Tiam sovaĝa Azo kaŝis al si la vizaĝon, ĉar ĉe lia frunto la ŝvelaj
arterioj batis, kvazaŭ varma sango alfluis kaj refluis lian cerbon;
li kurbiĝis iom da tempo, metis la tremantan manon antaŭ la okuloj,
vualante ilin kontraŭ la amaso; dum Hugo, altiĝante la katenitajn manojn,
petis la atenton de la patro dum mallonga tempo; la silenta sinjoro ne
malpermesis, kion li petis. «Ne estas ĉar mi timas la morton; vi vidis
min flanken je vi rajdi tute ruĝa de sango tra la batalo, nek foje viaj
sklavoj tiregis el mia mano senutilan glavon, kiu disverŝis pli da sango
por vi, ol iam mia hakilo faris por mi. Vi donis al mi la vivon, vi
povas repreni ĝin: donacon pro kiu mi ne dankas vin; la ofendoj al mia
patrino ne estas forgesitaj, ŝia malŝatita amo, ŝia nomo ruinigita, la
honta heredo de ŝia idaro; sed ŝi kuŝas en la tombo, kie ŝia filo, via
konkuranto, baldaŭ ripozos; ŝia krevita koro, mia kapo eltranĉita atestos
anstataŭ vi, inter la mortintoj, kiom sincera kaj karesa estis via juna
amo kaj via patra zorgo! Estas vere, ke mi senhonorigis vin, sed domaĝo
pro domaĝo; vi sciis, ke tiu ĉi juĝata via fianĉino, alia viktimo de
via malhumileco, antaŭ longatempe estis difinita por mi; vi vidis ŝin
kaj vi avidis ŝiajn ĉarmojn; kun via vera krimo, el kiu mi devenis, vi
malestimis min kiel malindaĵon, kiel malnoblan paron por ŝiaj brakoj,
ĉar vere mi ne povis sopiri al la leĝa heredo de via nomo, nek sidiĝi
sur la hereda trono de Este. Tamen, se mi vivus kelke da someroj plu,
mia nomo brilos pli, ol tiu Este kun honoroj tute miaj. Mi havis glavon,
mi havas bruston, kiu almilitus tiel altan plumfaskon, kiel neniam
balanciĝis laŭlonge de la rango de ĉiuj viaj reĝaj moŝtoj; nek ĉiam la
kavaliraj spronoj estas plej brile portataj de tiuj plej alte devenintaj:
la miaj pikis la flankojn de mia kurĉevalo antaŭ la malhumilaj ĉefoj el
princa rango dum la batalo, sub la ekscitanta krio: “Este kaj Venko!”
Mi ne volas defendi la kaŭzon de la krimo, nek petegi vin por reaĉeti
el tempo kelke da mallongaj horoj aŭ tagoj, kiuj devas pasi super mia
sensenta kadavro. Tiaj momentoj de frenezeco, kiaj la pasintaj, ne povis
nek devis daŭri. Kvankam mia deveno kaj mia nomo estas humilaj, kaj la
nobleco de via raso malŝatas ornami tian objekton kian mi, tamen miaj
trajtoj malkaŝas ian similecon al la vizaĝo de mia patro, mia spirito
montras ĉion de vi. El vi devenis mia kuraĝeco, el vi ankaŭ... Kial
vi ektremas? El vi, kun tuta ĝia forto, devenis mia valora brako, mia
flama animo; vi donis al mi ne nur la vivon, sed ĉion, kio igis min plej
simila al vi mem. Vidu, kion faris via krima amo! ĝi rekompencis al vi
per tre simila filo! Mi ne estas bastardo ĉe mia animo; ĉar tiu ĉi, kiel
la via, malamas kontrolon; pri mia vivo, tro frua donaco, kiun vi donis
al mi por repreni ĝin tiel rapide, mi ne taksis ĝin pli ol vi, kiam vi
plialtigis la kaskon sur la frunto kaj ni ambaŭ batalis unu apud la
alia, puŝante niajn kurĉevalojn sur la mortintoj. La estinteco valoras
nenion, fine la estonteco estos ankaŭ samvalora. Mi dezirus esti mortinta
tiam, ĉar kvankam vi kaŭzis la malfeliĉon al mia patrino, kaj forprenis
la fianĉinon difinitan por mi, tamen mi sentas, ke vi estas mia patro.
Kvankam estas severa via kruela dekreto, ĝi estas justa eĉ elveninte
el vi. Naskita en la peko por morti hontoplena, mia vivo komenciĝis
kaj finiĝos same. Kiel eraris la patro, tiel eraris la filo; vi devas
puni ambaŭ ĉe unu sola. Laŭ la homa vidpunkto, mia krimo ŝajnas la plej
malbona, sed Dio juĝos inter ni ankaŭ.»