XVII.

La bastarda filo kaj kuraĝa amanto estis farinta la lastajn preĝojn: la

eroj de lia rozario, kaj liaj kulpoj, estis renombritaj; la horoj de lia

vivo atingis la lastan minuton. Li estis senigita je sia mantelo, la

blondaj haraj tufoj estis tonditaj. La vestoj, kiujn li portis ĝis tiam,

la skarpo, kiun Parizina donacis al li, ne devas ornami lin ĉe la tombo:

ĉio devas resti flanke; nur sur liajn okulojn oni devas meti bandaĝon;

sed ne, tiu lasta malindaĵo neniam vualos liajn fierajn okulojn. Liaj

sentoj, ŝajne submetitaj, reviviĝis iom kun profunda malŝato, kiam la

ekzekutisto preparis sin por vuali ilin, kvazaŭ li ne kuraĝus rigardi la

morton. «Ne, mia sango kaj mia vivo apartenas al vi, miaj manoj estas

katenitaj, sed lasu min morti almenaŭ kun la vido libera. Frapu!» Rapide

la glavo falis, la kapo ruliĝis, la peza trunko makulita, sangverŝante,

falis sur la teron, kies profundaj fendoj sorbiĝis de sanga fluo, la

konvulsiaj okuloj kaj lipoj tremis rapide, poste, ili fiksiĝis je

eterne.... Kiel la krimuloj, li mortis sen fanfaronado, sen parado; kiel

konfesanto, li kurbiĝis kaj preĝis ne malŝatinte la pastran helpon, nek

perdinte la esperon en la ĉielo. Dum genufleksita antaŭ la pastro, lia

koro foriĝis el teraj sentoj ... lia kolerema patro, lia amantino, kio

estis ili en tiu horo? Ne plu riproĉo, ne plu malespero; neniu penso krom

la ĉielo, neniu vorto krom la preĝo, escepte tiujn vortojn elparolitajn

kiam, nuda por suferi la baton de la ekzekutisto, li petis morti kun la

okuloj malkovritaj, kaj lian solan adiaŭon al tiuj ĉirkaŭantaj lin.

Parizina · 第 28 / 31 题