VIII.

Je la mateno, li serĉis kaj trovis, en multe da rakontoj de la

ĉirkaŭvivantoj, la pruvon de ĉio, kion li timis koni: iliajn nunajn

kulpojn, sian estontan malfeliĉon. La fraŭlinoj, longatempe kunkulpaj,

serĉas savi sin transportante la krimon, la honton, la sentencon al ŝi.

Sekreto ne estas plu; ili rakontas ĉian detalon, kiu povis alporti plenan

kredaĵon al la diskonigita okazo; la vundita koro kaj la orelo de Azo

havas nenion plu por aŭdi aŭ suferi.

Parizina · 第 19 / 31 题