IV.

Kun amemaj rigardoj ili forlasas la lokon de la estinta kulpa ĝojo;

kvankam ili havas esperon kaj faras promesojn, ili malĝojiĝas, kvazaŭ

tiu disiĝo estus la lasta. La oftaj ekĝemoj, la longa ĉirkaŭpremo, la

kisoj sur la vizaĝo de Parizina antaŭ la ĉielo, sub la lumo de la kvietaj

steloj, kiuj el malproksime atestis iliajn malfortecojn, ne pardonante

ilin, ĉio tio retenas ilin en la loko de l’krimo. Tio devas okazi, ili

devas disiĝi kun malespera ĉagreno en la koro, kun la profunda kaj trema

senkuraĝo, kiu rapide sekvas la malbonajn farojn.

Parizina · 第 15 / 31 题