi ne estis!

HORACIO

Por vi l' apero estus tro terura!

HAMLETO

Tre povas esti. Chu li longe restis?

HORACIO

Apenau centon povus vi kalkuli

Che nerapida kalkulad'.

MARCELLO kaj BERNARDO

Pli longe!

HORACIO

Almenau tiam, kiam mi ghin vidis.

HAMLETO

La barbo estis griza, chu ne vere?

HORACIO

Ghi estis tia, kiel mi ghin vidis

Che lia vivo: duonnigre-griza.

HAMLETO

Hodiau mi kun vi en nokto staros;

Denove eble venos la fantomo.

HORACIO

Ghi certe venos.

HAMLETO

Kaj se ghi aperos

En l' eksterajh' de mia nobla patro,

Al ghi mi ekparolos, se ech tuta

Al mi minacus la infero. Vin

Mi chiujn petas, se ghis nun silentis

Vi pri l' apero, tenu ankau plu

Ghin en sekreto; kaj al chio, kio

Okazos eble en la nokto, havu

Okulojn kaj orelojn, sed ne bushon.

Per mia amo mi vin rekompencos.

Adiau do! en la dekdua horo

Sur la teraso mi vin revizitos.

CHIUJ

Al via princa moshto niaj servoj!

HAMLETO

Ne, via amo, kiel al vi mia.

Adiau do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.)

Spirit' de mia patro

En bataliloj! Mi supozas ion

Malbonan. Ho, se venus jam la nokto!

Ghis tiam do trankvile! Malbenajhoj

Kaj krimoj venas al la lum' de l' tago,

Se ech murego tera ilin kovras. (Foriras).

SCENO III

Chambro en la domo de Polonio. Laerto kaj Ofelio eniras.

LAERTO

Pakajho mia estas sur la shipo.

Adiau, fratineto! Se vi havos

Okazon, ne forgesu al mi skribi

Pri via farto.

OFELIO

Chu vi tion dubas?

LAERTO

Sed pri Hamleto kaj pri lia amo

Konsilas mi al vi, vi ghin rigardu,

Kiel kapricon kaj nur kiel ludon

De juna sango; bela violeto

En la printempo: frue elkreskinta,

Sed ne konstanta,--dolcha, sed ne daura,

Odoro, ghuo de momento unu,

Nenio pli.

OFELIO

Nenio pli?

LAERTO

Jes, tiel

Vi ghin rigardu. La natur', kreskante,

Grandighas pli ne sole per la korpo

Kaj per la forto de la sama sento;

Kun la kreskado de la tempo ofte

Shanghighas la spirito kaj la servo

Interne. Nun li eble amas vin;

Nek trompo nek malico nun makulas

La virton de l' animo lia: tamen

Memoru vi, ke en la rango lia

De sia volo li ne estas mastro.

Li mem ja estas sklav' de sia stato;

Ne povas li, kiel la simplaj homoj,

Por si elekti: de elekto lia

Dependas farto de la tuta regno,--

Li tial devas gvidi la elekton

Per la aprob' kaj vocho de la korpo,

Al kiu li mem servas kiel kapo.

Se li nun diras, ke li amas vin,

Prudente estas, ke vi al li kredu

Nur tiom, kiom povas li plenumi

La vorton sian,--tio estas tiom,

Kiom permesas la komuna vocho

De tuta la Danujo. Ekmemoru,

En kia grad' honoro via povas

Suferi, se auskultos tro kredeme

Vi lian kanton, se la koron vian

Vi perdos kaj al lia persistado

Malkovros la trezoron vian chastan.

Vi timu ghin, fratino mia kara,

Evitu flaman mezon de la amo,

Atakon kaj atencon de deziro!

Knabin' plej chasta perdis jam modeston,

Se al la lun' shi montris sian charmon.

Ech virto ne evitas kalumnion,

L' infanojn de printempo ofte mordas

La verm' ankorau en la burghoneco,

Kaj al la frua roso de juneco

Spiret' venena estas plej danghera.

Vin gardu do! Tim' donas garantion.

Por la juneco chie staras retoj.

OFELIO

La sencon de l' instruo via bona

Konservos mi, por gardi mian bruston;

Sed, bona mia frato, vi ne agu

Simile al la predikistoj, kiuj

Predikas krutan vojon al chielo,

Dum ili mem senzorge kaj volupte

Sur flora vojo de gajeco pashas,

Mokante pri prediko sia propra.

LAERTO

Ne timu! Tamen mi tro longe restis.--

La patro venas jen! (Polonio eniras.)

(Al Polonio) Duobla beno

Sendube duobligas la felichon:

Dank' al okazo mi denove povas

Adiau al vi diri.

POLONIO

Vi ankorau

La domon ne forlasis? Al la shipo!

La vento blovas helpe al la vojo,

Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu

Denove mian benon.

(Li metas la manon sur la kapon de Laerto.)

Kaj memoru

Regulojn, kiujn mi al vi instruis:

Ne chian penson metu sur la langon,

Ne donu tuj al chia penso faron.

Afabla estu, sed ne tro kredema.

Al la amiko saghe elektita

Kunforghu vin en fera fideleco,

Sed gardu vian manon de la premo

De chiu renkontota bona frato.

Vi gardu vin de chia malpacigho;

Se vi ghin ne evitos,--tiam agu

Fortike, ke la malamik' vin timu.

Al chiu servu per orelo via,

Sed ne al chiu servu per la busho.

Konsilojn chiam prenu vi de chiu,

Sed propran jughon en la kapo tenu

Lau via mon' mezuru vian veston,

Sed chio estu takta kaj konvena;

Vin vestu bone, sed ne kiel dando:

Lau vest' ekkonas oni ofte viron,

La homoj altastataj en Francujo

En tiu punkto estas tre zorgemaj.

Ne prenu prunte kaj ne prunte donu:

Per pruntedono ofte oni perdas

Krom sia havo ankau la amikon,

Kaj pruntepren' kondukas al ruino

De la mastrajho. Antau chio estu

Fidela al vi mem,--de tio sekvos,

Ke vi ne estos ankau malfidela

Al la aliaj homoj. Nun adiau,

Kaj mia beno vin akompanadu!

LAERTO

Adiau, mia patro kaj sinjoro!

POLONIO

Jam tempo. Iru, oni vin atendas.

LAERTO

Adiau, Ofelio, kaj memoru

Pri tio, kion diris mi al vi!

OFELIO

Mi bone shlosis ghin en mia kapo,

Kaj la shlosilon mi al vi fordonas.

LAERTO (al Polonio kaj Ofelio)

Adiau! (Foriras.)

POLONIO

Kia estas la konsilo,

Pri kiu li parolis?

OFELIO

Pri Hamleto,

Pri la reghido.

POLONIO

Ha, jes, ghustatempe!

Mi audis, ke en lasta temp' Hamleto

Al vi komencis montri amikecon

Kaj ke vi mem apartan afablecon

Al li montradis. Se ghi estas vero--

Mi audis ghin en formo de averto--

Mi devas al vi diri, ke vi mem

Kredeble ne komprenas tute klare

Dangheron, kiu al filino mia

Kaj al honoro via nun minacas.

Kiel vi estas unu kun la dua?

La veron al mi diru!

OFELIO

De mallonge

Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,

Ke li estimas min.

POLONIO

Ha, ha! Estimo!

Parolo de nesperta knabineto!

Kaj kredas vi al la «estimo» lia?

OFELIO

Mi mem ne scias, kiel pri ghi pensi.

POLONIO

Nu, audu do! Vi estas tre malsagha,

Ke vi akceptas por kontanta mono

La vortojn, kiuj vere ne enhavas

Ech plej malgrandan indon. Vi vin tenu

Prudente kaj singarde, char alie

La malsagheco via la grandega

Vin pereigos!

OFELIO

Li al mi proponis

La amon sian pure kaj honeste.

POLONIO

Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

OFELIO

Li jhuris al mi, patro mia kara,

Per chiuj sanktaj jhuroj de chielo.

POLONIO

Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,

Ke se la sango bolas, tiam lango

La jhurojn ne avaras. Ho, filino,

Ne prenu vi por fajro tiun flamon,--

Ghi lumas, sed ghi tute ne varmigas,

Ghi estingighas tuj, ne supervivas

Ech la minuton de la promesado.

De nun kun via virga afableco

Avaru pli; la paroladon vian

Vi shatu pli, ne estu tute preta

Tuj lau ordono! La reghid' Hamleto

Ankorau estas juna, kaj li havas

Pli grandan liberecon, ol al vi

Donata povas esti. Ofelio,

Mallonge mi sed klare al vi diras:

Ne kredu al jhurado lia; jhuroj

Similaj estas trompaj delogantoj,

Antauparoloj de tre pekaj petoj;

Promesojn piajn ili hipokritas,

Por pli sukcese veni al la celo.

Per unu vorto: nun vi ech minuton

Ne restu en intima parolado

Kun la reghid' Hamleto! Ne kuraghu

Forgesi mian tiun chi ordonon!

Nun iru!

OFELIO

Mi obeos, mia patro. (Ambau foriras.)

SCENO IV

La teraso antau la palaco. Hamleto, Horacio kaj Marcello venas.

HAMLETO

Ho, kiel akra estas la aero!

HORACIO

Jes, princo, blovas vento malvarmega.

HAMLETO

Kioma horo?

HORACIO

Baldau la dekdua.

MARCELLO

Ne, ne, jam la dekdua horo batis.

HORACIO

Chu efektive? Mi ne audis. Sekve

Alproksimighas jam la temp', en kiu

Aperas ordinare la spirito.

(Post la sceno estas audataj tamburado kaj ektondro de pafilego.)

Ha, kion tio chi signifas, princo?

HAMLETO

La regho diligente nun pasigas

La nokton en gajega festenado;

Kaj chiun fojon, kiam li eltrinkas

Pokalon, pafilegoj al la mondo

Anoncas la grandfaron de la regho.

HORACIO

Ekzistas tia moro?

HAMLETO

Jes, sendube.

Sed pensas mi, ke estas pli honore

Forgesi tian moron, ol ghin sekvi.

La brua kaj dibocha festenado

Alportis al ni tre malbonan gloron

Che la popoloj de la tuta mondo.

Drinkistoj oni nomas nin insulte;

Kaj tiu chi makulo malpurigas

La gloron de plej grandaj niaj faroj.

Similan sorton ofte ankau havas

Privataj homoj, se sen propra kulpo

Makulon ian ili de naturo

Ricevis; se ekzemple de naskigho--

En kio ne ilia vol' ja estis--

Ilia sango estas tro bolanta,

Rompanta ofte digon de prudento;

Au se kutimo ilin malbonigis,--

La mond' ilin atakas sen kritiko,

Se ech iliaj virtoj estas puraj

Kaj multenombraj. Grajno da malbono

Por la okul' de l' mondo ofte kovras

La tutan indon de plej bona homo.

(Aperas la spirito en armajho.)

HORACIO

Ho, vidu, princo, ghi aperas!

HAMLETO

Dio!

Defendu nin, angheloj de chielo!

(Li staras kelkajn minutojn senmove.)

Spirito sankta, au demon' terura,

Chu el chielo au el la infero,

Chu vi intencas bonon au malbonon,--

Aperis vi en tia nobla formo,

Ke mi paroli devas. Ho, Hamleto,

Ho, patro, ho vi, regho de Danujo,

Respondu! Ho, ne lasu min perei

En nesciado! Diru al mi, kial

Sin levis el la tombo viaj ostoj?

Kaj la cherkujo, kien ni trankvile

Vin metis, kial ghi malfermis nun

La pezan sian bushon de marmoro,

Por vin eljheti? Kion ghi signifas,

Ke vi, senviva korpo, en armajho

Denove venis en la lunan lumon,

Por ektimigi nin, malsaghajn homojn,

Kaj nin ataki per teruraj pensoj

Ne klarigeblaj por l' animo nia?

Por kio! Diru! Kial? Kion fari?

(La spirito faras signojn al Hamleto.)

HORACIO

Li vokas vin, ke iru vi kun li,

Li kvazau volas ion komuniki

Nur al vi sola.

MARCELLO

Kun afablaj gestoj

Li vokas vin pli malproksimen, princo;

Sed ho, pro Di', ne iru!

HORACIO

Ne, ne iru!

HAMLETO

Sed tie chi ne volas li paroli,

Kaj mi lin sekvos.

HORACIO

Ho, ne, ne, reghido!

HAMLETO

Nu, kion do mi timos? Mia vivo

Ne havas por mi indon, kaj l' animo,

Senmorta, kiel la spirito mem,

Ja ne bezonas timi la spiriton.

Li vokas min denove; mi lin sekvos.

HORACIO

Sed se li vin allogos al la maro,

Au eble al la supro de l' shtonego,

Staranta super la senfunda akvo,

Kaj tie per terura nova vido

Subite nebuligos vian saghon

Kaj pereigos vin? Memoru, princo!

Jam per si mem al chiu viva homo

Terura estas tiu alta pinto,

Pendanta super la bruantaj ondoj

De plej profunda loko de la maro.

HAMLETO

Li chiam vokas. (Al la spirito) Iru, mi vin sekvas!

MARCELLO (retenante Hamleton).

Ho, princo, vi ne iros!

HAMLETO

For la manojn!

HORACIO

Auskultu nin, ne iru!

HAMLETO

Mia sorto

Min vokas, kaj per ghi mi sentas nun

En chiu vejno de la korpo mia

Potencan feran forton de leono.

(La spirito faras signojn)

Li chiam vokas! Lasu! Pro chielo! (Li sin elshiras.)

Fantomon faros mi el chiu, kiu

Kuraghos min reteni! For! (Al la spirito) Ho, iru!

Mi post vi iras. (La spirito kaj Hamleto foriras.)

HORACIO

Ha, li frenezighis!

MARCELLO

Ni sekvu lin! La dev' al ni ordonas!

HORACIO

Ni iru! Kiel tio chi finighos?!

MARCELLO

Malbona io estas en Danujo.

HORACIO

Nin gardos la chielo.

MARCELLO

Ni rapidu!

SCENO V

Izolita loko de la teraso. La spirito kaj Hamleto venas.

HAMLETO

Ho, kien vi kondukas min? Parolu!

Mi plu ne iros jam!

SPIRITO

Auskultu!

HAMLETO

Diru!

SPIRITO

Jam proksimighas mia horo. Baldau

Reiri devos mi al la sulfuraj

Turmentaj flamoj.

HAMLETO

Malfelicha patro!

SPIRITO

Min ne bedauru, sed atentu bone,

Al tio, kion diros mi.

HAMLETO

Parolu!

Atenti estas mia sankta shuldo.

SPIRITO

Kaj venghi ankau, kiam vi ekscios.

HAMLETO

Ho, Dio! Venghi? Kion?

SPIRITO

Audu bone.

Mi estas la spirit' de via patro,

Mi estas kondamnita longan tempon

Vagadi en la nokto kaj bruladi

La tutan tagon en eternaj flamoj,

Ghis mi purighos de la chiuj pekoj

De mia tera vivo. Se ne estus

Al mi malpermesite paroladi,

Rakonton tiam povus mi komenci,

De kiu chiu vort' al vi dispremus

La koron, rigidigus vian sangon,

El kapo elsaltigus la okulojn,

Kaj chiun vian haron disstarigus

Simile al haregoj de histriko.

Sed la misteroj de posttomba vivo

Ne devas soni al orelo tera.

Auskultu! Se vi amis vian patron...

HAMLETO

Ho, Dio!

SPIRITO

Venghu por mortigo lia!

HAMLETO

Mortigo?

SPIRITO

Jes, mortigo plej malnobla,

Terura, nenatura, neaudita.

HAMLETO

Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,

Simile al la penso de amanto

Mi flugu venghi tuj.

SPIRITO

Vi shajnas preta

Vi estus dorma, kiel pala herbo,

Kreskanta sur la bordo de la Leto,

Se restus vi trankvila. Audu, filo:

La famon oni faris, ke en tempo

De mia dormo en ghardeno mia

Serpento mordis min; kaj oni trompas

Per la mensoga fam' pri mia morto

L' orelon de la regno; tamen sciu,

Ho, nobla mia filo: la serpento,

De kies mordo mortis via patro,

Nun portas lian kronon.

HAMLETO

Mia onklo!

Ho, la profeta mia antausento!

SPIRITO

Jes, tiu plej malnobla adultulo

Per sorcho de la sprito, per perfido

(Ho, malbenita sprito kaj donacoj!)

Delogis la reghinon shajne virtan

Al la plezuroj de malnobla amo.

Hamleto mia! Ho, kia defalo!

De mi, kies la amo estis sankta,

Sendeklinigha chiam de la jhuro,

Farita en la tago de l' edzigho,--

Shi malaltighis al pekulo, kiun

Per chio la naturo ja malbenis!

Sed kiel virton peko ne delogas,

Se ghi ech en chiela vest' aperas,

Tiel volupto, se ech kun anghelo

Vi ligos ghin, enuas tamen baldau

Kaj serchas ion novan... Sed silentu!

Mi sentas jam aeron de mateno,--

Mi mallongigos la rakonton. Kiam

En la ghardeno lau kutimo mia

Mi dormis post tagmezo, via onklo

Mallaute alshtelighis kaj envershis

Al mi en la orelon plej teruran

Venenon el malgranda boteleto,

Venenon tian, kiu tre rapide

Trakuras tuj la tutan homan korpon

Kaj, kvazau acidajho en la lakto,

Momente malbonigas en la korpo

La tutan puran sangon. Mi pereis,

Kaj lepro mian tutan glatan korpon

Tuj kovris per abomeninda shelo.

Kaj tiel mi perfide en la dormo

Per frata mano estis senigita

De l' vivo, krono kaj edzino kune,

Mi estis mortigita en florado

De miaj pekoj, sen konfesodono,

Sen komunio sankta; la kalkulon

Ne resuminte, estis mi sendita

Kun chiuj kulpoj sur la kapo

Al granda, fina jugho.

HAMLETO

Ho, terure!

SPIRITO

Se havas vi animon, ne permesu,

Ke regha lito de Danujo servu

Por sangomiks' adulta kaj volupto.

Sed kiel ajn vi volos tion fari,--

Vi ne makulu vian filan koron:

Nenion faru kontrau la patrino,--

Shin jughos la chielo kaj la pikoj

De shia propra koro. Nun adiau!

La palighado de l' lumanta vermo

Anoncas la aperon de l' mateno.

Adiau, filo, kaj memoru min! (Foriras.)

HAMLETO

Ho, vi, chielo! Tero! Eble ankau

L' inferon voki?--Fi, halt' mia koro!

Ne maljunighu tuj, ho mia korpo!

Fortike vi min portu! Vin memori?

Jes, malfelicha patro! Tiel longe,

Ghis mia kapo perdos la kapablon

De chia memorado! Vin memori?

Sed de l' tabulo de memoro mia

Forvishos mi nun chion, kio restis,

Sentencojn chiujn el la libroj, chiujn

Pentrajhojn, postesignojn, kiujn lasis

Sur ghi la pasintajho kaj juneco,

Observojn kaj la spertojn de la vivo;

Ordono via vivos tute sola

De nun en mia cerbo, ne miksita

Kun io malpli inda. Ho, chielo!

Virino malhonesta kaj perfida!

Fripono! Vi, fripono ridetanta!...

La tabuleton donu! Mi enskribos,

Ke oni povas chiam ridetadi

Kaj tamen esti friponeg'. Almenau

En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)

Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia

Deviz'! «Adiau kaj memoru min!»

Mi jhuris.

HORACIO (post la sceno).

Princo! Princo!

MARCELLO (post la sceno).

Princ' Hamleto!

HORACIO (post la sceno).

Ho, Dio lin defendu!

HAMLETO (decide, al si mem).

Tiel estu!

MARCELLO (post la sceno).

He! Princo! He!

HAMLETO

He! kara mia, he!

Al mi, birdeto mia, he! mi estas.

(Horacio kaj Marcello venas.)

MARCELLO

Nu, kio do sinjoro?

HORACIO

Kio nova?

HAMLETO

Ho, tre mirinde!

HORACIO

Diru, kara princo.

HAMLETO

Vi elbabilos.

HORACIO

Ne, pro la chielo!

MARCELLO

Mi ankau ne.

HAMLETO

He, kion vi parolas

Chu oni povus kredi?! Vi silentos?

HORACIO kaj MARCELLO

Jes, jes, pro la chielo, kara princo!

HAMLETO

En tuta la Danujo vi ne trovos

Friponon, kiu estus hom' honesta.

HORACIO

Spirito ne bezonis ja sin levi

El tombo, por sciigi nin pri tio.

HAMLETO

Vi estas prava. Tial mi nun pensas,

Sen plua disputado ni jam povas

Al ni la manojn premi reciproke

Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas

Vin la aferoj kaj deziroj viaj--

Aferojn kaj dezirojn chiu havas--

Mi ankau, la mizera, iros fari

Aferon mian,--mi nun iros preghi.

HORACIO

Malklare kaj tre strange vi parolas.

HAMLETO

Ha, mi bedauras, ke mi vin chagrenas.

Mi ghin bedauras el la tuta koro.

HORACIO

Vi ne chagrenas nin.

HAMLETO

Ne, Horacio,

Chagren' ghi estas, pro Patriko sankta...

Pri la spirito de mi al vi diros,

Ghi estas tre senkulpa kaj honesta.

La scivolecon pri la estintajho

Vi venkos, kiel povos. Nun, kolegoj,

Amataj kunlernantoj kaj amikoj,

Malgrandan unu peton mi vin petos.

HORACIO

Parolu, princo, ni ghin certe faros.

HAMLETO

Neniu devas scii pri l' apero

De nuna nokto.

HORACIO kaj MARCELLO

Ni promesas, princo.

HAMLETO

Sed jhuru!

HORACIO

Pro honoro, mi silentos!

MARCELLO

Mi ankau, pro honor'!

HAMLETO

Sur mia glavo!

MARCELLO

Ni jhuris jam, sinjoro.

HAMLETO

Sed mi petas,

Sur mia glavo jhuru al mi.

SPIRITO (sub la tero).

Jhuru!

HAMLETO

Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?

Nu, bone! La bravul' auskultas. Jhuru!

HORACIO

Sed kiel jhuri?

HAMLETO

Ke neniam vi

Parolos ech per unu sola vorto

Pri tio, kion en la lasta nokto

Vi vidis. Jhuru sur la glavo!

SPIRITO (sub la tero).

Jhuru!

HAMLETO

Hic et ubique? Shanghu ni la lokon!

Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn

Denove sur la glavon kaj ripetu,

Ke vi neniam al neniu diros

Pri la apero de la nokto. Jhuru

Pri tio chi sur mia glavo!

SPIRITO (sub la tero).

Jhuru!

HAMLETO

Ha, brave, mia talp'! Vi bone fosas!

Pli malproksimen do, amikoj!

HORACIO

Dio!

Tre strange kaj neniel kompreneble!

HAMLETO

Plej bona estos, se vi ghin forgesos!

Ekzistas en chiel' kaj sur la tero

Pli da aferoj, ol en la lernejoj

Instruas filozofoj, Horacio.

Sed venu! Kaj mi tie chi denove

Vin petas, jhuru: kiel ajn mirindaj

Al vi agado mia poste shajnos,

Se eble poste trovos mi utile

Shajnigi, ke mi perdis la prudenton,--

Neniam vi kunmetu viajn manojn

En tia formo, nek la kapon vian

Balancu tiel, nek per parolado

Dusenca montru, ke vi ion scias,--

Ekzemple: «nu, ni scias», au «ni povus,

Se ni nur volus», au «se nur paroli

Ni povus», au «ekzistas unu punkto»...

Ne helpu al vi Dio en mizero,

Se tion chi vi faros,--jhuru!

SPIRITO (sub la tero).

Jhuru!

HAMLETO

Ripozu, ho, spirito malfelicha!

Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas

Al vi kun mia tuta amikeco.

Kaj chion, kion mi, malricha, povas

Al vi alporti aman kaj amikan,

Kun Dia help' al vi mi ne rifuzos.

Ni iru! Kaj denove mi vin petas,

La fingron chiam tenu sur la busho!

Ni vivas en terura tempo! Ve,

Ke mi naskighis esti la punanto!

Nu, venu do! Ni iros chiuj kune.

(Chiuj foriras.)

AKTO II

SCENO I

Chambro en la domo de Polonio. Eniras Polonio kaj Reinhold.

POLONIO

Jen tiujn chi paperojn kaj la monon

Al li transdonu!

REINHOLD

Jes, sinjoro, bone.

POLONIO

Sed antau ol viziti lin, vi faros

Prudente, se vi bone eldemandos

Pri la konduto lia.

REINHOLD

Efektive,

Mi mem intencis tion fari.

POLONIO

Bone!

Tre bone! Antau chio vi demandu,

Kielaj Danoj loghas en Parizo,

De kia speco, kiel ili vivas,

Kun kiu kaj en kiaj societoj;

Se per demandoj tiel deflankighaj

Vi vidos, ili konas mian filon,

Vi venos pli proksime al la celo,

Ol per demandoj rektaj. Agu, kvazau

Vi konus lin nur iom, malproksime;

Ekzemple: «Ha, mi konas lian patron,

Kaj lian familion, ech lin mem

Mi iom konas». Chu vi min komprenas?

REINHOLD

Ho, jes, sinjoro!

POLONIO

«Ech lin mem», vi diros,

«Sed nur malmulte; se mi ne eraras,

Li estas tre sovagha, faras tion

Kaj tion...» nun vi povas lin kulpigi

Per plej diversaj elpensitaj faktoj;

Nur ne per ia malbonajho, kiu

Al li alporti povus malhonoron!

Ho, nur ne tion! Gardu vin de tio!

Nur tiajn faktojn, kiuj ordinare

Junecon akompanas.

REINHOLD

Nu, ekzemple

Ludado...

POLONIO

Jes! drinkado, duelado,

Insultemeco, au malpacemeco,

Ech petolado kun virinoj.

REINHOLD

Tamen

Chu tio jam ne estos malhonoro?

POLONIO

Ho, ne, se vi nur lerte ghin esprimos.

Ne diru, ke li estas tute sklavo

De volupteco; ne, prezentu liajn mankojn

En tia lumo, ke ili aperu

Kiel makuloj nur de libereco,

Esprimoj de flameco de l' spirito,

Ekboloj de senbrida juna sango.

REINHOLD

Sed, ho, sinjoro...

POLONIO

Kial tion fari?

REINHOLD

Jes, mi dezirus scii, kia celo...

POLONIO

Nu, vidu, mia plano estas tia,

Kaj mi esperas, ke ghi bone fruktos:

Se vi sur mian filon tiel jhetos

La makuletojn, tiam diligente

Atentu! Se kunparolanto via

La junan homon iam vidis kulpan

En la malvirtoj jhus nomitaj, tiam,

Ho, kredu, li en tia maniero

Al vi sin turnos: «Jes, sinjoro mia»,

Au «jes, amiko», au «jes, estimata»,

Au kiel ajn en tiu lando estas

La form' uzata de ekparolado...

REINHOLD

Nu, bone.

POLONIO

Kaj li poste faros tiel:

Li faros... jes... kion mi volis diri?..

Mi volis ion diri... Al diablo!

Nu, kie do mi haltis? He?

REINHOLD

Vi haltis

Che l' vortoj «li en tia maniero

Al vi sin turnos»

POLONIO

Ha! Al vi sin turnos.

Li turnos sin al vi: «Jes, mi lin konas,

Sinjoron tiun vidis mi hierau,

Au antau kelka temp', au kiam ajn;

En tia au tiela societo;

Li tie efektive alte ludis,

Li tie estis en malsobra stato,

Li tie sin batadis kun kolegoj»;

Au «mi lin vidis, kiam li eniris

En domon de virinoj de malchasto»;

Au tiel plu. Kaj tiam vi rimarkos,

Ke via kaptileto la mensoga

Alkaptis la ezokon de la vero;

Kaj tiel ni, sprituloj, chiam povas

Per anguletoj kaj per artifikoj,

Per kurba voj' al rekta celo veni;

Kaj tiel vi lau mia klarigado

Facile elesploros mian filon.

Chu vi komprenis bone?

REINHOLD

Jes, sinjoro.

POLONIO

Kaj nun kun Dio iru! Bonan vojon!

REINHOLD

Sinjor'...

POLONIO

Vi ankau mem lin elobservu,

Per la rilat' al vi.

REINHOLD

Mi chion faros.

POLONIO

Ke li nur diligente muzikadu!

REINHOLD

Tre bone. Mi salutas!

POLONIO

Nu, adiau!

(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)

POLONIO

Nu, kio, Ofelio? Kio nova?

OFELIO

Ha, estimata patro! De teruro

Mi tuta tremas!

POLONIO

Kio do farighis?

OFELIO

En mia chambro sidis mi, kudrante,--

Subite venas la reghid' Hamleto,

Kun disshirita vesto, sen chapelo,

La shtrumpoj disligitaj kaj malpuraj

Senorde pendas sur la maleoloj;

Tre pala, kun piedoj skuighantaj;

Kun vido tiel plena de teruro,

Kvazau li venus jhus el la infero,

Por antaudiri ian teruregon.

POLONIO

De am' al vi li eble frenezighis?

OFELIO

Sinjoro, mi ne scias, sed mi timas,

Ke tiel estas.

POLONIO

Kion do li diris?

OFELIO

Li prenis mian manon kaj ghin premis,

Kaj poste sin retiris kaj, tenante

La duan manon super la okuloj,

Li rigardadis sur vizaghon mian

Kun tia atenteco, kvazau volus

Li pentri ghin. Li tiel longe staris;

Kaj fine, ekskuinte mian manon,

Tri fojojn balancinte sian kapon,

Ekghemis li kun tia sopireco

Kaj tia profundeco, kvazau volus

Li kun la ghemo fini sian vivon.

Kaj poste li min lasis iri for,

Kaj ankau mem foriris, sed la kapon

Ankorau chiam tenis li turnite

Al mia flanko, ghis li malaperis.

POLONIO

Sufiche! Venu! al la regh' ni iru!

Ghi estas frenezigho de la amo;

La amo ruinigas la amanton,

Kondukas al decidoj malesperaj,

La homon ofte ghi turmentas pli,

Ol chiuj la pasioj en la mondo.

Bedauras mi la princon! Chu vi eble

Akceptis lin jam tro maldelikate?

OFELIO

Ne, kara patro; lau ordono via

Mi nur de li leterojn ne akceptis

Kaj malpermesis vizitadi min.

POLONIO

Nu, tio chi lin certe frenezigis.

Bedauras mi jam mian severecon.

Mi pensis ja, ke li nur petoladas

Kaj volas pereigi vin. Ho, Dio,

Ho, mia malbenita suspektado!

Ni, maljunuloj, havas la kutimon

Tro malproksime peli la singardon,

Kiel junuloj ofte tro suferas

Je absoluta manko de singardo.

Ni iru al la regho! La konfeso

Ne plachos al la regho, sed pli multe

Lin kolerigus la kashado. Venu!

(Ambau foriras.)

SCENO II

Chambro en la palaco. La regho, la reghino, Rosenkranz, Güldenstern

kaj korteganoj.

REGHO

Ni vin salutas, nia Rosenkranz

Kaj nia Güldenstern! Ne sole vidi

Ni volis vin, sed ankau la bezono

De viaj servoj igis nin vin voki.

Vi audis jam pri la metamorfozo

De la reghid' Hamleto: nek ekstere

Kaj nek interne li similas nun

Al tio, kio li antaue estis.

La kauzon, kiu, krom la patra morto,

Al tia stato nun lin alkondukis,

Ne povas mi diveni. Nun mi petas

Vin ambau, kiuj tutan la junecon

Kun li pasigis kune kaj tre bone

Lin konas,--vin mi petas, volu resti

Tra kelka tempo en palaco nia,

Penadu lin altiri al amuzoj

Kaj che okazoj esploradu lerte

La kauzon, kiu premas lin kashite.

Se konos ni la kauzon, ni jam povos

Kuraci lin.

REGHINO

Sinjoroj miaj karaj,

Pri vi li tiel ofte paroladis,--

Mi scias, li vin amas pli, ol chiujn.

Se vi konsentos fari la komplezon

Al ni kaj che ni resti kelkan tempon,

Por helpi al la malfelicho nia,

Ni rekompencos la viziton vian

Per plej konvena regha rekompenco.

ROSENKRANZ

Vi havas rajton, viaj reghaj moshtoj,

Al ni ordoni. Vi ne devas peti

Pri tio, kio estas nia shuldo.

GÜLDENSTERN

Obeos ni kaj ambau ni promesas

Lau chiuj fortoj servi akurate

Al viaj reghaj moshtoj.

REGHO

Ni vin dankas,

Ho, karaj Rosenkranz kaj Güldenstern!

REGHINO

Mi dankas vin, ho, karaj Güldenstern

Kaj Rosenkranz! Vizitu plej rapide

Hamleton, mian filon malfelichan.

Kaj iu el la korteganoj iru

Sinjorojn akompani al Hamleto!

GÜLDENSTERN

La Plejpotenca faru nian venon

Por li saniga!

REGHINO

Dio volu! Amen!

(Rosenkranz, Güldenstern kaj kelkaj korteganoj foriras. Venas

Polonio.)

POLONIO

Afabla regho! Jam el Norvegujo

Revenis la senditoj kun sukceso.

REGHO

Vi chiam estis patro de agrablaj

Sciigoj.

POLONIO

Chu ne vere, mia regho?

Jes, kredu, mia regho, mi dedichas

La tutan mian kapon kaj animon

Post mia Dio nur al mia regho.

Kaj nun mi pensas--se la cerbo mia

Ne chesis sur vojeto de prudento

Sukcese chasi--ke la veran kauzon

De l' frenezigho de l' reghid' mi trovis.

REGHO

Ho, diru! Mi rapide volas audi!

POLONIO

Auskultu antau chio la senditojn;

Kaj mia bona scio al vi estu

Postmangho al festeno la agrabla.

REGHO

Nu, bone, alkonduku la senditojn! (Polonio foriras.)

Li diras, ho, Gertrudo mia kara,

Ke trovis li la kauzon de malsano

De via filo.

REGHINO

Mi la kauzon vidas

Nur en la morto de la patro lia

Kaj en edzigho nia tro rapida.

REGHO

Ni baldau chion scios, mia kara.

(Polonio revenas kun Voltimand kaj Kornelio.)

Ni vin salutas, karaj revenintoj!

Rakontu, Voltimand, kion alportis

Vi de la frato nia la Norvega?

VOLTIMAND

Redonon de salut' kaj bondeziroj.

Tuj post' alveno nia li elsendis

Ordonon, por haltigi la preparojn

De sia nev', pri kiu li supozis,

Ke li armighas kontrau la Polujo;

Li post esploro efektive vidis,

Ke chio estis kontrau via moshto.

Kaj chagrenita, ke malsanon lian

Kaj maljunecon oni tiel trompis,

Li sendis tuj, por voki Fortinbrason,

Riprochis lin severe, kaj la nevo

Solene jhuris, ke li plu neniam

Batalos kontrau via regha moshto.

Per tio ghojigita, la maljuna

Por li asignis la salajron jaran

De tri mil kronoj kaj al li permesis

Kontrau Polujo uzi la varbitan

Militistaron; kaj por via moshto

Al ni li donis jenan skriban peton,

Ke vi permesi volu al l' anaro

Tra via lando fari la trairon

Sub la kondichoj, kiujn pli detale

Vi legos en la jena skriba peto.

REGHO

Ni trovas chion bona. Ni en tempo

Pli oportuna legos kaj pripensos

Kaj donos la respondon. Vin ni dankas

Por viaj penoj kaj fidela servo.

Nun iru vi ripozi, kaj hodiau

Al la vespero ni vin petas veni

Kun ni festeni. Estu bonaj gastoj!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)

POLONIO

Nun la negoco estas jam finita.

Ho, regho kaj reghino, se mi volus

Komenci nun klarigojn, kio estas

Regha moshteco, kio servemeco,

Kaj kial tago estas tago, kial

La nokto estas nokto, tempo--tempo:

Signifus tio perdi senutile

La tagon kaj la nokton kaj la tempon;

Char mallongeco estas la spirito

De sagho kaj multevorteco estas

La korpo kaj ekstera ornamajho,

Mi chion tial diros tre mallonge.

La nobla via filo frenezighis;

Mi diras «frenezighis», char en kio

Konsistas frenezigho? Ja en tio,

Ke oni frenezumas. Sed ni lasu

Ghin flanke kaj komencu...

REGHINO

Mi vin petas.

Pli da enhavo, malpli da artajho!

POLONIO

Mi jhuras, mi parolas sen artajho!

Li estas nun freneza,--estas vero;

Kaj vere tio estas tre domagha,

Kaj tre domaghe, ke ghi estas vero;

Cetere mi konsentas, ke mi uzis

Figuron neprudentan,--ni ghin lasu,

Kaj mi sen arto iru al l' afero.

Ni sekve diras, ke li frenezighis;

Nun restas, ke ni trovu nur la kauzon

De la efekto, au, pli vere diri,

De la difekto, char neniu dubas,

Ke tiu chi difekt-efekto havas

Sendube ian kauzon. Nun finite,--

La stato de l' afero estas tia:

Atenti volu! (Li elprenas paperon el la posho.)

Mi filinon havas

--Mi havas shin, char shi ja estas mia--

Nun el obeo, kiun shi ja shuldas,

Shi tion chi al mi transdonis. Vidu

Kaj konsideru! (Li legas)

«Al la chiela, la idolo de mia animo, la ravanta Ofelio»--Tio chi

estas malbona frazo, triviala frazo; «ravanta» estas triviala

frazo.--Sed auskultu plu: «Al shia belega delikata brusto tiuj

chi linioj» k. t. p.

REGHINO

Chu tion chi Hamleto al shi sendis?

POLONIO

Ho tuj, reghino, mi raportos chion.

(Li legas.) «Dubu pri la sun' super la tero,

Dubu, chu en steloj brilas flamo,

Dubu pri vereco de la vero,

Sed ne dubu nur pri mia amo.

Ho, kara Ofelio, la versofarado ne prosperas al mi; mi ne posedas

la arton ritmigi miajn sopirojn; sed ke mi forte vin amas, ho

plej kara mia, tion chi kredu al mi. Adiau! Via por eterne,

plej kara fraulino, tiel longe kiel tiu chi tera mashino al li

apartenas--Hamleto.»

Jen tion en shuldata obeado

Al mi filino mia montris. Ankau

Pri chio, kion li al shi parolis,

Precize lau la tempo kaj la loko

Kaj maniero shi al mi raportis.

REGHO

Sed kiel shi akceptis lian amon?

POLONIO

Kiele pensas vi pri mi?

REGHO

Mi pensas,

Vi estas hom' fidela kaj honesta.

POLONIO

Mi tion pruvos. Kion do vi pensus,

Se mi, vidante, kiel tiu amo

Disvolvas sin (mi tion bone vidis

Ankorau antau ol filino mia

Al mi rakontis),--kion pensus vi,

Au kion pensus shia regha moshto,

Reghino mia alte estimata,

Se mi en la afero ludus rolon

De leterujo au de skribotablo,

Se mi silente, mute mian koron

Por tio fermus kaj sen ia faro

Rigardus tiun amon? Kion tiam

Vi povus pensi pri persono mia?

Ne, mi alpashis rekte al l' afero

Kaj tiel diris al filino mia:

«Reghida mosht' Hamleto estas princo,

Por vi tro alta; ne kuraghu ludi!»

Kaj mi al shi ordonis, ke shi tenu

Sin malproksime de la princ' Hamleto,

Leterojn ne akceptu, nek donacojn.

Ordonon mian patran shi plenumis,

Kaj li, nun rifuzita (vi permesu

Ke mi raportu per mallongaj vortoj),

Farighis tre malghoja kaj li perdis

La apetiton, poste ech la dormon,

Li baldau perdis ankau sian forton

Kaj poste perdis ankau la konscion,

Kaj tiel shtup' post shtupo li enfalis

En la frenezon, kiu nun lin premas

Kaj chiujn nin sincere malghojigas.

REGHO (al la reghino).

Vi pensas, ke ghi povus esti ebla?

REGHINO

Tre povas esti.

POLONIO (al la regho).

Chu ech unu fojon

Vi iam vidis, ke mi kun certeco

Raportis: «tiel estas», kaj en vero

Ne estis tiel?

REGHO

Ne, mi ne memoras.

Hamleto, Reĝido de Danujo · 第 1 / 7 段