La sonoriloj de la monaĥejoj malĝoje kaj malrapide sonoras, balanciĝante
en la malhela kvarangula turo, kun profundaj sonoj, kiuj funebre vundas
la koron! Atentu! Oni ekkantas la himnon, la kanton por la mortintoj,
aŭ por la vivantoj, kiuj estas baldaŭ mortontaj! Por la animo de ia
foriganta ekzistaĵo, la morta himno resonas, la konkavaj sonoriloj
sonoras. Li proksimiĝas al la templimo de la vivo, genufleksante antaŭ
la genuoj de monaĥo. Malĝoja aŭdado, kompatinda spektaklo estis vidi lin
genufleksitan antaŭ la ŝtipo, sur la nuda, malvarma tero, ĉirkaŭitan de
la gvardioj, kies estro, kun la brako nuda, ekzamenas ĉu la tranĉrando
estas akra kaj firma, por ke la bato estu rapida kaj certa. Dume, la
popolamaso kunvenas en silenta rondo, por vidi la ekzekutigon de la filo
kondamnita de la patro.