PARIZINA

«Dum la regado de Nikolao III, Ferrara estis makulita de hejma tragedio.

Per la atesto de unu servisto kaj persona observado, Markizo de Este[1]

malkovris la sangadultajn amojn de sia edzino Parizina kaj sia bastarda

filo Hugo, bela kaj kuraĝa junulo. Ili estis senkapigitaj en la kastelo,

post la sentenco de la patro kaj edzo, kiu publikigis sian honton,

postvivinte al iliaj ekzekutigoj. Li estis malfeliĉa, se ili estis

krimaj; se ili estis senkulpaj, li estis tiam plej malfeliĉa: nek estas

tie ĉi ia ebla situacio, ĉe kiu mi povas sincere aprobi la lastan faron

de justeco el ia patro.»

(_Gibbon’s Miscellaneous Works, vol. III, paĝ. 470._)

[1] En la angla poezio, «Markizo de Este» estas anstataŭigita per la nomo

Azo, pro postulo de la verso.

Parizina · 第 11 / 31 题