Sed ne por aŭdi la bruadon de l’akvofalo Parizina forlasas sian
ĉambron, ne por rigardadi la ĉielan lumon ŝi promenas en ombro de la
nokto; ŝi sidiĝas en la arbareto de Este, ne pro amo al ĝiaj floroj tute
ekfloritaj; ŝi atentas ne al najtingalo, sed al alia kanto tiel amema.
Tie glitas paŝoj sur la dika foliaro; ŝia vizaĝo paliĝas, ŝia koro batas
rapide; unu voĉo paroletas tra la bruantaj folioj, la ruĝeco revenas al
ŝia vizaĝo, ŝia brusto spiras. Unu momenton plu, ili sin renkontos. Ĝi
pasis... La amanto staras apud ŝiaj piedoj....