Kaj Hugo reiras la solulan liton, dezirante fervore aliulan edzinon; sed
ŝi devas remeti kun konsciencoriproĉo sian kapon apud la kredema koro de
la edzo. Kredeble febra en la dormado, kun la vizaĝo ruĝa pro malkvietaj
sonĝoj, ŝi elparolas unu nomon, kiun vekita ŝi ne kuraĝus diri; ŝi premas
la edzon kontraŭ sian bruston, kiu batas por alia forestanta: li vekiĝas
je tiu ĉirkaŭpremo, kaj kredante sin feliĉa, li konfuzas la sonĝajn
ekĝemojn kaj la varmajn karesojn kun tiuj, kiujn li kutimis glori, kaj
kortuŝiĝis ĝis la larmoj pro ŝi, kiu, eĉ dormante, amegis lin.