I.

Estas la horo, kiam oni aŭdas el arbaroj la akran pepadon de la

najtingalo; estas la horo, kiam la promesoj de la geamantoj ŝajnas dolĉaj

je ĉia mallaŭta vorto, kaj malforta venteto, proksimaj riveretoj muzikas

al la dezerta orelo; kiam la roso delikate surverŝas la florojn; la

steloj brilas sur la ĉielo, la lazuro de l’ondoj estas pli densa, la

koloro de la foliaro pli bruna; kaj en la spaco vastiĝas la malhela lumo,

dolĉa, pura, kiu sekvas la falon de l’tago, kiam la krepusko fluidiĝas

sub la leviĝo de la luno.

Parizina · 第 12 / 31 题