Kvieta, pala, senvorta, Parizina atendis sian juĝon; kiel ŝi ŝanĝiĝis de
post lasta fojo, kiam ŝiaj vivaj okuloj dissemis ĝojon ĉirkaŭ la hela
salono, kie nobeloj fieriĝis atendi, kie Beleco aspiregis imiti ŝian
ĝentilan voĉon kaj amindan mienon, kaj kolekti el ŝia aero kaj paŝado
la ĉarmojn de ilia reĝino. Ke ŝiaj okuloj tiam ploru pro malgajeco, tuj
mil militistoj antaŭenirus, mil elingitaj glavoj brilus proprigante al
si ŝian malpacon. Kio estas nun ŝi? Kio estas ili? ĉu ŝi povas ordoni;
ĉu ili povas obei? Silente kaj indiferente, kun la okuloj mallevitaj,
la brovo sulkigita, la brakoj krucigitaj, la mieno glaciumita, la lipoj
malfacile kaŝantaj la sarkasmon, tie staras la kavaliroj, la sinjorinoj,
la tuta kortego fine. Ke li, la elektita, kies lanco kuŝanta antaŭ lia
rigardo, havu la brakojn malligitajn unu momenton, li mortus aŭ gajnus la
liberecon... La amanto de sia duonpatrino estas tie katenita apud ŝi; li
ne vidas ŝiajn ŝveliĝintajn okulojn, plenigitajn de larmoj malpli pro ŝia
malespero, ol pro tiu de li; la palpebroj, sur kiuj la violkoloraj vejnoj
desegnis maldikajn liniojn plialtigitajn per la tre dolĉa blankaĵo, kiu
invitis la plej ameman kison, nun ŝajnis kunpremi la okulojn kun varma
kaj dubeblua flamo: ili brilis tiel malĝoje, kiam la larmoj silente
verŝitaj amasiĝis kaj plenigis ilin.