VIII.

Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en

Antverpeno.

En la subtegmenta chambro de malricha dometo, che la Ora Monto,

maljunega virino je la komenco de l' vespero apud lampeto

puntfaradis. Mizera aspektis shia loghejo, char shi loghis sub la

nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seghojn kaj

liton, kies kovrilo estis farita el chiuspecaj kunekudritaj

shtofpecoj. Tiu chi virino shajnis indiferente intermovi siajn

plektiletojn; tamen, de temp' al tempo shi strechis la orelon al la

alkovo, kie staris la lito, kaj auskultis atente neaudeblan bruon.

Shi do jhus estis metinta siajn du manojn senmove sur la

puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta chambreto malfermighis

kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la

bushon kaj per mallauta pst! shi petis la enirantinon silenti.

Levighante, shi iris al shi, shin kondukis per la mano ghis la

tablo, kaj montrante la seghon, shi diris:

«Trien, estu iom senbrua, mia kara; char li dormas tiel kviete!»

Trien eltiris trikajhon el sia posho kaj diris kun same mallauta

vocho:

«Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Chu vi

kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel

oni diras?»

«Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junulo estus mortinta

kaj enterigita, la kompatindulo!»

Post kiam shi estis unu momenton rigardinta chiujn angulojn de la

subtegmentejo, Trien denove diris mallaute:

«Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin au

ses semajnoj en via chambro. Kie do vi dormas?»

«Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur segho, kun mia kapo

sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian

tempon, kara!»

«Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Chu ses semajnojn ne kushinta

sub la littukoj? Tio estas mortdanghera!»

«Jes, Trien, chiu donas al sia proksimulo kion li havas; la richaj

homoj donas sian monon, kaj mi,--mi ankau donas kion mi havas: mian

liton kaj mian ripozon.»

«Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela

ago, kaj vi havos pro ghi meriton che Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam

konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion chi, alia

diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio

okazis?»

«Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidighu pli proksime, por

ke li ne vekighu.--Estis antau kvin au ses semajnoj, je sabato,

estis jam la dekunua vespere. Mi estis achetinta iom da lieno por

mia kato, kaj char ghi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta

hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie che la

senfenestra muro, inter la charetoj kaj sharghveturiloj, por serchi

mian sorchistinon.--Dum mi tiele chirkaupenadas kaj krias: puseto!

puseto! mi subite audas ekghemon kiel homan; mi tiel impresighas ke

mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne

povas klarigi mian teruron: tie kushas homo sur la dorso kun sia

vizagho tutmakulita de sango!»

«Ho Dio! de sango!»

«Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris che la

najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo,

kiu vershajne estis kushighinta sur karbocharo por dormi, kaj estis

de ghi falinta. Li kredeble jam de longe kushis tie, char la sango,

kiu shprucetis el lia kapo estis preskau tute malfluidighinta.»

«Kaj chu li estis mortinta, Avinjo?»

«Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,--li ja dormas tie en la

lito!»

«Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for!

Nu, kion oni faris tiam?»

«Jes, kion oni faris? Nu, kiel chiam. Multe da konsiloj kaj

malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kushis tie en sia sango

sur la malvarmaj shtonoj,--kaj mia koro shirighis tion vidante. Mi

diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis,

ghis kiam venos la kuracisto por portigi la malfelichulon al la

malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kushigis chi tie en mian

liton.»

«Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? au chu eble vi

havas ie shtrumpon sub la tegoloj[10]?»

«Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn shuldojn; sed tio

estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.»

«Tio estas ja stranga! Chu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de

kie li venis?»

«Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li

chiam songhis lautvoche, kaj mi audis ja ke lia patro kaj lia

patrino estas mortintaj.»

«Kaj chu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?»

«Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l' erikejo kaj pri

abiaroj. Latine li ankau parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica!

Monica! Estas vershajne la nomo de lia patrino au de lia fratino.

Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono[11] dezirus ke

vi audus! Estas chiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus lau

ghi danci. Plej strange estis, ke li chiam parolis kvazau oni volis

kontrauvole igi lin pastro au ekleziulo,--kaj mi iris por rigardi

che lia kapo, chu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tushis lian

blondan buklaron.»

«Ho, Dio, estas eble malfelicha junulo, kiu ebriighis au

frenezighis.»

«Frenezighis, Trien? Frenezighis? Se vi audus lin parolantan, vi

surgenuighus. Chio kion li diras, estas kvazau skribita, kaj la

plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ghi. Tie

pendas liaj vestajhoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo,

Trien. Chiufoje kiam li malfermas la bushon por danki min, larmoj

elshprucas el miaj okuloj: estas kvazau anghelo kiu parolas! Vi

povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra

infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ghis sur

mia mortlito.--Li nomas min patrino, Trien; vi devus audi tiun

vorton el lia busho!»

«Sed kiel li nun fartas? Chu li resanighas?»

«Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn,

sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciighas

kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se

li estus pli babilema, mi ankau scius pli multe; sed li neniam

diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li

estas nomata Jan, tion li diris al mi hierau; la cetero ja venos,

Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankorau tiel

maldika kiel fishosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon

kiam li levighis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en

miaj brakoj, se ne, li estus falinta.»

«Ho ve, tiu kompatindulo!»

«Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marshi;

char hierau li diris ke hodiau vespere li eliros por spiri freshan

aeron.»

Apenau Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam

malantau la litkurtenoj sonis dolcha, amema vocho, kiu diris:

«Patrino, bona patrino!»

Tiu nomo kaj la akcento al ghi donita, certe havis neordinaran

sorchpotencon sur la koron de la maljuna virino; char shiaj okuloj

brilis pro emocio, dum shi rapide prenis la lampon kaj glason da

laktakvo, kaj iris al la lito.

La malsanulo shin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj

dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forvishi larmon de siaj

okulharoj. Dume la junulo prenis unu el shiaj manoj kaj metis sur

ghin siajn lipojn per longa kiso.

«Bona patrino!» li ripetis ankorau.

Trien sin klinis antauen kun batanta koro por vidi la vizaghon de

la malsanulo; profunda timo shin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj

shin rigardis, kaj shi malantauenshovis sian seghon, kvazau shi

volus malproksimighi de timiga aperajho.

La malsanulo chirkauprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo

kaj tiris shin pli proksime al si; li vershajne diris al shi ion en

la orelon, char tuj shi iris por preni liajn vestajhojn kaj refermis

la kurtenojn tuj post kiam shi estis ilin metinta sur la liton.

Tiam, venante apud la tablon, shi diris mallaute kaj ghojege al la

tremanta Trien:

«Li tuj levighos!»

Tiu diro shajnis tute ne trankviligi la najbarinon; char shia

vizagho palighis kaj time shi rigardis la pordon. Sendube timego

shin incitis forlasi la chambron, antau ol la fantoma junulo

aperos; virina scivolemo tamen shin tenis kvazau najlita sur shia

segho.

Post kelkaj minutoj malfermighis la litkurteno. Tiam Avinjo kuris

al la malsanulo,--helpis lin por ellitighi kaj subtenis lin dum lia

irado al la tablo.

Chu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas?

Jes, estas li, la malfelichulo. Lia ostaro traboras la senkoloran

hauton; liaj okuloj estas enprofundighintaj en mallumaj kavajhoj;

lia dorso kurbighis, lia kapo flanken klinighis. Tiaj malpuraj kaj

maldelikate flikitaj vestajhoj povas kovri nur almozulon. Kia estis

do la sorto de l' junulo?

Nun li staris antau la bonkora Avinjo kaj tenis unu el shiaj manoj;

li rigardis shin kun tiu milda vizaghesprimo, kiu nur estas propra

al karesanta infano, kaj diris:

«Bona patrino, mi deziras eliri. Chu mi per tio ne chagrenos vin?»

«Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas

ankorau tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,--kaj pripensu kiel

maltrankvila mi estos.»

La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur shia sulkighinta

vizagho, ke Jan, pro shiaj amplenaj rigardoj, ghis la fundo de l'

koro emociighis.

«Ho, patrino,» li ekghemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia

gardanghelo! Tion kion neniu kapablis fari, tion faros eble

ankorau la oferema amo de malricha virino! Mirinda animo de boneco!

Che la rando de l' tombo estas ankorau sufiche da amo en via koro,

por dolchigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin

el la plej profunda abismo de l' malespero. Ho! mi preghis al Dio

por ke Li benu vin!--Kaj, prijughu mian dankon al vi, bona patrino:

ghi estas la unua seninterrompa pregho, kiun de sep jaroj mi

kapablas alsendi al la Chielo!»

La vocho de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu

profunde impresis la animon de Trien; shia timo estis tute

malaperinta, kaj nun shi auskultis kun malfermita busho kaj

grandegaj okuloj la vortojn de l' junulo, kiuj ravis kaj kortushis

shin kvazau shi audus bonsonan kordmuzikon. Avinjo shin rigardis

demande kaj shajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Chu li

estas freneza?» Sed Trien auskultis silente, ech ankorau kiam Jan

ne plu parolis.

«Kompatinda junulo,» ghemis Avinjo, «kuraghu nur. Mi estas malricha

kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi chiam

amos vin,--kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.»

La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne

respondis.

«Jan,» diris Avinjo dolche, «se vi deziras eliri, vi devus tion ne

preterlasi pro mi: mi iros kun vi.»

«Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi

devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos

refreshighon. Morgau, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj

kia nekomprenebla chagreno venenis mian vivon. Lasu min nun

foriri,--kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.»

Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben,

diris ankorau kelkajn dolchajn vortojn kaj shlosis la pordon

malantau li.

Jen iras la malsana junulo kun shancelighantaj pashoj, laulonge de

la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun

Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia

irado havas celon, char li ne hezitas pri la elekto de la stratoj.

Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daurigas sian vojiron kaj

senchese antaueniras ghis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de

la domoj kaj malrapide sin antauenshovas en la senlumeco, kvazau

shtelisto au spiono. Baldau li haltas che la fermita fenestro de

belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la blushtona

fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la

domo estas lumo; char oblikva radio lumigas la vizaghon de l'

auskultanta junulo, kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute

fleksighas, kaj, kvazau sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando

restas kushanta.

Rikke-tikke-tak · 第 15 / 18 题