Produced by Andrew Sly
Noto de tekstpreparanto:
En cxi tiu askia teksto, mi uzas la x-metodon por la cxapelitaj
literoj. Ankaux, mi uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj
signoj kiu mankas en la askia signaro.
[*a] Minuskla a kun ringo
[*A] Majuslka A kun ringo
[:o] Minuskla o kun tremao
[/o] Minuskla streko-o
HENRIK IBSEN
LA ASOCIO DE LA JUNULOJ
Dramo en kvin aktoj
(De unges Forbund)
(1869)
Tradukis:
Odd Tangerud
(1999)
Eldonejo: JEC Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082
LA ASOCIO DE LA JUNULOJ
ROLOJ:
CXAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo.
ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto.
TORA, lia filino.
SELMA, edzino de la grandkomercisto.
DOKTORO FJELDBO, kuracisto cxe la ferfarejo.
ADVOKATO STENSG[*A]RD.
PROPRIETULO MONSEN, sur "Storli" (lia bieno).
BASTIAN MONSEN, lia filo.
RAGNA, lia filino.
TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en "Storli".
FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL.
BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD.
DANIEL HEJRE.
SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino.
LIBROPRESISTO ASLAKSEN.
SERVISTINO cxe la cxambelano.
SERVISTO.
KNABINO, dungitino cxe sinjorino RUNDHOLMEN.
VILAGXANOJ, GASTOJ de la CXAMBELANO, k.t.p.
[*A] / [*a] prononcigxas kiel longa o.
(La intrigo okazas cxe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)
UNUA AKTO
(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la cxefa domo. Muziko kaj
danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantauxe,
pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaux la sama
estas tablo kun benkoj. Transe cxe la alia flanko antauxe estas alia
tablo, ornamita per floroj kaj kun apogsegxoj cxirkauxe.)
[1] La nacia tago de Norvegio.
(Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en
la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto
Ringdal_, ankaux kun komitata banto, staras apud la tablo
maldekstre.)
BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
-- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel
kiel ni prenis gxin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi
gxin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!
AUXSKULTANTOJ
Hura, hura, hura!
FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna
Lundestad!
OPAJ VOCXOJ
Tsx! Tsx!
MULTAJ VOCXOJ
(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!
(La auxskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo
_Bastian, advokato Stensg[*a]rd_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin
antauxen tra la amaso.)
MONSEN
Je mia savo li nun farigxas antikva!
ASLAKSEN
Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!
MONSEN
Tiun paroladon li nun estas farinta cxiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_
memoras. Venu do jen --!
STENSG[*A]RD
Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por
via filino.
MONSEN
Ho, Ragna certe retrovos nin.
BASTIAN
Al sxi mankas nenio; kandidato Helle estas kun sxi.
STENSG[*A]RD
Helle?
MONSEN
Jes, Helle. (pusxas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj
ni ja cxiuj estas. Venu do! Jen ni sidas sxirmitaj kontraux cxiu ajn;
kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta cxe
la tablo maldekstre)
RINGDAL
(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita --
STENSG[*A]RD
Rezervita? Por kiu?
RINGDAL
Por la cxambelano kaj la liaj.
STENSG[*A]RD
Ho cxu, la cxambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja cxeestas.
RINGDAL
Ne, sed ni povas atendi ilin cxiun momenton.
STENSG[*A]RD
Ke ili eksidu aliloke. (prenas segxon)
LUNDESTAD
(metas manon sur la segxon) Ne, la segxo staru, kiel dirite.
MONSEN
(ekstaras) Venu, sinjoro Stensg[*a]rd! Jen estas same bona loko.
(iras transen dekstren) Servisto! Hm, ecx ne servisto. Tion la
festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj
sercxu kvar botelojn da cxampano. Postulu la plej multekostan. Diru
ke Monsen pagos!
(_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.)
LUNDESTAD
(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensg[*a]rd_) Vi do
ne prenu tion cxi cxagrenigxe --
MONSEN
Ne, cxagrenigxe --! Je Dio! Fore de tio!
LUNDESTAD
(dauxre al _Stensg[*a]rd_) Cxar ja tute ne estas mi persone; estas la
festenkomitato, kiu decidis --
MONSEN
Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei --
LUNDESTAD
(kiel antauxe) Ni estas ja cxi tie sur la tereno de la cxambelano.
Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la gxardenon por cxi tiu
vespero; kaj tial ni opiniis --
STENSG[*A]RD
Ni sidas bonege cxi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi
negxenate, -- mi aludas la popolamason.
LUNDESTAD
(amike) Nu ja; do cxio estas ja bona. (iras al la fono)
ASLAKSEN
(el la tendo) Nun baldaux venos la servisto kun la vino. (eksidas)
MONSEN
Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj
tio ecx en la libertago! Jen provo pri la tuta arangxo.
STENSG[*A]RD
Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiajxon?
MONSEN
Malnova heredita kutimacxo, sciu.
ASLAKSEN
Vi estas novulo cxi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensg[*a]rd.
Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam --
SERVISTO
(alportas cxampanon) Cxi tie mendigxis, -- cxu?
ASLAKSEN
Jes certe. Jen; enversxu!
SERVISTO
(versxas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?
MONSEN
Cxio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.)
MONSEN
(tostas kun _Stensg[*a]rd_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato!
Gxojigas min precipe konatigxi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas
honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, eklogxas cxi tie. Ni
multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj
kunvenoj. Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi havas grandan paroltalenton,
kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle
okupigxu en, -- hm, -- okupigxu en --
ASLAKSEN
La lokaj rilatoj.
MONSEN
Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.)
STENSG[*A]RD
Pri vivo kaj vigleco ne mankos!
MONSEN
Brave! Auxdu! Kroman glason por tiu promeso!
STENSG[*A]RD
Ne; haltu; mi jam antauxe --
MONSEN
Ho, babilajxo! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo!
(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele
plenigas la glasojn.)
MONSEN
Krome, -- cxar ni nun hazarde enpensigxis pri tiaj aferoj --, mi
devas diri, ke ne estas precipe la cxambelano, kiu premas cxion sub
la jugo. Ne, tiu kiu staras malantauxe kaj stiras la sledon, tiu
estas maljuna Lundestad, vi sciu!
STENSG[*A]RD
Jes, tion mi auxdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia
liberulo --
MONSEN
Lundestad? Cxu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive
nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi
sin. Tial li ankaux akceptis la parlamentan segxon herede post sia
patro. Je Dio, cxio ja iras herede cxi tie.
STENSG[*A]RD
Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzajxo.
ASLAKSEN
Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon!
STENSG[*A]RD
Mi ja ne diras ke mi --
ASLAKSEN
Jes, gxuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj
diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete
polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias.
MONSEN
Sed se io okazu, gxi efektive okazu baldaux. La elekto de elektistoj
okazos iun el cxi tiuj tagoj.
STENSG[*A]RD
Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus
sur vin?
MONSEN
Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la
komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti
personajn konsiderojn.
STENSG[*A]RD
Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone
rimarkis.
MONSEN
Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro --
ASLAKSEN
Hm, hm; estas kasxesploruloj vagantaj.
DANIEL HEJRE
(el la tendo; miopa; cxirkauxrigardas kaj venas pliproksimen) Ho,
cxu mi kuragxus prunte peti liberan segxon; mi volus eksidi jen, tie.
MONSEN
Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed cxu vi ne povas sidi cxe
cxi tiu tablo?
DANIEL HEJRE
Jen? Cxe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! cxampana
vino, mi kredas.
MONSEN
Jes. Vi eble kuntrinkos glason?
DANIEL HEJRE
Ne, dankon! Tiu cxampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, gxi --;
nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur
_havus_ glason.
MONSEN
Bastian, eniru sercxi unu.
BASTIAN
Ho, Aslaksen, eniru, kaj sercxu glason.
(_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento)
DANIEL HEJRE
La sinjoroj do ne gxenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon,
Aslaksen (salutas al _Stensg[*a]rd_) Fremda vizagxo. Nove veninta.
Versxajne advokato Stensg[*a]rd, se mi ne eraras.
MONSEN
Tute gxuste. (prezentante) Advokato Stensg[*a]rd, sinjoro Daniel Hejre --
BASTIAN
Kapitalisto.
DANIEL HEJRE
Antauxa, pli gxuste dirite. Nun mi senigxis je la tuto; kvitigxis,
oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu.
MONSEN
Trinku, trinku nun, dum sxauxmas.
DANIEL HEJRE
Sed friponajxoj, komprenu; artifikoj kaj tiajxoj, -- nu suficxe
dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos
kvitigxinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam
la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Cxu vi ne trinku
por tio? Cxu?
STENSG[*A]RD
Ja, cxu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas?
DANIEL HEJRE
He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi
aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata
altedevena. Ne; tiu estas cxambelano Bratsberg, -- kara juna amiko!
STENSG[*A]RD
Ho cxu? En komercaj aferoj la cxambelano certe estas honesta homo.
DANIEL HEJRE
Cxu tion vi diras, vi juna homo? Hm; suficxe dirite! (proksimigas sin)
Antaux dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan
kapitalon post mia patro. Vi certe auxdis rakonti pri mia patro?
Cxu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis
sxipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis
siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis suficxe ricxa por
tio; nu suficxe dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads.
ASLAKSEN
Cxu li ne ankaux orumis la kamentubojn?
DANIEL HEJRE
Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere gxi aperis longe antaux via
tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaux mi faris. Multekosta
vojagxo al Londono --; cxu vi ne auxdis paroli pri mia vojagxo al
Londono? Mi kvazaux kondukis kun mi kortegon; -- cxu vi vere ne
auxdis paroli pri tio? Cxu? -- Kaj kiom mi ja estas forjxetinta sur
artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antauxenpusxinta junajn
talentulojn?
ASLAKSEN
(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj!
MONSEN
Nu? Cxu vi volas forlasi nin?
ASLAKSEN
Jes, mi volas iom movi min. (foriras)
DANIEL HEJRE
(mallauxte) Ankaux li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel
cxiuj la aliuloj; he-he! Cxu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al
studado?
STENSG[*A]RD
Vere? Cxu Aslaksen studis?
DANIEL HEJRE
Kiel la juna Monsen; -- neniam farigxis al io; ankaux kiel -- suficxe
dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam
frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholajxoj --
MONSEN
Sed vi tute erarvojigxis de tio, kion vi volis rakonti al Stensg[*a]rd
pri la cxambelano.
DANIEL HEJRE
Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte,
malsuprenigxis por la maljuna cxambelano, -- patro de la nuna, vi
komprenas; cxar ankaux _li_ estis cxambelano --
BASTIAN
Kompreneble; cxio heredigxas cxi tie.
DANIEL HEJRE
Inkluzive cxiuj gxentilaj ecoj. Suficxe dirite. La malaltigo de la
mona valoro, -- malprudentajxoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li
tirigxis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el
la bieno --
STENSG[*A]RD
Kaj via patro acxetis?
DANIEL HEJRE
Kaj acxetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredajxon;
mi faras milojn da plibonigajxoj --
BASTIAN
Kompreneble.
DANIEL HEJRE
Toston! -- Plibonigajxojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la
arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2]
-- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refarigxi!
[2] Nomo uzata por ne devi uzi la gxustan. Malestime.
STENSG[*A]RD
Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi.
DANIEL HEJRE
Ne tiel facile! Kelkaj formalajxoj estis forgesitaj, li pretendis.
Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu lauxe farigxis dauxra. Kaj
kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo?
MONSEN
Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe ecx
_kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, ecx miaj senkulpaj infanoj --
BASTIAN
(frapas la tablon) Usx, patro, -- se mi havus certajn personojn cxi
tie!
STENSG[*A]RD
Viaj infanoj, vi diras?
MONSEN
Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Cxu li ne estas bone edukita --?
DANIEL HEJRE
Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo;
kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilingxeniero,
_tio_ li do estas.
BASTIAN
Jes, tio mi estas, morto kaj plago!
MONSEN
Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj
ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungigxis por la komunuma laboro? Kiu
dungigxis por la vojlaboroj cxi tie -- precipe la du lastajn jarojn?
Por ili dungigxis eksterlandanoj -- aux almenaux fremduloj, --
personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias!
DANIEL HEJRE
Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la
sxparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton
kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion
nia grandioza gastiganto lauxsxajne ne havas. Se temas pri posto de
konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; cxiam iu kiu gxuas
la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas
la roma legxaro; tio signifas, ke oni suferas sxiprompon en la
komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto!
MONSEN
Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj
procesoj?
DANIEL HEJRE
Ili dauxre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je cxi tiu
momento. Ho, kiom da cxikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu
rilato! Venontan semajnon farigxos necese por mi voki la tutan urban
konsilantaron al la jugxa konsilantaro.
BASTIAN
Cxu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la
jugxa konsilantaro?
DANIEL HEJRE
Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis.
MONSEN
Ha-ha! Cxu ne, nu?
DANIEL HEJRE
Mi havis legxan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Gr[:o]nsundon,
kaj malfelicxe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la
ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ --
BASTIAN
Nu, do ke la diablo --!
DANIEL HEJRE
Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj strecxas la arkon
gxis gxi rompigxas; la pontan arkon mi aludas; cxio estas ja hereda
--; suficxe dirite![3]
[3] En la norvega lingvo cxi tiu esprimo signifas ankaux "stultulo".
MONSEN
Ho-ho-ho! "Suficxedirite", jes! Trinku nun vi, "Suficxedirite"!
(al _Stensg[*a]rd_) Vi auxdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por
esprimi sin kiel li sxatas.
DANIEL HEJRE
Jes, la parollibereco estas ja la sola sxtataneca rajto, kiun mi alte
taksas.
STENSG[*A]RD
Nur domagxo, ke tiu rajto estas limigita per la legxoj.
DANIEL HEJRE
He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por
insultproceso? Cxu? Nepre ne akceptu tolerajxon, estimatulo! Mi estas
maljuna praktikanto, mi!
STENSG[*A]RD
Koncerne insultoj?
DANIEL HEJRE
Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere
honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas cxi
tie sidinta parolante nekasxeme pri viaj forestantaj amikoj.
STENSG[*A]RD
Forestantaj amikoj?
DANIEL HEJRE
La filo certe valoras la honoron; suficxe dirite! Tiel ankaux la
filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis jxeti makuleton sur la
karakteron de la cxambelano --
STENSG[*A]RD
Tiuj de la cxambelano? Cxu estas tiuj de la cxambelano, kiujn vi
nomas miajn amikojn?
DANIEL HEJRE
Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias.
BASTIAN
Vizitojn?
MONSEN
Cxu kio?
DANIEL HEJRE
Aux, aux, aux! Jen mi eble malkasxis ion, kio --
MONSEN
Cxu vi faris vizitojn al la cxambelano!
STENSG[*A]RD
Babilajxo! Falsajxoj!
DANIEL HEJRE
Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto?
(al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro lauxlitere. Kiam mi
diras "vizito", mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en
frako kaj flavaj gantoj; sed kio --!
STENSG[*A]RD
Kaj mi diras al vi, ke mi ecx ne estas parolinta vivan vorton kun tiu
familio!
DANIEL HEJRE
Cxu eblas? Cxu vi ecx ne la duan fojon estis akceptata? Jes, cxar la
unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.
STENSG[*A]RD
(al _Monsen_) Mi havis skribajxon por transdoni de iu tria persono
en Kristiania; tio estas la tuto.
DANIEL HEJRE
(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiajxo! Jen venas
juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la
provitan grandulon en lia domo; rifugxas al li kiu havas la sian en
sekureco, por peti, -- nu suficxas! La grandulo sxlosfrapas la
pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri
io estas, -- suficxas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej
indigniga krudeco!
STENSG[*A]RD
Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kusxi.
DANIEL HEJRE
Ne hejme! Li, kiu cxiam diradas: "Mi estas cxiam hejme por honestaj
homoj!"
STENSG[*A]RD
Cxu li tion diras?
DANIEL HEJRE
Ia dirajxo. Ecx sinjoro Monsen neniam akceptigxas. Sed mi ne
komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; cxar
cxu vi scias kion mi auxdis hieraux?
STENSG[*A]RD
Mi ne volas scii, kion vi auxdis hieraux.
DANIEL HEJRE
Fina punkto do. Cetere la dirajxo por mi ne estis eksterordinara; --
nome en la busxo de cxambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li
aldonus la vorton "radik-hakisto".
STENSG[*A]RD
Radik-hakisto?
DANIEL HEJRE
Cxar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la cxambelano nomis
vin radik-hakisto kaj aventuristo.
STENSG[*A]RD
(eksaltas) Kion do?
DANIEL HEJRE
Radik-hakisto kaj aventuristo, -- aux aventuristo kaj radik-hakisto,
mi ne povas garantii por la vico de la vortoj.
STENSG[*A]RD
Kaj tion vi auxdis?
DANIEL HEJRE
Mi? Se mi cxeestus, sinjoro advokato Stensg[*a]rd, ne mankus al vi la
defendon, kiun vi meritas.
MONSEN
Jen vi vidas kio elvenas el --
STENSG[*A]RD
Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --?
DANIEL HEJRE
Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas
mian kolon. Eble nur sxercema parolturnigxo. Morgaux vi povos postuli
klarigon. Jes, cxar vi ja certe invitigxis al la festena tagmangxo?
Cxu?
STENSG[*A]RD
Mi ne iros al iu tagmangxo.
DANIEL HEJRE
Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --!
STENSG[*A]RD
Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus?
MONSEN
Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej
proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.)
STENSG[*A]RD
Kion tio signifus, sinjoro Hejre?
DANIEL HEJRE
Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian
manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu
min, ankoraux atendas vin multaj amaraj travivajxoj sur la areno de
la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas
bela; ecx kortusxa; sed, sed, -- fidemo estas argxento; monda sperto
estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensajxo, vidu! Dio estu
kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.)
(_Cxambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de
maldekstre.)
ANDERS LUNDESTAD
(cxe la tribuno, signas por auxskultado) Sinjoro administranto de la
ferfarejo Ringdal havas la vorton.
STENSG[*A]RD
(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton!
LUNDESTAD
Poste!
STENSG[*A]RD
Ne! -- Nun! Tuj!
LUNDESTAD
Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton.
RINGDAL
(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En cxi tiu momento ni havas
la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la
malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin
suprenrigardi al li kvazaux al patro; li, kiu cxiam estas preta same
al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu
ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora
gasto ne sxatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por
cxambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura!
LA AMASO
Hura! Hura! Hura!
(Entuziasma aplauxdo; oni cxirkauxas la cxambelanon, kiu dankas kaj
premas la manojn de la plej proksimaj.)
STENSG[*A]RD
Cxu mi _nun_ rajtas paroli?
LUNDESTAD
Bonvolu. La tribuno staras je via servo.
STENSG[*A]RD
(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon!
LA JUNULOJ
(amasigxas cxirkaux lin) Hura!
LA CXAMBELANO
(al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo?
FJELDBO
Advokato Stensg[*a]rd.
LA CXAMBELANO
Nu, li!
STENSG[*A]RD
Auxskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Auxskultu min, vi,
kiuj havas la gxojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj
koroj, ecx se gxi kusxas ligita. Mi estas fremdulo inter vi --
ASLAKSEN
Ne!
STENSG[*A]RD
Dankon por tiu "ne"! Mi prenas gxin kiel atesto de la sopiro kaj la
bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas jxurite, ke cxi tie mi
staras kun granda kaj fresxa koro por via lamento kaj gxojo, por via
sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --!
ASLAKSEN
Vi _havas_, sinjoro advokato!
LUNDESTAD
Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton.
STENSG[*A]RD
Vi ecx malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la
liberecotago, knaboj!
LA JUNULOJ
Hura por la libereco!
STENSG[*A]RD
Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi auxdis. Oni volas fari vin
senvocxaj! For tia perforta regximo! Mi ne volas stari cxi tie
parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune.
Ni parolu sen cxirkauxfrazoj!
LA AMASO
(en kreskanta gxojego) Hura!
STENSG[*A]RD
Ne plu tiuj sterilaj cxerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza
rikoltajxo gxermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo!
Gxi estas ja la tempo de gxermado; gxi estas ja la juna sxvelanta
virginmonato de la jaro. Gxis la unua de Junio estos gxuste du
monatoj de post kiam mi logxigxis cxi tie inter vi. Kaj kiom do mi
estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelajxoj kaj de
belajxoj cxi tie!
LA CXAMBELANO
Pri kio estas li vere parolanta, doktoro?
FJELDBO
Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj.
STENSG[*A]RD
Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaux
vidis la degenerigantan animon, kiu kusxas premegante super la
talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn,
varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankaux tiujn,
kiuj fermis la pordon al ili.
TORA
Ho, Dio!
LA CXAMBELANO
Kion li aludas per tio?
STENSG[*A]RD
Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Trovigxas en la vetero, en la
aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskusxigas premegon
kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun
reaperanton!
LA AMASO
Hura! Hura por la 17-a de Majo!
TORA
Venu, patro --!
LA CXAMBELANO
Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro?
FJELDBO
(rapide) Ho, estas pri -- (flustras kelkajn vortojn)
LA CXAMBELANO
Aha! Cxu vere tiel?
TORA
(mallauxte) Dankon!
STENSG[*A]RD
Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas
kunteni, knaboj!
MULTAJ VOCXOJ
Jes! Jes!
STENSG[*A]RD
Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaux
posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por cxia energio,
por cxia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Auxskultu min! Ni
starigos asocion. La monsako cxesis regi en la komunumo!
LA CXAMBELANO
Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --!
STENSG[*A]RD
Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj
voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito
kaj malvenko al cxiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antauxen
iros laux nia volo.
LA AMASO
Hura!
STENSG[*A]RD
Oni jxetis al mi vizagxen mokeman "brave" cxi-vespere --
LA CXAMBELANO
Ne!
STENSG[*A]RD
Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas
tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; cxar
estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do
internen en la restoracion; -- en tiu cxi horo ni volas starigi nian
asocion!
LA AMASO
Hura! Portu lin! Portu lin!
(Li suprenlevigxas sur kunplektitaj brakoj.)
VOCXOJ
Parolu! Pli! Pli!
STENSG[*A]RD
Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj
la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- cxi tie
en la distrikto!
(Li portigxas en la tendon dum entuziasma aplauxdo.)
SINJORINO RUNDHOLMEN
(sekigas la okulojn) Ho, kia busxo sidas sur tiu homo! Cxu oni ne
sxatus kisi lin, sinjoro Hejre?
DANIEL HEJRE
Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus.
SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, vi! Tion mi ja kredas.
DANIEL HEJRE
Cxu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen?
SINJORINO RUNDHOLMEN
Uf, kiel acxa vi estas!
(Sxi iras en la tendon; ankaux _Daniel Hejre_.)
LA CXAMBELANO
Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed
certe konvene!
LUNDESTAD
(proksimigxas) Mi tre bedauxras, sinjoro cxambelano --
LA CXAMBELANO
Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu
ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaux.
(turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraux
tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda.
FJELDBO
Cxu?
TORA
Al la vizito vi aludas --?
LA CXAMBELANO
Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin
priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras.
Nu, felicxe ke mi povos tion ripari.
TORA
Kiel --?
LA CXAMBELANO
Venu, Tora; ni volas jam cxi-vespere --
FJELDBO
Ho ne, sinjoro cxambelano, cxu tio do estas prudenta --?
TORA
(mallauxte) Tsx!
LA CXAMBELANO
Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla
devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis gxojigan tempeton. Tio
estas pli ol vi pretigis por mi hodiaux.
FJELDBO
Mi, sinjoro cxambelano?
LA CXAMBELANO
Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj --
FJELDBO
Cxu mi povus demandi, kion mi --?
LA CXAMBELANO
Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudigxemon. Mi neniam estas
altrudigxema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton.
(_La cxambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas
ilin penseme.)
PRESISTO ASLAKSEN
(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okazigxas,
sinjoro doktoro!
FJELDBO
Kio okazigxas?
ASLAKSEN
Li starigas la asocion. Gxi estas preskaux starigita.
LUNDESTAD
(malrapide proksimigxas) Cxu multaj enskribigxas?
ASLAKSEN
Ni havas nun cxirkaux 37 krom vidvinoj kaj tiajxoj. Inkon kaj plumon,
mi diras! Neniu servisto cxeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras
malantaux la tendon)
LUNDESTAD
Puh; tio cxi estis varma tago.
FJELDBO
Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post cxi tiu.
LUNDESTAD
Cxu vi opinias ke la cxambelano farigxis tre kolera?
FJELDBO
Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio?
LUNDESTAD
Hm; mi diras nenion. Kion do diri?
FJELDBO
Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco cxi tie en la
distrikto.
LUNDESTAD
Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu
Stensg[*a]rd.
FJELDBO
Kaj viro kiu volas antauxen.
LUNDESTAD
La junuloj cxiam volas antauxen. Ankaux mi volis antauxen, kiam mi
estis juna; nenio estas direnda kontraux tio. Sed ni povus eble iri
internen --
DANIEL HEJRE
(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, cxu vi eniros por interpelacii?
Cxu? Fari oponon? He-he! Cxar tiaokaze vi devas rapidigxi.
LUNDESTAD
Ho, mi tamen certe venos suficxe frue.
DANIEL HEJRE
Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la
tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas
plenumita.
LUNDESTAD
Certe permesigxas ke oni auxskultu; mi tenas min silenta. (eniras)
DANIEL HEJRE
Jen ankaux unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun
falontaj! Cxi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas
delikate, jeno!
FJELDBO
Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial gxi vere interesas vin?
DANIEL HEJRE
Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro!
Kiam mi gxojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Cxi tie
kreigxos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio
povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la
imperiestro de Auxstrujo kaj la regxo de Francio: Por mi estas
sensignife cxu la porko mangxas la hundon aux cxu la hundo mangxas la
porkon. (eliras en la fono dekstre)
LA AMASO
(en la tendo) Advokato Stensg[*a]rd vivu! Li vivu! Hura! Hura por la
Asocio de la junuloj! Vinon! Puncxon! Hoj; hoj! Bieron! Hura!
BASTIAN MONSEN
(el la tendo) Dio benu vin kaj cxiujn homojn! (kun plorsufokata
vocxo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega cxi-vespere. Mi devas ion
fari!
FJELDBO
Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari?
BASTIAN MONSEN
Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por drasxi kelkajn el miaj
amikoj. (elen malantaux la tendon)
(Stensg[*a]rd venas el la tendo, sen cxapelo kaj en forta ekscito.)
STENSG[*A]RD
Kara Fjeldbo, cxu estas vi?
FJELDBO
Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --?
STENSG[*A]RD
Kompreneble; sed --
FJELDBO
Kaj kio sekvu poste el tio cxi? Kiuj postenoj de konfido en la
komunumo? Estro en la banko? Aux eble --?
STENSG[*A]RD
Ho, ne parolu al mi pri tiajxoj! Vi ankaux ne pensas tiel. Vi ne
estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti.
FJELDBO
Jen io por auxdi!
STENSG[*A]RD
Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antauxe! Farigxis dezerte inter ni.
Estis tiom da malgxojigajxoj cxe vi, sxercemo, moko, kiuj forpusxis
min. Ho, estis do maljuste de mi! (cxirkauxbrakas lin) Ho, vi
eterna Dio, kiom felicxa mi estas!
FJELDBO
Ankaux vi! Ecx mi; ecx mi!
STENSG[*A]RD
Jes, cxu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de
beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta,
amiko? Kion mi, sentauxgulo, estas farinta, ke mi farigxis tiel
ricxigata?
FJELDBO
Jen mia mano! Cxi-vespere mi, je mia savo, sxatas vin!
STENSG[*A]RD
Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Cxu ne estas nedirebla
felicxo tiel povante entuziasmigi cxiujn, cxiujn el la amaso? Cxu oni
ne farigxu bona el dankemo? Kaj cxu oni ne devas ami cxiujn homojn?
Sxajnas al mi, ke mi povus premegi cxiujn al mi, plori kaj pardonpeti
por pardono, cxar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili.
FJELDBO
(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Ecx ne
rampulo, ecx ne verda folio laux la vojo povus mi subtreti
cxi-vespere.
STENSG[*A]RD
Vi?
FJELDBO
Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi
komprenas vin.
STENSG[*A]RD
Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la gxojo sonas foren super la
herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne
akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio.
FJELDBO
Jes, sed diru nun, -- kio konstruigxos poste -- morgaux kaj cxiujn
labortagojn?
STENSG[*A]RD
Konstruigxos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam
songxis, -- aux eble mi tion vidis; tamen ne, mi songxis; sed tiel
vive; sxajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta jugxo super
la tero. Mi povis vidi gxian tutan rondon. Neniu suno estis; nur
flava ventega lumo. Ventegis; blovigxis de okcidente kaj gxi
kunbalais cxion; unue gxi forventis velkigxintan foliaron, poste
homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batigxis
dense cxirkaux ili, tiel ke aspekte ili sxvebis kvazaux sidantaj dum
la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn
cxapelojn en vento; sed kiam ili proksimigxis, ili estis imperiestroj
kaj regxoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion
ili cxiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj
kaj regnaj globoj. Ho, preterblovigxis centoj kaj centoj el cxiaj
specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj gxemis kaj
demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondigxis:
Vocxo parolis, kaj tiu sola vocxo tiel resonis, ke la ventego
vekigxis!
FJELDBO
Kiam vi songxis tion cxi?
STENSG[*A]RD
Ho, iam, -- mi ne memoras; antaux pluraj jaroj.
FJELDBO
Okazis ribelo ie en Euxropo, kaj vi mangxis ion pezan por
vespermangxo kaj legis gazetojn poste.
STENSG[*A]RD
La sama glacia fluo, la sama kurento laux la dorso mi sentis
cxi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la vocxo --
FJELDBO
Auxskultu, kara Stensg[*a]rd, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas
esti la vocxo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu vocxo? Cxi
tie en la voktejo? Aux, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj
estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekigxas_? Nu ja,
homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la
grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataux la fugxantaj
imperiestroj kaj regxoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras
sian parlamentan mandaton. Kio farigxos do cxio? Farigxos kiel unue
montrigxis en la songxo, -- filistroj en vento.
STENSG[*A]RD
En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren
ventego frapas.
FJELDBO
Babilajxo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi,
blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn
armilojn gxuste kontraux la honesteco kaj tauxgeco inter ni --
STENSG[*A]RD
Ne estas vero!
FJELDBO
Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis cxi tien en
la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio farigxos via
malsukceso. Cxambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas
fidi. Cxu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes,
cxar --
STENSG[*A]RD
Mi toleras ecx ne vorton pli! Ecx ne solan vorton, kiu insultas miajn
amikojn!
FJELDBO
Rigardu gxisfunde en vi mem, Stensg[*a]rd! Cxu sinjoro Mons Monsen vere
estas via amiko?
STENSG[*A]RD
Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi --
FJELDBO
Li vane malfermas sian domon por la honestuloj cxi tie.
STENSG[*A]RD
Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj
oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli
per komplezemo kaj rekono, kiu --
FJELDBO
Rekono; jes bedauxrinde, -- jen la kerna punkto.
STENSG[*A]RD
Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas
talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj
aferoj.
FJELDBO
Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaux legas; li abonas la gazetojn
kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi
skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble
montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la
gazetoj.
STENSG[*A]RD
Auxskultu, Fjeldbo, nun denove elmergigxas la fecxo en vi. Cxu vi
neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial cxiam supozi
fiajn aux ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi
denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la
kernan punkton. Cxu vi konas Ragna?
FJELDBO
Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio.
STENSG[*A]RD
Jes, sxi foje venas al la familio de la cxambelano.
FJELDBO
En tuta silento. Sxi kaj frauxlino Bratsberg estas amikinoj ekde la
tempo de konfirmacio.
STENSG[*A]RD
Kaj kion vi diras pri sxi?
FJELDBO
Jes, post cxio kion mi auxdis, sxi certe estas ege sxatinda knabino.
STENSG[*A]RD
Ho, vi devus esti vidanta sxin en la hejmo. Sxi ne havas penson krom
pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas sxi ja fleginta sian
patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn
jarojn de sia vivo.
FJELDBO
Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi,
kara amiko, cxu mi kredus, ke --?
STENSG[*A]RD
Jes, Fjeldbo, mi vere amas sxin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi
bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide
post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fiancxigxinta en Kristianio?
FJELDBO
Jes, oni rakontis tion.
STENSG[*A]RD
La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona
por ambaux partoj. Kredu, mi suficxe suferis sub tiu afero; mi sentis
min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster
tio; tio estis ja mia kialo por forlogxigxi.
FJELDBO
Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem?
STENSG[*A]RD
Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari.
FJELDBO
Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda felicxo! Ho, mi povus
tiom diri --
STENSG[*A]RD
Cxu vi povus? Cxu sxi ion diris? Eble al frauxlino Bratsberg?
FJELDBO
Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio cxi, povas
iradi cxi tie dibocxante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilagxara
babilado povas penetri en animon, kiu --
STENSG[*A]RD
Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla masxino. Almenaux mi
ne. Krome, gxuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al
sxi.
FJELDBO
Damnite banala vojo.
STENSG[*A]RD
Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antauxen en
la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraux staras
cxe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi.
FJELDBO
Jes, sed ne estas gxiaj sagxodentoj.
STENSG[*A]RD
Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan
deziron. Vi vagadis pigre cxiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento,
jen antaux la ekzameno, jen eksterlande kaj nun cxi tie --
FJELDBO
Nu jes, eble; sed tamen estis gxuinde. Kaj ne sekvas iu lacigxo
poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de
la tablo post kiam --
STENSG[*A]RD
Kiun ajn aludon; sed tiun cxi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras
per tiajxo. Vi forprenas de mi la spiritan levigxon --
FJELDBO
Jes, sed sciu do; kiam la levigxo estas tiel malfiksa --
STENSG[*A]RD
Ne faru, mi diras! Cxu vi rajtas enrompi en mian felicxon? Cxu vi
eble kredas, ke mi ne estas honesta?
FJELDBO
Ho jes, je la cxielo, mi kredas!
STENSG[*A]RD
Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem?
(bruo kaj kriado en la tendo) Auxskultu, auxskultu! Ili trinkas je
mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en
gxi _estas_ vero!
(_Frauxlino Bratsberg, frauxlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de
maldekstre transpasxas la ejon mezfone.)
KANDIDATO HELLE
(al _frauxlino Bratsberg_) Jen vidu, frauxlino; jen staras ja gxuste
advokato Stensg[*a]rd.
TORA
Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton;
bonan nokton!
HELLE kaj FRAUXLINO MONSEN
Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.)
TORA
(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo,
sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro.
STENSG[*A]RD
Por mi --?
TORA
Bonvolu; jen gxi estas. (volas foriri)
FJELDBO
Cxu vi permesas ke mi akompanu?
TORA
Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre)
STENSG[*A]RD
(legas pere de paperlanterno) Jen kio?
FJELDBO
Sed kara, -- kion skribas la cxambelano?
STENSG[*A]RD
(ekridas) Tion mi do ne atendis!
FJELDBO
Sed diru do --?
STENSG[*A]RD
Cxambelano Bratsberg estas kompatinda ulo.
FJELDBO
Kaj tion vi kuragxas --
STENSG[*A]RD
Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kasxas
la leteron) Lasu tion inter ni!
(La kunvenantoj elvenas de la tendo.)
PROPRIETULO MONSEN
Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensg[*a]rd?
LA AMASO
Jen li staras! Hura!
LUNDESTAD
La sinjoro advokato forgesis sian cxapelon. (donas gxin al li)
PRESISTO ASLAKSEN
Bonvolu; jen puncxo! Tuta bovlo!
STENSG[*A]RD
Dankon; ne pli.
MONSEN
Kaj la membroj eble memoras, ke morgaux ni kunvenos en Storli cxe mi
por --
STENSG[*A]RD
Morgaux? Ne, ja ne estus morgaux --?
MONSEN
Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu --
STENSG[*A]RD
Ne, morgaux mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaux aux la tagon
sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaux, kaj
hura por la estonteco!
LA AMASO
Hura! Ni akompanu lin hejmen!
STENSG[*A]RD
Dankon; dankon! Vi do ne devas --
ASLAKSEN
Ni cxiuj akompanos vin.
STENSG[*A]RD
Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; cxar vi ja ne akompanos?
FJELDBO
Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri cxambelano
Bratsberg --
STENSG[*A]RD
Tsx, tsx; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja,
miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antauxas.
MONSEN
Vian brakon, Stensg[*a]rd.
BASTIAN
Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian!
LA AMASO
Kanton! Kanton! Muzikon!
(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarsxas
dekstren en la fono.)
FJELDBO
(al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro.
LUNDESTAD
Nu jes. Tamen ankaux elstara estro.
FJELDBO
Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad?
LUNDESTAD
Mi? Mi iros hejmen por kusxigi min.
(Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.)
Kurteno
DUA AKTO
(Gxardeno-cxambro cxe la cxambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj
kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la
mangxocxambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la gxardeno.)
(_Presisto Aslaksen_ staras cxe la enirpordo. _Servistino_ estas
enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)
SERVISTINO
Jes, sed vi ja auxdas, ke la gastoj ankoraux sidas cxetable. Vi devas
reveni poste.
ASLAKSEN
Ne. Cxu mi do ne povas atendi?
SERVISTINO
Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume.
(_Sxi_ iras en la mangxocxambron. _Aslaksen_ eksidas cxe la pordo.
Pauxzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.)
FJELDBO
Nu, bonan tagon, Aslaksen; cxu vi _tie cxi_?
SERVISTINO
(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!
FJELDBO
Mi vokigxis al malsanulo.
SERVISTINO
Kaj la cxambelano kaj la frauxlino postdemandis vin.
FJELDBO
Cxu ili faris?
SERVISTINO
Jes, la doktoro absolute envenu. Aux cxu mi eble sciigu ke --
FJELDBO
Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da mangxajxo poste; nun mi
dume atendas cxi tie.
SERVISTINO
Jes, ili certe baldaux estos finintaj. (Sxi eliras en la fono.)
ASLAKSEN
(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun
kukoj kaj bona vino kaj cxiaj bonajxoj?
FJELDBO
Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonajxoj cxi tie
en la regiono.
ASLAKSEN
Pri tio mi ne povas samopinii.
FJELDBO
Hm. Sed diru, -- cxu vi iun atendas?
ASLAKSEN
Mi iun atendas, jes!
FJELDBO
Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --?
ASLAKSEN
Kusxas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmigxas.
FJELDBO
Kaj la dua plej agxa?
ASLAKSEN
Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por
ni; -- kion diable utilas paroli pri tiajxo!
FJELDBO
Ke mi rigardu vin, Aslaksen!
ASLAKSEN
Nu; kion vi volas vidi?
FJELDBO
Hodiaux vi trinkis.
ASLAKSEN
Mi ankaux faris hieraux.
FJELDBO
Hieraux; jes, nu lasu tion; sed hodiaux kaj --
ASLAKSEN
Sed tiuj tie interne? Sxajnas al mi, ke ankaux ili trinkas.
FJELDBO
Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondicxoj tamen estas
malsamaj en nia mondo.
ASLAKSEN
Mi ne elektis miajn kondicxojn.
FJELDBO
Ne, Dio elektis por vi.
ASLAKSEN
Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam
li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj cxambelano
Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis
reiri al la presejo.
FJELDBO
Nun vi parolas kontraux propra scio. Cxambelano Bratsberg neniam
ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.
ASLAKSEN
Nu do! Sed kiel kuragxis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel
respondecis por mi? Dio ankaux kulpas, kompreneble. Kial li donus al
mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel
honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilacxulo --
FJELDBO
Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi
en la plej bona intenco.
ASLAKSEN
Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie
ili nun sidas tostante kaj je-la-via-sanigxante, tie ankaux mi sidis;
estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi;
por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en
cxio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe
en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro
litermiksigxis, kiel ni diras en la presejo.
FJELDBO
Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno
vian metion.
ASLAKSEN
Jeno estas bona babilado. Post tiajxo la rango ne plu estas ies
rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur
glaci-glitajxon, -- kaj aldone mi devas auxdi mokvortojn cxar mi
stumblas.
FJELDBO
Nu; mi efektive ne volas severe riprocxi vin --
ASLAKSEN
Ja, tiel vi ja faras gxuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre
kaj la providenco kaj la cxambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj
-- kaj ankaux mi mem! Mi foje intencis klarigi cxion tion, kaj verki
libron pri gxi; sed cxio estas tiel damnite kompleksa ke --
(ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la
tablo.
(La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras
el la mangxosalono elen en la gxardenon. Inter la gastoj estas
_advokato Stensg[*a]rd_ kun _Tora_ cxe la maldekstra kaj _Selma_ cxe la
dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre
apud la pordo en la fono.)
STENSG[*A]RD
Jes, mi ja estas fremdulo cxi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi
ilin konduku.
SELMA
Elen en la libero; vi devas vidi la gxardenon.
STENSG[*A]RD
Ho jes, estus gxuinde! (eliras tra la antauxa vitra pordo dekstre)
FJELDBO
Sed je Dio, tie estas ja Stensg[*a]rd!
ASLAKSEN
Jes, estas li, kiun mi sercxas. Mi suficxe longe postkuris lin;
felicxe mi do renkontis Daniel Hejre --
(_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la mangxosalono.)
DANIEL HEJRE
He-he; je mia savo la sxereo estis bonega! Mi ne gustumis similajxon
post kiam mi estis en Londono.
ERIK BRATSBERG
Jes, cxu ne? Gxi povas tute vivigi homon!
DANIEL HEJRE
Ahx, ahx; estas vera gxojego vidi sian monon tiel bone elspezita.
ERIK BRATSBERG
Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!
(Ili eliras en la gxardenon.)
FJELDBO
Vi parolos kun Stensg[*a]rd, vi diras?
ASLAKSEN
Mi faros.
FJELDBO
Pri komercajxoj?
ASLAKSEN
Kompreneble; la festoraporto en la gazeto --
FJELDBO
Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere --
ASLAKSEN
En la koridoro?
FJELDBO
En la antauxcxambro, jes! Cxi tie estas nek tempo nek loko --; mi
atentos kiam Stensg[*a]rd momenton estas sola; auxdu --!
ASLAKSEN
Ho jes; mi atendas gxis mia tempo venos. (eliras en la fono)
(_Cxambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja
administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la
mangxosalono.)
CXAMBELANO
(en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la
formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri
tio mi povas certigi al vi.
LUNDESTAD
Nu jes; cxar la cxambelano estas kontenta; tial ankaux mi povas tia
esti.
CXAMBELANO
Tion ankaux mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj versxajne kun
malplena stomako?
FJELDBO
Ne gravas, sinjoro cxambelano; cxi tie ne estas longa distanco al la
mangxajxejo; -- mi rigardas min duone kvazaux hejmano en la domo.
CXAMBELANO
Jen, jen; cxu tiel? Tion vi do ne devus fari antauxtempe.
FJELDBO
Kiel? Vi do ne ofendigxas? Vi ja mem permesis al mi --
CXAMBELANO
Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin
hejmano, kaj vidu cxu vi trovos la vojon al la mangxajxejo.
(frapetas lin sur la sxultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen
_jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia,
kion mi ne memoras.
FJELDBO
Sed sinjoro cxambelano!
LUNDESTAD
Ne, mi asertas --
CXAMBELANO
Neniuj disputoj post la mangxo; ne estas komforte. Nun baldaux ni
ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la gxardenon.)
LUNDESTAD
(al _Fjeldbo_) Cxu auxdigxus kiel strange ke la cxambelano kondutas
hodiaux?
FJELDBO
Tion mi rimarkis jam hieraux vespere.
LUNDESTAD
Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron
Stensg[*a]rd aventuristo aux io tia!
FJELDBO
Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas
malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)
LUNDESTAD
(al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klarigxas tio, ke
advokato Stensg[*a]rd venas cxi tien?
RINGDAL
Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.
LUNDESTAD
Do poste? Post la supersxutado, kiun la cxambelano ricevis hieraux --?
RINGDAL
Jes, cxu vi komprenas tiajxon?
LUNDESTAD
Kompreni tion? Ho jes, ho jes.
RINGDAL
(pli mallauxte) Cxu vi opinias, ke la cxambelano timas lin?
LUNDESTAD
Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias.