Hugo mortis; de tiu horo Parizina ne estis plu aŭdita nek vidita en la
palaco, en la salono, en la ĝardeno. Ŝia nomo, kiel malnobla aŭ timinda
vorto, estis ekzilita el ĉiuj lipoj kaj oreloj, kvazaŭ ŝi neniam estus
vivinta; el Princo Azo, neniu aŭdis ian raporton pri edzino aŭ filo. Ili
ne havis monumenton nek memoron, estis entombigitaj en nesankta tero,
almenaŭ la kavaliro, kiu mortis je tiu tago. La fatalo de Parizina restis
kaŝita, kiel la polvo sub tomba ŝtono. Ĉu ŝi loĝadis en ia monaĥejo kaj
gajnis la ĉielan vojon per malkvietaj kaj riproĉindaj jaroj de turmento,
fastoj kaj senĉesaj ploroj; aŭ ĉu ŝi falis per la bulo aŭ glavo, pro
la funebra amo, kiu submetis sin; aŭ ĉu frapita je tiu momento, ŝi
mortis de tujaj suferoj, kiam tiun ŝi vidis morti sur la ŝtipo; aŭ ĉu la
frapo de l’ekzekutisto, ekmovinte ŝian kompateman koron, neniigis ŝian
organismon; neniu sciis, neniu iam scios: sed io estis ŝia fatalo tie ĉi,
ŝia vivo komenciĝis kaj finiĝis malfeliĉe.