VII.

Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaghi al Francujo, shia koro

estis plena de kvazauchiela felicho. Shiaj revoj estis plenumitaj:

shi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, shi estis dum

tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj

senchese dorlotita per liaj dolchaj karesoj, shi iom post iom

forgesis, ke iu en la soleca farmbieno chagrenighas pro shia foriro,

kaj baldau la memoro pri shia antaua sorto kaj pri tiu, kiu estis

por shi protektanto kaj amiko dum la malfelicho, shajnis tute

malaperinta el shia spirito.

Tuj kiam shi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj

profesoroj estis pri shi zorgontaj; kaj char shi havis delikatan

intelekton kaj sin sentis kuraghigita per la senchesaj laudoj de

sia patro, shi konis en la dauro de kvar jaroj chion kion bone

edukita fraulino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke

de aliaj, se la naturo estas al shi belecon donacinta.

Je la komenco rugho vidighis sur la vangoj de Monica, kaj shi korpe

plifortighis. Senchesa kontenteco estis al shi redoninta la sanon;

oni povis pensi ke la konsuma malsano shin estis tute forlasinta. La

homo kutimighas je chio; eble plej rapide je felicho. Estis ankau

tiel por Monica: dum tuta jaro shi trovis plezuron en chio; shi

cheestis vesperfestojn kaj balojn, shatis la mondumon kaj deziris

ghiajn aplaudojn...

Tamen, tiu frivola kaj libera ghuado ne longe dauris; kelkfoje

aperis forflugemaj rememoroj antau la okuloj de Monica kaj dum la

dua jaro silentaj revadoj shajnis denove nebulkovri shian animon.

Dum la ekscitigaj sonoj de l' muziko, sub la brilego de la lustroj,

meze de l' festbruado, shi restis chiam malatenta, kvazau sekretaj

rememorajhoj shin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu movigho de

shia revanta koro, kaj shi ech sincere konfesis al sia patro ke shi

kelkfoje vidis ankorau antau si la erikejon kun la altfiera fago

kaj la movighantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson shi faris ridante

kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel shi nomis ghin.

Chu shi ankau, inter la revbildoj de l' erikeja kreskajharo, vidis

homan figuron, junulon, plorantan pri shi? Kiu scias? Chiuokaze, shi

neniam estis tion al si mem au al aliaj konfesinta.

Iom post iom Monica eksentis malshaton por la mondumo kaj ghiaj

plezuroj; shi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom

post grava insisto de sia patro, kaj shi ekserchis solecon. De temp'

al tempo shiaj lipoj movighis senkonscie, kaj la forgesita kanto de

Rikke-tikke-tak shvebis neaudeble sur shia busho. Shiaj vangoj ree

palighis; shi ree maldikighis kaj malfortighis, tiel ke shia patro,

post chiuj eblaj klopodoj por shin distri, ektimis ke li postvivos

sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsilighis, montris al li

la edzinighon kiel la plej taugan rimedon, kaj certigis ke Monica

nepre resanighus, se oni povus shin decidigi elekti edzon. Kolonelo

van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia

fidela amiko, kiu estis cheestinta la rekonon de lia infano.

Intertempe la kolonelo faris chiujn eblajn klopodojn apud sia filino

por atentigi shin pri Adolf; li ja trovis shin impresita de liaj

amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en shi:

malvarmega restadis shia koro por la juna oficiro. Tio tre chagrenis

la patron, char li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li

estis esperinta por savi sian infanon. Preskau chiutage la kolonelo

penadis apud sia filino por ekscii kion deziras shia koro kaj el kio

devenas shia chagreno; sed shi asertis ke shi ne estas malsana, kaj

sukcesis chiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej

varma amo. La nuro kion ja audis kaj komprenis la kolonelo, estis

ke shi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke shi

suferas la alhejman sopiron au nostalgion.

Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaghos

kun shi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke shi

serchu refortighon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj

estis chiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintajhoj.

Je la fino de l' jaro 1813a, per senchesa insisto, li estis

akirinta de la ministro de l' milito la promeson ke, dum la venonta

printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ghojis

pri la certeco de la revena vojagho al la kara patrujo, kaj shi

shajnis elstarighi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo

chiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskau tute

pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antauvidi, kiaj

novaj okazontajhoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial

nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj

en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la

disvastighantajn novajhojn, nek antaugardi shin de la chagreno kiu

plenigis shian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis

malpli certa ol shia vojagho al Kempenlando.

Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj

proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis

kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankau ricevis ordonon, ke li

reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian

filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun shiaj, kaj

sin forshiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron

trans la Rejnon.

Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis

en la genuon. Post la resanigho de lia vundo, lia kruro restis

kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marshos per bastono. Tiu

kripleco estis kauzo ke, lau lia peto, oni permesis al li reiri al

Parizo. Li trovis sian Monica ankorau pli maldikighinta, kun

travidebla vizagho kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj

reveme.

Nur du fibrojn li trovis ankorau impresigeblajn en shia koro, du

pasiojn egale ardajn: shian amon al li kaj shian sopiron al la

bedaurata Kempenlando.

Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por

reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno

por tie lui kaj aranghi konvenan domon ghis la tiamaj cirkonstancoj

estus klarighintaj kaj la kolonelo estus povinta acheti au lui

malgrandan kampodomon en la chirkauajho de Moll.

Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poshtkalesho. Nenio speciala

interrompis la ghojigan vojaghon al la patrujo; nur en Antverpeno

mem, kaj kiam la veturilo alproksimighis al la nova domo de la

kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj audigis akran

mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo.

Kiam li demandis shin pri la kauzo de shia subita emocio, shi

respondis:

«Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresighema. Mi vidis tie en

la strato malrichan junulon kun nezorgitaj vestajhoj, kiu

preterpasante rigardadis min, kvazau li volas per siaj okuloj

trabori mian koron. Kaj vidu, patro, char li tiom similas Jan

Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.--Estas jam finite, mi

estas trankvila.»

Rikke-tikke-tak · 第 14 / 18 题