X.

En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato

marshis, portante la pafilon sur la shultro kaj la tornistron sur

la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldau

alproksimighis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj

montris sian loghbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu chi

vokis servistinon, kaj ambau, per amikaj elmontrajhoj, deprenis de

la soldato lian tornistron kaj aliajn necesajhojn. La juna militisto

miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la shultron de la

kamparano, li diris senceremonie:

«Vi militservis, chu ne, farmisto?»

«Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie

chi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.--Eniru, amiko: la

shinko kaj la biero jam staras sur la tablo.»

Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo,

viron, kies vizagho kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton.

Longa cikatro tra lia vizagho kaj la rubando de la Honorlegio sur

lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis

dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj».

La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj

montris al li la tablon, kvazau li volus diri: manghu unue kaj

trinku; poste ni parolos.

Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kaj manghis la al li

prezentitajn nutrajhojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur

la personojn kiuj estis chirkau li.--En la fundo de la chambro

virino sidis antau shpinrado; apud shi staris la viro, kiun li unue

estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ghojo

heligis ilian vizaghon, kaj estis kvazau amradio brilis en iliaj

okuloj, chiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Che l' alia flanko

de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj

ankorau sur puntkuseno intermovis la plektilojn.

Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al

tiu parto de la chambro, li audis malantau si strangan kanton,

kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur chiu genuo

de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran

infanon,--knabeton kaj knabineton,--kaj estis dum la kantado, ke la

avo rajdigis la infanetojn.

* * * * *

Baldau la juna soldato interkonatighis kun chiuj loghantoj de la

farmejo. Li trovis tiom da dolcha ghuado inter tiuj homoj, kiuj

chiuj shajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post

dumonata restado, li ne povis sin deteni vershi larmojn, kiam li

estis devigata adiaudiri la paceman kaj felichan familion, kiu

konsideris kaj amis lin kiel filon.

Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta

por foriri, chiuj kunhejmanoj venis che la pordon kaj etendis

ankorau al li la manon de l' amikeco; li, kun malsekaj okuloj,

suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj pashoj sin turnante, li

kriis kortushite:

«Adiau, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiau, farmisto Daelmans!

Adiau, farmmastrino! Adiau, Avinjo Teerlinck! Adiau!»

Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem:

«Se mi estus verkisto au poeto, mi rakontus tiun strangan

historion.--Eble mi iam farighos tia. Nu, nu, sensencajho!»

Kaj tiam, plirapidigante sian marshadon, li antauenpashis lau la

ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta che la farmejo. Li

kantis:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fero varmighas,

Brako levighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fer' malmolighas,

Kor' kuraghighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.

Sinjoro leganto, vi vidas, chu ne, ke la juna soldato plenumis sian

promeson?

Rikke-tikke-tak · 第 17 / 18 题