Li ankaŭ estis plorinta pro ŝi; sed pro la ĉeestantoj rigardantaj lin,
lia malĝojo, se li havus ĝin, ne aperis. Li altigis fieran kaj severan
frunton, se ian ĉagrenon lia animo sentus, li ne tremis antaŭ la amaso;
tamen li ne kuraĝis rigardi ŝin. La memoro al la pasintaj horoj, lia
krimo, lia amo, lia nuna stato, la patra kolero, la malamo de la
honestaj homoj, lia tera kaj eterna fatalo, ŝia fatalo, ho! la ŝia, tio
malpermesis al li rigardi ŝian malĝojegan frunton! Alie, lia ravita koro
malkaŝus konsciencan riproĉon pro la tuta malbono, kiun ĝi faris.