IX.

En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian

kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura

apogsegho apud la marmora fajrejo; li shajnis profunde enpensighinta,

char li medite rigardis antauen sur la planktapishon. Apud tablo, sur

kiu kushis arghenta kudrilaro, sidis juna fraulino trapikante perlojn

sur shnureton. Palega estis shia vizagho, kaj portis chiujn signojn de

longa konsuma malsano; tiu paleco shajnis ankorau plisenkolorighi

pro la korvonigreco de shiaj longaj harbukloj, kiuj je chiu ekmoveto

karesis shiajn vangojn. Post longa silento la juna fraulino kantis

per tre mallauta vocho la rekantajhon de la kanteto Rikke-tikke-tak.

Vershajne tio ne plezurigis la kolonelon, char li malgaje skuis la

kapon kaj diris al la fraulino:

«Monica, kantu do ne chiam tiun chi kanton; ghi estas nutrajho por

via malghojo,--kaj vi scias ke tio chagrenas min.»

«Dio! chu mi denove kantis?» kriis Monica kvazau mirante. «Mi tion

ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.»

«Nu,» demandis la kolonelo, «chu la saketo estos baldau

finita?--Malfelicha Adolf, kiom via donaco ghojigos lin! Lin, kiu

tiel ege amas vin.»

«Kie li nun povas esti?»

«Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, chu li ne ie

kushas en malsanulejo, au chu malamika kuglo ne jam estas lin

trafinta sur la honorkampo?»

«Chielo! mia patro, vi tremigas min!»

«Vere, chu mi tremigas vin? Chu vi do iomete interesighas pri lia

sorto, Monica?»

«Mi ja amas lin kiel fraton.»

«Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li

estas bela junulo, posedanta chion kio povas altigi viron en la

okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro che la

sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via

koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian

peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia

amo.»

«Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne

estas loko flanke de mia amo al vi.--Esti nesentema edzino! Chu mi

malfelichigos lin per mia indiferenteco? Char edzo postulas por sia

felicho pli ol malvarman amikecon. Cetere, mi sentas nevenkeblan

malshaton por ligiloj, kiuj forrabus de mi mian liberecon.»

«Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru

Dio, ke ghi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin

malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loghos en la

kampobieno apud Moll, kiom felichige tiam estus, se vi havus amikon

por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la

rivereton,--por esti al ni kunulo en la soleco? Char chio tio chi,

infano, estas malvarma kaj kvazaumorta, se amsento ne venas ghin

vivigi; la koro sekighas, kiam oni ne povas ghin elvershi en alian

koron.»

«Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l' erikejo.

Chu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l' griloj? Chu

abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Chu la senlimeco de

l' erikeja maro kaj ghia nemezurebla chielo ne shajnus al li

unutonaj,--al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion,

patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus

nian lingvon.»

La vortoj de Monica ne plachis al shia patro; lia vizagho alprenis

malgajan esprimon, kaj, sin plene turnante al sia filino, li diris

per akcentita vocho:

«Monica, mia infano, chu la peto de via patro do havas nenian

potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin

petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraghon, lian famon, por

naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis

vian patron je kosto de sia sango,--kaj mi petis, kiel rekompencon

por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per

solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankorau. Kial? Por resti

tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!--Chu char vi ne amas lin?

Sed li ne petas de vi amon.»

Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis:

«Li ne petas de mi amon?--Kion li do postulas de mi?»

La kolonelo daurigis kun premanta tono:

«Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam

devis eliri el mia busho. Auskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi

malshatas. Monica, de multaj jaroj vi marshas kun rapidaj pashoj al

la tombo; neniam mi jhetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj

sola infano, ne vidante la morton che via flanko. Ho, la certeco ke

mi perdos vin, dum jaroj jam disshiras mian koron: tiu minacanta

glavo super mia kapo ankau plimallongigas mian vivon, kaj mi

suferas nedireblajn suferojn. Mi legigis Adolf en mia timanta koro;

mi diris ke restas nur unu rimedo por liberigi vin de viaj misteraj

revoj kaj de certa morto. Mi mem, mi, via patro, petegis lin ke li

montru al vi amon kaj petu vian manon; li, kiu iam savis la patron,

ankau volis savi la infanon. Li havis aliajn amligilojn: richecon,

honoron, belecon, chion posedis lia fianchino; kaj tamen, incitita

de grandanimeco, de sinoferemo, li rompis tiujn promesojn por fari

al mi kaj al vi netakseblan bonfaron. Li, la bela junulo, al kiu

chio ridetis en la mondo, li konsentis ligi sian vivon al tiu de

malsana kaj por li sensenta junulino; li rezignis la esperon iam

vivi en la montaro apud sia maljuna patrino kaj sekvus nin en la

dezertojn de l' erikejo. Kaj chio tio chi por konservi la vivon al

vi, kiu malshatas lin; por, kvazau protektanta anghelo, forpeli la

morton de via flanko. Ho, Monica, chu tia grandanimeco en vi naskos

nenion pli ol dankeman senton? Chu chiuj kordoj estas rompitaj en

via koro, tiel ke vi nenion alian havas por respondi ol ne?»

Profunde kortushita estis Monica, shia vizagho ja sufiche tion

montris. Shi respondis jene la demandon al shi faritan:

«Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas

malghojanime; sed, kion vi ja postulas de mi! Komprenu do, bona

patro, ke oni petas la neniigon de chiuj miaj memorajhoj. Efektive,

se mi konsentus farighi la edzino de Adolf, mi donus al li vastan

lokon en mia koro. Ne maldanka mi restus: mi kompensus al li lian

animnoblecon per milda amikeco, se ne per varma amo. Kaj tiam mi

devus rezigni chion, kion lasis al mi mia antaua vivo.»

Esprimo de ghojo aperis sur la vizagho de la kolonelo; li prenis la

manon de sia filino kaj diris:

«Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo

de via vivo. Mi petas vin, estu kuragha; diru al mi ke vi akceptas

Adolf kiel edzon; igu min felicha. Ho, karega infano, vidu, mi

petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!»

Videble la junulino tremis, dum shi mute antauenklinis la kapon.

«Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preterighi la bonan

inspiron. Diru jes, ho, diru jes!»

Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite:

«Nu, patro, se tio povas felichigi vin...»

Subite shin trafis neatendita emocio; shi altigis la fingron kaj

auskultis tremante al murmuranta bruo.

«Kion vi audas?» kriis la kolonelo mirigite.

«Auskultu! auskultu!» respondis Monica kun felichega rideto.

Nun de malantau la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon,

kaj la kolonelo audis distingeble la kanton:

Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!

Fero varmighas,

Brako levighas.

Frapu vi, nu!

Rikke-tikke-tu.

La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la

animon de sia filino; krom tio li tiun chi fojon konsideris ghin

kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis

lin, kaj, tiregante la sonorilshnuron, li malbonhumore piedfrapis

sur la planktapishon.

«Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie chi kuraghas min insulti!»

Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu chi kolere

diris:

«Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj

kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraustaras, uzu

perforton.»

«Ho, patro,» kriis Monica levighante, «kion vi diras, perforton?

Chu vi scias kontrau kiu?»

«Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere.

La juna fraulino reiris al la tablo kaj sidighis kun videbla timo.

Oni audis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto

venis en la chambregon kaj diris al sia mastro:

«Kolonelo, estas malricha almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li

apenau povas antaueniri. La malfelichulo ne povis al ni longe

kontraustari. Li estas en la vestiblo. Chu ni simple lasos lin

foriri?»

«Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu

klarigata.--Monica, kio tiel tremigas vin? Chu vi do konas la

almozulon?--Iru, oni konduku lin chi tien!»

Apenau la malfelicha viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj,

aperis che la pordo de l' salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj,

al li kurante, shi prenis lian manon dum shi ekkriis:

«Jan, Jan, chu estas vi?»

«Estas mi, fraulino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn.

La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton,

kvazau subita penso levighis en lia spirito. Li tamen rapide

forpelis sian suspekton, kaj, prenante la brakon de l' junulo, li

delikate fortiris lin ghis velura segho kaj devigis lin sur ghi

sidighi. Monica ne estis ellasinta la manon de Jan; shi ankau mute

rigardis teren.

La kolonelo, reirinte en sian apogseghon, diris al la junulo:

«Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfelicho? Chu mi ne

diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam

vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de

hodiau vi ne plu suferos malrichecon, junulo. Havu kuraghon; mi ne

estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.»

Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ghi plenmanon da

Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li

diris:

«Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas

malgranda kompensajho de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi

petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj

protektanto.»

Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la

kolonelo kaj sopiris, chagrene grincridante:

«Oron! chiam oron!»

Kaj rigardante siajn disshiritajn vestojn, li aldiris:

«Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus acheti vestojn kaj rekompenci

shin kiu min flegis.--Sed, sinjoro, shparu al mi tiun humiligon: ne

estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, ech se ghi servus al mi

por elacheti mian morton!»

Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ghin el la

mano de Monica. La emociita kaj chiam tremanta fraulino estis

irinta al sia segho kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la

junulon.

«Sed, Jan, mia amiko,» daurigis la kolonelo, «vi estas maljusta

kontrau mi kaj kontrau vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi

kion mi povas por vi fari; estos por mi felicho fari al vi ian

servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi

danka.»

«Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de

vi unu favoron. Chu vi al mi ghin donos?»

«Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?»

La junulo iom plirektigis sur la segho siajn lacegajn membrojn kaj

shajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris:

«Kolonelo van Milgem, morgau komencighos por mi nova vivo: mi

starigos netransireblan limmuron inter mia estinteco kaj mia

estonteco. Oni ne tiel facile sin elshiras el memorajhoj, kiuj

kunkreskis kun nia cerbo kaj nia koro kiel partoj de nia vivo. Kaj

eble mi estus falinta en tiu batalo sur la randon de tombo

malfermita; la sorto servis al mi: mi estas nun en la cheesto de

shi, kiu sole en la mondo povas min kompreni! Ke mi povu paroli, ke

mi longatempe kaj seninterrompe povu paroli, ke shi audu kia estis

mia sorto sur tiu chi tero,--kaj tiam, tiam mi, ne ghoje sed

submetighe, adiaudiros al la revo kiu min mortigas. Jen, kolonelo

van Milgem, jen estas la favoro, kiun mi de vi petegas. Konsentu, ke

mi parolu,--ne koleru pri tio kion mi diros: vi donas al mi pli ol

la vivon!»

Estis io tiel dolcha kaj sufera en la vocho de l' junulo, ke la

kolonelo sin sentis profunde kortushita. Cetere li estis treege

scivola por audi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn

konjektojn. Li do diris afable:

«Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente auskultos vin.»

La junulo do komencis per malrapida kaj sufera vocho:

«Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amanta la vivon. Mia

sentema koro min pushis por konsideri nian servistinon kiel mian

fratinon; lau shia sufero kaj shia mizero, kreskis mia amikeco al

shi,--naiva kaj pura sento, kiu nekonscie enradikighis en mia koro,

kaj poste, farighinte detruanta fajro, konsumos min interne.

Kolonelo, mi sentas ankorau brulanta en mia mano la lokon, en kiu

sur la erikejo vi metis la Napoleonojn de la humiligo. Kio! vi

pensis per iom da koto de l' tero min konsoli pri la rabo de mia

fratino? Kaj vi mortigis min! Tiam, ho, tiam mi jam komprenis la

senlimecon de mia malfelicho; dubo kaj malespero dispremegis tiun

chi koron, en kiu via foriro estis lasinta la sangan glavon de l'

amdoloro. Chion mi forgesis por nutri nur unu plorigan rememoron;

dum multaj jaroj mi vershis miajn larmojn che la fago; mi ankau

atendis kaj esperis sur la Sablomonto; mi ankau maldikighis

kaj malfortighis. Nenio povis min konsoli, nenio min tushi;

nekapabla por labori, indiferenta por chio, mi vivis en suferiga

revmondo;--kaj mi vidis mian patrinon malsana sur shia lito, ne

trovante lokon en mia koro por ia nova doloro. Chiuj, kiuj konis

min, kompatis min, malfelichan frenezulon. Mi enamighis en miajn

proprajn larmojn, char ili fluis pro shi kiun mi bedauris. Plorado

estis mia vivo, ghemado mia parolo. Mia fortika korpo fandighis

kvazau negho sub la pasieco de mia koro;--kaj, pashanta ombro, mi

vagadis kvazau fantomo tra la foliaro, kiu ankau estis audinta

shiajn plendojn.--Iama amiko de mia patro volis perforte min fortiri

de la loko de mia naskigho; li esperis min resanigi. Sed mi

kontraustaris la petojn de chiuj, kiuj min amis. Kial? Chu pro tio

ke la chielo de l' erikejo estas pli blua? Ke la aero tie portas

aromajn bonodorojn? Ke la senlimeco de l' ebenajho charmas kaj

altigas la spiriton? Ho, ne, ne. Tie shi estis vivinta, tie estis la

vojeto de shi lauirita. Ho, mi sciis kiuj herberoj iam estis

fleksighintaj sub shia korpo; mi sciis retrovi sur la sheloj de l'

arboj la lokon, kie shi iam metis sian manon, kaj la kreskajhojn,

kiuj iam brilis per la perloj de shiaj okuloj.--La arboj, la

erikejo, la rivereto, chio havis tie por mi lingvon, kiu parolis pri

shi. Tie mi neniam estis sola; shi chiam staris flanke de mi,

chirkauita kun mi per la nebulo de l' mondforgeso. El la aleeto la

suda vento portis al mi shian vochon; el la bruetado de l' griloj

shi kantis por mi la allogan Rikke-tikke-tak!--Neesprimebla estis

tamen mia sufero; mi konsciis kiel premantan verajhon, ke shi plu

neniam venos. Mi por chiam estis perdinta mian fratinon kaj ghojis

pro l' espero de baldaua morto.--La maljuna pastro de Desschel kaj

la larmoj de mia malsana patrino fine min vokis al pli bonaj

sentoj, kaj donis al mi, dum unu momento, sufichan forton por

kontraustari shian rememoron. Mi volis forpeli tiun turmentantan

bildon, min eltiri el shia tiraneco sur mian animon, min savi el la

dolorabismo en kiu mi estis enprofundighinta, denove plenumi miajn

forgesitajn devojn al Dio kaj mia patrino. Mi iris al Mehhleno por,

post jarojn dauranta studado, serchi en la ekleziula profesio

armilon kontrau shia persekutado.--Ve, kiu diros kion mi suferis en

la izoleco de la Seminario! Kiu diros, kiel ghissange mia koro kaj

mia animo estis vunditaj en tiu malespera batalo kontrau shi! Kion

ajn mi faris au decidis, au kien ajn mi iris, chiam shi cheestis,

por, kiel tiranino, eltiri chiujn aliajn pensojn el mia spirito!

Shi, chiam shi!--Kun la scienco kreskis ankorau la forto de mia

imago, kaj nur tiam shi ekposedis ech la plej intimajn aspirojn de

mia revanta animo. Chiam silenta, mi apartigis min de miaj

kunlernantoj; mi kashis min en mallumaj anguloj por ke mi povu

nemokate kanteti la kanton de Rikke-tikke-tak; mi estis la objekto

de ghenerala malestimo; nenio povis resanigi min, nek la severeco de

miaj profesoroj, nek iliaj afablaj admonoj. Fine alproksimighis la

tempo kiam mi devos decidi, chu mi akceptas la ekleziulan profesion.

Sed, ho Dio, por kio povis al mi utili pripensado? Mi estis neinda

por proksimighi al la altaro, kaj nekapabla ech por preghi; neniam

mi altigis mian vochon au mian penson al la chielo, sen ke inter

Dio kaj mi shia bildo sin intermetis! Mi rifuzis, tiom pro

konvinkigho pri mia malindeco kiom pro konsilo de miaj kompatemaj

profesoroj. Mi forlasis la Seminarion. Mia patrino estis mortinta:

mi havis ankorau malgrandan parton de mia heredajho. Mia vivo

farighis senzorga revovagado; nezorganta pri estonteco, kiu estis al

mi indiferenta, mi rapide elspezis tion kion mi ankorau posedis.

Mizero min ankau trovis sensenta; mi dormis sub la blua chielo, sub

charetoj au sur la urbaj fortikajhoj; mi lasis malsaton trabori

mian inteston; kaj, kun mokrido sur la lipoj, mi akceptis la panon

de l' kompato. Kio estis por mi la vivo kaj kio la suferoj de l'

korpo kompare kun la konsumanta doloro de mia koro? Nenio en la

mondo povis min tushi, nenio min veki el mia apatio. Senchese vidi

shian bildon antau miaj okuloj, shin enpense alparoli, murmure

ripeti la kanton,--tio estis mia vivo: chio cetera estis en mi

mortinta.»

Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco.

Monica kapkushis sur la tablo kaj kredeble maldolche ploris, char

dum tiu pauzo oni audis la spiregadon de shia premata brusto.

Kurbighinte kaj teren rigardante, la kolonelo sidis senmove sur sia

segho.

La junulo daurigis:

«Unufoje ankorau, lau la konsilo de amikoj, mi provis fortan

kuracilon. Mi vershis alkoholajhojn per plengorghoj en mian korpon,

kaj ebria falis teren.--Nenio, nenio povis al mi helpi; antau miaj

malkvietegaj okuloj staris ankorau shia bildo!.... Iun tagon, mi

neniam forgesos ghin, kiam mi malrapide laupashis la Meirplacon, mi

subite ekvidis shin rapide preterveturantan. Shia nedaura rigardo

kvazau sago traboris mian animon, mia koro rompighis en mia

malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldau tamen mi povis

restarighi kaj foriri por kashi mian maltrankvilighon en la izoleco.

Vespere mi kushighis sur sharghveturilo por dormi. Cerbofebro brulis

kvazau fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversighis de la

charo kaj falis kun la kranio sur la shtonojn, tiel ke sangofluo el

mi elshprucis.--Malricha virino akceptis min en sia subtegmenta

chambro; shi flegis min kvazau patrino; al shi mi de nun dedichas

mian vivon. Shia dolcha kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon

al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l' altrudighema bildo. Nun

mi konscias la eblecon por reakiri mian liberecon: mi devas vivi

por ami kaj rekompenci mian novan patrinon. Faru Dio, ke ankau tiu

chi lasta espero ne estu vana,--se ne, la tombo, kiu por mi

malfermighas, punos mian malestimindan malfortecon. Morgau mi ne

plu konos vin, fraulino, nek vin, kolonelo van Milgem! Forgesu vi

ankau, ke iu suferis neesprimeblajn turmentojn pro la rememoro de

via infano; mi kvitigas vin pri tio kion vi al mi shuldas. Pardonu

al mi, la malfelicha frenezulo, la sentimajn vortojn kiujn mi

kuraghas paroli; se iafoje vi iom interesighis je la juna kamparano,

pardonu la senkarnan skeleton kiu sidas antau vi. Kaj vi,

fraulino, ho, mi petegas vin, rememoru min en viaj preghoj, por ke

mi trovu fortojn por mia lasta batalo kontrau vi.--Lasu min nun

foriri, vi plu neniam audos nek vidos min.--Adiau, Dio vin

supershutu ambau per felicho!»

Dum la elparolo de tiuj chi lastaj vortoj, Jan estis levighinta kaj

volis alproksimighi al la pordo; sed subite Monica restarighis, shi

malantauen jhetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj

okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, shi kriis:

«Restu! Restu!»

Kaj surgenuighante kun kunigitaj manoj antau sia patro, shi

petegis:

«Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos!

En miaj revoj shvebis ankau lia bildo; li estis mia frato, mia

protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi.

Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankau vershas larmojn, vi sentis

kion li suferis! Ho, nur li, au la tombo min posedos! Patro, bona

patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resanighos, mi vin

benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!»

La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la

mano; tiam, kun emociita vocho, li diris:

«Jen estis do la enigmo! Tia koro!--Nu, Monica, estu savita, mia

infano! Li estu via edzo!»

Akra krio elighis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur

la segho, sed falis svenante sur la tapishon, dum Monica kun

etenditaj brakoj al li kuris.

Rikke-tikke-tak · 第 16 / 18 题