Silentaj kiel la lipoj fermitaj de la morto, la ĉeestantoj restis mutaj;
sed kiam la mortiga bato frapis lin, kies vivo kaj amo tiel finiĝis,
elektra tremfrosto trairis de homo al homo, kiuj kun mallaŭta murmuro
haltigis ekĝemon, kiu ree revenis ĉiun bruston. Krom la frapo, kiu
kun fortika kaj funebra bato penetris ĝis la ŝtipo, neniu akuta bruo
estis aŭdita, krom unu freneze akra, troe sovaĝa, fendinta la silentan
ĉirkaŭaĵon. Simila al la krio de patrino, kies filo estas mortigita de
subita frapo, tiu plendo supreniris ĉielon, kiel senmorta malfeliĉo de
unu animo. Elpuŝita tra la kradoj de la palaco de Azo, kien direktiĝis
ĉiuj rigardoj, la terura sono kun la aperaĵo samtempe ĉesis! Estis la
terura krio de unu virino; neniam la malespero sin montris en plej
freneza esprimo! ĉiuj, kiuj aŭdis ĝin, kompateme faris religian promeson,
por ke ĝi estu la lasta.