Kio estas por ili la ĉirkaŭanta mondo, kun ĝia ŝanĝo de tempo kaj sezono?
La estaĵoj, la tero, la ĉielo estas nenio por iliaj spirito kaj okuloj.
Kiel la mortintoj, ili estas indiferentaj pri ĉio envolvanta ilin. Kvazaŭ
ĉio estis mortinta, ili sole vivas unu por la alia; iliaj ekĝemoj mem
estas plenaj de ĝojo tiel profunda, ke se ĝi ne malfortiĝus, tiu feliĉa
frenezeco detruus la korojn suferintajn ĝian varmegan jugon. Ĉu en tiel
tumulta kaj amema revo ili pensas pri krimo aŭ danĝero? Kiu, sub la jugo
de tiu pasio, haltis aŭ timiĝis en tia horo, aŭ pensis kiel mallongaj
estas tiaj momentoj? Sed tamen, ili jam pasis... Ho ve! ni devas vekiĝi,
antaŭ ol scii, ke tiu revo ne revenos plu....