[4] _Westmal_, vilagho, kiu kushas je kvar horoj da piediro
malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de
l' erikejo.
[5] _Fajrolaboristo_ estas tiu, kiu, dum la forghado,
turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.
[6] Lau popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas
bruldetruita. (_Noto de la tradukintino_).
[7] _Erikbuloj_ estas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la
tuta erikeja ebenajho oni forigas per fosilo de la supro de la tero.
Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disjhetas en la aeron
specialan odoron, kiu dum favora vetero antauflarigas la erikejon
je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loghis dum kelka tempo
en Kempenlando, povas resti dum dudek au pliaj jaroj de ghi
malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l' odoro de la
erikfajroj.
[8] Vilagho en Kempenlando, al kiu oni sendas la
frenezulojn por esti flegataj.
[9] Oni nomas _Kempenlando_ la vastan erikejan landon, kiu
formas la nordan parton de Belgujo.
[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian
shparkaseton en shtrumpo, kiu kutime estas kashita sub la tegmentaj
tegoloj.
[11] Arghenta monero de dekses kaj duona soldoj.
Kun la permeso de la eldonistoj J. Lebègue & Cie, Bruselo,
esperantigis
M. P.
Februaro 1912a.
Presejo DE VOS & van der GROEN
ANTWERPEN.
1912.
Noto de la tekstpreparinto:
Mi korektis kelkajn mispresajhojn de la originala libro.