XII.

Kaj Azo parolis: «Hieraŭ ankoraŭ mi fieriĝis pri mia edzino kaj pri mia

filo; la revo en tiu mateno forflugis; antaŭ la ekfiniĝo de l’tago mi

havos neniun el ili! Mia vivo devas solece treniĝi. Nu! tio pasu; tie ĉi

ne vivas iu, kiu ne agus kiel mi; tiuj ligiloj estos rompitaj ne de mi;

tio pasu ankaŭ, la sentenco estas pretigita! Hugo, la pastro atendas vin,

kaj poste la rebato al via krimo! Iru, direktu viajn preĝojn al la ĉielo;

antaŭ la leviĝo de l’vesperaj steloj, vi scios ĉu tie vi povos meriti

pardonon, ĉu ĝia kompato povos ankoraŭ pardoni vin; sed tie ĉi, sur la

tero, estas neniu loko, kie vi kaj mi povas vivi kune almenaŭ dum unu

horo. Adiaŭ! mi ne volas vidi vian morton; sed vi, malsaĝa estaĵo, vidos

lian kapon!... Iru, mi ne povas diri plu... Iru, virino je voluptema

brusto! Ne mi, sed vi verŝis lian sangon! Iru, se vi povos vivi post tiu

spektaklo, kaj ĝojiĝu pri la vivo, kiun mi donas al vi.»

Parizina · 第 23 / 31 题