samtempe _Selma_ kaj _Stensg[*a]rd_ aperas en la antauxa gxardena
pordo.)
SELMA
Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidigxas kaj la pregxeja
turo kaj tuta la supra parto de la urbo.
STENSG[*A]RD
Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.
SELMA
Cxu ne sxajnas al vi ke la vidajxo de cxi tie estas rava?
STENSG[*A]RD
Cxio estas rava cxi tie; la gxardeno, elvidajxo kaj la sunlumo kaj la
homoj! Ho bona Dio, kiel cxio estas rava! Kaj cxi tie vi logxas la
tutan someron?
SELMA
Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon
ene en la urbo, multe pli bela ol cxi tie; jes, vi certe vidos gxin.
STENSG[*A]RD
Kaj via familio eble ankaux logxas en la urbo?
SELMA
Familio? Kiu tiu familio estus?
STENSG[*A]RD
Nu, mi ne sciis --
SELMA
Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.
STENSG[*A]RD
Fabelprincinoj?
SELMA
El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon --
STENSG[*A]RD
Sorcxistinon, nu! Kaj vi do estas princino?
SELMA
De cxiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas jxauxd-nokte. Doktoro
Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi
auxskultu --
ERIK BRATSBERG
(de la gxardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!
SELMA
Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensg[*a]rd pri la paso de sia
vivo.
ERIK BRATSBERG
Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdauxro de la
sinjorino?
SELMA
Princo, kompreneble. (al _Stensg[*a]rd_) Vi scias, ke cxiam venas princo,
kiu liberigas la princinon de la sorcxajxo, kaj jen cxio estas ege
bona, kaj estas gxojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite
pri la fabelo.
STENSG[*A]RD
Ho; jeno estis tro mallonga.
SELMA
Jes, eble, -- iamaniere.
ERIK BRATSBERG
(cxirkauxbrakas sxin) Sed el tiu fabelo sxpinigxis iu nova, kaj en
gxi la princino farigxis regxino!
SELMA
Samkondicxe kiel la veraj princinoj, cxu?
ERIK BRATSBERG
Kiaj kondicxoj?
SELMA
Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.
ERIK BRATSBERG
Cigaron, sinjoro Stensg[*a]rd?
STENSG[*A]RD
Dankon; ne nun.
(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la gxardeno.)
SELMA
(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?
TORA
Mi? Ne.
SELMA
Ho jes; vi certe estas; sxajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas
la doktoron la lastajn tagojn.
TORA
Ne, mi certigas vin --
SELMA
Babilajxo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, cxu vi ne opinias,
ke tiu varmo mildigxos?
FJELDBO
Cxio havu sian tempon.
TORA
Frosto ja ne estas pli bona --
SELMA
Ne, sed la nesxangxigxanta meza varmo, -- tiel diras ankaux mia edzo.
LA CXAMBELANO
(venas de la gxardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio
ne estas tre bonkonduta al la gastoj.
TORA
Kara patro, nun mi tuj --
LA CXAMBELANO
Aha, cxu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensg[*a]rd.
Pri tio mi zorgu.
TORA
(mallauxte al Fjeldbo) Restu!
(Sxi iras en la gxardenon.)
ERIK BRATSBERG
(proponas al _Selma_ la brakon) Cxu la sinjorino akceptas --?
SELMA
Venu! (ambaux elen dekstre)
LA CXAMBELANO
(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.
FJELDBO
Estus ankaux pekinda penso.
LA CXAMBELANO
Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsagxuloj! (ekkrias)
Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Sercxu sxalon por sxi; kaj ne
lasu sxin tiel cxirkauxkuri; sxi malvarmumigxas! Ja, ni homoj estas
malsagxaj, doktoro! Cxu vi havas kuracilon kontraux tiajxo?
FJELDBO
Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaux la orelo, kaj
tiam oni kondutos pli sagxe alian fojon.
LA CXAMBELANO
Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme
cxi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.
FJELDBO
Nu bone; Stensg[*a]rd, eble ni du --?
LA CXAMBELANO
Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre --
FJELDBO
Jes, ankaux li konsideras sin kiel hejme cxi tie.
LA CXAMBELANO
Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!
FJELDBO
Nu, ni du kunigxu kaj provu nian plej bonan. (iras en la gxardenon)
STENSG[*A]RD
Sinjoro cxambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi
surprizigxis vidi lin cxi tie.
LA CXAMBELANO
Cxu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de
la juneco. Ni krome kuntusxigxis en multaj niaj vivrilatoj --
STENSG[*A]RD
Jes, pri tiuj kuntusxigxoj sinjoro Hejre nin distris hieraux vespere.
LA CXAMBELANO
Hm!
STENSG[*A]RD
Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboligxus,
kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazajxojn,
kiuj --; entute, sidas malica busxo sur li.
LA CXAMBELANO
Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne
rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondicxo ke
nenio nekavalireca dirigxas pri personoj en mia socio.
STENSG[*A]RD
Mi petas pardonon --!
LA CXAMBELANO
Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom
skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas cxu vi lin gxisfunde
konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe sxuldas.
STENSG[*A]RD
Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke --
LA CXAMBELANO
Mi sxuldas al li la plej bonan en nia familia felicxo, sinjoro
Stensg[*a]rd! Mi sxuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas.
Daniel Hejre zorgis pri sxi en sxia infaneco: sxi estis eta
mirindajxo; donis koncertojn jam je la agxo de dek; jes, vi certe
auxdis sxin menciata? Selma Sj[/o]blom --?
STENSG[*A]RD
Sj[/o]blom? Jes, gxuste; sxia patro estis svedo.
LA CXAMBELANO
Muzikinstruisto, jes. Li venis cxi tien antaux multaj jaroj. La
ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la
plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaux ne favoras --; nu, sinjoro
Hejre cxiam estis talent-cxasisto; li zorgis pri la infano, sendis
sxin al Berlino; kaj post la morto de sxia patro, kaj la sxangxo en
la ekonomia stato de Hejre, sxi revenis al Kristiania, kie sxi
kompreneble akceptigxis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu,
farigxis ebleco ke sxi kaj mia filo renkontigxus.
STENSG[*A]RD
Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo --
LA CXAMBELANO
Tiel unu afero miksigxas enen en aliajxoj en la vivo. Iloj, tiaj ni
cxiuj estas; ankaux vi; tio signifas, malkonstruenda --
STENSG[*A]RD
Ho, sinjoro cxambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema --
LA CXAMBELANO
Hontema?
STENSG[*A]RD
Jes, estis ja ekstreme nekonvene --
LA CXAMBELANO
Kontraux la formo estus eble io aux alia direnda, sed la intenco
estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkasxe kun mi, honeste
kaj senceremonie. Vidu, ni cxiuj deziras ja la plej bonan; estas ja
mia devo --
STENSG[*A]RD
Kaj vi permesas, ke mi parolu malkasxe kun vi?
LA CXAMBELANO
Jes, Dio scias, ke mi faras. Cxu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke
la vivo cxi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde?
Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora regxo Karlo Johano mi
plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas
kontraux mia naturo antauxentrudi reformojn, aux persone miksigxi en
tiun cxi publikan tumulton. Vi kontrauxe, sinjoro Stensg[*a]rd, vi havas
cxiujn eblecojn; tial ni kuntenu.
STENSG[*A]RD
Dankon, sinjoro cxambelano! Dankon, dankon!
(_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la
gxardeno.)
RINGDAL
Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.
DANIEL HEJRE
Cxu do? Estus strange! Cxu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?
LA CXAMBELANO
Io nova, Hejre?
DANIEL HEJRE
Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la
Storli-partio.
LA CXAMBELANO
Ho, vi sxercas!
DANIEL HEJRE
Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra
busxo. Bienposedanto Lundestad intencas kauxze de malbonigita
sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi
pri la sekvo.
STENSG[*A]RD
Kaj tion vi havas el lia propra busxo?
DANIEL HEJRE
Jes, efektive; li publikigis la gravan okazajxon meze en auxskultanta
aro tie malsupre; he-he!
LA CXAMBELANO
Sed, mia bona Ringdal, kiel tio cxi klarigxas?
DANIEL HEJRE
Ho, tio ne estas malfacile diveninda.
LA CXAMBELANO
Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto.
Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.
(Li kaj _Ringdal_ iras en la gxardenon.)
DOKTORO FJELDBO
(de la malantauxa gxardenpordo) Cxu la cxambelano eliris?
DANIEL HEJRE
Tsx; la sagxuloj havos konsilion! Granda novajxo, doktoro! Lundestad
rezignos pri la segxo en la parlamento.
FJELDBO
Ho, ne estas probable?
STENSG[*A]RD
Jes, cxu vi komprenas?
DANIEL HEJRE
Ja, nun farigxos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu
komencis aktivigxi, sinjoro Stensg[*a]rd! Cxu vi scias, kion vi devus
nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.
STENSG[*A]RD
Cxu vi vere kredas, ke estas nia asocio --?
DANIEL HEJRE
Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la gxojon
sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! --
mi volonte veturigus lin --; suficxe; he-he! (eliras en la
gxardenon)
STENSG[*A]RD
Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion cxi?
FJELDBO
Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi
venas cxi tien?
STENSG[*A]RD
Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.
FJELDBO
Jes, vi farigxis hieraux vespere, mi auxdas; -- post via parolado --
STENSG[*A]RD
Nu jes?
FJELDBO
Sed ke vi akceptis tiun inviton --!
STENSG[*A]RD
Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.
FJELDBO
Cxu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.
STENSG[*A]RD
Babilajxo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.
FJELDBO
Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la cxambelano?
STENSG[*A]RD
Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.
FJELDBO
Nome, ke la cxambelano timas vin?
STENSG[*A]RD
Je Dio, li ne havu kauxzon por tio! Li estas honestulo.
FJELDBO
Li estas.
STENSG[*A]RD
Kaj cxu ne estas io kortusxa en tio, ke la maljunulo rilatigxas al la
afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis frauxlino Bratsberg, kiam sxi
alportis la leteron!
FJELDBO
Sed diru, -- la sceno de hieraux do ne farigxis priparolata cxi tie?
STENSG[*A]RD
Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tusxi tiajxon.
Sed mordigxas mia konscienco; poste mi petos pardonon --
FJELDBO
Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la cxambelanon --
STENSG[*A]RD
Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.
FJELDBO
Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?
STENSG[*A]RD
Mi okazigos repacigxon; mi havas ja mian asocion; gxi jam estas
potenca, kiel vi vidas.
FJELDBO
Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al frauxlino Monsen --;
hieraux mi konsilis al vi fari gxin serioza --
STENSG[*A]RD
Nu ja, ni cxiam povas --
FJELDBO
Nun, auxskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forjxetu tiun planon
el la pensoj.
STENSG[*A]RD
Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en
nekulturita familio, oni kvazaux edzigas sin al la tuta familio.
FJELDBO
Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj --
STENSG[*A]RD
Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas.
FJELDBO
Jes, li ja ne gxuste estas bontona viro.
STENSG[*A]RD
Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li
akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de
malbona tabako en cxiuj cxambroj --
FJELDBO
Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaux nun --?
STENSG[*A]RD
Estas la komparo, kiu tion kauxzas. Mi venis en falsajn rilatojn cxi
tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj
de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri
tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aux por krudeco kaj
stulteco.
FJELDBO
Sed por kio vi do uzu vian asocion?
STENSG[*A]RD
La asocio restos nesxangxita; gxi estas fondita sur suficxe vasta
bazo; -- nu, tio signifas, ke gxi estas fondita por kontrauxbatali
malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.
FJELDBO
Sed cxu vi opinias, ke la "junuloj" vidos la samon?
STENSG[*A]RD
Ili _vidu_. Mi do kuragxas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia
pli bona sperto.
FJELDBO
Sed se ili tamen ne volas?
STENSG[*A]RD
Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere,
cxu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera
konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj
neniam atingi la celon?
FJELDBO
Kion vi pensas per celo?
STENSG[*A]RD
Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas cxiujn
miajn interesojn.
FJELDBO
For la sxvebantaj parolturnigxoj! Kion vi pensas per celo?
STENSG[*A]RD
Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la
tempo farigxi parlamentano aux ministro, kaj felicxe edzigxita en
ricxan kaj respektatan familion.
FJELDBO
Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la cxambelano --?
STENSG[*A]RD
Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed
tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio
restu! Gxis tiam mi volas vivi kaj gxui cxi tie la belecon kaj la
sunlumon --
FJELDBO
Cxi tie?
STENSG[*A]RD
Jes, cxi tie! Estas cxi tie belaj moroj; cxi tie estas gracio en la
ekzisto; cxi tie la planko estas metita kvazaux nur por esti tretata
de laksxuoj; cxi tie la apogsegxoj estas profunde molaj, kaj la
sinjorinoj sidas bele en ili; cxi tie la konversacio fluas facile kaj
elegante, kiel jxetludo; cxi tie neniu krudeco enrompigxas farante la
kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur cxi tie mi sentas kio estas
nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon
en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Cxu vi ne mem sentas, ke
oni purigxas cxi tie? Ke la ricxeco cxi tie estas el alia speco? Kiam
mi pensas pri la ricxeco de Monsen, mi imagas gxin kiel grandajn
stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed
cxi tie, jen gxi estas metalo, brilanta argxento! Kaj pri la homoj
estas sammaniere. La cxambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna
multjarulo!
FJELDBO
Li estas.
STENSG[*A]RD
Kaj la filo, -- kuragxa, senceremonia, kapabla!
FJELDBO
Jes, certe.
STENSG[*A]RD
Kaj la bofilino, vi sciu! Sxi estas perlo! -- bona Dio, kia ricxa kaj
karakterfrapanta naturo --
FJELDBO
Tion havas Tora -- tion havas ankaux frauxlino Bratsberg.
STENSG[*A]RD
Nu ja; sed vidu, sxi tamen estas malpli eminenta.
FJELDBO
Ho, vi ne konas sxin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj
fidela sxi estas.
STENSG[*A]RD
Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaux senkonsidera; kaj
tiel aprobanta, tiel konkeranta --!
FJELDBO
Mi vere kredas, ke vi enamigxis en sxi.
STENSG[*A]RD
En edzinigxinta virino? Cxu vi estas freneza, homo! Al kio tio
kondukus! Ne, sed mi farigxos enamigxinta; tion mi bone sentas. Jes,
sxi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!
FJELDBO
Kiu?
STENSG[*A]RD
Frauxlino Bratsberg kompreneble.
FJELDBO
Cxu kio? Vi do neniam pensas --?
STENSG[*A]RD
Jes, je Dio, mi pensas!
FJELDBO
Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!
STENSG[*A]RD
Ho-ho! La volo estas universa potenco, gxi! Ni vidos, tio eblos!
FJELDBO
Sed tio cxi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraux estis pri
frauxlino Monsen --
STENSG[*A]RD
Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi --
FJELDBO
Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.
STENSG[*A]RD
Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?
FJELDBO
Mi? Ne, mi asertas al vi --
STENSG[*A]RD
Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas
kontrauxstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi
konas neniun indulgon.
FJELDBO
Gardu vin, ke mi ne diru la samon!
STENSG[*A]RD
Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de
cxambelano Bratsberg?
FJELDBO
Mi almenaux havas la rajton de amiko.
STENSG[*A]RD
Pa; per tia babilajxo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, gxin vi
havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti cxi tie la
cxioordiganto en la domo; tial mi tenigxus for.
FJELDBO
Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras cxi tie sur
subkava grundo.
STENSG[*A]RD
Cxu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui
kolonojn.
FJELDBO
Provu; sed mi auxguras, ke ili falos dum starigxo.
STENSG[*A]RD
Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumigxis. Mi nun konas
vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas cxi tie.
FJELDBO
Mi ne estas!
STENSG[*A]RD
Vi estas! Vi cxiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj.
Cxirkauxrigardu cxi tie, kaj vidu kiel cxiuj rekonas min, kvankam mi
estas fremdulo por ili. Vi, kontrauxe, vi kiu konas min, vi neniam
rekonis min. Tio estas cxefe la malindajxo cxe vi, ke vi neniam povas
rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn
kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritajxojn. Tiajxo
vengxas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, --
tio en kio estas levigxo kaj flugo, -- farigxas apatia, kaj jen oni
staras tauxganta al nenio.
FJELDBO
Cxu mi tauxgas al nenio!
STENSG[*A]RD
Cxu vi iam tauxgis por rekoni min?
FJELDBO
_Kion_ mi do rekonu?
STENSG[*A]RD
Mian volon, se nenion alian. Gxi rekonigxas de cxiuj la aliaj; -- de
la ordinaraj homoj cxe la festo hieraux, de cxambelano Bratsberg kaj
lia familio --
FJELDBO
De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago,
atentu, -- ekstere staras iu vin atendante --
STENSG[*A]RD
Kiu tiu estas?
FJELDBO
(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj
vokas) Aslaksen, envenu!
STENSG[*A]RD
Aslaksen?
ASLAKSEN
(venas) Nun do fine!
FJELDBO
Gxis revido; mi ne gxenu la amikojn. (eliras en la gxardenon)
STENSG[*A]RD
Sed pro diablo, kion vi volas cxi tie?
ASLAKSEN
Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraux doni
raporton pri la fondigo de la asocio kaj --
STENSG[*A]RD
Ne eblas --; pri gxi ni devas atendi gxis alia fojo.
ASLAKSEN
Neeble, sinjoro Stensg[*a]rd; la gazeto estos eldonata morgaux frue --
STENSG[*A]RD
Babilajxo! Cxio estu sxangxota. La afero estas nun en nova stadio;
aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri cxambelano Bratsberg, estu
tute refarata, antaux ol gxi estos uzebla.
ASLAKSEN
Ne, tio pri la cxambelano estas jam presita.
STENSG[*A]RD
Nu, do eligu tion ree!
ASLAKSEN
Eligu tion?
STENSG[*A]RD
Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Cxu vi eble
kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?
ASLAKSEN
Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi --
STENSG[*A]RD
Neniuj kontrauxdirajxoj, Aslaksen; tiajxojn mi efektive ne toleras!
ASLAKSEN
Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, cxu vi scias, ke la eron de seka pano
kiun mi havas, vi metas en la ludon? Cxu vi tion scias?
STENSG[*A]RD
Ne, tion mi tute ne scias.
ASLAKSEN
Nu, tiel estas. Cxi tiun vintron, antaux ol vi venis cxi tien, mia
gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis gxin, mi diru; kaj mi
redaktis gxin laux principo.
STENSG[*A]RD
Vi?
ASLAKSEN
Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu
gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de
la lokaj kondicxoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen,
tiel mi redaktis la gazeton --
STENSG[*A]RD
Fia! Jes, ne kontrauxdireble.
ASLAKSEN
Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la
distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial cxiuj amikoj
de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone
pagas --
STENSG[*A]RD
Sed la gazeto farigxis bona.
ASLAKSEN
Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekigxus tumulto; farigxus fino,
kiel vi promesis hieraux; la granduloj metigxus al la pilorio;
enprenigxus tiajxoj, kiujn cxiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas --
STENSG[*A]RD
Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan
dankon, mia brava ulo!
ASLAKSEN
Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi ne pelu min al la ekstremo, cxar tiam
plifiigxos la gazeto.
STENSG[*A]RD
Pri kio vi pensas?
ASLAKSEN
Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero.
Dio sciu, ke tion mi ne faros lauxdezire. Antaux ol vi venis, mi
vivtenis min honeste per malfelicxaj okazajxoj kaj memmortigoj kaj
tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte ecx ne estis okazintaj. Sed nun vi
turnis cxion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo --
STENSG[*A]RD
Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros pasxon ekster
mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi
iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni,
vidu! Kaj jen via gazetflikajxo estos detruita post du semajnoj.
ASLAKSEN
(pala) Tion vi ne faros!
STENSG[*A]RD
Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke gxi
ekhavos la grandan publikon por si.
ASLAKSEN
Do mi tujmomente iros al la cxambelano Bratsberg --
STENSG[*A]RD
Vi? Kion vi volas tie?
ASLAKSEN
Kion vi volas cxi tie? Cxu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la
cxambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj
tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantagxon. Sed se li
timas, kion vi volas fari, li certe ankaux timas, kion mi volas
presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantagxon!
STENSG[*A]RD
Tion vi kuragxus? Vi! tia fusxulo --!
ASLAKSEN
Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la
gazeto, do la cxambelano pagu min por elpreni gxin.
STENSG[*A]RD
Kuragxu; kuragxu nur! Vi estas ebria, homo --!
ASLAKSEN
Ne pli ol modere. Sed mi farigxos leono, se oni volas forpreni de mi
la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme;
kusxanta edzino, kaj kripla infano --
STENSG[*A]RD
Foriru! Cxu vi volas kotsxmiri min per via vulgaro? Kiel viaj
reuxmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi
kuragxas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu
solan sxancon por mi, vi kusxu en la malricxulejo antaux ol estos
finigxinta tiu cxi jaro!
ASLAKSEN
Mi atendos tagon --
STENSG[*A]RD
Nu; vi komencas regajni vian prudenton.
ASLAKSEN
Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu
nekonvena konduto okazinta dum la festo --
STENSG[*A]RD
Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordigxos.
ASLAKSEN
Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, -- memoru: tiu
gazeto estas mia sola sxafido. (elen en la fono)
BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
(cxe la antauxa gxardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensg[*a]rd?
STENSG[*A]RD
Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?
LUNDESTAD
Vi cxirkauxiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi sxatus
iomete interparoli kun vi.
STENSG[*A]RD
Plezure.
LUNDESTAD
Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus auxdinta, ke mi estus
dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.
STENSG[*A]RD
Pri mi? Kion vi estus dirinta?
LUNDESTAD
Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed trovigxas multaj sencelaj uloj,
kiuj nur cxirkauxiras kunkudrante homojn.
STENSG[*A]RD
Jes, entute, -- ni du estas bedauxrinde venintaj en iom malekvilibran
pozicion unu al la alia.
LUNDESTAD
Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensg[*a]rd. Estas la rilato de
la malnova al la nova; cxiam okazas tiel.
STENSG[*A]RD
Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.
LUNDESTAD
Ho jes, ho jes, nun mi farigxis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de
post 1839. Nun sxajnas al mi ke estas tempo por anstatauxigxo.
STENSG[*A]RD
Anstatauxigxo?
LUNDESTAD
La tempoj sxangxigxas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti
ilin antauxen novaj fortoj estas bezonataj.
STENSG[*A]RD
Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- cxu vi do volas cedi por
Monsen?
LUNDESTAD
Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.
STENSG[*A]RD
Sed tiuokaze mi ne komprenas --?
LUNDESTAD
Imagu se mi cedus por Monsen; cxu vi pensas ke li havus sxancon por
esti elektata?
STENSG[*A]RD
Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos
jam postmorgaux, kaj la publika opinio lauxscie ankoraux ne estas
suficxe prilaborata; sed --
LUNDESTAD
Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la cxambelano ne
volas vocxdoni por li. Jes, "mia partio", tio ja estas ia
parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj
sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon cxi tie. Ili ne volas
rekoni Monsen. Monsen estas novlogxanto; estas neniu, kiu ion vere
scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe
cxirkaux si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni
povas diri.
STENSG[*A]RD
Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas sxanco --
LUNDESTAD
Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro
Stensg[*a]rd. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li
estus doninta al vi samtempe.