IX.

Li ne estis homo, kiu amus prokraston; en la parlamento de la ŝtato, la

estro de la antikva regno Este sidiĝis sur la juĝa trono; liaj nobeloj

kaj gvardioj estas tie; antaŭ li staras la kulpaj geamantoj, ambaŭ junaj

kaj unu en la plej granda beleco! La alia, kun zono sen glavo, la manoj

katenataj, ho Kristo! Kiel povas filo stari tiel antaŭ la patro! Hugo

tamen tiel devas renkonti lin kaj aŭdi la koleran sentencon, la rakonton

de sia malfeliĉo! Kvankam silenta, li ne ŝajnas konsternita.

Parizina · 第 20 / 31 题