XVI.

Estas proksimume la ĉarma horo antaŭ la subiro de la somera suno.

Lumigante tiun malĝojan tagon kaj mokante je ĝi kun la plej firmaj

radioj, la suno brilis sur la kondamnita kapo de Hugo, kiam lastafoje li,

konfesante sin al monaĥo, plorante sian fatalon, pentofarante, kurbiĝis

por aŭdi la vortojn de pardono, kiu estingas la mortajn pekojn. La alta

suno brilis sur la bukloj de liaj kaŝtanaj haroj, frizitaj laŭlonge de

la nuda kolo; sed pli brila ankoraŭ estis la radio ĵetita sur la hakilon

rebrilantan apud li kun klara kaj funebra relumo. Ho! maldolĉa horo de

l’foriro! Eĉ la sensentaj restis glaciigitaj pro timo. Kvankam la krimo

estis grandega, kaj la leĝo justa, tamen ili tremis antaŭ la spektaklo.

Parizina · 第 27 / 31 题