Li ĉirkaŭtenas ŝin dormantan kontraŭ sia koro, por aŭdi ĉian
interrompitan vorton; li aŭdas ... kial Princo Azo ektremas, kvazaŭ li
estus aŭdinta la voĉon de la ĉefanĝelo? Prave li ektremas ... plej grava
sentenco tondros super lia tombo, kiam li vekiĝos por ne plu dormi, kaj
aperi antaŭ la Eternula trono. Prave li ektremas, lia tera paco mortis
post la aŭdado de tiu nomo, kiu, elparolita dum la dormado elmontris ŝian
kulpon kaj la honton de Azo. Kies nomo estas tiu, kiu sur ŝia kapkuseno
sonas timinda? Kiel la rompanta ondo, rulante la tabulon al la marbordo,
ĵetas al la pintaj ŝtonegoj la malfeliĉulon, kiu falas por ne plu
leviĝi, tiel la frapo vundis lian animon. Kies nomo estas tiu? de Hugo,
ĝi estas la lia; vere li neniam suspektis tion! Estas la nomo de Hugo,
filo de la virino, kiun li amis, lia tuta malfeliĉo, produkto de lia
erarigita juneco, kiam li perfidis la honestecon de Bianka, fraŭlino kies
malprudenteco konfidigis ŝin je li, kiu ne edziniĝigis ŝin.