XX.

Kaj Azo trovis alian edzinon; belaj filoj kreskis apud li, sed neniu

estis tiel aminda, tiel brava kiel tiu velkinta en la tombo; aŭ se ili

estis tiaj, ilia kreskado pasis neatentinda por lia rigardo aŭ rimarkita

kun sufokita ekĝemo. La ploro neniam malsupreniris lian vangon, la rido

neniam malstreĉis lian frunton, sur kiu estis gravuritaj la kruciĝintaj

linioj de la pripensoj, sulkoj, kiujn la varmega parto de _Malĝojo_ tie

fendis antaŭtempe, cikatroj de la ŝirinta spirito, kiujn la batalo de

l’_Animo_ lasis malantaŭe! Li estis sentinta tutan ĝojon kaj malfeliĉon;

apenaŭ restis al li sendormaj noktoj, pezaj tagoj; animo tute mortinta

por la malestimo aŭ laŭdo, konscienco kiu evitante sin mem, tamen ne

cedis nek forgesis; kiam li ŝajnis malpli kvieta li pensis kaj sentis

forte; nur la densa glacia tavolo povas kovri la supraĵon, la viva fluo

loĝas aktiva malsupre, tial ke ĝi kuras senĉese. Ĉe lia fermita brusto

loĝis sentoj enradikigitaj de la Naturo tre profunde por esti eltiritaj

el tie. Kiam ni bataladas por deteni la larmojn farante ilin forflui

koron, ili ne sekiĝas, iras returnen al la primitiva fonto, tie ili

fariĝas pli puraj, restante en ĝia profundeco, neverŝitaj, ne glaciitaj,

sed pli amataj tie, ili estas malpli videblaj. Forlasita al la intimaj

ekstremoj de ĉagreno por kompati tiujn formetitajn el la vivo, kaj sen la

potenco plenigi la mankon, kiun kaŭzis lia suferado, kaj plene konscia,

ke li estis parolinta justan sentencon; ke ili estis preparintaj siajn

kondamnojn, tamen, la vivo de Azo defluis mizeroplena! La malbonigitaj

branĉoj de l’arbo zorge ĉirkaŭhakitaj alportas al la resto forton,

floradon, vivon, freŝan verdaĵon, liberan ŝtonĵetilon; sed se la kolerema

fulmo furioze ruinigas la balanciĝantajn branĉetojn, la dika ŝtipo sentas

la malbonon, kaj neniam plu produktos unu folion.

[Ilustraĵo]

Parizina · 第 31 / 31 题