XIV.

Li silentis kaj staris kun la krucigitaj brakoj, sur kiuj resonis la

ĉirkaŭantaj katenoj; neniu estro inter ĉiuj tie ĉeestantaj sentis sian

orelon vunditan, kiam tintis tiuj pezaj ĉenoj. Tiam la mortaj ĉarmoj

de Parizina ree altiris ĉiujn rigardojn. Ĉu ŝi povus aŭdi tiel lian

kondamnon al la morto?! Pala kaj silenta ŝi staris, la viva kaŭzo de la

malfeliĉo de Hugo: ŝiaj grandaj okuloj nemoveblaj, nek foje turniĝis

ien flanken, nek foje la palpebroj fermiĝis kaŝante la helon, kiun ili

ŝirmis; sed ĉirkaŭ ĝiaj globoj je la plej densa lazuro, la blanka rondo

plivastiĝis, kaj tie ŝi montris sin kun tiel vitreca rigardo, kvazaŭ

ŝia malmoligita sango estus glaciigita: iafoje dikaj larmoj amasiĝis

malrapide kaj glitis el la longa kaj nigra franĝo de la belaj palpebroj.

Estas vidinda ne aŭdinda afero; kaj ĉiuj ĉeestantoj surpriziĝis, ke

tiaj larmoj povas elflui el homaj okuloj. Ŝi provis paroli, la nefinita

vorto sufokiĝis en la ŝvelita gorĝo; ŝajnis, ke ŝia tuta kuraĝo ŝprucis

en la tono de tiu mallaŭta ĝemo. Tio ĉesis, ŝi provis ree paroli, sed

ŝia voĉo eksplodis kiel akra krio, kaj ŝi falis teren, kvazaŭ ŝtono

deĵetita el sia fundamento; pli simila al senviva objekto, restanta formo

de la edzino de Azo, ol al ŝi, kulpa ekzistaĵo, kies ĉia pasio estis

pikilo instiganta al kulpo, sed kiu ne povis suferi sian malkovron kaj

malesperon. Tamen ŝi vivis, ŝi restariĝis tre rapide el tiu sveno kvazaŭ

morto, sed apenaŭ akirinte la konscion, la sentoj estis superstreĉitaj

de akraj doloroj, ĉiu malforta fibro de ŝia cerbo (kiel pafarkaj ŝnuroj

moligitaj de la pluvo ĵetas flanken la erarintan sagon) sendis antaŭen

malraciajn kaj senenhavajn pensojn! La estinteco estis malplenaĵo,

la estonteco estis nigra kun briloj de funebraj strekoj, kiel la

fulmoheligita dezerta vojo, kiam la noktomeza ventego pleniĝas je kolero.

Ŝi timis, ŝi sentis, ke ia malbono kuŝas sur sia animo, tiel profunde kaj

malvarme, ke ŝi konsciis nur, ke estas kulpo kaj honto, kaj ke iu estas

mortonta; sed kiu? ŝi forgesis. Ĉu ŝi estas vivanta? ĉu tio estas ankoraŭ

la tero sube, la ĉielo supre, la homoj ĉirkaŭe?! aŭ ĉu estis demonoj,

kiuj nun tiel minacas ŝin, antaŭ kies okuloj ĝis tiam ili estis ridintaj

kun simpatio? ĉio estis konfuza kaj nedifinita al ŝia erarinta kaj

ekmovita spirito, ĥaoso da malsaĝaj esperoj kaj timoj!... Jen en ridoj,

jen en ploroj, freneze silenta je ĉia ekstremo, ŝi bataladis kontraŭ tiu

konvulsia sonĝo, kiu tiel ŝajnis agi sur ŝin. Ho! vane ŝi penados por

vekiĝi!

Parizina · 第 25 / 31 题